Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La alĝeria eduka sistemo fronte al la identeca kaptilo

La ombro de la privata sektoro

SINJORO FAYÇAl ATTAFIR, 32-jara, estas vendisto de nemoveblaĵoj en Alĝero. De kelkaj jaroj, li enkalkulas novan kategorion de klientoj: “Negocistoj, kiuj serĉas vilaojn aŭ eĉ tutajn apartamentarojn por ilin transformi en privatajn lernejojn. Estas multe da mono gajnota, kaj eĉ la bagaras [la negocistoj de brutaro, simbolo de la rapida riĉiĝo de la 2000-aj jaroj] komencas interesiĝi pri tio.” La loĝ-krizo, kiu malhelpas lin respondi al ĉiuj petoj, perdigas al li “multajn bonajn okazojn”, li substrekas.

Longtempe bazita sur senpaga kaj deviga publika lernejo por ĉiuj, la alĝeria eduka sistemo finfine forlasis, antaŭ deko da jaroj, tiun “socialistan kaj revolucian principon”, laŭ la esprimo de Houari Boumediene (1965-1978), kaj malfermiĝis al la privata sektoro. Kvankam la ŝtato “organizas la nacian instrusistemon”, kiel planas la Konstitucio, la privataj lernejoj estas parto de la pejzaĝo; ilia nombro daŭre kreskas, malgraŭ persista jura malprecizeco. Laŭ la nacia asocio de la aprobitaj privataj lernejoj, kreita en 2010, ekzistas 320 tiaj establoj (kontraŭ 119 en 2008), akceptantaj 150 000 lernantojn kaj 44 000 dungitojn. Temas ja pri malgrandega parto de la tutlanda lerneja lernantaro; sed, en lando kie plu ekzistas egaleco-idealo, la daŭra ekspansio de la sektoro malkaŝas la limojn de la eduka sistemo kaj la rompojn de la socio.

La tarifoj ne estas alireblaj de ĉiuj. Necesas pagi, meze, inter 12 000 kaj 16 000 dinarojn monate (inter 99 kaj 131 eŭrojn*) por enskribi infanon en privata lernejo, tio estas apenaŭ malpli ol la nacia garantiita minimuma salajro (SNMG), fiksita je 18 000 dinaroj. La prezoj estas eĉ pli altaj por enskribi junan alĝerianon en la franca liceo de Alĝero, tre aprezata de la reĝima altrangularo kaj de la negoc-medio (inter 50 000 kaj 60 000 dinaroj monate). Oni devas trapasi enir-ekzamenon por la mezlernejo (collège) de tiu Liceo. El tio profitas multaj privataj bazlernejoj, kiuj preparas siajn lernantojn al tiu ekzameno. “Necesas mono, multe da mono; sed ne kredu ke la publika lernejo estas senpaga. La gepatroj, kiuj ne havas sufiĉe da mono por enskribi siajn idojn en privata lernejo elspezas multe por individuaj kursoj, precipe antaŭ la abiturienta ekzameno”, klarigas s-ino Natissa Daoudi, instruistino pri la angla en Orano.

* Laŭ la oficiala kurzo 1 eŭro valoras 122 alĝeriajn dinarojn.

Ofte, la instruisto mem akceptas tiujn lernantojn en sia hejmo post la lerneja tago. Asocioj de gepatroj denuncis kazojn de favorismo. La fenomeno ampleksiĝis, kaj la ministrino, s-ino Nouria Benghabrit-Remaoun, anoncis, ke ŝi reguligos tiun aktivaĵon. Tio tute ne plaĉas al la instruistoj: “S-ino Nouria Benghabrit-Remaoun multe parolas pri pedagogiaj reformoj. Ni ŝatus, ke ŝi ankaŭ okupiĝu plibonigi la enspezojn de la instruistoj. Tio limigus la devojiĝojn de la privataj individuaj kursoj”, opinias sindikatisto de la Aŭtonoma Nacia Konsilio de la instruistoj de duagrada kaj teknika instruado (Cnapest, aŭtonoma). Eĉ se ili profitis plurajn salajro-altiĝojn (kelkfoje retroaktive) dum la lasta jardeko — aparte kiam la registaro provis malhelpi ĉiun kontestadon post la arabaj popolaj movadoj de 2011-, la instruistoj opinias sin ankoraŭ ne sufiĉe respektataj de la sistemo. Multaj el ili provas aliĝi al la privata sektoro. Mezlerneja instruisto je mezo de kariero meze perlaboras inter 60 000 kaj 70 000 dinarojn monate (inter 35 000 kaj 42 000 dinarojn en la fundamenta lernejo). “Tio ebligas normale vivi, sed, se oni volas ŝpari, pasigi ferion en Tunizio aŭ en Turkujo, aĉeti aŭton aŭ pagi superan edukadon al siaj idoj, necesas aliaj enspezoj, kaj la individuaj kursoj, interalie, ebligas akiri ilin”, klarigas instruisto pri fiziko en publika liceo en Alĝero. Tri vesperojn semajne, li akceptas en sia kuirejo kvar liceanojn de la lasta klaso. Tiu kroma laboro enspezigas al li 45 000 dinarojn “de mano al mano”, alidirite nedeklaritajn, tio estas du trionoj de lia salajro.

