Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La alianco inter la fundamentistaj usonaj kristanoj kaj la ŝtato Israelo estas bazita sur konservativa kaj kontraŭislamana ideologio, kiu foje konfliktas kun la realaĵo. Ekzemple dum gvidata vizito de usonaj kristanoj.
En la printempo de 2016, la atento de dekstrismaj komentistoj estis kaptita de opinisondo de la amaskomunikila kompanio Bloomberg kiu demandis al usonanoj, ĉu ili sentas pli da kunsento por Benjamin Netanjahu aŭ por Barack Obama. Respublikanoj preferis la israelan ĉefministron pli ol sian propran prezidanton je granda plimulto: 67% kontraŭ 16%. Multaj ŝajnigis sin ŝokitaj ke aferoj atingis tian lamentindan staton. Iuj ekstreme konservativaj radiokomentistoj tuj esprimis sian admiron pri Netanjahu: Rush Limbaugh deziris ke “ĉi tiaj morala forto kaj etika klareco gvidu nian propran landon”; Mark Levin, alia komentisto, karakterizis Netanjahu kiel “la gvidanton de la libera mondo.”
La sola konservativa radioprogramo kiun mi ŝatas aŭskulti estas tiu prezentata de Dennis Prager. Evidente, li estas konvinkita ke “la diferencoj, kiuj apartigas la maldekstron kaj la dekstron pri la plej gravaj aferoj, estas nesupereblaj” kaj Demokratoj forte ne plaĉas al li. Sed li ofte invitas al ili debati en sia programo, afero malofta ĉe dekstrismaj prezentistoj. Malgraŭ tio, lia ĝentile ĉagrenita reago pri la duelo inter Obama kaj Netanjahu estis unu el la plej malmolaj: “Tiuj, kiuj rifuzas oponi la malbonon, indignas pri tiuj, kiuj aŭdacas ĝin oponi.”
Prager estas judo, sed liaj aŭskultantoj plejparte estas kristanoj. Dum la pasintaj jaroj, mi aŭdis multajn el ili diri, ofte per la forta akĉento de suda Usono, ke li estas la unua judo kun kiu ili parolis. Lastan someron, li anoncis ke li partoprenos vojaĝon de subteno al Israelo, gvidata vizito nomata Stand with Israel (Staru kun Israelo). Kontraŭ la modesta sumo de 5000 dolaroj, oni povis akompani Prager kaj liajn plej fervorajn aŭskultantojn dum ĉiĉeronata vizito tra unu el la plej sanktaj kaj kontestataj teritorioj de la mondo. La celo, li diris, estos rememorigi al Israelo ke ĝi povas fidi al siaj sindonemaj amikoj en Usono.
La religiaj dekstruloj de Usono ne ĉiam estis ensorĉitaj de Israelo, kaj ja ne de judoj. Multaj el la fondintoj de la kristana fundamentisma movado ne kaŝis sian antisemitismon. En 1933, la radiopredikisto Charles Fuller avertis siajn aŭskultantojn ke judoj reprezentas “malvirtan kaj obstinan ribelon kontraŭ Dio.” Aliaj gravaj figuroj de la nove aperanta fundamentismo entuziasme cirkuligis la Protokolojn de cionaj saĝuloj , fifama antisemitisma falsaĵo.
En 1981, la israela ĉefministro Menaĥem Begin publike deklaris sian aprobon pri la evangeliismaj kristanoj, kies malkaŝa sindevontigo konverti la judojn al kristanismo delonge maltrankviligis israelanojn. Begin estis la unua kiu agnoskis ke la israela dekstrularo kaj usonaj evangeliismanoj havis multajn komunajn kredojn, kiel malakcepto de la abortigo kaj ĝeneraligita suspekto rilate al la islama mondo.
En 1989, la baptista televida prezentisto Pat Robertson fondis la Christian Coalition of America, evangeliisma premgrupo kiu fariĝis tre influa ene de la Respublikana Partio. Robertson decidis plene dediĉi sin subtene al la cionisma afero, emfazante la malvirtajn farojn de la palestina gvidanto Jaser Arafat kaj lia “brutularo”.
