Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Rekresko de la barata subpremo

Vigla kultura rebato en Kaŝmiro

De 1947, tri militoj kontraŭstarigis Baraton kaj Pakistanon pri Kaŝmiro. La parto administrata de Nov-Delhio vivas sub escepto-reĝimo. La 8-an de julio, Buhrhan Muzaffar Wani, ĉefo de sendependista grupo, estis mortigita de barataj soldatoj. Li estis fariĝinta simbolo de la armita rezistado danke al la sociaj retoj. Parto de la oponantoj daŭre luktas, uzante ĉiujn riĉaĵojn de la kulturo.

GALERIO de nuntempa arto en okupita urbo. La 12-an de januaro 2015, la unuan fojon en sia historio, la ŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro ĉeestis la naskiĝon de kultura loko. Situanta en Srinagaro, la somera ĉefurbo* de tiu regiono administrata de Barato, Galerio Unu (Gallerie One) celis esti ejo, kie la artistoj povos ekspozicii siajn verkojn kaj la studentoj, observi kaj lerni. “Estos finfine konstanta ejo por arto, ĉi tie, en Kaŝmiro”, deklaris tiam Syed Mujtaba Rizvi. Same kiel pli ol 96% de la loĝantoj de la kaŝmira valo, tiu junulo estas islamano*. Li estis je la origino de tiu iniciato, surpriza en konflikto-zono, kie ribelaj grupoj kaj soldatoj de la barata armeo alfrontiĝas de pli ol sesdek jaroj. Arto penas ekzisti, fronte al la 700 000 soldatoj agoprete dismetitaj en tiu valo de Himalajo, al kiuj speciala leĝo, voĉdonita en 1990, garantias senpunecon kaj rajton mortigi suspektatojn kaj preni iliajn posedaĵojn. Danke al sia persistemo, Rizvi tamen kunigis la necesan sumon por la kreado de tia ejo. La lokaj aŭtoritatuloj pri turismo metis je lia dispono 460 kvadrat-metrojn vastan konstruaĵon.

* La vintra ĉefurbo estas Ĝamuo.
* En Ĝamuo kaj Kaŝmiro (1,254 miliono da loĝantoj), oni kalkulas 68,3% da islamanoj, 28,4% da hinduoj, 2,4% da sikoj kaj 0,9% da budhanoj, laŭ la popolnombrado de 2011.

La 23-an de februaro 2015, tiuj samaj aŭtoritatuloj decidis fermi Galerion Unu, sen averto kaj per forto, eĉ difektante kelkajn verkojn. “La okupado estas ankaŭ kultura, diras Rizvi. Arto ebligas socian kaj kulturan altiĝon. Subprema reĝimo evidente ne volas ĝin en zono okupita de ĝi.”

“La amasinformiloj ne plu povas rakonti kion ili volas”

Hodiaŭ li mastrumas kafejon en Srinagaro. Tiu ejo ebligas al ĉiuaĝaj kaŝmiraj artistoj legi poezion, kanti, ludi muzikon, laŭ tradiciaj aŭ modernaj praktikoj, kun aŭ sen politika engaĝiĝo. La kaŝmira arto povas ekzisti, se ĝi ne asertas sin tia, amare konstatas la mastro de la ejo. Post la detruo de la arto-fakultato de Srinagaro dum la grandaj inundoj de 2014, “la departemento estis relokita en loko eĉ pli malvasta ol la antaŭa. Estas malnova forlasita konstruaĵo situanta en la universitata komplekso de Srinagaro”.

Instruanto pri arto-historio en tiu universitato, Showkat Kathjoo klarigas, ke kelkaj esprim-formoj estas tolerataj, aliaj ne. Tradicie, “artaj metioj estas tre gravaj por la kaŝmira ekonomio. Sed, por la nuntempa arto, nenio estas farata”. Ne senkiale. “Artistoj povas esprimi sian ribelon tra sia laboro. Ili do havas tre malmultajn ŝancojn ricevi ejon por ekzpozicii.” Por la regantoj, tiu sufokado de la kreado estas strategia: “nin, [la islamajn kaŝmiranojn], oni ĉiam volas nin prezenti kiel perfortemajn homojn, kiuj prenas armilojn kaj mortigas homojn, konstatas Rizvi. La poetoj, artistoj kaj verkistoj estas ĉiam duarange metitaj.”

