Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La liberaluloj ne kontentiĝas per la homoj tiaj, kiaj ili estas: tro neantaŭvideblaj, movataj de mallumaj pasioj. Ili do inventis la novklasikan individuon. Sen ajna kulturo kaj afekcio, ĝi havas nek sentojn nek emociojn: nek amon, nek malamon, nek solidarecon, kaj eĉ malpli sinoferon. Ĝi ebligas produkti klerajn laboraĵojn de loboratorio pri la funkciado de la mondo sed okupiĝi pri historio, geografio aŭ pri emocioj. Ni iomete plonĝu en la misteran mondon de la dominanta ekonomio.
Loĝanto de tiu stranga lando, Rémi ŝategas picojn. Ne io vere stranga. Krome ke la malsato de la novklasikaj individuoj ne konas satecon nek ili mem dikecon. Ĉu Rémi voras jam tri picojn tage, kiam li gajnas el lotumado? Ne gravas: kiel bona novklasikulo li profitas sian subitan riĉaĵon por dediĉi sin ankoraŭ iom pli al la plezuroj de la itala gastronomio.
En la mondo de la novklasika ekonomio, la merkato faras la samajn problemojn kiel aliloke. Sed ĝi proponas ankaŭ solvojn. Ĉu la strebo al profito kondukas al senbrida elminado de krudmaterialoj kaj tiel poluas la medion? Ne gravas. Ĉi tie, la transformado de la naturo en varon estas la plej bona respondo al la problemoj, kiujn ĝi kreis: ju pli la resursoj malpliiĝas, des pli ilia prezo altiĝas kaj des malpli logas al ilia ekspluatado. La poluado kiel rimedo kontraŭ la poluado de la medio, resume ...
La bazaj reguloj de aritmetiko ankaŭ ŝanceliĝas, kiam oni eniras la novklasikajn teritoriojn. Tie okazas, ke la adicioj kondutas kvazaŭ subtrahoj. Ekz-e ĉe la impostoj. Normale, altigi la sumon de la devigaj deprenoj kreskigas la enspezojn de la ŝtato. Sub la novklasika klimato, male, tio signifas ... redukti ilin, ĉar ĉiaj meĥanismoj de impost-evitado kaj de impostaj niĉoj ebligas al la impostpaguntoj rifuzi impostojn, kiujn ili subite taksas tro altaj. La loka saĝo pli konsilas plej grandan singardemon pri tio.
En kelkfoje konsterna maniero (vidu “La feliĉo estas en la kurbo”, paĝo 86 de la “Kritika manlibro pri ekonomio de “Le Monde diplomatique””), la mondo de novklasika ekonomio distingiĝas en ĉiuj punktoj de la reala mondo. La plej multaj okcidentaj gvidantoj tamen pravigas sin per ĝiaj reguloj por pravigi siajn decidojn: malregulado, privatigoj, forcedo de la publikaj politikoj al la “merkatfortoj” — mallonge, la realigo de la novliberala projekto. Tio okazis ekzemple en Grekujo, kiam iliaj observadoj de la stranga novklasika universo konvinkis la membrojn de la “triopo” (Internacia Mon-Fonduso, Eŭropa Komisiono kaj Eŭropa Centra Banko), ke oni povas esperi revivigi la viktimojn de sufokado per strangolado.
Sed Greklando apartenas al la reala mondo, kaj la novklasika recepto alten saltigis la ŝuldon. Ĉu vere miri, kiam la samaj preskriboj kondukis al la samaj afliktoj tridek jarojn antaŭe en Latinameriko? La fiasko de la metodo starigas demandon: kiel klarigi, ke la politikaj gvidantoj trinkas ekskluzive el la novklasika fonto, dum la fontoj estas tiom multaj ĉirkaŭe (vidu “Diskretaj manovroj kontraŭ la (ekologia) diverseco”, paĝo 24)?