Por provi kompreni kial konservativismo fariĝis sinonimo de senkondiĉa subteno por Israelo, mi kaj mia vivpartnerino registriĝis por la gvidata vizito anoncita de Prager.
Kaj do kelkajn monatojn poste, ni du eniris la atendejon de la hotelo Leonardo Plaza en la israela urbo Aŝdod, por ĉeesti la salutparoladon de Prager. Por havi bonajn seĝojn, ni venis kvardek kvin minutojn frue. Sed vane. Ĉiuj jam estis alvenintaj, tio estas, kvar cent kvindek partoprenantoj el dek du usonaj urboj, plejparte 60-jaraĝaj aŭ pli. Pro tio, ke ni superis la kapaciton de unu hotelo, nia kohorto estis disvastigita tra la tuta urbo Aŝdod, marborda urbo situanta dudek kilometrojn norde de Gazao kaj la celobjekto de hamasaj raketoj dum la milito de 2014. Mi rigardis dum la malfruaj alvenintoj elbusiĝis: ĉiuj miris, kiel mi, pri la grandega rubando streĉita trans la antaŭo de la hotelo: “Bonvenon al la lando de la Biblio”.
La prezentado komenciĝas. S-ron Prager enkondukas Reuven Doron, kalva kaj fortika israelano, la loka agento por Genesis Tours. Per miela voĉo li anoncas: “Ni ĉiuj venis por stari kun Israelo.” Kelkaj “Amenoj” aŭdiĝas ĉe la spektantaro. Doron plu diras: “Vi estas nia forto, nia kuraĝigo kaj ĝojo por nia koroj.”
Tiam Prager mem malrapide alpaŝas al la mikrofono. Kun staturo de 1,93m, flavete blanka hararo, portanta kakian pantalonon kaj blustrian ĉemizon sen kravato, li similas universitatan prezidanton. Li havas multajn admirantinojn ĉi tie, inter ili lia tria edzino, blondulino de 1,8 metro kiu staras ĉe la malantaŭo de la ĉambro.
Prager komence parolis pri tio, kion li nomas la “Israelo-testo”. Pri kio temas? Ĝi koncernas la observadon de la maniero laŭ kiu “homoj reagas pri Israelo; tio estas la plej rapida metodo por kompreni ilian juĝon.” Alivorte, se vi aŭdacas kritiki Israelon, vi estas monstro. Prezidanto Obama ne sukcesas ĉe la “Israelo-testo” malgraŭ tio, ke, en 2012, li sendis al la lando rekordan kvanton da milithelpo. La usona ŝtatsekretario John Kerry eĉ pli malbone ne sukcesas ĉe la Israelo-testo ĉar li ofte prenas “mezan pozicion” pri la israela-palestina konflikto, “kvazaŭ ne temas pri mallumo kaj lumo”.
Prager plu diras: “Vi ne povas imagi kiom mi fieras pri vi, vere. Mi estas profunde kortuŝita. Verdire, kiam tiuj atencoj okazis antaŭ unu monato, [la ”intifado de la tranĉiloj“ en kiu israelanoj estis atakitaj per tranĉiloj sur la strato] ni ne sciis kiom da registritoj nuligos sian viziton. La fina rezulto: preskaŭ neniu.”
Prager emfazas, ke li ne ricevas salajron por esti ĉi tie kun ni. Li ankaŭ kredas ke ĉiuj usonaj gepatroj, kaj kristanoj kaj judoj, devus sendi siajn infanojn al Israelo antaŭ ol eniri universitaton. Kial? “Nia mondo perdis sian moralan kompason. Se viaj infanoj povas pasigi iom da tempo en Israelo por plibonigi sian konscion, ili eniros universitaton jam imunigite kontraŭ la plej morale misorientiĝinta institucio de la Okcidento: la universitato.”
