Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Nocio enhavanta kaptilon

Kiam paroli pri “terorismo”?

La 14-an de julio 2016, viro kondukanta kamionon veturis tra homamason en Nico, mortigante okdek kvar homojn kaj vundante centojn da. Tiu amasmurdado estis tuj kvalifikita kiel terorisma atenco. Sed, por efike lukti kontraŭ tiaj agoj, ĉu la uzo de tiu termino estas utila?

JEN LA SAMA sceno ludiĝas de pli ol tridek jaroj. Je ĉiu atenco prezentata kiel “terorisma”, la defendantoj de supozata “realismo” ekaperas kaj urĝigas nin adopti (finfine) rimedojn, kiuj, responde al la graveco de la danĝero, postulas la pli aŭ malpli daŭrigeblan forigon de la juroŝtato. Inter la plej rapidaj, tuj post la atenco de la 14-a de julio en Nico, la deputito Eric Ciotti (partio La Respublikanoj). Invitito de radio France-Inter la morgaŭon, li bedaŭris: “Iuj ne komprenis, ke la mondo ŝanĝiĝis kaj ne mezuras la minaco-amplekson. Fronte al tiu milito, ni ne uzas armilojn de milito.” Li rekomendas: permesi la procedurojn de administra malliberigo, sistemaj biometriaj identec-kontroloj ĉe la landlimoj... Unuvorte, “ŝanĝi la programon”, “ŝanĝi la paradigmon”: “Ni estas en milito, ni uzu militarmilojn.”

De 1986 kaj la adopto de la unua leĝo tiel nomata “kontraŭterorisma” la subprema armilaro destinita respondi al la fenomeno ne ĉesis kreski. Je la ritmo de unu leĝo ĉiun dekan jaron, poste ĉiun kvinan jaron, kaj nun ĉiun duan jaron*.Ĉiufoje, temas pri defendi la demokration kontraŭ “terorismo”, kies plej granda venko estus igi nin rezigni pri niaj publikaj liberecoj. Kaj, ĉiufoje, ni konstatas ilian erozion.

* Post la leĝo de la 9-a de septembro 1986, kiu enkondukis la kategorion en nia jura ordo, la temo estis reformita per la leĝoj de la 22-a de julio 1996, de la 15-a de novembro 2001, de la 23-a de januaro 2006, de la 21-a de decembro 2012, de la 13-a de novembro 2014 kaj de la 24-a de julio 2015.

Ekde la fino de la 19-a jarcento, la termino “teroristo” estas uzata plejofte por senrajtigi iujn formojn de opono, pli aŭ malpli perfortajn, al la establitaj regantoj. Ĝi malpli celas donitan sintenon — kiu do povas ricevi rigoran juran difinon — ol specifan motivon, realan aŭ supozatan, en la plenumo de agoj jure punindaj. La kvalifiko pri “terorismo” do dependas pli de la politika povorilato ol de la jura interpretado.

Neniu internacia konvencio sukcesas proponi veran difinon de la vorto. Malklareco des pli bedaŭrinda, ke la subpremo de la deliktoj konsiderataj terorismaj tradukiĝas per truda senbridiĝo je ĉiuj stadioj de la punproceso. Kial konservi tiom malkontentigan juran kategorion, kiam la puna respondo devas havi esceptan kaj ekvilibran karakteron?

Risko de arbitreco

EN DEMOKRATIA socio, la leĝo povas deklari punindaj nur la agojn “malutilajn al la socio”*. Tiu principo signifas, ke la puneblo devas respondi duoblan kondiĉon: 1 — la koncerna sinteno subfosas la socian koherecon; 2 — la aliaj formoj de reguligo ne sufiĉas por sankcii ĝin. El tiu vidpunkto, la faktoj ĝenerale persekutataj sub la kvalifiko terorismo subfosas la socian koherecon ĝis tiu grado, ke ilia punindeco ne estas dubinda.

* Artikolo 5 de la deklaracio de la rajtoj de homo kaj civitano de la 26-a de aŭgusto 1789.