EN UNUA PERIODO, la privataj establoj sukcesis allogi multajn lernantojn danke al grava pedagogia argumento: la uzo de la franca kiel instrulingvo kaj la konformiĝo al la francaj programoj. En 2007, la administracio decidis agi pli firme kaj fermis plurajn lernejojn pro nerespekto de la leĝo — alivorte, uzo de la klasika araba kaj aplikado de la alĝeriaj pedagogiaj programoj (vd La alĝeria eduk-sistemo fronte al la identeca kaptilo). De tiam, la aprobitaj establoj estas supozataj respekti tiujn regulojn; sed la realo estas alia. “Multaj lernejoj funkcias kun duobla programo, alĝeria kaj franca, rakontas s-ino Sofia Kam, instruistino en privata mezlernejo de la altaj kvartaloj de Alĝero. La unua estas oficiala, la dua neoficiala. Ili uzas la francan kiel instrulingvon, sed ankaŭ zorgas ne marĝenigi la araban.” La administracio konas tiujn praktikojn, sed ne punas ilin. Post la ofensivo de 2007, la respondeculoj de la koncernaj lernejoj sukcesis trovi la necesajn politikajn subtenojn, dum, kiel precizigas s-ino Karm, “Multaj inspektoroj taskitaj respektigi la leĝon ja enskribis siajn proprajn infanojn en tiuj lernejoj”.

Konsekvenco de tiu duobla programo: la laborhoraro de tiuj lernantoj estas tre ŝarĝita, ili devas multe pli labori ol tiuj de la publika servo. “Gratulon al ili. Ni ĉeestas naskiĝon de eta elito perfekte dulingva, kiu kapablas studi matematikon en la araba same kiel en la franca kaj kiu majstras eĉ kelkajn elementojn de tria lingvo, kelkfoje antaŭ la eniro en mezlernejo”, komentas s-ro Ahmed Lanouari, instruisto kiu preparas siajn lernantojn al la filozofia provaĵo de la alĝeria abiturienta ekzameno (en la araba) kaj de la franca ekzameno. Por ne kaŭzi malfacilaĵojn al sia establo en kazo de kontrolo, li havas du kontrolkajerojn: unu destinita por la administracio, kaj unu por propra uzo, por registri la progresojn de sia franclingva instruado.

ĈU LA PRIVATAJ LERNEJOJ riparus la malkoheraĵojn kaj la bigotaĵojn de la publika sektoro? Multaj el niaj kunparolantoj asertas tion. Ili citas kiel ekzemplon, la fakton ke la religia edukado, sen foresti, ne estas invada. Aliaj gepatroj elvokas la malpermeson de la korpaj punoj, ankoraŭ komune uzataj en la publika lernejo. “Oni raportas al ni dek kazojn tage de tiaj punoj, dum la leĝo estas klara: la korpaj kaj moralaj perfortaĵoj estas malpermesataj.”, bedaŭris en marto 2016 s-ro Khaled Ahmed, prezidanto de la nacia asocio de lernanto-gepatroj. “Niaj propraj gepatroj kuraĝigis la instruiston korekti nin se ni malbone laboris. Hodiaŭ, la mensostatoj evoluis kaj la privataj lernejoj uzas la fakton, ke ilia personaro estas pli formita kaj konsciigata pri tiu temo de la necesa respekto al la lernantoj. Sed la perfortaĵoj ekzistas ĉie, inkluzive en la privata sektoro”, relativigas s-ro Lanouari, kiu elvokas “pli ĝeneralan socian problemon”.

Se la privataj lernejoj formas bonajn lernantojn, tio ne signifas, ke tio okazas profite al Alĝerio. Ĉar la fina celo de multaj gepatroj estas ebligi al ilia idaro studi eksterlande. “Ĉi tiuj lernejoj enkadriĝas en la tutmondiĝo kaj ilia vendo-argumento estas, ke iliaj lernantoj estos kapablaj prepari la konkursojn de la francaj altlernejoj aŭ enskribiĝi en Nord-amerika universitato”. konstatas s-ino Karm. La fenomeno de ellandiĝoj jam datumas je la 1970-aj jaroj, kiam Alĝerio sendis stipendiitajn studentojn eksterlanden. Laŭ statistiko de la ministrejo pri supera edukado, nur unu alĝeria studento el kvar revenas definitive al sia hejmlando. Siaflanke, la Esplor-centro pri ekonomiko aplikita al disvolvado (Cread), en Alĝero, rimarkigas, ke 23% de la alĝerianoj en superaj studoj troviĝas nun eksterlande, ĉefe en Francujo, sed ankaŭ en Usono kaj Kanado. Tia estas unu el la karakterizoj de Alĝerio: dum la lando alfrontas gravajn defiojn, granda parto de ties elitoj troviĝas eksterlande, kaj la sekva generacio ŝajne aspiras nur aliĝi al ili.

Akram BELKAÏD