Tro ofte, usonanoj uzas Israelon kiel prismon por esprimi siajn opiniojn pri Usono. Demokratoj emas supozi, ke dekstrismaj evangeliismanoj subtenas Israelon pro tio, ke ĝi kongruas kun ilia koncepto pri la Apokalipso: nur post kiam la elektitoj de Dio ekposedos sian biblian teritorion, komenciĝos la fina Aranĝo, la leviĝo de la Antikristo, la Granda Aflikto, la reveno de Jesuo Kristo kaj la Lasta Juĝo. Multrilate, la kreo de la ŝtato Israelo en 1948 tial reprezentis la Woodstock de kristanaj fundamentistoj. Laŭ lastatempa esploro fare de la Esplorcentro Pew pri kristana fundamentismo, 63 procentoj de blankulaj evangeliismanoj kredas ke la kreo de juda ŝtato en nia epoko plenumis la biblian profetaĵon pri la reveno de Kristo. Sed ĉio ĉi ŝajne interesis neniun en nia grupo. Kontraste, la amo de konservativaj kristanoj al Israelo, kiel mi ofte observis ĝin, ŝajnas esti ligita al la ideo ke Dio la Patro havas du idojn: Israelo kaj Usono. Ĉi tiu Israelo, kiu ne estas nacio sed tumulta frato, ekzistas preter la historio, preter la mortoj kaj la militoj kiuj formis ĝin, preter la Unuiĝintaj Nacioj, preter la Akordoj de Oslo, preter ĉia tradicia moraleco. Se vi komprenas tion, vi trapasis la “Israelo-teston.”
Ni iras al Tendaro Iftach, kie, oni diras al ni, multaj el la soldatoj estis inter la unuaj batalantoj kiuj eniris Gazaon dum la milito de 2014. Soldatino eniras tenanta en la brakoj brilan flavan artilerian obuson. Fieraj ekkrioj leviĝas kiam oni informas nin ke ĉi tiu obuso estas el Usono. Ĉe la monumento de la Nigra Sago, kelkajn horojn poste, oni direktas nin kolektiĝi ĉirkaŭ alia juna soldato kiu ĵus kompletigis sian trian jaron de militservo. Li havas malhelan hararon kaj longan vizaĝon kun barbo. Li diras: “Mi ne scias la ekzaktan procenton, sed la plimulto de la palestinanoj kiujn mi renkontis vere volas vivi pace.” Dum la du jaroj kiujn li pasigis en Cisjordanio, ĉiam, kiam li vidis palestinanojn ĵetantajn ŝtonojn al aŭtoj, li sciis ke ili estas sencelaj junuloj, “sen fokuso, nematuraj.” Li paŭzas, serĉante pli bonan anglalingvan vorton por karakterizi ilin. “Brutuloj!” iu sugestas.
La juna soldato aŭ ignoras aŭ ne aŭdas ĉi tiun rimarkon. Li pludiras ke multaj palestinaj adoleskantoj havis nenion por fari krom ĵeti ŝtonojn. Li aldonas: “Ni ne devas kulpigi ĉiujn arabojn kiam unu el ili faras malbonon, ĉar mi scias ke multaj el ili volas vivi en paco.”
La grupo maltrankviliĝas. Oni ŝajne aŭdas la zumadon de cerboj retrovolvantaj la scenon por konfirmi tion, kion ili ĵus aŭdis. La soldato plue diras ke la religio ludas gravan rolon: “La ekstremistoj sur ambaŭ flankoj tre enmiksiĝas kaj la situacio tre tre komplikiĝas.”
Virino trapuŝiĝas tra la grupo. Proksimume kvardek-jaraĝa, ŝi portas grandegajn sunokulvitrojn, pufan vintrojakon, jogan pantalonon kaj plurkolorajn sportŝuojn. “Kiam vi parolas pri ekstremistoj sur ambaŭ flankoj” ŝi demandas, “ĉu vi komparas radikalulojn kiuj instruas al siaj infanoj malami judojn jam de ilia junaĝo, kaj judajn religiajn radikalulojn?” La soldato kapjesas. “Sed la judoj neniel faras tiajn aferojn,” ŝi protestas, gestadante kolere. “Vi diras ke ambaŭ havas iom da respondeco, ĉu ne? Sed iliaj pensmanieroj havas nenion komunan.”
