Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ebligi al tiuj, kiuj la koncernan lingvon ne regas, ĝui ĉefverkojn kreitajn en tiu lingvo, estas misio same esenca kiel malebla. Kiel restarigi la verkaron de Ŝekspiro en la franca, lingvo tiel malproksima de la elizabeta angla? Tradukisto montras ĉi tie kelkajn el siaj opinioj.
Fargin, en la jidiŝa, signifas la ĝojon kiun iu sentas al kiu okazas aŭ povas okazi io bona. Mamihlapinatapai, en la jagana, indiana lingvo parolata en Fajrolando, famas pro esti unu el la plej malfacile tradukeblaj vortoj. Ĝi signifas rigardon interŝanĝitan inter du personoj, de kiu ĉiu esperas ke la alia faru la iniciaton pri io, kion ambaŭ deziras, sen ke iu el ili sukcesas.
Tim Lomas, esploristo pri aplikata pozitiva psiĥologio ĉe la universitato de orienta Londono, en januaro 2016 lanĉis la Positive Lexicography Project*, retan vortaron de “netradukeblaj” vortoj priskribantaj feliĉon. Li ekhavis la ideon dum konferenco en Florido pri la vorto sisu, finna termino kiu signas la solvon en malbona situacio, kuraĝon kaj persiston, valoron de ĉiuj finnoj kaj gravan en la lando. Tiu vortaro en sesdek du lingvoj kovras ĉiujn nuancojn de amo kaj korinklino. Kelkaj netradukeblaj vortoj kruele mankas en la franca, ekz-e la germana Vorfreude: anticipa ĝojo de tiu, kiu imagas estontan plezuron.
En tiu ĉi reta vortaro, kie la uzantoj povas proponi vortojn kaj poluri la difinojn, Lomas cerbumas pri tiuj vortoj, kiuj povus esprimi nuancojn, kiujn la aliaj lingvoj ne konas. La franca ĉeestas kun “retrouvailles” [“festinda rekunveno”, “retroviĝo”], kiu ne ekzistas ekz-e en la angla, aŭ “s’apprivoiser” [“malsovaĝiĝi”] aŭ “coup de foudre” [“fulmobato”, sed ankaŭ metafore “subita enamiĝo”]. Lomas memorigas, ke ni jam sufiĉe nature pruntas el najbaraj lingvoj. Savoir-faire[laŭvorte “farscio” en la senco de “lerteco”, “kompetenteco”] estas uzata same kiel en la angla, kaj ankaŭ joie de vivre [“vivoĝojo”]. Kun tiu metodo ni estas en ekstrema koncepto de la tradukeblo, kiu faras el ĉiu vorto monadon, izolitan eron, dum en la moderna lingvoscienco oni pensas la sencon de la vortoj laŭ ilia kunteksto.
“Traduttore traditore” — “traduki estas perfidi”, aŭ pli laŭvorte, “tradukisto, perfidisto”: la bone konata itala diro esprimas per antifrazo la utopian ideon de tradukaĵo kiel perfekta duoblaĵo de originalo. Laŭ tiu maksimumisma kaj absoluta difino, la grandaj liberaturaj verkoj instigas al traduko kaj samtempe rifuzas ĝin.* Ĉar nenia traduko sukcesas elĉerpi la riĉecon aŭ priskribi la enigmon de la grandaj verkoj, tiuj senfine vekas la deziron retraduki ilin. Sed ĉar la kreaj elementoj en ili estas esence ligitaj al la poeziaj eblecoj de lingvo — la gepatra lingvo de la poeto —, ili defias kaj ofendmokas ĉian tradukon.
Ne eblas traduki sen nekorektebla perdo. Ĉar ĉia lingvo estas sistemo de arbitraj, sed alte konvenciaj signaloj, la signifo neniam senigas de la esprimformo. Tradukado estas procezo de entropio. Kiel Vladimir Nabokov skribis pri la traduko de Eŭgeno Onegin, de Aleksandro Puŝkino: “Kio estas la traduko? Sur telero / La pala kaj grimaca kapo de poeto, / Krio de papagajo, teda babilado de simio, / Profanigo de la mortintoj.”*
Jacques Derrida formulis tion klare: “Vorta korpo ne tradukeblas aŭ transponeblas en alian lingvon. Ĝi estas ĝuste tio, kion la traduko lasas fali. Lasi fali la korpon, jen la esenca energio de la traduko.”* La netradukeblo estas unu el la manieroj de memcertiĝo de teksto. Se tiu en ĝi nedisigeble ligas la vorton kaj sencon, la traduko povas nur esti perfido, eĉ se tiu perfido necesas.
