Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La spuroj, kiujn ni lasas sur la Interreto, la informoj de niaj lertaj telefonoj, niaj kontribuoj al la sociaj retoj ne estas nur avide dezirataj de la inform-agentejoj: ili ravas la reklamistojn kaj riĉigas la gigantojn de la Silicia Valo (Silicon-Valley). Tamen, la personaj datumoj ne estas kondamnitaj al tiu destino. Ilia uzado por celoj de publika utileco postulas politikan mobilizadon.
Pierre RIMBERT
VENDIĜIS en la mondo 1,424 miliardo da lertaj telefonoj en 2015; du cent milionoj pli ol la antaŭan jaron. Triono de la homaro havas komputilon en sia poŝo. Fingrumi tiun tiom praktikan aparaton estas tiel evidente, ke oni preskaŭ povus forgesi, ke ĝi trudas al ni interŝanĝon, sur kiu baziĝas la tuta retekonomio: la entreprenoj de la Silicia Valo ofertas aplikaĵojn al uzantoj, kiuj, interŝanĝe, lasas al ili siajn personajn datumojn. Lokado, historiaĵo de la reta aktiveco, kontaktoj, ktp., estas tiel senhonte kolektitaj*, analizitaj kaj revenditaj al reklamistoj, tro feliĉaj povi celi “la ĝustajn personojn, transdonante al ili la ĝustan mesaĝon en la ĝusta momento”, kiel proklamas la reklam-direkcio de Vizaĝlibro (Facebook). “Se estas senpage, vi ja estas la produkto”, jam anoncis sentenco de la 1970-aj jaroj.
Kvankam kontestado pri la sistema gvatado multiĝas depost la riveloj de s-ro Edward Snowden en 2013, la komercocela rabado de datumoj apenaŭ estas perceptata kiel politika demando (tio estas: ligita al la komunumaj elektoj kaj povanta esti objekto de kolektiva decido). Ekster la fakaj asocioj, ĝi ne mobilizas. Eble ĉar ĝi estas malbone konata.
En la 1970-aj jaroj, la usona ekonomikisto Dallas Smythe malkovras, ke ĉiu homo spektanta ekranon estas laboristo sen tion scii. Televido, li klarigas, produktas varon: la spektantaro, konsistanta el la atento de la telespektantoj, kiun la ĉenoj vendas al la reklamistoj. “Vi alportas vian senpagan labortempon kaj, interŝanĝe, vi ricevas la programojn kaj la reklamon*.” La nepagita laboro de la interretano montriĝas pli aktiva ol tiu de la telespektanto. Sur la sociaj retoj, ni mem transformas niajn amikecojn, niajn emociojn, niajn dezirojn kaj niajn kolerojn en datumojn ekspluateblajn de algoritmoj. Ĉiu profilo, ĉiu “mi ŝatas”, ĉiu tviterpepaĵo, ĉiu peto, ĉiu klako, verŝas valorigeblan guton da informo en la oceano de la frostigitaj serviloj instalitaj de Amazon, Google kaj Microsoft sur ĉiuj kontinentoj.
“Cifereca laboro”, aŭ digital labor, estas la nomo kiun oni donis al tiuj taskoj de transformado de la mondo en datumojn realigitaj senpage. La mamutoj de la Silicia Valo prosperas sur tiu “origina peko”. “Tio, kio kuŝas funde de la primitiva akumulado de la kapitalo, skribis Karlo Markso en 1867 en La Kapitalo, tio estas la eksproprietigo de la tuja produktanto.” Por fermi per bariloj la komunajn paŝtejojn, salajrigi la malsatajn kamparanojn aŭ kolonii la Sudon, la kapitalo uzis “konkeron, servutigon, armitan rabadon, brutalan perforton”. En la 21-a jarcento, la armilaro enhavas ankaŭ malpezajn armilojn, kiel la videojn pri ĉarmaj katidoj. La ekonomia historio eble kreditos la mastraron, ke ĝi popularigis la figuron de la ravita prirabito, konsentanta kunproduktanto de la servo, kiun li konsumas. La 75 miliardoj da dolaroj da vendoj de Google en 2015, ĉefe eltiritaj el reklamado, sufiĉe indikas la amplekson de akumulado per senposedigo, kiu eĉ ne plu kaŝiĝas. Kiam Fejsbuko (Facebook) anoncis siajn rezultojn por la dua trimestro de 2016, la retejo Re/Code ĝojis, ke la socia reto, kun 1,71 miliardo da enskribitoj, “gajnas eĉ pli da mono je ĉiu persono, 3,82 dolarojn por unu uzanto*”.