Konsternite, la juna soldato senvorte rigardas sian interparolanton. Li provas informi ŝin ke multaj judoj loĝantaj en “sentivaj lokoj” de Cisjordanio instruas al siaj infanoj tiun saman malamon. Je tio, ŝi eklevas la brakojn pro ĉagreno: “Respekteme, ne,” ŝi diras. “Respekteme, ne.”
Iu mumuras, “Se Dennis Prager ĉeestus, li ŝirus al tiu ulo novan anuson”. Pro tio, ke la aŭskultantaro nun kontraŭas al li, la junulo staras silente, ankoraŭ tenante la mikrofonon. Alia soldato alpaŝas kaj prenas ĝin: “Ŝajne, ni havas etan problemon de komunikado, sed mi proponas ke ni pluiru.”
Prager mem aperas, portanta jakon malseketan ĉe la ŝultroj. Li rakontas al ni pri sia tempo kiel dudek-unu-jaraĝa studento pri la rusa lingvo kiu aĉetis ekzemplerojn de Pravda ĉe gazetkiosko en Novjorko. Iun tagon, reprezentanto de la israela registaro kontaktis lin por peti, ke li vojaĝu al Sovetunio por kontrabande importi hebreajn bibliojn kaj preĝoŝalojn. “Estis iom danĝere; oni sendis min ĉar mi parolis la hebrean kaj la rusan.” Li revenis al Usono kun nomoj de judoj kiuj volis foriri el Sovetunio kaj komencis lekcii pri la soveta judaro ĉirkaŭ kvar fojojn ĉiusemajne. Li nomas ĉi tiun periodon “la komencon de mia publika vivo”.
“Preskaŭ ĉiuj sinagogoj en Usono — kaj ankaŭ en Aŭstralio, Francio kaj ĉie en la libera mondo — montris rubandon kun la vortoj:”Savu la sovetan judaron.“ Mi estis ŝokita ke neniu preĝejo havis rubandon: ”Savu sovetajn kristanojn“ malgraŭ tio, ke la soveta registaro estis mortiganta pli da kristanoj ol da judoj. Kial do estis rubandoj por judoj sed ne por kristanoj? Ĉar la judoj estas popolo, sed kristanoj aliĝas al religio.”
Laŭ Prager, tio klarigas kial, eĉ hodiaŭ, la masakro de kristanoj fare de la Islama Ŝtato en Sirio, Irako kaj aliloke instigas malmultan kolektivan indignon. “Mi ne komprenas kial kristanoj ne tiom furioziĝas pro la ekstermo de kristanoj en Mezoriento kiom mi furioziĝas” Prager diras. Mi mem havas alian klarigon: la celatoj estas mezorientaj kristanoj (ortodoksaj, maronitaj, kaldeaj) kiuj aspektas tiel fremdaj kiel islamanoj por okcidentaj kristanoj. La cetera parolado de Prager koncernas la konverĝon de judismo kaj ĝia kristana fratino. Li asertas, ke la judoj estas la elektitoj de Dio, kaj “Kristanoj faras la laboron de Dio.”
Ni revenas al la aŭtobuso kiu kondukos nin al Nazareto, en plejparte araba regiono, kie ni lunĉos en eksa malliberejo por enmigrintoj, nun transformita en hotelon. Ni supreniras laŭ serpentumanta vojo tra pejzaĝo de montodeklivoj kovritaj per forĵetaĵoj. Iu demandas al David, nia gvidisto: “Kial ĉiu araba urbo, kiun ni vidas, estas plena de forĵetaĵoj?” Alia volas scii kiel la araboj prenis Nazareton. David klarigas ke la juda loĝantaro neniam estis tre granda, ĝi ĉiam estis araba urbo kiun araboj disvolvis por gastigi kristanajn turistojn: “Ne estas tiel, ke la araboj prenis ĝin de la judoj.”
Ĉi tiu respondo ŝajne kontentigas neniun.
Tom BISSELL