Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Tokio ne volas mistrafi la revolucion de homrobotoj

Robotoj baldaŭ prizorgos la japanajn pacientojn

Kiu povintus imagi esti akceptita en hospitalo de homroboto, aŭ en hotelo de virino kun vizaĝo el latekso, parolanta plurajn lingvojn? Ĝis nun tiuj kazoj restas escepto. Sed Japanujo, ĉampiono de la industria robotiko de kvindek jaroj, engaĝiĝis sur la merkaton de la servo-robotoj. Ĝi esperas tiel kompensi sian demografian kadukiĝon kaj revigligi sian ekonomion.

SUR LA ARTEFARITA insulo Odaiba, en la Tokio-golfo, oni vidas nur ĝin. Tronante sur tiu futurisma poldero, la roboto Gundam, de sia dek-ok-metra alteco pripense rigardas la ĉefurbon. Kvazaŭ simbolo, la giganta figuro de tiu manga-heroo kristaligas ĉiujn fantasmojn. En la okcidenta subkonscio, estas multaj robotoj en Japanujo. Ili estas ĉie.. Kelkfoje eĉ, ili anstataŭas homojn.

En la industrio por la amasoj (aŭtomobiloj, aviado, ĥemio), la japana robotiko dominas la mondon kaj realigas trionon de la tutmondaj eksportaĵoj, sed estas alie en la kampo de servoj. La lando tamen interesiĝis pri tio tre frue, celante unue la profesian klientaron: defendo, loĝistiko, agrikulturo. La apero de la sociaj robotoj, supozataj flegi, akcepti aŭ asisti, estis tamen rimarkita; iuj eĉ ricevas homan aspekton cele akiri pli da lerteco kaj igi la kontakton pli agrabla.

La unua tutmonda prototipo de tiu nova androida generacio kiu estas ekspoziciata, Asimo, estis kreita de Honda en 2000-a jaro kaj restas ĝis nun la plej sukcesinta dupieda roboto. Sed, malgraŭ tiu grava sukceso kaj la kreado de multaj modeloj, la merkato ankoraŭ balbutas. Plej multaj akcepto- kaj flego-robotoj estas ĉe la stadio de esploro kaj demonstrado. Nur la hejmaj purigaj robotoj — polvosuĉiloj kaj herbotondiloj — komencas trudi sin, sed ili estas nun posedaĵo de la usona iRobot.

Kiam maŝinoj havas animon

MISTRAFINTE la ciferecan revolucion (plataj ekranoj, lertaj telefonoj, ktp.) kaj lasinte sin preterdistanci de siaj sudkoreaj kaj usonaj konkurantoj, Japanujo kalkulas ja ne mistrafi la okazon de servo-robotoj. Des pli, ke la merkato havas fortajn eblecojn: la nombro de la personaj servo-robotoj venditaj tra la mondo kreskis je 28% en 2014*, atingante 4,7 milionojn da ekzempleroj.

* Raporto de junio 2016, Internacia Federacio de Robotiko — IFR), Frankfurto.

La tria tutmonda potenc-lando do establis kvinjaran planon por komenci sian “robotan revolucion”*. Ĝi kalkulas pri tiu nova periodo por alfronti la maljuniĝon de la loĝantaro komenciĝinta antaŭ kvin jaroj. Daŭre rifuzante aktivan enmigropolitikon*, la regantoj ankaŭ vetas pri la robotoj por solvi la mankon de laborforto — ekzistas 3 dungofertoj por 1 peto en la konstru-sektoro — kaj subteni ekonomian kreskadon, kiu restas senmova. “Necesas etendi la uzon de robotoj al ĉiuj sektoroj de nia ekonomio kaj de nia socio”, asertis la ĉefministro Abe Shinzo la 15-an de majo 2015*. Tamen, La plano antaŭvidas investon de nur 100 miliardoj da enoj (970 milionoj da dolaroj) dum la periodo 2015-2020, tra publik-privataj partnerecoj, kiam Sudkoreujo planas elspezi 2,6 miliardojn da dolaroj.

