Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Kontakt-zono kun la araba duoninsulo, la Korno de Afriko estas strategia regiono: havenoj, naftoŝaktoj, fikomerco de varoj, armiloj kaj homoj. Okcidentanoj, azianoj, internaciaj kompanioj, petrolmonarĥioj kaj lokaj potencaj ŝtatoj — Etiopio kaj Eritreo unuarange — akre batalas inter si por konkeri influpovon, kaj ilia lukto estas vigligita de la milito en Jemeno.
EN LA REGIONO de Tsorona (Eritreo), tiun 12-an de junio, esplor-taĉmentoj de la etiopa armeo, kiuj penetris ĉe siajn najbarojn iom antaŭ la sunleviĝo, renkontas lokajn patrolojn. Ene de kelkaj minutoj, pli ol dek kilometrojn longa segmento de la malnova frontlinio de la milito inter la du landoj (1998-2000) ekfajriĝas: peza artilerio pafas, tankoj moviĝas, kontinua pafado dum preskaŭ dudek kvar horoj. Asmaro akuzas pri agreso, dum Adis-Abebo embarase silentas. Necesas atendi ĝis la 14-a de junio, por ke la proparolanto de la etiopa registaro publikigu militeman komunikon, proklamante, ke lia lando “havas kapablon konduki plenan militon kontraŭ Eritreo”.
Tia minaco ŝajnas eksterproporcia por banala landlima incidento tia, kia okazis dekoj depost la senkomforta armistico de Alĝero, subskribita inter ambaŭ militantoj en 2000 (vd sube). Ĉi tiuj minacaj krioj enkadriĝas tamen en kunteksto de streĉoj multe pli gravaj ol ŝajnas. La 18-an de junio, diskreta urĝa kunveno okazas en Vaŝingtono laŭpete de la etiopuja registaro, dum, la 21-an, la estraro de la etiopuja armita opozicio kunvenas en Ĝenevo. Neniu formo de civila opozicio ekzistas en Adis-Abebo, ĉar la reĝimo marĝenigis ĉiujn disidentajn movadojn; la Revolucia demokrata Fronto de la etiopa popolo (en la franca: FDRPE) de la eksprezidanto Meles Zenawi (mortinto en 2012) posedas 472 el la 527 sidlokoj en la Ĉambro de la reprezentantoj. En 2015 kaj 2016, la ribeloj de la popoloj oromoj kaj amharoj, forgesitaj de la ekonomia kresko, estis sange subpremitaj.
La politiko-diplomatiaj movadoj de junio 2016 koincidis kun armeaj manovroj. De la 6-a de junio, etiopaj soldatoj estas poziciitaj en la distrikto Tadĵurah, en la Respubliko de Ĝibutio, konforme al la interkonsento subskribita komence de majo kun la Ĝibutia prezidanto Ismaïl Omar Guelleh. La stabestro de la ĝibutia armeo publike deklaris, ke la etiopa armeo povas do eniri la ĝibutian teritorion sen antaŭa permeso, uzi la lokajn armeajn instalaĵojn kaj eĉ interveni en la internaj konfliktoj de la eta respubliko. La interkonsento estis tre rapide subskribita post la anonco de la subskribo de la disvolvo-kontrakto de la haveno Berbera inter la societo Dubai Ports World — malavantaĝe al la franca grupo Bolloré — kaj la registaro de la najbara Somalilando. Sekve de la milito de 1998-2000, Etiopujo perdis aliron al la maro kaj fariĝis tute enklavita lando. En Ĝibutio la etiopa armeo frontas la eritrean armeon, instalitan tie de post la landlima incidento de junio 2008, kiu kontraŭstarigis Eritreon kaj Ĝibution koncerne la kabon Doumer. La du armeojn disigas nur maldika bendo da kataraj trupoj, tie metitaj en junio 2010 laŭ la kuna peto de Asmaro kaj Ĝibutio. Ankaŭ trupoj de Adis-Abebo ĉeestas en la regiono Afar, kiu dominas la eritrean havenon Asab, ĝuste kiam la Arabaj Unuiĝintaj Emirlandoj provas fari el ĝi milit-havenon en profundaj akvoj, fronte al Jemeno.