Sed tiu neceso-principo ankaŭ signifas, ke oni ne povas krei delikton se la koncerna fakto estas jam deklarita puninda. Sed la specifeco de terorismo, tia kia ĝi aperis en nia juro antaŭ tridek jaroj, estas, ke ĝi estas iel derivita delikto, kiu greftiĝas sur ordinaraj krimoj kaj deliktoj kiam ili estas plenumitaj “en rilato kun individua aŭ kolektiva entrepreno celanta grave perturbi la publikan ordon per timigo kaj teroro*. Do, la ekzisto de faktoj, interalie mortigo, detruoj aŭ homrabo, unue devas esti demonstrita por determini ĉu terorisma delikto okazis.

* Artikolo 421 de la franca pun-kodo.

Okaze de la adopto de la leĝo de la 9-a de septembro 1986, la leĝfaranto substrekis, ke tiuj krimoj apartenas al aparta kategorio: ili implicas ampleksan krimorganizaĵon, kaj necesigas adaptitan punan respondon, aparte el procedura vidpunkto. Necesas aparte ebligi la grupigon de la aferoj ĉe la sidejo de unusola jurisdikcio — ĉi-kaze la Tribunalo de Parizo — kaj permesi la plilongigon de la provizora arestado trans kvardek ok horoj por la dosieroj kiuj necesigas multajn urĝajn esplorojn. Sed tiu specifeco malaperis de kiam nia juro kreis, per procezo komencita en la 1980-aj jaroj kaj finiĝinta kun la leĝo de la 9-a de marto 2014, enketo- kaj esplor-reĝimon propran al la organizita krimeco.

Kvankam ili ne estas nekritikeblaj, tiuj dispozicioj ebligas respondi al la apartecoj de la tiel nomataj terorismaj krimoj, ĉu temas pri la specialigoj de la jurisdikcioj aŭ pri la uzo de enketomanieroj liberigitaj el la komuna juro*. Finfine, kio estas praktike terorisma ago — atenco, homrabo aŭ detruo de posedaĵoj — se ne krimo aŭ delikto plenumita de organizita grupo (ekskludante apriore tiujn, kiuj la amasinformiloj nomas “solecaj lupoj”)?

* La artikoloj 706-75 ĝis 706-95 de la punprocedura kodo permesas la uzon de komuniko-interkaptoj ekster la juĝista prepara esploro, de provizora arestado, kiu povas daŭri kvar tagojn, de sonorigo de privataj aŭ publikaj lokoj kaj de informadika kontrolado.

Eble iuj respondos al ni, ke la aparteco de terorismo troviĝas en la aparta graveco de la faktoj. Tamen, se oni konsentas distanciĝi kun la timiga kaj konsterna efiko propra al ilia enscenigo, tiu argumento ne rezistas al analizo. Kio permesas konsideri ke krimo kvalifikita terorisma pli difektas la socian koheron ol mafia krimo, kiu atestas almenaŭ egalan malamikecon al la fundamento de la juroŝtato? Ekzemple, ĉu oni serioze povas aserti, ke murdo plenumita pro politika aŭ religia fanatikeco estas pli “malutila al la socio” ol murdo plenumita pro intereso, klaneca spirito aŭ eĉ pro pura sadismo?

Iuj tiam povas oponi al ni la masivan karakteron de kelkaj terorismaj agoj, kiel la atencoj de Novjorko en 2001, de Madrido en 2004 aŭ, pli proksime, de Tunizo kaj de Parizo en 2015, de Bruselo, Istanbulo, Bagdado kaj Nico nur en 2016. Tiuj forgesas, ke por tiaj faroj ekzistas punkvalifiko ege pli preciza kaj taŭga: tiu de krimo kontraŭ la homaro. Amasmurdo de dekoj, eĉ centoj da personoj, je sola motivo de ilia aparteno al ŝtato aŭ al “malamika” grupo povas facile esti kvalifikita intenca mortigo farita “aplikante kolektive faritan planon kontraŭ grupo de civila loĝantaro kadre de ĝeneraligita aŭ sistema atako*.

* Artikolo 212-1 de la punkodo.