La elasteco de tiu pensado baziĝas grandparte sur sia pretendo je scienceco, de la ekonomio tra la fiziko ĝis la matematiko. Sed la fizikistoj malofte riproĉadmonas la atomojn kiuj rifuzas sekvi la antaŭe en laboratorio kalkulitajn vojliniojn. Same kiel infanoj, kiuj koleras, kiam globo ne volas eniri en triangulan truon, la novklasikuloj ofte nervoziĝas pro ekonomioj tro “malpuraj” por kongrui kun iliaj teoriaj modeloj.
Nu jes, la debatoj ekzistas — tiom pli nervozaj ĉar ili estas limigitaj al konfidencaj revuoj kaj formulitaj kun enigmaj ekvacioj. Flanke de la publikaj politikoj, la novliberalaj aktivuloj konkeris la ministrejojn kaj la pinton de la internaciaj financaj institucioj post la fino de la 1970-aj jaroj (antaŭ ol, kelkfoje, fariĝi konsilistoj de la multnaciaj konzernoj kaj de la bankoj, kiel la prezidinto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso, kiu nun estas en la servo de la aferbanko Goldman Sachs). Ilia modelo, nefalsebla, neniam fiaskas — argumento kiu garantias komfortan pravecon. La tasko de la realo estas adaptiĝi.
Tiu skandalo plej frape ilustriĝas en la “teorio de raciaj anticipoj”. Popularigita en la 1980-aj jaroj, tiu tezo reprenis (kaj radikaligis) la pozicion de la monisto Milton Friedman (1912-2006) (vidu “Svarmo da skoloj kaj pensadoj”, paĝoj 18-19). Tiu trudis la ideon, ke la enmeto de disponebla mono fare de la centraj bankoj — ekzemple por relanĉi la ekonomion — fine efikos kvazaŭ pafi en sian piedon. Kial? Ĉar “turni la monpresilon” kaŭzas inflacion baldaŭ sentotan de la entreprenoj kaj mastrumoj kiuj, ĉar ne stultaj, ĉesas elspezi. La heredantoj de Friedman, ankoraŭ pli fortigante la kredon de ilia majstro je la efikeco de la merkatoj, postulis, ke ĉia publika politiko (de regulado, de stirado de la konjunkturo, ktp) estus do tuj vanigita de la ekonomiaj agantoj supozataj esti same bone informitaj kiel la ekonomikistoj kiuj studas ilin (vidu “La borso: flugo super kukolnido”, paĝo 168). Strategia konkludo de la tre optimista patro de tiu teorio, Robert Lucas: necesis ĉiam pli malreguligi la financmerkatojn. En 2003, Lucas opiniis, ke liaj alvokoj estis aŭskultitaj kaj deklaris antaŭ la Usona Ekonomia Asocio (American Economic Association), ke la problemo de ekonomiaj krizoj estas jam “solvita kaj cetere solvita por multaj jaroj”. Kvar jarojn poste eksplodis la plej grava monda financkrizo post 1929 ...
En la centro de la ŝtormo, la novliberala dogmo kelkfoje similas al la kano de la fablo: ĝi fleksiĝas, kaj la “fakuloj” aranĝas siajn konvinkojn. Kiam la fulmo minacis la eŭron, la Eŭropa Centra Banko (ECB) suspendis la monisman tabuon, kiu gvidis ĝin, per amasa reaĉeto de ŝtataj obligacioj. Kelkajn monatojn antaŭe, la ideo tremigus la grandajn eŭropajn monistojn, kiuj pensis, ke ĝi instigus al lasu-fari kaj stimulus la publikan elspezon.