Pluraj elementoj ebligas malĉifri la geopolitikan, de nun ĥaosan, pejzaĝon de la Korno de Afriko. Unue, Etiopujo havas hereditan timon, kiun oni povas resumi tiel: “Ni estas tute ĉirkaŭitaj de arabaj malamikoj, kiuj igis niajn eritreajn malamikojn relajsoj sur la afrika marbordo.” Paranoja vidado sed komprenebla se oni konsideras la longan historion de la islamaj minacoj al la malnova reĝlando Abisinio. Ĝin konfirmas la freŝa reaserto de la radikala malamikeco de Egiptujo kontraŭ la konstruo de la baraĵo Renaskiĝo sur Nilo*. Necesus sep jaroj por plenigi la retenan lagon (67 miliardoj da kubaj metroj), periodo dum kiu la riverofluo 25% malpliiĝos. Kairo eĉ konsideras eblecon detrui la baraĵon. La ekzprezidanto Hosni Mubarak jam havis saman pozicion. Estas nepenseble, ke la saud-arabiaj trupoj atakos Etiopujon, sed oni povas imagi, ke la egiptaj trupoj, ĉefe aertrupoj, minacos la novan bazon en Asab nome de araba solidareco. La ideo, ke la plej bona defendo en tia okazo estus antaŭ-atako disvastiĝas en la tre malgrandaj rondoj de la FDRPE-gvidantoj, kiuj traktas pri sekureco. Sed Etiopujo — unu el la plej gravaj armeo-ŝtatoj en la Korno de Afriko — estus tiam alfrontata al la tuta koalicio, ĉu armee, ĉu tra financaj kaj diplomatiaj reprezalioj.
Dua elemento: la Ĝibutia Respubliko estas la malforta punkto de la malnova konflikto, kiu kontraŭstarigas Eritreon kaj Etiopujon*. Klasike prezentita kiel paca ejo en bolanta zono, tiu eta ŝtato fariĝis la ludejo de ĉiuj regionaj ambici(ul)oj. La eta lando ankoraŭ ŝirmas francan armebazon, heredaĵon de la kolonia epoko, kun ties 2 400 homoj kaj siaj 30 milionoj da eŭroj, ties jara kosto por Parizo. De post 1999, ankaŭ Usono instalis surloke 4 000 soldatojn (fakturo: 60 milionoj da eŭroj). Tio ebligas al Usono sendi senpilotajn aviadilojn al elektitaj celoj en Jemeno kaj Somalujo. La japanoj — kun kelkaj centoj da soldatoj kaj du maljunaj margvataj Lockheed-aviadiloj — postĉasas la somaliajn piratojn de post 2011. Koste de 20 milionoj da eŭroj jare, la japana armeo tiel disponas denove pri transmara bazo, la unua de post 1945. La germanoj kaj la hispanoj ne instalis bazojn, sed kelkaj dekoj da iliaj soldatoj loĝas simple en hotelo Kempinski. Finfine, estas anoncita la instalo, en decembro 2016, apud Tadĵura, malproksime de la okcidentanoj, de ĉina bazo kun akcepto-kapablo de 5 000 ĝis 10 000 soldatoj kaj eble rusa aviadilŝipo. La jara kosto, ankoraŭ ŝtatsekreto, povus esti inter 25 kaj 85 milionoj da eŭroj, laŭ tio, ĉu Pekino konstruos aŭ ne havenon kaj flughavenon. La unuaj konstruaĵoj estas konstruataj. Por esti en bona pozicio, Moskvo manifestis sian deziron aliĝi al tiu klubo de armitaj turistoj per serio de neformalaj kontaktoj.
La Ĝibutia teritorio (23 000 kvadrataj kilometroj, ekvivalento de Slovenujo) enhavos baldaŭ pli da eksterlandaj soldatoj ol da naciaj. Sed ĉu vere temas pri naci-ŝtato? “Ĝibutio ne tiom estas lando kiom komerca ŝtat-civito, notis okcidenta diplomato en WikiLeaks-dokumento de 2004, kaj ĝi estas regata de unu sola homo, Ismaïl Omar Guelleh.” Kun 86,59% de la voĉoj okaze de la prezidanta elekto de la 8-a de aprilo 2016, tiu regado restas absoluta. La armea politiko estas la esenca ilo de tiu herediga princlando, regata de 1977 de la familio Guelleh kaj la klano Mamasan, de la klana familio Issa. Same kiel siaj najbaroj Etiopujo kaj Eritreo, Ĝibutio estas gvidata de aŭtoritatema reĝimo, kiu estas observata kaj gvatata de la organizaĵoj por defendo de la homrajtoj*.
