Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Politiko de nereturneblaj faroj en Ĉina maro, grandaj manovroj en Krimeo kaj Pollando, disvolvo de kontraŭmisila ŝildo en Orienta Eŭropo: la nukleaj potencoj montras siajn fortecojn. En la regantaroj de Moskvo, Pekino kaj Vaŝingtono, la militemuloj regraviĝas. Disvolvinte kvar batalionojn apud la Rusa landlimo, la Atlantika Alianco pliigas grandiĝantan streĉadon, dum la okcidentaj strategoj ne plu ekskluzivas la eblecon de rekta milito.
Dum la konkurso por Usona prezidanteco plej disvolviĝas kaj la Eŭropaj regantoj esploras la konsekvencojn de la t.n. “Brexit”, la publikaj debatoj pri sekureco enfokusigas al lukto kontraŭ internacia terorismo. Tamen, kvankam tiu temo superplenigas la amaskomunikilan kaj politikan spacojn, ĝi ludas duarangan rolon en la diskutoj inter generaloj, admiraloj kaj ministroj pri nacia defendo. Ĉar ne la intensetaj konfliktoj zorgigas ilin, sed tio, kion ili nomas “rektaj militoj”: maĵoraj konfliktoj kontraŭ nukleaj potencoj, kiel Rusio kaj Ĉinio. La Okcidentaj strategoj denove konsideras tian konfronton, same kiel dum la klimakso de la malvarma milito.
Tiu evoluo, neglektata de la amskomunikiloj, rezultigas gravajn konsekvencojn, unue plifortigon de inciteco inter Rusio kaj Okcidento, ĉiu observanta la alian atendante konfronton. Pli maltrankvilige, multaj politikaj regantoj opinias ne nur ke milito eblas, sed ankaŭ ke ĝi povas ekflagri iam ajn, opinio, kiu historie akcelis militajn respondojn, kiam diplomata solvo eblis.
Tiu militema ĝenerala etoso montriĝas en la raportoj kaj komentoj de la altrangaj okcidentaj militistoj dum diversaj konferencoj kaj renkontiĝoj, al kiuj ili partoprenas. “En Bruselo, same kiel en Vaŝingtono, dum multaj jaroj Rusio ne plu havis unuaecon en la programoj por nacia defendo. Sed de nun tio ne plu estos.” Tion oni povas legi en raporto, kiu resumas la vidpunktojn diritajn dum konferenco organizita en 2015 de la Usona Instituto por strategiaj esploroj (Institute for National Strategic Studies, INSS). Post la Rusaj agoj en Krimeo kaj Orienta Ukrainio multaj fakuloj “de nun povas antaŭvidi damaĝiĝon el kiu rezultos milito (...). Tial (ili) opinias, ke necesas recentri la zorgojn al ebleco de konfronto kun Moskvo”.*
La antaŭvidata konflikto okazus supozeble sur la orienta fronto de Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), tio estas Pollando kaj Baltaj landoj, per konvenciaj sed pint-teknologiaj armiloj. Sed ĝi povus etendiĝi ĝis Skandinavio kaj ĉirkaŭ la Nigra Maro, kaj rezultigi nuklean konflikton. La Usonaj kaj Eŭropaj strategoj do rekomendas plifortigon de rimedoj en ĉiuj tiuj regionoj kaj deziras firmigi la kredeblecon de la nuklea uzebleco de NATO*. Ekzemple freŝdata artikolo de la revuo de NATO advokatas la kreskigon de la nombro de aviadiloj kun nuklea kapableco en la ekzercaj manovroj de NATO por malinstigi Moskvon pri ia ajn puŝo sur la Orienta fronto, montrante al ĝi la eblecon de nuklea respondo*.
Antaŭ nelonge tia scenaro estus interesanta nur militistajn akademiojn kaj studgrupojn pri strategio. Nun, tio ne plu estas vera. Atestas pri tio la nova Usona buĝeto pri nacia defendo*, la decidoj de NATO dum la pintkunveno la 8-a kaj 9-a de julio 2016, kaj la anonco de Londono, la 18-an de julio, pri sia intenco modernigi la programon de nukleaj misiloj Trident.