* “New robot strategy”, Ministrejo pri ekonomio, komerco kaj industrio (MEKI), Tokio, 2015.
* Vd. Marc Humbert, “Immigration choisie à la japonaise”, Le Monde diplomatique, januaro 2015.
*Celebration of the establishment of the Robot Revolution Initiative Council” sur la retejo de la ĉefministro, http://japan.kantei.go.jp

Plej multaj projektoj naskiĝas kadre de konsorcio, I-RooBo Network Forum, konsistanta el grandaj grupoj kaj preskaŭ tri cent fakaj ekfirmaoj (start-up). De la fino de 2014, ĝi prilaboras la lanĉon de cento da novaj servorobotoj destinitaj al la granda publiko. Historie, estas la gigantoj de aŭtomobilo kaj elektroniko (Honda, Toyata, Mitsubishi, NTT...), lige kun la grandaj esplorcentroj pilotataj de la publika agentejo NEDO*, kiuj evoluigis la projektojn pri robotiko. Asocii al ili pli malgrandajn entojn espereble revigligos la esploron kaj disvolvadon, kies efikeco estas kritikata.

* New Energy and Industrial Technology Development Organization (Organizo por disvolvado de novaj energioj kaj industriaj teknikaroj. Kreita en 1980, post la unuajn petrol-krizojn, tiu agentejo pilotas la grandaj robotajn projektojn sub la respondeco de la MEKI.

La Abe-plano celas provizi la etajn kaj mezajn entreprenojn (EME), same kiel la tre etajn entreprenojn (TEE) per “kunlaboraj robotoj”, pli plur-uzaj kaj malpli kostaj ol la tradiciaj industriaj robotoj, por plenumi ripetajn taskojn kun malalta aldonvaloro — tio, kion oni nomas “kunlabor-robotiko”. En 2013, la societo Kawada rivelis homrobotan buston tre efikan, Nextage. Danke al kameraoj integritaj en ties okuloj kaj brakoj, Nextage muntas elektronikajn ekipaĵojn (kiel ekzemple registrajn kasojn) tre precize. En tri jaroj, du cent ekzempleroj je 65 000 eŭroj (apenaŭ pli ol luksa aŭto) estis venditaj al cento da japanaj fabrikoj. “Nextage ne anstataŭas la laboriston, kiu kunekzistas kun ĝi kaj ankoraŭ intervenas alvale de la muntoĉeno”, precizigas s-ro Fujii Hiroyuki, respondeculo pri merkatado. Homo kaj maŝino kunlaboras unu apud la alia kaj, ofte, la unua atribuas al la dua personan nomon, ja pruvo ke ĝin akceptas la hom-mondo.

La plej impresa novigo estas la apero de la interagaj akcepto-robotoj, je la servo de la konsumantoj (konsilo, vendo, akcepto), kiujn la registaro volas privilegii. La unua, la telefona operacianto Softbanko, kiu aĉetis la francan Aldebaran en februaro 2015, enkondukis en siajn butikojn kaj aliajn vendejojn homroboton, Pepper: rulanta roboto, infanaspekta, kapabla detekti la vizaĝesprimojn kaj la voĉtonon por disdoni kelkajn informojn. Vendiĝis dek mil ekzempleroj en unu jaro en Japanujo. Ĉeestanta en sepdek landoj, ĝi ĵus komencas eksportiĝi al Eŭropo: de junio 2016, ĝi funkcias kiel akceptisto en du belgaj hospitaloj, la regiona hospitalo la Citadelle en Lieĝo kaj l’Az Damiaan en Ostendo.

En la hotelo Henn-na, apud Nagasaki, de unu jaro, la turistojn akceptas homrobotino kaj dinosaŭro, kreitaj de la Osaka universitato, dum alia trilingva robotino kun lateksa haŭto, Chihira Junco (projektita de Toshiba), estis varbita por informi la klientojn de la komerca centro Aqua City en Odaiba.

Malgraŭ ke tiuj realigaĵoj impresas, malfacilas vidi, malantaŭ tiu amuza montrofenestro, pli ol modelan komercan projekton. La fabrikantoj promesas pli kapablajn prototipojn ekde 2017. La artefarita inteligento de tiuj homrobotoj devos esti pliriĉigita, ĉar, se ili kapablas analizi sian ĉirkaŭaĵon, iliaj algoritmoj ankoraŭ ne ebligas rezonadon, kio limigas iliajn reagojn je gestoj kaj paroloj antaŭprogramitaj. Jen konsiderinda defio, kiam firmiĝas la neceso evoluigi la robotikon en la kampon de publika sano, por helpo al dependaj gemaljunuloj.