Tion konfirmas la fakulo pri Ĝamuo kaj Kaŝmiro, Dibyesh Anand, kiu estras la departementon de la politikaj sciencoj kaj de la internaciaj rilatoj en la universitato Westminster. “La konflikto estas uzata por nutri la baratan naciismon, li klarigas. Kiam iu estas mortigita en Kaŝmiro, la barataj informiloj faras el ĝi nacian problemon. Tiel, ili malhumanigas la kaŝmiranojn, prezentante ilin kiel perfortemulojn.”

Kaj la okcidentaj amasinformiloj silentas, aŭ preskaŭ. “Dum la malvarma milito, Usono kaj Britujo ne estis kontraŭ la sendependec-postuloj de la kaŝmiranoj fronte al sovet-favora Barato. Usono estis tiam aliancano de Pakistano, kiu helpis ĝin kontraŭ Soveta Unio en Afganujo, kaj subtenis la kaŝmirajn ribelulojn. Post la fino de Soveta Unio, Barato fariĝis ebla merkato por la Okcidento.” Ekde 1998, Francujo montriĝas privilegia partnero de Nov-Delhio, aparte en la kampo de aeronaŭtika armado. “Kaŝmiro tiam havis malpli kaj malpli da loko en la okcidentaj informiloj, konkludas Anand. La ideo, ke Barato estas la plej granda demokratio en la mondo konvenas al la internacia komunumo, kiu preferas ignori tion, kio tie okazas.”

De la komenco de la armita ribelo en Ĝamuo kaj Kaŝmiro, en la 1990-aj jaroj (estis inter kvin mil kaj dek mil novaj rekrutoj laŭtakse en 1996*), la barataj amasinformiloj estas liberaj prezenti la kaŝmiranojn kiel taŭgas al ili. “La subtenoj al la talibanoj aŭ, pli freŝe, al la Organizaĵo de la Islama Ŝtato estas elstarigitaj, eĉ se ili reduktiĝas je kelkaj skribaĵoj — ekzemple “Welcome talibans” — aŭ je kvar maskitaj uloj flirtigantaj nigran flagon en manifestacio enhavanta milojn da homoj. Laŭ mi, tiaj grupoj ne ekzistas en barata Kaŝmiro, eĉ se ekzistas aliaj islamaj fortoj”, asertas la profesoro.

* “India’s secret army in Kashmir”, Human Rights Watch, majo 1996, www.hrw.org

Inter la ĉefaj ribelaj grupoj troviĝas la islama organizaĵo Hizbul Mujahideen, kiu deziras unuiĝi al Pakistano, kaj ankaŭ la Liberiĝo-Fronto de Ĝamuo kaj Kaŝmiro (Jammu and Kashmir Liberation Front, JKLF), laika, kiu luktas por sendependeco*. Hodiaŭ, la armita lukto allogas multe malpli ol en la 1990-aj jaroj*. Laŭ Anand, la kaŝmiranoj ne konsentas pri tiu demando, sed la plimulto volas la azazdi (la liberecon). Tial, fariĝis preskaŭ kutime kuraĝigi tiujn, kiuj rezistas al Barato. En aprilo 2016, kiam la kriket-teamo de la Okcidentaj Indioj (Karaibo) gajnis kontraŭ Barato, kelkaj kaŝmiranoj manifestis sian ĝojon en la stratoj de Srinagaro, kio kaŭzis agresojn kaj arestojn. En julio, la morto de la ĉefo de Hizbul Mujahideen, Buhrhan Muzaffar Wani, 22-jara, mortpafita de la armeo, estigis amasajn manifestaciojn, severe subpremitajn: almenaŭ kvindek civiluloj estis mortigitaj, ok mil vunditaj, la gazetoj malpermesitaj, la sociaj retoj suspenditaj.