Tria elemento: batalo por la havenoj ekzistas nun inter la landoj de la regiono. En Ĝibutio, centras la haveno, kiu responsas pri 76% de la malneta enlanda produkto (MEP). Sed tiu aktivado je 80% dependas de la etiopa kliento, kiu, de post la milito de 1998-2000, ne ricevis permeson aliri al la eritrea haveno Asab. En tiu kunteksto, la 8-an de majo 2016, la neagnoskita ŝtato Somalilando* subskribis komercan interkonsenton kun la tria tutmonda operacianto, Dubai Ports World (DPW), proprieto de la registaro de la Arabaj Unuiĝintaj Emirlandoj. La haveno Berbera tiel fariĝis rekte konkurenca de tiu de Ĝibutio. La ĉefa oponanto al la ĝibutia prezidanto, s-ro Abdourahman Boreh, kiu vivas ekzile en Dubajo, disponas pri solidaj rilatoj en la Arabaj Unuiĝintaj Emirlandoj; estas eĉ li, kiu en 2006 instigis DPW turni sin al Ĝibutio. En 2013, kiam Dubajo rifuzis ellandigi lin, la prezidanto Guelleh nuligis la havenan koncesion de DPW kaj donis ĝin al rivala societo (la afero estas nun traktata en tribunalo en Londono). La konflikto akriĝis ĝis tiu grado, ke, de aprilo 2016, la diplomatiaj rilatoj rompiĝis inter Ĝibutio kaj Dubajo.
LA ALVENO de DPW ĉe la somalilanda haveno Berbera, kun s-ro Boreh kiu agigas la aliajn de malantaŭe, kaŭzas panikon en Ĝibutio. Ja, Berbera estas malnova brita kolonia haveno, longtempe neglektata, kie transitas nur 40 000 konteneroj jare, kompare kun 900 000 en Ĝibutio. Sed Etiopujo anoncis sian deziron deloki tien 30% de sia trafiko, dum DPW intencas tie investi 400 milionojn da eŭroj, tio estas multe pli ol la jara buĝeto de Somalilando. La ĝibutia prezidanto do ekkuris al Etiopujo por proponi “sekurec-interkonsenton” permesante al la etiopa armeo manovri en Ĝibutio kvazaŭ en konkerita lando. Adis-Abebo jam esprimis en 2014 sian deziron “konsideri Etiopujon kaj la Respublikon Ĝibutio kiel unusolan teritorion”. Speco de “limigita suvereneco” por Ĝibutio.
La maltrankvilojn de la ĝibutia diktatoro nutras la iom tro videblaj manovroj de s-ro Boreh. La oponanto ja petis esti oficiale invitita al la ceremonioj de la dudek kvina datreveno de sendependiĝo de Somalilando, la 18-an de majo 2016. Singardemaj, la regantoj de la neagnoskata respubliko ne respondis pozitive al tiu peto, “ĉar tio estus kvazaŭ militdeklaro kontraŭ Ĝibutio”, deklaris al ni somalilanda oficialulo. La streĉoj restas viglaj, des pli ke s-ro Boreh apartenas per sia patrino al la sub-klano Yoonis Moussa de la popolo Issa, kiu estis viktimo la 21-an de decembro 2015 de amasmurdo en la urbo Ĝibutio — la cirkonstancoj restas mallumaj, kaj la nombron de mortintoj oni ne konas. Sed la Yoonis Moussa estas 60% de la ĝibutiaj armeanoj, kiuj estis dismetitaj en la montoj Mabla, norde de la Tadjura-golfo. La celo estas ke ili luktu kontraŭ la afar-ribelo de la Fronto por restaŭro de unueco kaj demokratio (FRUD). De post la amasmortigo de la 21-a de decembro, ilia batalvolo malkreskis ĝis nulo.