La Usona ministro pri nacia defendo, S-ro Ashton Carter, agnoskas, ke la nova armea buĝeto de lia lando “markas gravan direktan ŝanĝon”. Dum la lastaj jaroj Usono donis prioritaton al “grandskalaj kontraŭribeladaj operacioj”, ĝi nun devas prepari sin por “reveno de la rivaleco inter grandaj potencoj”, sen flankenmeti eblecon de rekta milito kun “vastega malamiko”, kiel Rusio aŭ Ĉinio. Tiuj du landoj estas ĝiaj “ĉefaj rivaloj”, opinias S-ro Carter, ĉar ili posedas armilojn sufiĉe kompleksajn por nuligi iujn Usonajn avantaĝojn. “Ni devas, li plu diras, havi, kaj montri, ke ni havas, la kapablecon fari netolereblajn damaĝojn al bone ekipita atakanto, por malinstigi lin eki provokajn manovrojn aŭ severe bedaŭrigi lin, se li tamen farus.”*
Por tia celo necesas plifortigo de la Usona kapableco por kontraŭi supozatan rusan sturmon al pozicioj de NATO en Orienta Eŭropo. Kadre de la European Reassurance Initiative (Iniciato por Eŭropa reasekuro), la Pentagono planas en 2017 buĝeton de 3,4 miliardoj da dolaroj por disvolviĝo de plia kirasbrigado en Eŭropo kaj antaŭpoziciigo de ekipaĵoj por alia simila brigado. Por pli posta tempo, necesos ankaŭ pliaj elspezoj por konvenciaj pint-teknologiaj armiloj por venki “vastskalan malamikon”: batalaviadiloj, ŝipoj, submarŝipoj. Por kroni la tuton, S-ro Carter deziras “investi en modernigo de nuklea malinstigilo”.*
Alia similaĵo al la malvarma milito: la komunikaĵo dissendita de la ŝtatestroj kaj ĉefministroj de NATO fine de ilia kunveno en Varsovio en julio*. Dum la t.n. “Brexit” estis ankoraŭ tutfreŝa, tiu teksto ŝajnas zorgi nur pri Moskvo: “La freŝdataj agoj de Rusio malpliigis la stabilecon kaj sekurecon, pliigis la neantaŭvideblecon kaj ŝanĝis la medion de sekureco.” Konsekvence, NATO diras sin “malfermita por dialogo”, sed samtempe ĉesigas “ĉiajn civilajn kaj militistajn praktikajn kunlaborojn” kaj plifortigas sian “malinstigan defendan teniĝon, inkluzive per antaŭmetita ĉeesto en la orienta parto de la Alianco”*.
La disvolviĝo de kvar batalionoj en Pollando kaj Baltaj landoj estas des pli notinda, ke temas pri la unua duonkonstanta garnizono de multnaciaj trupoj de NATO sur la teritorio de eks-Sovetio. Usono, Britio, Kanado kaj Germanio laŭvice komandos ĝin. Tiu proksimiĝo de trupoj plifortigas la riskon de neregebleco: pafadeto kun Rusaj trupoj povas ekstartigi grandskalan militon, kun ebla nuklea komponanto.
Apenaŭ dek tagojn post la Atlantika pintkunveno, S-ino Theresa May, nova Brita ĉefministro, akiris permeson de sia Parlamento por antaŭgardi kaj disvolvi la programon de nukleaj misiloj Trident. Asertante, ke “la nuklea minaco ne malaperis, ĝi male plifortiĝis*”, ŝi proponis planon de 41 miliardoj da sterlingaj pundoj (47 miliardoj da eŭroj) por konservo kaj modernigo de la nacia floto de nukleaj misillanĉantaj submarŝipoj.
Por pravigi preparadon de maĵora konflikto, la Usonaj kaj Eŭropaj komentistoj plej ofte elvokas la Rusan atakon en Ukrainio kaj la Pekinan ekspansiismon en Suda Ĉina maro*. La Okcidentaj manovroj tiam do ŝajnas necesa malbonaĵo, nura reago al provokoj de la alia flanko. Sed tiu klarigo estas nek sufiĉa, nek konvinka. Fakte, la armeaj kadruloj precipe timas, ke la Okcidentaj strategiaj avantaĝoj malakriĝos pro la mondaj malordigoj, dum aliaj ŝtatoj gajnas politikan kaj militistan potencojn. la Usona frapforto ŝajnas En tiu nova epoko de “rivaleco inter grandaj potencoj”, laŭ la vortoj de S-ro Carter, malpli timinda ol antaŭe, dum la kapableco de rivalaj potencoj senĉese pligrandiĝas.
Tiel, kiam temas pri manovroj de Moskvo en Krimeo kaj Ukrainio, la Okcidentaj komentistoj elvokas la kontraŭleĝecon de la Rusa interveno. Sed ilia vera maltrankviliĝo precipe fontas en la elmontro, kiun ĉi lasta faris pri la efikeco de la militistaj investoj iniciatitaj de S-ro Putin. La Atlantikaj observantoj malestime rigardis la Rusajn rimedojn disvolvitajn dum la militoj en Ĉeĉenio (1999-2000) kaj en Kartvelio (2008). Kompense, la fortoj agantaj en Krimeo kaj Sirio estas bone ekipitaj kaj efikegaj. La ĉisupre menciita raporto de INSS cetere notas ke, “Rusio faris gigantajn progresojn pri sia kapableco efike uzi sian forton”.