Nuntempe en Japanujo, 26% de la loĝantaro estas pli ol 65-jara (kontraŭ 18% en Francujo aŭ apenaŭ pli ol 3% sur la afrika kontinento). Tiu proporcio povus atingi 40% en 2060*. La nombro de dependaj maljunuloj ne ĉesas kreski, dum la oficialaj raportoj antaŭvidas mankon de medicinaj helpantoj, kiuj, de 1,71 miliono en 2013, fariĝos 2,53 milionoj en 2025. Unu el la solvoj kuŝas en la uzo de flegisto-robotoj por redukti la penigecon de la laboro de la helpflegistoj kaj plifortigi la aŭtonomecon de la maljunuloj en sia ĉiutaga vivo (paŝado, transporto, lavado, bano). La Abe-plano cetere antaŭvidas pagi la elspezojn ligitajn al ilia uzo kadre de la specifa sanasekuro por la dependaj maljunuloj kreita en 2000. Ĝis nun, la prezo kaj la pezo de tiuj robotoj bremsis ilian disvastigon.

* Vd. Florian Kohlbacher, “La merkato de emeritoj ekscitas jananajn firmaojn” , dosiero “Une planète grisonnante” (Maljuniĝanta planedo), Le Monde diplomatique en esperanto, junio 2013.

En Okcidento tre konata tra la amasinformiloj, la urso-roboto Riba de la instituto Riken neniam estis komercigita. Tro peza, tro mallerta, ĝi ankoraŭ ne povas porti en siaj brakoj pacientojn tute sekure, kiel konfirmas la D-ro Mukai Toshiharu: “Temas pri esplor-projekto, kiu finiĝis en marto 2015. Mi povas certigi, ke Riba neniam estis uzata en hospitalo en reala situacio.” Kelkaj prototipoj tamen komencas esti uzataj. Post jardeko da esploro pri sia fama homroboto, Toyota lanĉis en 2013 plurajn modelojn de sia gamo Partner Robot, inter kiuj HSR (human support robot), parolkapabla roboto kun artikita brako, gvidata per tuŝ-ekrano kaj kapabla alporti objekton al paciento, malfermi pordon, tiri kurtenojn. Ili nun estas uzataj en tridek kvar japanaj malsanulejoj — kio estas malmulte. “La roboto neniel devas vundi la pacienton. Ĝi ankaŭ devas esti reala komplemento de la homa asistanto. Necesas tempo por atingi tiun rezulton”, resumas s-ro Tamaoki Akifumi, direktoro de la projekto “Partner Robot” de Toyota en la fabriko de Hirose.

La internacia normo ISO 13482 lanĉita de la japanoj enkadrigas la legitimadon de la robotoj, kies tasko estas prizorgi personojn depost ĝia adopto en 2014. Ĝi verŝajne povos vigligi la sektoron, kiu restas malmulte disvolvita: 166 milionoj da dolaroj en 2015, tio estas 4,5% de la japana merkato de servo-robotoj. La Abe-plano antaŭvidas preterpasi 500 milionojn da dolaroj en 2020. Kaj la fakuloj parolas pri 4 miliardoj da dolaroj je la jaro 2060.

Panasonic ja ricevis la ISO-legitimilon en aprilo 2016 por sia aŭtomatigita liveranto de medikamentoj, Hospi, ellaborita post dek jaroj da esplorlaboro. Multaj esploristoj fokusiĝas al la robotigita ekstera anatomia portilo, la eksterskeleto, kreita por plifortigi la movkapablon kaze de paralizo, poliomjelito, ia ajn reduktita movkapableco, aŭ kadre de korpa reedukado. Nur kelkaj miloj da ili estis venditaj en Japanujo, sed ilia ekspansio verŝajne sekvos la tutmondajn prognozojn*. Toyota, Panasonic, Honda kaj eĉ la giganto de la industria robotiko Yaskawa komencas produkti ilin kaj ellabori sistemon de vendo-luado por la kuraco-centroj, sed estas pli malgranda societo, Cyberdyne (veninta el la universitato Tsukuba), kiu la unua konkeris la tutmondan merkaton kun sia hibrida asista membro HAL (hybride assistive limb). La aparato kaptas la signojn elsenditajn de la cerbo kaj detektas tiel la mov-intencojn. Utila por la maljunuloj kaj handikapuloj, ĝi ankaŭ povas asisti la laboristojn. Ĝi tiel estas eksperimentata de dungitoj de la flug-haveno de Haneda por faciligi la portadon de pezaj ŝarĝoj.