La prezidanto Guelleh provas ne retropaŝi en tiu kompleksa situacio, farante el la somalilanda sultano Gaddaboursi Aboubakar Elmi Wabar, kiu oponas la gvidantojn de sia “lando”, sian aliancanon. Sed li estas implikita en vasta ludo de kontraŭdiraj aliancoj kaj minacoj: dum li petegas helpon de la etiopoj — kiuj tamen daŭrigas siajn komercaĵojn kun DPW en Berbera-, li devas intertrakti kun la arabaj malamikoj de Etiopujo, kiuj, ankaŭ ili, postulas armebazon en Ĝibutio por apogi sian milit-strebon en Jemeno.
Kvara elemento, ja: la jemena ardejo. En la markolo Bab al-Mandeb (“la pordo de larmoj”), nur tri cent kilometroj disigas Afrikon de Jemeno. Kaptita en la ŝtormo de la “araba printempo”, tiu ĉi puŝis al la elirejo en 2012 sian diktator-prezidanton, s-ron Ali Abdallah Saleh, kiu regis la landon el fera mano de 1978. Sed, jam antaŭ la ribelo de 2011, tiu por-okcidenta diktaturo alfrontis ne nur ĝihadisman branĉon aparte aktivan, Al-kaido en la araba duoninsulo (AKAD), sed ankaŭ zajdismo-popolribelon koncentritan en la provincoj Saada kaj Amran. La “popola revolucio” de 2011 do lasis liberan kampon al tiuj du movadoj, kies intencoj tamen ne estis aparte demokratiaj.
La zajdismaj trupoj, nomitaj “houtistaj” de la popolo, el la nomo de ilia historia gvidinto, la predikisto Hussein Al-Houthi, mortinta dum la batalo en 2004, baldaŭ ekkaptis la ĉefurbon Sanaa, kie ili alianciĝis kun la eksdiktatoro Saleh. La 25-an de marto 2015, Sauda Arabujo decidis interveni kun koalicio de sunaismaj landoj*. La houtistoj, egaligitaj al ŝijaistoj, estis subite konsiderataj kiel “kvina kolono” de Tehrano sur la bordoj de la Ruĝa Maro, dum s-ro Abd Rabbo Mansour Hadi, posteulo de s-ro Saleh, estis altigita al la nekonvinka rango de simbolo de la nova demokratio. Tiel la afrika najbaraĵo trovis sin envolvita en tiu araba kirlo. Ĝis la komenco de la interna milito, Jemeno estis la ĉefa transiga punkto de la rifuĝintoj — politikaj same kiel ekonomiaj — de la Korno de Afriko, kiuj survojis al Eŭropo.
Ekde aprilo 2015; kelkajn tagojn post la sauda atako, la eritrea prezidanto Issayas Afeworki subskribis ĝeneralan kunlabor-interkonsenton kun Riado kaj kun la armita koalicio kunigita kadre de la Kunlabor-Konsiliio de la Golfo (KKG)*. La emir-landanoj tiam alvenis en Assab por konstrui flughavenon de kie ekflugas nun la saudaj bombaviadiloj. La haveno estis tre rapide riparita. La unuaj (modestaj) taĉmentoj de eritreaj trupoj aliĝis al la jemena fronto, kaj la kunlaborado etendiĝis al la sudana reĝimo de la prezidanto Omar Al-Bachir, kiu ankaŭ sendis trupojn kontraŭ grandaj financaj saudaj transdonoj. Ĉi-okaze, Asmaro ellandigis al ilia hejm-lando la jemenajn oponantojn kiuj ĉeestis sur ĝia teritorio.