Finfine, la sola pravigo de la terorisma delikto estas la enkonsidero de la reala aŭ supozata motivo de ĝia aŭtoro — nome la volo “grave perturbi la publikan ordon per timigo aŭ teroro”. Tio estas jure malkonvena, ĉar la motivo* tradicie ne influas la konsistigon de la krimo: ĝi aldonas nur elementon, kiu ebligas taksi ĝian relativan gravecon kaj, tiel, determini la elekton de sankcio. Enmeti la motivon en la difinon de delikto, signifas forlasi la determinon al subjektiva taksado de la aŭtoritatuloj. Escepte se la kriminto mem konsentas pri la motivoj, kiujn oni atribuas al li — oficialaj dokumentoj povas ilin klare eldiri-, ilia karakterizigo dependas multe pli de konjekturo ol de fakta demonstrado. Krome, difini la profundan volon de individuo supozigas enkonsideri ĝeneralajn nociojn kaj, sekve, fleksiĝeblajn. Tio aparte veras kiam temas pri terorismo, kies kvalifiko supozigas demonstri la specifan intencon de la kriminto grave perturbi la publikan ordon per timigo aŭ teroro — ja tre subjektiva nocio.

* La pun-juro distingas la intencon, kiu estas la konscio de la homo fari punindan agon, kaj la motivon, kiu estas la kialo pro kiu li faras tiun agon (venĝemo, ideologio...).

Determini ekde kiam ordinaraj deliktoj kiel atakoj al homoj aŭ, pli ofte, la difektigoj de posedaĵoj povas esti konsiderataj kiel grave perturbantaj la publikan ordon, ĝis timiga aŭ terora grado, dependas finfine de la arbitreco de la regantoj. La taksomarĝeno estas des pli granda, ke necesas ne nur mezuri la relativan gravecon de la perturbo al la publika ordo, sed ankaŭ determini ĉu la kriminto krome manifestas intencon timigi. Ĝi povas fariĝi grandega, eĉ nemezurebla, se la krimintoj estas kulpigitaj pri “terorisma asociiĝo de banditoj*” pro preparado de atenco sen sukcesi ĝian plenumon.

* Artikolo 421-2-1 de la pun-kodo.

Ja, la kvalifiko terorismo necese rezultas el politikaj povorilato kaj takso, laŭ kiuj la lokaj regantoj aplikas ĝin plimalpli senkondiĉe al tiu ĉi delikta fenomeno, prefere ol al tiu. El vidpunkto strikte jura, nenio pravigas ja, ke la nomo estas rezervita por eksplodaj atencoj de regionisma movado, prefere ol por la sistema detruo de kontrol-pordegoj fare de kamionŝoforoj, ambaŭ agoj ja povas esti analizitaj kiel destinitaj timigi la aŭtoritatulojn, perturbante la publikan ordon. Same, nenio malpermesas, kun la nunaj punaj tekstoj, al registaro, kiu montriĝus malmulte zorganta pri sia demokratia legitimeco, uzi la delikton “terorisma asociiĝo de malbonfaruloj” por jure persekuti tiun ĉi aŭ tiun sindikatan aŭ politikan movadon.

Legitimi la subpremadon en Egiptujo

EĈ EN LA KAZOJ kiam la personoj senambigue sin ŝarĝas per la volo perforte malstabiligi la establitan ordon, la arbitreco restas. Ĉar la etikedo “terorismo” restas ankaŭ ilo celanta malkreditigi kiel krimecan, movadon de politika opozicio, ĉu ĝia perforto estas reala aŭ ne. La sabotaĵoj, detruoj kaj aliaj ekzekutoj de germanaj militistoj aŭ milicianoj plenumitaj de la francaj rezistantoj (dum la dua mondmilito) celis perturbi la publikan ordon per timigo aŭ teroro, por forigi la (germanan) Okupadon. Ili estis pro tio jure persekutataj kiel terorismaj agoj fare de la Vichy-reĝimo*. Ke tiu kvalifiko nun ne plu estas uzata — nek imagebla cetere — tio ŝuldiĝas nur al la legitimeco donita al tiuj agadoj laŭ historia perspektivo.

* Association française pour l’histoire de la justice (Franca Asocio por historio de justico), La Justice des années sombres. 1940-1944, La Documentation française, Parizo, 1996.

Neniel temas pri starigi ligon inter la krimaj agoj de la organizaĵo de la islama ŝtato (OIŜ) kaj la operacioj de la Rezistado, sed substreki ĝis kiu grado estas probleme uzi, ankoraŭ nun, la saman terminon por indiki la aktivaĵojn de fanatikaj kaj obskurantismaj grupetoj kaj la agadon de politikaj oponantoj al aŭtoritatemaj reĝimoj — kiel estas praktikata en Rusujo aŭ Turkujo. Iel, la enskribiĝo sur la listoj de la terorismaj organizaĵoj de Usono aŭ de la Eŭropa Unio dependas de la rilatoj flegitaj de tiuj grandaj landoj kun la kontraŭstarata reĝimo. Jen unu ekzemplo: neniu jura analizo povas klarigi, ke la subpremado de ĝiaj oponantoj fare de la egipta registaro estas tolerata, nome de (la) kontraŭterorisma lukto, dum tiu kondukata en Sirio estas kondamnita kiel krimeca.