Nenio do estas pli malbone nomata ol la datumo (= donitaĵo): ĝi estas ne nur produktita, sed ankaŭ rabita. La senvola laboro de la interretanoj estas ja objekto de lumaj universitataj analizoj*, sed la politika aŭ sindikata maldekstro ankoraŭ ne integris tiun dimension en sian analizon — kaj eĉ malpli en siajn depostulojn. Tamen, la materiaj kaj nemateriaj formoj de ekspluatado intime interplektiĝas. La cifereca laboro estas nur ĉenero de ĉeno kateniganta la piedojn de la ministoj de Kivuo devigataj eltiri la koltanon necesan por la fabrikado de la plurfunkciaj telefonoj, la manradikojn de la laboristinoj de Foxconn en Shenzhen, kiuj kunigas ilin, la radojn de la senstatusaj ŝoforoj de Uber kaj de la biciklistoj de Deliveroo, la kolon de la manlaboristoj de Amazon pilotataj de algoritmoj*.
KIU produktas la datumojn? Kiu kontrolas ilin? Kiel estas dividita la riĉaĵo eltirita el ĝi? Kiujn aliajn modelojn oni konsideru? Starigi ĉi tiujn demandojn kiel politikan temon urĝas, des pli ke la multiĝo de la konektitaj objektoj kaj la sistema instalado de sensiloj laŭlonge de la cirkvitoj de industria fabrikado ĉiutage ŝveligas la informo-fluojn. “La nunaj aŭtoj produktas amasan kvanton da datumoj”, fanfaronas la prezidanto de Ford, s-ro Mark Fields (Las Vegas, 6-an de januaro 2015) pli ol 25 gigabitokoj en unu horo”, tio estas la ekvivalento de du sezonoj de la serio Game of Thrones. De la itineroj ĝis la stir-parametroj, aŭ la muzikaj preferoj kaj la meteologio, ĉio alvenas sur la serviloj de la konstruisto. Kaj, jam, konsilistoj sin demandas: kompense, ĉu la ŝoforoj ne povus intertrakti rabaton*?
Kelkaj sociaj fortoj, organizitaj kaj konsciaj pri siaj interesoj igis la datum-rabadon unu el siaj politikaj prioritatoj. Ekzemple la usonaj grandaj farmistoj. De pluraj jaroj, la agrokulturaj maŝinoj ekipitaj per sensiloj rikoltas multajn informojn, kiuj ebligas alĝustigi kun precizeco de unu metro la semadon, la kemiajn traktaĵojn, la akvumadon, ktp. Komence de 2014, la semvendisto Monsanto kaj la traktor-fabrikanto John Deere, ĉiu siaflanke, proponis al la agrokulturistoj de Midwest rekte transdoni tiujn parametrojn al iliaj serviloj, por pritrakti ilin. Sed la serioza s-ino Mary Kay Thatcher, responsulino de la rilatoj de la American Farm Bureau kun la Kongreso (usona deputitaro), ne kontentas pri tio. “La agrokulturistoj devas scii, kiu regas iliajn datumojn, kiu rajtas aliri ilin, kaj ĉu tiuj datumoj, kunigitaj aŭ individuaj, povas esti kunlabore uzitaj aŭ venditaj”, ŝi asertas en pedagogia video titolita: “Kiu posedas miajn datumojn?”. S-ino Thatcher timas, ke tiu materialo kaptita de la internaciaj kompanioj falos inter la manojn de spekulistoj. “Sufiĉus, ke ili konus la informojn pri la kuranta rikolto kelkajn minutojn antaŭ ĉiuj aliaj*.” La mobilizado estis fruktodona. En marto 2016, informadikaj servoproponantoj kaj reprezentantoj de la farmistoj interkonsentis pri “principoj pri sekureco kaj konfidenceco por la agrokulturaj datumoj”, dum organizaĵo, la Koalicio de la agrokulturaj datumoj (Agricultural Data Coalition), starigis en julio 2016 kooperativan servilo-aron por mutualigi ties datum-stokon.
Tiaj ideoj ne tuŝas la regantojn de la Eŭropa Unio. En oktobro 2015, serio de plendoj deponitaj de aŭstria studento kontraŭ Fejsbuko pro nerespekto de privata vivo kondukis al la senvalidigo de aranĝo jam dudekjara, kiu permesis la transporton de la datumoj al la usonaj entreprenoj (la Safe Harbor). La Eŭropa Unio tiam estus povinta trudi al la gigantoj de la Interreto stoki la personajn informojn de la eŭropanoj sur la Malnova Kontinento. Ĝi male tuj subskribis, komence de 2016, novan interkonsenton pri aŭtomata transdono, la “orwell-a” “Ŝildo de konfidenceco” (Privacy Shield), interŝanĝe kontraŭ la garantio de la direktoro dei la usona Nacia Inform-Servo, ke neniu “amasa sendistinga kontrolado” estos praktikata — promeso, ĵuro! Tiel sufiĉas ŝalti sian lertan telefonon por praktiki import-eksporton sen tion scii. En la momento, kiam la batalo kontraŭ la granda transatlantika merkato kunigas milionojn da oponantoj, la reaserto de la elektronika libermerkato ne kaŭzis apartan reagon.