TIU INTENSA politiko-milita aktivado logike kaŭzas maltrankvilon de Adis-Abebo. Por Etiopujo, vidi la eritrean mortigan malamikon ligi tiom intiman aliancon kun la arabaj potencaj ŝtatoj estas des pli alarmiga, ke Vaŝingtono, kiu deziras doni garantiojn al la araba sunaista mondo por forgesigi la interkonsenton pri la nuklea industrio kun ŝijaisma Irano, klare poziciiĝis je la flanko de la koalicio. Pere de la KKG, Asmaro profitas nun el usona indulgo al kiu ĝi ne kutimiĝis pro la nerespekto de la homrajtoj, pri kiu ĝi estas akuzata. La 8-an de junio 2016, la enketo-komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj cetere deklaris, ke ekzistas “bonaj kialoj kredi, ke krimoj kontraŭ la homaro tiaj, kiaj sklavigo, enprizonigo, torturo, seksperforto kaj murdo estis plenumitaj en Eritreo depost 1991.” Pro sia deziro flati la KKG, Vaŝingtono deflankiĝas al firilatoj pli kaj pli dubindaj kaj neinterkonsentaj en la regiono.
En julio 2015, la Emirlandanoj kaj la Saudanoj ne hezitis, siaflanke, inviti la “prezidanton” de Somalilando, s-ro Ahmed Mohamed Silanyo, kiu ne kutimis tiajn gestojn ĉar lia ŝtato ja ankoraŭ ne estas agnoskata. La renkontiĝo estis organizita kiel ombroteatro, kie ĉiu aktoro perfekte ludis sian rolon. Oni petis de s-ro Silanyo trupojn kaj la eblecon uzi la Berbera-havenon; li ne diris “ne”, sed li restis kun krucumitaj brakoj, kaj la gvidantoj de la KKG ŝajnigis ne rimarki tion. Honoro estis savita.
Ankaŭ la ĝibutia prezidanto montriĝis singarda rilate al la jemena dosiero: petita disponigi bazon al la KKG-koalicio (unu plian!) kaj sendi trupojn en Jemenon, li, same kiel sia kontraŭulo Silanyo, nek rifuzis nek konsentis. Li finfine kontentiĝis doni permeson enhaveno-halti al la transport-aviadiloj de la saudanoj, sed ne al iliaj militaviadiloj. Kvankam la ĝibutiaj kaj somalilandaj regantoj estas malamikoj rilate al la havenoj de la Ruĝa Maro, ili kundividas la saman implicitan malkonfidon rilate al la sauda kaj emirlanda milita aventuro en Jemeno.
Kvina kaj lasta elemento ebliganta prilumi la regionan geopolitikon: la somalilanda demandosigno. Post dudek kvin jaroj da fakta ekzisto, Somalilando ankoraŭ ne oficiale ekzistas. Ne agnoskita, ĝi ricevas preskaŭ neniun eksterlandan helpon kaj apartenas al neniu internacia organizaĵo. Ĝi tamen disponas pri registaro, polico (nearmita), armeo (prudente bone ekipita) kaj pri respektata justico. La lando pace vivas de dudek jaroj. Male al siaj afrikaj najbaroj, ĝi funkcias laŭ nekontesteble demokratiaj kondiĉoj, organizante regule pacajn balot-elektojn. Tiu miriga demokratio, izolita kvazaŭ en kvaranteno* devenas de la eksa brita protektorato British Somaliland. Ĝi sendependiĝis en 1991, tuj post la interna milito, kiu detruis Somalujon kaj kondukis al la falo de Siad Barre. Singardeme kaj preskaŭ timeme mastrumata, tiu paca ŝtato estas precipe minacata de diplomatia eluziĝo kaj subevoluado. Ĝi politike sukcesis, dum Somalujo enkotiĝas en internaj konfliktoj: en 2006, estas la etiopa armeo, subtenata de la Afrika Unio, kiu ebligis al la somaluja federacia transira registaro repreni Mogadiŝon al la milit-sinjoroj kaj al la Unio de la islamaj tribunaloj. La lando krome suferas la terorismon de la islamismaj milicoj Al-Chabab, kiel ilustris la mortiga atako en hotelo de la ĉefurbo la 25-an de junio 2016. Somalilando, inverse, suferas pro la kvaranteno kiun trudas al ĝi la “internacia komunumo”.