Kompreneble, en Francujo, la akuzo pri terorismo ne plu havas la rolon krimigi politikan opozici-movadon. Ĝia karakterizado implicas demonstri la ekziston de veraj deliktoj, al kiuj oni arbitre donas apartan gravecon, kaj ne, kiel en kelkaj ŝtatoj, de simplaj aktivaĵoj perceptataj kiel ribelecaj*. Ĝia morala vivenergio, aliflanke, devenas de tiu malnova formo de rezisto kontraŭ la efektiva aplikado de la respublika punmodelo, kiu vidiĝas depost la bonaparta reago: la ekskuzo pri “graveco”.

* Kiam temas pri la tiel nomata “afero de Tarnac”, la persekutado ja baziĝas sur la ekzisto de precizaj deliktoj (detruoj en kunveno). Aliflanke, ilia kvalifiko “terorisma” montriĝis ja troiga kaj estis forigita de la apelacia kortumo de Parizo en sia decido de la 28-a de junio 2016.

Alivorte, la graveco de la perturbo de la socia ordo kaŭzata de la delikto kaj la emocio kiun ĝi kreas estas elstarigitaj por pravigi la plimalpli gravan forlason de la necesa proporcieco de la subpremo kaj, sekve, de la garantioj donitaj al la juĝotoj. Tiusence, la pli kaj pli rapide sinsekvantaj leĝmodifoj, kiujn ni observas de tridek jaroj, devenas malpli de la volo fajnigi la punan aspekton de la fenomeno, ol de la intenco elstarigi la terorisman danĝeron por pravigi senmezuran kreskon de la rajtoj de la subpremaj aŭtoritatuloj. Tiu tendenco esprimiĝas per enketoj aparte bridantaj la liberecojn sen devi pruvi la ekziston de krima organizaĵo, ĉar sufiĉas la supozata intenco de la individuo “terurigi”. Ĝi ankaŭ esprimiĝas per procedura reĝimo eĉ pli truda, el vidpunkto juĝa* kaj administracia*.

* Juĝo de asiza kortumo sen ĵurianoj, ebleco plilongigi la provizoran areston ĝis ses tagoj, ebleco ne mencii la identecon de la koncernaj oficiroj de justica polico, kaj preskripto de la publika persekutrajto plilongigita ĝis tridek jaroj por krimoj, kaj dudek jaroj por deliktoj.
* La kondamnitoj pro terorismaj agoj ja povas esti submetataj al administra kontrolado, kiu limigas ilian liberecon iri kaj veni.
Vulgaraj krimecaj organizaĵoj

Ni ne volas diri, ke la puna respondo nun donita al la tiel nomataj terorismaj deliktoj estas funde malefika, sed ke ĝia relativa efikeco konstruiĝas malgraŭ la pli kaj pli seriozaj malhelpoj survoje metitaj de la nocio “terorismo” mem. Unue, ĉar oni senfine etendas la kampon de la terorisma fenomeno, aparte al faktoj neniel apartenantaj al la organizita krimo, tamen pretendante alporti al tiuj la saman respondon. Kaj ĉar, paradokse, tiu respondo kontribuas al simbola plifortigo de tio, kion ĝi pretendas kontraŭbatali.

Ekde kiam tio, kio permesas apliki la kvalifikon terorismo troviĝas en la volo reala aŭ supozata de la deliktulo perforte malstabiligi la publikan ordon, ĝi povas esti aplikata al granda nombro da situacioj. En kampo, kie la juĝistaro troviĝas aparte elmetita al politikaj aŭ amasinfomilaj premoj, la devojiĝo de komunjura proceduro ĝis terorisma proceduro povas baziĝi sur tre malfortaj elementoj. La simpla fakto por homo kulpanta delikton el la listo de la artikolo 421-1 de la punkodo — tio estas, ekzemple, ŝtelo aŭ intencaj perfortaĵoj — sin deklari adepto de ideologio konsiderata terorisma, aŭ eĉ de la filozofio aŭ religio el kiu devenas tiu ideologio, povas sufiĉi por baskuligi tiun homon en la esceptan reĝimon.