Ne eblas nei la amplitudon de la neredukteblaj diferencoj kiuj disigas “la ŝekspiran anglan”, do la kompleksan elizabetan idiolekton*, ofte malluma kaj plursignifa, de la plej granda angla poeto, kaj la fluan kaj kartezian vortigon de la moderna lingvo de liaj samepokaj francaj tradukoj. Aliflanke, la ŝekspira lingvo, la specifa lingvo de Ŝekspiro, jam ne havas multon komunan kun la hodiaŭ en Britujo parolata angla, de kiu ĝi diferencas en elparolo, leksiko, sintakso, semantiko. La angla ne estas lingvo, sed du lingvoj, do lingvo ĝermana-skandinava kun vortoj plejparte unusilabaj, sur kiu, ekde la normanda konkero en 1066 greftiĝis francdevena lingvo kun longaj, plursilabaj vortoj (king kontraŭ royal). La du fonoj kunekzistas kaj kontribuas al la amplekso de la ŝekspira vorttrezoro de dudek mil ĝis tridek mil vortoj, al kiuj oni ŝatas kontraŭmeti la mil okcent vortojn de Racine, kvintesenca kaj muzika lingvo pli profunde netradukebla ol la elizabeta baroka poeto. Al tiu abunda ŝekspira vorttrezoro aldoniĝas la sennombraj neologismoj, la transiron al la franca (ofte burleska lingvomiksaĵo), la pruntoj el la latina, hispana, itala, irlanda, skota, kimra ...; sen paroli pri la riĉa vortprovizo de la homaj aktivecoj: juro, justico, komerco, milito, heraldiko, falkĉasado ...
Kiel transigi la apartecojn de tiu kvazaŭ rabeleza lingvo en lingvon, kies respekto al la logiko, la pura aspekto, la trudema sintakso, la prozodia rigideco, la striktaj gramatikaj postuloj volas enkadrigi la metaforan ŝprucadon? La franca, korsetita de la klasikismo, forturniĝis de tiu baroka abundego. Ĝi ne estas armita por alfronti la plursignifajn vortludojn: tiuj ekzemple de uzadoj de ĉiuj sencoj de la vorto will: deziro, volo, testamento, faluso, diminutivo de la antaŭnomo William. Nenia regula franca verso povas traduki la unusilaban frakason de la fulmotondro kiu draŝas la reĝon Lear: “Blow, winds, and crack your cheeks! Rage, blow!” (Reĝo Lear, 3-a akto, 2-a sceno, 1).
TAMEN, nek la restarigo de metriko aŭ de prozodio* nek la malebla fideleco al la historieco de la ŝekspira lingvo garantius la rekreadon de vivanta drama materialo. Traduko, kiu ne estas ludebla, miskomprenas la naturon de la ŝekspira teksto kaj ĝian destinon. Ĝi povas esti preciza, inventema, verkita en bela lingvo: se ĝi ne ebligas teatran praktikon, ĝi restas esence malfidela. La ŝekspiraj dramoj konsistigas tiel altvaloran draman materialon, ĉar ili entenas proponojn por la korpa agado de la aktoro. La ŝekspira teksto estas komplete direktita al prezentado. Verkita de aktoro por aktoroj, ĝi estas teksto, en kiu la ritmoj, la bildoj estas antaŭ ĉio portantoj de gestoj, kie la vorto estas ludilo por la aktoro. La celo de traduko, se temas pri drama poezio, ne estas nur komuniki sencon; sed ankaŭ reprodukti objekton, ritmon, formon, volumon. En tiu vidpunkto aperas nova kategorio de eblaj netradukeblaj formoj: tiuj ligitaj kun la korpo de la angla lingvo.