* Laŭ la agentejo Allied Business Intelligence(ABI), la tutmonda merkato kreskos de 68 milionoj da dolaroj en 2015 ĝis 1,8 miliardo en 2025.

La Fujita health University Hospital, unu el la plej teknike evoluintaj de la lando, larĝe uzas la eksterskeletojn, kiel la roboton por asistata paŝado, kiu uzas ekranon por kontroli la kvaliton de la paŝado kaj la disdividon de korpo-pezo, sub nemalhavebla superrigardo de flegistoj. “Krom la aŭtonoma eksterskeleto kaj tiu por komputil-asistata paŝado, ekzistas ekvilibro-ekzercoj asociitaj al videoludoj, tre ŝatataj de la maljunuloj”, klarigas s-ro Saitoh Eiichi, direktoro de la hospitalo, superrigardante samtempe sesion. Tiuj maŝinoj ebligas al la pacientoj prilabori sian ekvilibron (kokso, genuoj...) starante sur rula platformo robotigita, danke al sporta stimulado (skio, teniso, ktp.) laŭ la modelo de la PS de Wii, videoludilo de Nintendo — sed ĉiam kun helpo de flegistoj. Ankoraŭ ne venis tempo por aĉeti tiajn robotojn por la hejmo.

Finfine aperis la emociaj robotoj, destinitaj flegi la scikapablo-perturbojn kaj la sinteno- malordojn. Ili starigas rilaton kun la paciento por kvietigi lian demencon (kaze de Alzheimer-malsano aŭ similaj perturboj), lian angoron, lian solecon. La ideo estas reprodukti la efikojn de besto-terapio sen la riskoj ligitaj al reala besto. La fokido Paro, ekzemple, provizita per sentiloj kaj kovrita per sinteza pelto, reagas laŭ la karesoj de la paciento: ĝi kvikas, sulkigas la okulojn, movas siajn naĝilojn... Vendiĝis miloj da ekzempleroj, eksportataj de pluraj jaroj al Skandinavio, Francujo, Italujo, Germanujo kaj Usono.

Estonte, oni ŝajne orientiĝos al robotoj pli malgrandaj, malpli kostaj kaj facile akordigeblaj kun konektitaj objektoj. Tiel, Nao, la alia homroboto de Softbank, kaj Sota, de NTT, povas memorigi al sia uzanto kontroli sian korritmon aŭ sorbi siajn medikamentojn. Sed ni devos atendi ankoraŭ kelkajn jarojn antaŭ ol havi ilin hejme. La obstakloj estas teknikaj kaj financaj, sed certe ne psikologiaj. En Japanujo, 65,1% de la pacientoj aprobas la uzon de robotoj, kiujn ili perceptas kiel vivkunulojn, laŭ enketo de la registaro*. La robotoj estas firme ankritaj en la japana kulturo. Tion atestas la mangaoj — Astro Boy aperis jam en la 1960-aj jaroj. Sed dum la Edo-periodo (1603-1868), jam, la karakuri ningyo, aŭtomatecaj pupetoj kun risorto, servis teon. Krome, laŭ la ŝintoa kulto, kelkaj objektoj, same kiel bestoj aŭ naturaj ejoj, povas posedi animon. Oni tiam nomas ilin kami. Inter ili: la monto Fuĵi, la damaoj de la parko de urbo Nara kaj, kapable, la robotoj ...

* “Special public opinion poll on robotic care devices”, Estraro de la ĉefministra kabineto, Tokio, 12-a de septembro 2013.

Sendube Japanujo, kiu ja volas gajni la batalon de servorobotiko, intencas uzi la homrobotojn kiel montrofenestron, aparte dum la Olimpiaj Ludoj de 2020 en Tokio. “Ni tre serioze preparas la Olimpiajn Ludojn de la robotoj, deklaras al ni s-ro Kochiyama Satoshi, projektestro en la robotiko-departemento de NEDO. La celo estas akceli ilian enkondukon en la socion, pruvante ilian neceson al la loĝantaro. Ankaŭ estos robotizita olimpia kvartalo.” Sed, por provizore solvi la demografian malekvilibron kaj doni al la “abenomics” (la ekonomia politiko de la ĉefministro) la viglecon, kiu mankas al ĝi, necesos verŝajne multe pli — kaj unue necesos enmigrado kaj virina laboro.

Arthur FOUCHÈRE