La lastaj reformoj eĉ pliigis tiun tendencon. Tiel, la leĝo de la 13-a de novembro 2014 enkondukis en nian juron la strangan delikton “individua terorisma entrepreno”. Supozata respondi al la izola ago de individuo preparanta sola atencon, tiu krimigo permesas en la realo enteni tre multajn sintenojn, de la simpla interesiĝo por ideologia fanatikeco ĝis la efektiva preparado de murdo. Ĉi tie ankoraŭ, la vastigebleco de la delikto devenas malpli el la materiaj preparaj agoj ol el la supozata intenco de ilia realiganto. Estintus ja eble krimigi nur la preparadon de eksploda atenco por doni leĝan fundamenton al la jura persekutado — kaj tiel al la trudrimedoj uzataj dum la enketo aŭ la informado. Sed la leĝfaranto preferis konsideri teroristo, same kiel organizatan kriman grupon, ĉiun homon, kiu, krom serĉi eksplodigajn materialojn, konsultis “kutime unu aŭ plurajn retajn komunikservojn al la publiko (...) rekte provokantajn al la plenumo de terorismaj agoj, aŭ farantajn ties apologion”, aŭ “restadis eksterlande sur operaci-tereno de teroristaj grupoj”*.

* Artikolo 421-2-6 de la pun-kodo.

Trans ĝia arbitreco, tia vastigo riskas malfortigi la efikecon de la puna respondo, en kunteksto, kie la punpolitiko celas prioritate jure persekuti kaj sankcii la agojn ĉe la stadio de ilia preparado. Ĝi kondukas ja al mobilizado de la atento de la juĝistoj kaj enketoservoj al ĉiam pli granda nombro da faktoj, de la finpreparita atenco ĝis la plej eta intencodeklaro. Tiu dinamiko elĉerpas la disponeblajn homajn kaj loĝistikajn rimedojn. Kaj, se ĉiu delikto povas esti terorisma, nenio plu ebligas distingi tion, kio meritas apartan atenton.

Oni do komprenas la intereson recentrigi la punan respondon sur la faktoj povantaj esti pli rigore jure kvalifikitaj. Se oni persekutus la agojn hodiaŭ kvalifikatajn terorismaj kiel krimojn aŭ deliktojn plenumitajn de organizita bando, oni evitus ĉiun riskon tro plivastigi proceduran reĝimon aparte trudan al faktoj, kies konstato aŭ esplorado ne ĝin necesigas. La kvalifikoj murdo, detruo, armilvendado aŭ homrabado en organizita bando, kaj ankaŭ tiu de asociiĝo de malbonfarantoj cele ilian preparadon, facile ebligus puntrakti ĉiujn “terorismajn” agojn aplikante la samajn esplormanierojn kiel hodiaŭ. Finfine, malaperus nur la ebleco plilongigi la malliberon per du kromaj tagoj, rimedo decidita en 2006 sen iu ajn rekonata neceso kaj preskaŭ neniam uzita de tiam.

Koncerne la demandon pri teritoria rajtigo, oni povus pluteni ununuran juĝpoluson por la deliktoj, kies komplekseco aŭ nacia amplekso tion pravigus — se la interregiona nivelo estas konsiderata neadaptita. Kiam temas pri agoj de izolitaj individuoj, estus eble konservi la kvalifikon preparado de atenco plifortigante samtempe la kontrolon de la armilo-cirkulado. Tiel reorganizi la punan respondon ebligus ne nur eviti la disecon de la fortoj, sed ankaŭ ne plu kontribui al la simbola plifortigo de la fenomeno.