Frankfurto ĉe Majno [la sidejo de la Eŭropa Centra Banko], institucio pli politika ol teĥnika, tiel facile senigis sin de siaj malkomfortaj dogmoj, ĉar temis pri savo de la plej esenca: ŝirmi la ekonomiajn aferojn kontraŭ demokratio taksata tro ŝanĝiĝema. Projekto, kiun — kun nuancoj — sukcesigis ĉiuj variaĵoj de la novliberalismo, ĉu temas pri la usona monismo aŭ pri la germana ordoliberalismo (vidu “La pugno de la ŝtato en la servo de la nevidebla mano”, paĝo 98). La ekonomika galimatio (kun trezoro da eŭfemismoj) parolas pri “kredindo” de la ekonomiaj politikoj. Komprenu: la elektitoj devas forlasi sian decidpovon profite al antaŭe establitaj trudaĵoj, kiel la eŭropaj traktatoj. La kapitaloj havas la permeson malstabiligi landon per tio, ke ili invadas ĝin, antaŭ ol ankoraŭ pli ĥaosigi ĝin per tio, ke ili forlasas ĝin (vidu “Brazilo ŝancelata de la investistoj”, paĝoj 174-175); al la libereco, kiun ili ĝuas, nun respondas la kateno aplikita al la demokratio: jura ento preskaŭ netuŝebla kaj kies teoriaj fundamentoj kelkfoje surprizas pro ilia senĝeneco. Ekzemple, plafono limigas la publikajn deficitojn al 3 elcentoj de la malneta interna produkto (MIP) en la eŭrozono (vidu “En Eŭropo, ŝuldo kontraŭ demokratio”, paĝo 158).
Kaj kiam la pocio de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) ne donis la esperitajn rezultojn en Greklando, tiam ĉar Ateno montriĝis tro malkuraĝa!, laŭ la direktorino de la IMF Christine Lagarde, surda al la kursŝanĝo de sia propra institucio (vidu “Nova, libera, sciema, kelkfoje revema okulo”, paĝo 6): “Unu el la kaŭzoj, pro kiuj la greka programo multe malpli sukcesis [ol tiuj de Letonujo aŭ de Irlando] estas, ke ekzistis rezistado de la sinsekvaj registaroj.”*
Sed, eĉ se tio ne plaĉas al s-ino Lagarde, neniu devas nepre obei. Venigi alian mondon ĉiukaze implicas duoblan klopodon: sukcese liberiĝi el la leĝoj diktitaj de la dominantoj; sukcese revenigi la ekonomian problemon en la strategian pensadon. Nia Kritika manlibro pri ekonomio ne montras alian ambicion ol kontribui al tiu entrepreno.
En ĝi oni ekscias, kio estas financa krizo, kiel funkcias la ĉantaĝo per la ŝuldo, kiel la bankoj kreas monon, aŭ kiel Brazilo ĵus estis ŝancelata de la investistoj. Sed oni malkovros ankaŭ, kiel la kreditkarto estis inventita, ke hieraŭ oni interŝanĝis ion alian ol monon, ke la sciencaj revuoj kelkfoje interesiĝas pli pri la necesejaj sidiloj ol pri la rilato inter financigo kaj senlaboreco, ke la liberala ekonomikisto Friedrich Hayek eble legis Leninon kaj la klasikulojn, Karlon Markso ...