Same, transforminte rifojn kaj atolojn de la Suda Ĉina maro al insuletoj povantaj akcepti gravajn instalaĵojn, Pekino estigis surprizon kaj maltrankvilon de Usono, kiu delonge konsideris tiun zonon “Usona lago”. La Okcidentuloj estas impresataj de la pli kaj pli potenca Ĉina armeo. Certe Vaŝingtono daŭre ĝuas superecon flotan kaj aeran en tiu regiono, sed la aŭdacaj Ĉinaj manovroj pensigas, ke Pekino iĝis nepretervidebla rivalo. La strategoj do ne vidas alian rimedon ol konservi grandan superecon por malhelpi estontajn eblajn rivalojn noci la Usonajn interesojn. Tial la insistaj minacoj pri maĵora konflikto, kiuj pravigas la pliajn elspezojn por superteknologiaj armiloj, kiujn “vastega malamiko” necesigas.
El 583 miliardoj da dolaroj de la buĝeto de nacia defendo asertita de S-ro Carter en februaro, 71,4 miliardoj (63 miliardoj da eŭroj) iros al studoj kaj evoluoj de tiaj armiloj. Por kompari, la tuta Franca armea buĝeto atingas 32 miliardojn da eŭroj en 2016. S-ro Carter klarigas: “Ni devas fari tion por antaŭiĝi al minacoj, kiam aliaj ŝtatoj provas atingi la avantaĝoj, kiujn ni ĝuis dum jardekoj en kampoj, kiel precize gvidataj municioj, aŭ teknologioj ŝtelmova, kibernetika kaj spaciala”*.
Eksternormaj sumoj estos same elspezataj por akiri pintekipaĵojn kapablajn superi la Rusajn kaj Ĉinajn defendsistemojn kaj plifortigi la Usonan kapablecon en la eblaj konfliktzonoj, kiel Balta maro aŭ Okcidenta Pacifiko. Tiel, dum la kvin venontaj jaroj, ĉirkaŭ 12 miliardoj da dolaroj estos apartigitaj por la longdistanca bombaviadilo B-21, kaŝmova aviadilo kapabla porti termonukleajn armilojn kaj superruzi la Rusan aerdefendon. La Pentagono ankaŭ akiros pliajn submarŝipojn (tipo Virginia) kaj destrojerojn (tipo Burke) por kontraŭi la Ĉinan antaŭeniron en Pacifika Oceano. Ĝi komencis disvolvi sian plej modernan kontraŭmisilan sistemon Thaad (Terminal High Altitude Area Defense) en Sud-Koreio. Oficiale temas pri kontraŭi Nord-Koreion, sed oni povas ankaŭ vidi minacon kontraŭ Ĉinio.
Estas tute neprobable, ke la estonta Usona Prezidanto, ĉu S-ino Hillary Clinton, ĉu S-ro Donald Trump, forlasos la preparadon de rekta milito kun Ĉinio aŭ Rusio. S-ino Clinton jam gajnis subtenon de multaj novkonservativaj pensuloj, kiuj taksas ŝin pli fidinda ol ŝia Respublikana rivalo kaj pli militema ol S-ro Barack Obama. S-ro Trump plurfoje ripetis, ke li planas rekonstrui la “elĉerpitajn” militkapablecojn de la lando, kaj li vokis eksgeneralojn kiel apudajn konsilantojn pri ekstera politiko. Li tamen centris siajn deklarojn al la lukto kontraŭ Organizo de Islama Ŝtato (OIŜ), kaj esprimis gravajn dubojn pri la utileco konservi NATO-n, kiun li juĝas “malmoderna”. La 31-an de julio li deklaris ĉe la radikanalo ABC: “Se nia lando bone akordiĝus kun Rusio, tio estus bona afero.” Sed li tamen maltrankviliĝis vidi Pekinon “konstrui fortreson en Ĉina maro”, kaj insistis pri la neceso investi en novaj armilaj sistemoj, pli ol tio, kion faris S-ro Obama aŭ S-ino Clinton kiam ili estis regantoj*.
Minacado kaj militista trejnado en tiklaj zonoj, kiel Orienta Eŭropo kaj Suda Ĉina maro verŝajne iĝos la nova normo, kun riskoj de nevola pliakriĝo. Moskvo kaj Pekino ne postrestas, kompare al Vaŝingtono. La tri ĉefurboj jam anoncis, ke ili tie disvolvos novajn militfortojn en tiuj regionoj, kaj ke ili faros trejnekzercojn. La Okcidenta vidpunkto pri tia maĵora konflikto, havas ankaŭ multajn samideanojn en Rusio kaj Ĉinio. La problemo ne nur estas Okcident-Orienta kontraŭiĝo: la ebleco de rekta milito inter grandaj potencoj enŝoviĝas en la mensojn, kaj igas la regantojn prepari ĝin.
Michael KLARE