La dramo Rikardo la 3-a komenciĝas per la vorto “Now”, frapanta per sia unusilabeco, kiu samtempe diras la tempon de la ludo kaj energie enkondukas la mastreman teatran parolon. “Now is the winter of our discontent / Made glorious summer by this sun of York.” Oni ne povas sensukigi ĝin per “maintenant” aŭ “à présent”, kiu ekde la unua verso malakrigus la efikon de tiu ekparolo. Mi proponis frapan dusilabon: la arĥaiĝintan “ores” — “nun”, “ĉi-hore”, termino konservita en la esprimo “d’ores et déjà” [“jam nun”, “ekde nun”] —, pri kio ne gravas ke ĝi estas mallongigita al “or”, komenco tute same surpriza kaj energia. Ĝi estas ankaŭ ekzemplo de la dusenceco sun/son [suno/filo], ĉar temas samtempe pri la reganta filo de York (Eduardo la 4-a) kaj pri la tuta klano York; brila suno, metaforo de la reĝa majesto.
Kiom eble plej fidele reprodukti la konstruon de teksto, provi konservi la vortordon kaj (laŭeble) la saman nombron de vortoj kiel en la angla, tio ne signifas cedi al la iluzio de malebla mimetismo, sed provi konservi la ludan fluon, la vokalan energion. Jen ekzemplo el tre mallonga segmento. La frazo en Hamleto “I humbly thank you”, plej ofte tradukita laŭ la gramatikaj kutimoj de la franca per “Je vous remercie humblement”, estas samtempe malpli ĝusta kaj malpli teatreca ol “Humblement je vous remercie”, tute same natura, sed portanta ludon, instiganta al kliniĝo. Ŝekspiro verkas por la scenejo, kaj la spektanto, movata de la rapida paŝo de la parolo kaj de la ago, estas pli sentema pri la formoj ol pri la enhavo. La percepto de la ritmoj kaj de la sonoj rangas antaŭ la intelekta kompreno; aŭ pli ĝuste, la du okazas nur tra la unua.
La postulo de teatreco kaj la atento al la poezio de la teksto ne estas kontraŭdiroj, sed, male, fortigas unu la alian. Traduki por la teatro ne estas faciligi la elparolon, submeti la tekston al pli simplaj parolmanieroj, mallongigi la frazojn, glatigi la malglataĵojn aŭ koncizigi la metaforojn. Tio signifus ne nur atenco al la poeta superabundo, sed ankaŭ al la ludinstrumento de la aktoro, ĉar la drama retoriko estas pli farita por tuŝi ol por esti tuŝata. En la teatra ekonomio de la ŝekspira teksto la abundo de metaforoj servas unuavice por kreskigi la streĉitecon de la parolo kaj la energion de la diro. Por konservi tiun energion oni ne povas prezenti per frazo metaforon kiu estas unuvorta. Se oni volas klarigi la reton de bildoj, tiam la logiko estas plenumita, sed la poeta kaj teatra elano estas perdita.
“La postulo de mia orelo, ĝis en tiuj ĉi lastaj jaroj, estis tia, ke mi preferintus ŝanĝi la sencon de frazo ol ĝian nombron”*, skribis André Gide en sia taglibro. Traduki Ŝekspiron al la franca signifas malpli manipuli la ekzistantajn formojn kaj la kutimajn parolturnojn ol provi naski novajn formojn, favore al la tradukita lingvo pli ol al la traduklingvo. Kontraŭ la leksikaj aŭ gramatikaj normaligoj, kontraŭ la rekreado, kiu instigas al uzado de propra poetiko, necesas konservi la retorikan kaj imagan koncizon de la originala teksto, ĝian sistemon, resti proksima al la korpo de la lingvo. Per tiu ĉi koncepto, la defio de teatra tradukado estas malpli serĉi verkan aŭtonomecon en la traduklingvo ol kapti la geston, kiu fondas la verkon kaj kiu komandas la teatran parolon. La teatro-tradukisto havas nur unu gvidilon: la atenton pri la korpo de teksto skribita por buŝoj, brustoj, spiroj. Por parafrazi Antoine Vitez, kiu parolis pri Moliero*, mi dirus: “De Ŝekspiro restas al ni nur spuro: “pneŭmatika”, de la greka pneuma, la spiro.”
Jean-Michel DÉPRATS.