*Who are the Kashmir militants?”, BBC News, 1-a de aŭgusto 2012, www.bbc.com
* Vd. Fahad Shah, “Kashmir’s young rebels”, The Diplomat, 22-a de aŭgusto 2015.

Por la Partio de la barata popolo (Bharatiya Janata Party, BJP), la naciisma partio de la ĉefministro Narendra Modi, “Kaŝmiro estas rimedo por silentigi la opozicion en Barato, klarigas Anand. Ĉiuj tiuj, kiuj aŭdacas paroli pri la misfaroj de la barataj soldatoj, estas klasifikitaj “kontraŭnaciaj”, kaj ties progresema parolado aŭtomate estas malkredindigita. Neniu islamano aŭ kristano estas elektita en la Parlamento” — kvankam Barato enhavas oficiale 14,2% da islamanoj.

Fahad Shah, ĵurnalisto naskita en la valo, kreis en 2011 The Kashmir Walla, la unuan retan gazeton de Ĝamuo kaj Kaŝmiro. Li ĝin konsideras kiel alian voĉon fronte al la potencaj barataj amasinformiloj, en kiuj “estas tre malfacile bone informi pri la konflikto. Artikoloj estas cenzuritaj.” La eventoj de julio tion montris. En aprilo 2015 jam, Nov-Delhio suspendis la elsendon de Al-Jazeera English dum kvin tagoj ĉar la ĉeno montris mapon de Kaŝmiro, kie la zonon regatan de Pakistano oni ne distingis de la teritorio administrata de Barato.

Shah konfesas, ke lia ĵurnalo ĉefe tuŝas la junajn angloparolantojn de la valo kaj legantojn en Barato aŭ eksterlande. Sed, laŭ li, ĝi restas remparo fronte al la misinformado: “La tradiciaj amasinformiloj kreis mitojn pri Kaŝmiro, kaj la reta ĵurnalismo kaj la sociaj retoj povas rompi ilin. Interreto fariĝis gardostaranto pri ĉio, kio estas publikigita pri la konflikto. La informiloj ne plu povas rakonti kion ili volas sen estigi reagojn.”

Malfacilaĵoj ankaŭ venas de la kaŝmira socio mem. En 2013, Fahad Shah suferis severajn batojn sur la sociaj retoj, defendinte Pragash, rok-grupon konsistantan ekskluzive el junulinoj de la valo. Dum la granda muftio (religia aŭtoritatulo) elsendis fatvon kontraŭ ili, deklarante ke muziko estas kontraŭ-islama, la ĵurnalisto memorigis la sufiisman virinan muzikan tradicion de la valo. La atakoj kiuj sekvis ne senkuraĝigis lin: “Ni devas lerni kritiki nian socion. Tio estas rolo de la amasinformiloj. Kiam ni parolis pri tiuj virinoj kiuj muzikas, oni plurfoje vokis min por postuli, ke mi ĉesu mian aktivadon. Unu fojon, sekve de artikolo pri la esprim-libereco en Kaŝmiro, unu el niaj ĵurnalistoj estis telefone minacata: “Via familio estas en Kaŝmiro, ĉesu labori kun Fahad.”” Li preferas ne paroli pri la deveno de tiuj timigadoj. The Kashmir Walla daŭrigas, sed la virinoj de Pragash ja ĉesis siajn aktivaĵojn.

Laŭ Fahad Shah, la afero povus pliboniĝi se la konflikto havus internacian eĥon. “La situacio en Kaŝmiro proksimas de tiu ekzistanta en Palestino. Nenio povos ŝanĝiĝi ĝis influaj personoj parolos pri ĝi. Gravas, ke homoj el la tuta mondo povas nun legi ion pri Kaŝmiro, vidi arton aŭ aŭskulti muzikon, kiu venas de ĉi tie.” La barata registaro provas male montri, ke Kaŝmiro estas parto de barata lando. Eksterlandaj ĵurnalistoj cetere ne bezonas vizon por iri tien. Tamen, kiam la editora linio estas klare kritika al la barata politiko, tio ne restas sen konsekvenco. En 2011, David Barsamian, usona ĵurnalisto konata ĉar li denuncis la agojn perfortantajn la homrajtojn, kiujn faris la armeo en Kaŝmiro, ricevis malpermeson eniri la landon*.