La interkonsento de la 8-a de majo 2016 kun DPW venas ŝanĝi la situacion: tiu timema “lando” subite troviĝas ĵetita sur la agitata scenejo de la regiona “varmeta milito”. La konekvencoj estos multaj kaj eble malstabiligaj: Ĉar tiu interkonsento prezentas minacon, tiel ekonomian kiel politikan por Ĝibutio; ĉar ĝi, vole nevole, lokas tiun malfortan ŝtaton en la orbiton de la Arabaj Unuiĝintaj Emirlandoj; kaj ĉar ĝi riskas perturbi la internan stabilecon. La haveno Berbera, kvankam dormetanta, estis ja la sola grava ekonomia ankra punkto de tiu tre malriĉa lando. Feŭdo de la branĉo Issa Moussa de la klano Habr Awal de la Issaq, ĝi nutris la lokan loĝantaron kaj certigis komfortan renton, kiun ĝi hodiaŭ timas perdi. La danĝero de klana milito, kiun Somalilando sukcesis mastri dum kvaron-jarcento, povus tiam reaktiviĝi.
Somalilando pretervivis dek jarojn da nacia interna milito, sekvatajn de kvin jaroj da regiona interna milito kaj fine dudek jarojn da malriĉeco kaj internacia malestimo. Ĉu ĝi pretervivos eksterproporcian financan ŝprucon, kaj diplomatian, eble eĉ armean, elmetiĝon, kies parametrojn ĝi ne mastras? En tiu perturbata regiono, Somalilando estas antaŭ ĉio demando-signo.
La imperiismo de la grandaj ŝtatoj trairas krizon: ĝi estas kontestata, kontraŭbatalata, parazitata aŭ transpasita de aro de mikro-imperiismoj kun kiuj ĝi de nun devas kalkuli. Tio ne signifas, ke la ĉina, usona, franca aŭ rusa grandŝtatoj ne plu ekzistas; tio signifas, ke, same kiel Gulivero atakita de la liliputanoj, tiuj gigantoj antaŭeniras malpli facile, malhelpataj de ĝenaj aliancanoj kaj duon-malamikoj. Multaj agitistoj manifestas aktivismon tiom firman kiom kontesteblan, kiu estas same efika kaj timata kiel la danĝeraj movoj de la dinosaŭroj, kiuj superas ilin. Eĉ pli malbone: ilia agado nenion devas timi el publikaj opinioj trejnitaj pri pasiveco, pli atentemaj pri la internaj demandoj ol pri geopolitiko.
En la Korno de Afriko, la embaraso de Usono ŝajnas granda. Ekster Eritreo kaj Sudano (kiu pretas ĉion fari por ke oni forigu la ekonomiajn sankciojn), ne ekzistas lando de la zono, kiu ne estas oficiale ĝia “amiko”. Egiptujo provas strangoli la Islamajn Fratojn; Etiopujo restas fidela aliancano, malgraŭ ke ĝi havas amajn okulojn por Pekino; Ĝibutio funkcias kiel satelitoj de la tuta internacia tutmondigita kapitalismo, preta akcepti la diablon mem se ĝi havas rekomendon de la Internacia Mon-Fonduso; la saudanoj kaj la emirlandanoj montras sin malkontentaj pri Vaŝingtono, sed ne havas alian patronon... Kaj koncerne Somalilandon, ĝi petegas iom da kompato el la respekteblaj homoj. Eritreo estas la sola grumblemulo en la bando. Sed ĝia ekonomia pereo kaj la hemoragio de ties junularo estas tia, ke ĝi finfine ĉiam almozpetas ĉe la potenculoj.
Vaŝingtono ne sukcesas repacigi ĉiujn tiujn “amikojn”, kiuj militas sen ties permeso, komplotas unu kontraŭ la aliaj kaj daŭrigas siajn respektivajn politikojn neglektante la usonan “pluvombrelon”, eĉ foje depruntante ĝin sen permeso. Tiel faras la koalicio de la KKG, kiu ricevis preskaŭ dek miliardojn da dolaroj en usonaj armeaj provizaĵoj por daŭrigi la Jemeno-militon, kiun Vaŝingtono tamen vidas sen entuziasmo. Usono ankaŭ kolerigis Adis-Abebon helpante Asmaron, kaj starigas unu kontraŭ la aliaj ĉiujn siajn klientojn kaj aliancanojn, kiam ĝi ne ĵetas ilin en la brakojn de Ĉinujo.
Gérard PRUNIER