Kiam temas pri terorismo, eble pli ol pri ĉiu alia temo, ĉiam troviĝas voĉoj por pravigi la subpreman troigon, nome de ties efikeco supoze deadmona. Malnova kanzono rekte heredita de la puna filozofio de la Malnova Reĝimo, kiu ne rezistas je analizo. En kelkaj kazoj, la “teroro” nome de kiu oni volus pravigi la troan subpremon devenas tiom, se ne pli, de la reago al la krimaj agoj ol de la agoj mem. Ofte, estas ĉar delikto estas kvalifikita terorismo, ke, tra la politika kaj amaskomunikila amplifilo, kiu ĝenerale akompanas tiun kvalifikon, ĝi fariĝas fonto de timo, eĉ de teroro. Tio aparte veras, ekzemple, en la kazo kiam la krimanto estas jure persekutata pro asociiĝo de malbonfarantoj. Ekde kiam la atencoprojekto, laŭhipoteze, ne povis okazi, la dramigo plimalpli orkestrata de ĝiaj supozeblaj konsekvencoj kreas la terorismo-efikon.

Agoj tiom teruraj kiom la amasmurdo de Nico povas nur skui nin profunde kaj daŭre. Sed, eĉ en la hipotezo, ke la ago kaŝas en si mem timigo-potencon de la aŭtoritatuloj, kvalifiki ĝin “terorismo” kontribuas nur plifortigi ĝian simbolan povon. Unue, tio mekanike samniveligas la subpremon, en Francujo, de agoj, kiuj, eĉ se escepte gravaj, restas deliktaj, kaj la subpremon de politikaj oponantoj praktikatan en aliaj ŝtatoj sub la sama kvalifiko.

Tiu konverĝo estas des pli problema, ke ĝi ne nur okazas sur la semantika kampo, sed ankaŭ sur la operacia kampo. La disvolvadon de puna kunlaboro kondukita nome de la kontraŭ-terorisma lukto akompanas malpli da rigoro en la postuloj ordinare manifestataj al la aliaj ŝtatoj koncerne la protekton de la publikaj liberecoj.

La ĉi-temaj decidoj de la Eŭropa Kortumo de la homrajtoj atestas pri tio. Ili evidentigas la tendencon de la regantoj, kiam temas pri “terorismo”, ne plu enkonsideri la riskon de nehumanaj traktadoj, eĉ de torturo, kiun renkontas la homoj akuzataj en certaj “partneraj” ŝtatoj*. Tio nutras la retorikon de la krimaj grupoj, kiuj denuncas la komplicecon de la okcidentaj ŝtatoj kun koruptitaj kaj aŭtoritatemaj registaroj, por alvoki, en Eŭropo same kiel en la koncernaj landoj, la junulojn alianciĝi al ili.

* Eŭropa Kortumo de la homrajtoj, “Affaire Saadi c. Italie” (Afero Saadi kontraŭ Italujo), Strasburgo, 28-a de februaro 2008.

Fine, necesas substreki, ke la sola kvalifiko “terorismo” montriĝas, kiel tia, kapabla plifortigi la simbolan prestiĝon de tiuj grupoj kaj ... ilian kapablon varbi. Alivorte, kvalifiki agon terorisma kontribuas, almenaŭ tiom kiom la depostuloj de ĝiaj plenumantoj, transformi ĉi-lastajn en heroldojn de filozofio, de religio, de politika doktrino aŭ, eĉ pli malbone, de civilizacio.

Sed, kiel ne kompreni ke, elstarigante kiel politikan batalon, aŭ eĉ kiel militon de civilizacioj, la subpremon de deliktaj organizaĵoj, kies ideologiaj vivfortoj estas nek unikaj, nek eĉ hegemoniaj, oni plifortigas ilian politikan influpovon? Estas la kazo de la OIŜ, kies apologio apartenas same al la religia fanatikeco kiel al la mafia povo. Samtempe kaj samage, oni kontribuas plialtigi la ideologion de tiuj grupoj. Tia pravigo nutras ilian logokapablon vid-al-vide de forlasita junularo. Por esperi haltigi ĝin, plej simple estas rifuzi al ili la “sanktan” kvalifikon terorisma, kaj rigardi ilin nur kiel vulgarajn krimecajn organizaĵojn — alivorte ĉesi doni al ili, eĉ nerekte, krediton pri ilia pretendo reprezenti alian aferon ol sian potenco-avidecon aŭ sian morto-impulson.

Anstataŭ esti necesa malbono, la arbitreco ligita al la kvalifiko terorismo konsistigas obstaklon al la efikeco de la subpremo. Ĝia forlaso ĉagrenigus nur tiujn, kiuj uzas ĝin por aliaj celoj ol la defendo de la rajto je sekureco de la civitanoj.

Vincent SIZAIRE