* Rajesh Joshi, “In free India I was denied entry”, Outlook, Nov-Delhio, 26-a de septembro 2011.

Aliaj iniciatoj aldoniĝas al tiuj de Fahad Shah aŭ de Syed Mujtaba Rizvi. La muzikpeco I protest (Remembrance) (Mi protestas [memoraĵo]) de MC Kash — por “Kashmir”-, la unua repisto de la valo, estis intime asociita al la manifestacioj de 2010. Ekigitaj de la murdo de tri kaŝmiraj civiluloj, ili estis severe kaj perforte subpremataj: cent dek du manifestaciantoj mortis*. En sia kanzono disvastigita tra la Interreto, Roushan Illahi (lia vera nomo) kvalifikas la okupadon “murda reĝimo”. Laŭ li, “la tradicia kaŝmira arto ne plu sekvas la evoluon de la socio kaj ne parolas pri la problemoj, kiuj koncernas nian generacion. Ĝi ne parolas pri la suferoj de la loĝantoj, la murdoj, seksperfortoj. Tial ni malfermas nin al aliaj formoj de arto. La apero de repo, grafitio, la hiphopa kulturo, estas ekzemplo de tiu malfermiĝo.” MC Kash asertas, ke lia loĝejo estis plurfoje trudvizitata de la polico kaj ke lia telefono estas subaŭskultata.

* Bilal Ahmad Shah kaj Dr P. Chinnathurai, “Violence’s against the unarmed protestors in Kashmir: a disguised brutality”, Asia Pacific Journal of Research, vol. 1, n-ro 35, Bangalore, januaro 2016.
De nun, rifuzi la okupadon “fariĝas la normo”

Tamen, laŭ s-ro Khurram Parvez, aktivulo de la asocio defendanta la homrajtojn Jammu Kashmir Coalition of Civil Society, nova tendenco ekstariĝas en la socio. Same kiel la antaŭa generacio prenis armilojn en la 1990-aj jaroj, la hodiaŭa generacio poziciiĝas kontraŭ Barato per literaturo kaj per arto. Tiam, la Kaŝmiranoj jam ne volis la okupadon. Sed, pro “la perforto kaj la dogmoj, kiuj estis asociitaj al ĝi, la rezistado timigis, klarigas s-ro Parvez. Nun, la okupado ne plu estas akceptata. Ĝin rifuzi fariĝas la normo”. Tial kontesta muziko kiel repo fulmrapide disvastiĝis en la valo: “Ekzistas hodiaŭ centoj da repistoj”, asertas MC Kash. Kaj la retaj platformoj, kiuj publike mallaŭdas la konflikton, ja disfloras, laŭ aserto de Shah.

Tiu nova generacio kuniĝas ĉirkaŭ projektoj. Atestas pri tio la dokumenta filmo Bring him back (Revenigu lin). Aperinta en 2015, tiu filmo rakontas la lukton de la patrino de Maqbool Bhat, emblema figuro de la JKLF, kiu provas revenigi la korpon de sia filo, pendumita en la prizono de Tihar, en Barato. La filmon realigis Fahad Shah, la afiŝon desegnis Syed Mujtaba Rizvi, kaj MC Kash donis unu el siaj kantoj dediĉitaj al la rezistulo. Pli ol simplan kunlaboradon, tiu filmo montras la ideologian unuecon de tiu generacio, kiu miksas arton, kulturon kaj informadon por kontraŭbatali la okupadon. En 2015, la unua bildstrio de la valo naskiĝis: Munnu: A Boy from Kashmir. Ĝia aŭtoro, Malik Sajad, amiko de Rizvi, rakontas tie sian tumultan infanecon, en ĉiutaga ĉeesto de la konflikto.

De 2010, la interreta kaj kultura rezistado travivas veran boladon, ĉar ĝi ebligas eviti la perfortan fizikan subpremon kaj kontroladon, ĉieĉeestantajn.

Raphaël GODECHOT