La ideologia batalo komenciĝas en la eduksistemo, kie la “ekonomiaj kaj sociaj sciencoj” en Francujo estas instruataj ekde la dua grado. Malsame ol kio okazas en la universitataj karieroj, en la gimnazio, la ekonomio ankoraŭ dialogas kun sia granda fratino, la sociologio. Tiu franca aparteco de jaroj ricevas multajn atakojn. Laŭ la mastra propagando, la novklasika kadro kaj la celebrado de la liberkomerco alprenis komfortan lokon en la programoj, dum la nocio de “socia klaso” estis forigita en 2011. Kiam, en junio 2016, la ministrejo pri edukado decidis fari libervola la instruadon de la kvazaŭ sankta “leĝo de propono kaj postulo” en la dua grado (vidu “Propono kaj postulo, la Adamo kaj Evo de la ekonomio”, paĝo 14), la Movado de la Entreprenoj de Francujo (MEDEF) kondamnis “malriĉigan projekton de la programo” kiu “totale kontraŭdiras la laŭdindan retorikon de la ministrino favore al proksimiĝo de la lernejo kaj de la entrepreno”. Rekomendo de la vicprezidanto de la organizaĵo, s-ro Thibauld Lanxade: “Ĉio farendas, male, por kiom eble plej frue inspiri la spiriton kaj la guston entrepreni, per instruado sampaŝa kun la ĉiutaga realo de la entreprenoj.”*
Kvankam la instruistoj tiel elstaras per sia rezistemo al la mastraj sloganoj, ili tamen ne redaktas la programojn. Certe, tiuj ne estas scenaroj, kiuj devige preskribas la detalojn. Tre bonŝance la instruistoj restas liberaj por doni specifan klarigon al la priparolataj demandoj. Sed ĉu la ambicio emancipi la spiritojn, kiu animas la plej multajn el ili, povas kontentiĝi per simplaj agospacoj? La perspektivo estas ankoraŭ malpli entuziasmiga, ĉar tiuj agospacoj malgrandiĝas: dum la franca registaro ĉe la Franca Asocio pri Politika Ekonomio (AFEP laŭ la franca), fine de decembro 2014, promesis krei sekcion “institucioj, ekonomio, teritorio kaj socio”, kiu povas akcepti diverstendencajn universitatanojn, ĝi retiriĝis sekve al ofensivo de la novliberaluloj, inter ili Jean Tirole. Por tiu franca nobelpremiito, la dispono — “katastrofo” — apogus “la relativismon de la konoj, la antaŭĉambro de la obskurantismo”.
Ni kunvenigis iujn el la plej bonaj specialistoj pri ekonomio — esploristojn, universitatajn profesorojn kaj instruistojn de la dua grado, ĵurnalistojn — por analizi la programojn de la unua kaj fina grado kaj doni al ili nian propran prilaboradon. Kun kvar celoj: malkonstrui la antaŭjuĝojn kiuj instigas en la mensoj la novklasikan neeviteblon; alporti historian kaj internacian scion, kiuj ofte mankas en la programoj; enkonduki la analizojn de pensskoloj forigitaj en la universitatoj kaj sen aliro al la komunikiloj; liberigi la horizonton per memorigo ke nenio estas neinversigebla.
Liberiĝi el la devigoj dekretitaj de la novklasikuloj ne implicas ignori tiujn ligitajn kun la funkciado de la mondo. Meze de dogmoj kaj senscio, la manlibro, kiun ni proponas, instigas remeti la ekonomion en la servon de la socio.
Ĉar ne sufiĉas deziri ke la mondo ŝanĝiĝu por sukcese ŝanĝi ĝin: kvankam la novklasika ekonomio pretendas reinventi la aritmetikajn leĝojn, tiuj tamen trudiĝas al la politika potenco. Ankaŭ kiam tiu volas “ŝanĝi la vivon”. Kiel kompreni la venezuelan ĥaoson sen elvoki la fenomenon de la “holanda malsano” (vidu “Stranga “holanda malsano””, paĝo 142)? Kiel bilanci la fiaskon de la relanĉo farita de François Mitterrand en 1981 sen interesiĝi pri la eksterlanda konkurenco? Ĉu vere sufiĉas kondamni la ŝuldon kiel novkolonia heredaĵo por mastrumi ĝian ŝarĝon? Revi, ke oni povas liberiĝi el la merkato per planado, kelkfoje kondukas al ĝenaj eraroj, kiel la produktado de ŝuoj nur por maldekstraj piedoj.
La brita intelektulo Ralph Miliband en 1979 emfazis, ke “la maldekstraj registaroj [...] ĝenerale enpotenciĝas en cirkonstancoj de grava ekonomia kaj financa krizo”.* En tia kunteksto la insisto de la subtenoj al la nova potenco montriĝas decida. Pli bona kompreno de la politika kaj socia naturo de la ekonomio ne malutilus. Ni do esperas, ke niaj manlibroj cirkulu ankaŭ ekster la klasĉambroj.
Renaud LAMBERT kaj Hélène RICHARD.