La ekzisto kaj amplekso de la mobilizo pri tiuj temoj orientos la estontecon de la “cifereca laboro” al unu el la vojoj, kiuj jam skiziĝas. La unua, tiu de malvenko sen batalo, firmigus la statuson de la uzanto komerca agento de siaj propraj datumoj. Laŭ tiu modelo imagita en Usono komence de la 2010-aj jaroj de Jaron Lanier, informadikisto kaj guruo de la virtuala realeco, “Ekde kiam persono iel ajn kontribuas, eĉ tre malmulte al datumbazo, (...) li ricevos nano-pagon proporcian al la amplekso de la kontribuo kaj al la valoro kiu elrezultas. Tiuj nanopagoj adiciiĝos kaj fondos novan socian kontrakton*”. Ĉiuj (nano)komercistoj!
La dua vojo estas tiu de reiniciatemo de la ŝtatoj. En Usono, ekde la komenco de la 2010-aj jaroj kaj la plifortiĝo de malabundaj politikoj, incitiĝo kreskas kontraŭ la granda imposta ŝtelo praktikata de la altteknikaj entreprenoj. Marĝene de la komencitaj proceduroj kontraŭ Google fare de la eŭropa Komisarejo pri konkurenco kaj de la diversaj naciaj enketoj pri fraŭdoj, en Francujo ĝermis la ideo imposti la teknikajn entreprenojn laŭ la valoro kreita per la personaj datumoj. En sia raporto pri la impostado de la cifereca sektoro, la altfunkciuloj Nicolas Colin kaj Pierre Collin luktas por ke “Francujo retrovu la povon imposti la profitojn venantajn el la “senpaga laboro” de la interretanoj loĝantaj sur la franca teritorio” laŭ la principo “predanto-paganto”*.
Sin apogante sur ĉi tiu metodo, la sociologo Antonia Casili proponis, ke tiu imposto financu bazan senkondiĉan enspezon. Tiu enspezo, li klarigas, estus konsiderata samtempe “kiel ilo por emancipado kaj kiel kompenso pro la cifereca laboro*”. La transformado de la demando pri la personaj datumoj en progreseman politikan demandon trovas ĉi tie formuladon. Oni povas imagi aliajn, kiuj baziĝus ne sur la komercigo, sed sur la socialigo.
Sur la kampoj de transporto, de sano, de energio, la amas-informaĵoj ĝis nun estis uzitaj nur por apliki la malabundo-politikojn kaj realigi ŝparon. Ili same bone povus kontribui plibonigi la urban trafikon, la san-sistemon, la atribuadon de la energiaj riĉaĵoj, la edukadon. Anstataŭ aŭtomate migri trans la Atlantikon, ili povus iri al internacia agentejo de datumoj sub la respondeco de la Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por edukado, scienco kaj kulturo (Unesko). Laŭŝtupaj rajtoj je aliro reguligus la eblojn konsulti kaj uzi ilin: aŭtomate por la koncernaj individuoj; senpaga sed anonimigita por la lokaj komunumoj, la publikaj esplor- kaj statistik-centroj; ebla por la animantoj de nekomercaj kolektive utilaj projektoj.
Male, la aliro de la privataj agantoj al la valora krudmaterialo estus kondiĉita kaj pagebla: prioritato al la komunaĵo, ne plu al komerco. Koneksa propono, sed konsiderata je la nacia skalo, laŭ vidpunkto de suvereneco, estis detaligita en 2015*. Internacia Agentejo tamen prezentus la avantaĝon grupigi dekomence ĉirkaŭ striktaj normoj aron de landoj sentemaj pri konfidenceco kaj dezirantaj kontesti la usonan hegemonion.
LA NECESA elano por popularigi la proprieton kaj socialigitan uzon de la datumoj ankoraŭ stumblas kontraŭ sento de teknika malsupereco, kiu kunigas la “Estas tro kompleksa” kaj la “Oni nenion povas kontraŭ tio”. Sed, malgraŭ sia komplikeco kaj sia implikita leksiko, la cifereca sfero ne estas apartigita de la cetera socio, nek lokita en politika sengraviteco. “Multaj projektintoj de la Interreto bedaŭras pri tio, kio fariĝas sia kreaĵo, sed ilia kolero eraras pri sia objekto, observas la kritika esploristo Evgeny Morozov : la kulpo ne estas de tiu senviva ento, sed de la maldekstrularo, kiu montriĝis nekapabla proponi solidajn politikojn en la kampo de teknikaroj, politikojn kapablajn kontraŭbatali la novigon, la “renversadon”, la privatigon antaŭenigitan de la Silicia Valo*.”
La demando ne plu estas, ĉu okazos debato ĉirkaŭ la regado de la ciferecaj riĉaĵoj, sed ĉu progresemaj fortoj partoprenos tiun alfrontiĝon. De postuloj tiaj, kiaj la demokrata realproprigo de la retaj komunik-rimedoj, la emancipiĝo de la cifereca laboro, la proprieto kaj la socialigita uzo de la datumoj logike pludaŭrigas lukton de du jarcentoj. Kaj malsukcesigas la fatalismon, kiu nepre situigas la estontecon ĉe la vojkruciĝo de kontrolanta ŝtato kaj predanta merkato.
Pierre RIMBERT