Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Rekresko de la barata subpremo

Iom da paŭzo por la rifuĝintoj en Pakistano

KRUTA, LA ŜTUPARO kiun ni laŭiras ekde la vojo, zigzagas inter ŝtonaj muroj, malantaŭ kiuj staras brikaj dometoj. Iom post iom, laŭ la supreniro, la vidado plilarĝiĝas al Muzaffarabad, la montara ĉefurbo de Azad Kaŝmiro, mergita en la dube blanka nebulo de vespera krepusko. En la ĉielo kajtoj gaje kolorigas la pejzaĝon. Viro kondukas siajn kaprinojn per longa rimeno. Ni estas en unu el la dek rifuĝ-tendaroj de la urbo, kiuj ŝirmas la kaŝmirajn loĝantojn viktimojn de la konflikto kontraŭstaranta Baraton kaj Pakistanon de la lando-divido, en 1947. Ĉiu lando postulas la eksprincan ŝtaton. Hodiaŭ, parton administras Barato: Ĝamu kaj Kaŝmiro (vd “Vigla kultura rebato en Kaŝmiro”), kiun oni ĉi tie nomas Indian occupied Kashmir (IoK). La alia parto estas regata de Pakistano kaj enhavas Gilgit-Baltistan (Nordaj Teritorioj), kaj Azad Kaŝmiro (Azad signifas “libera”), kie ni estas nun. En la mezo, 740 kilometrojn longa linio: la kontrol-linio.

Malfacilas diveni, ke ni trairas tendaron. La pakistana ŝtato atribuis al ĉiu familio terenon, por ke ĝi konstruu sian domon. La konstruaĵoj estas faritaj por daŭri: neniu scias kiom da tempo ankoraŭ daŭros la konflikto. Estas do veraj domoj kun teraso kaj vidado al la urbo. La rezervujoj surtegmentaj indikas, ke ĉiu loĝejo disponas pri kran-akvo. Cent kvardek du familioj vivas ĉi tie.

La kontrollinio, tre severe gardata, estis kvalifikita en 2000 de la prezidanto William Clinton kiel la “plej danĝera loko en la mondo*, spite al la ĉeesto de blukaskuloj tie postenigitaj kiel observantoj. Poste, en 2004, la barata armeo tie konstruis duoblan barilon el altaj pikdratoj “concertina” (kun razil-klingoj), enhavantan minojn, infraruĝo-radiadajn kameraojn, mov-detektilojn kaj alarmojn. Tiu fakta landlimo estis neniam agnoskata internacie, ĉar Barato ne aplikis la rezolucion de la UN de 1948, kiu planas referendumon.

* Jonathan Marcus, “The world’s most dangerous place?”, BBC News, 23-a de marto 2000.

Ni plu supreniras laŭ sepdek-grada deklivo. La ebenaĵo, kiun ni atingas, prezentas surprizan panoramon al la valo kaj la montoj. Du knabinoj vestitaj per beletaj roboj aperas, dum, aŭdinte nin, la virinoj malaperas en la kuirejon.

Alta kaj forta viro, bonkor-aspekta, invitas nin eniri en la mehmonhana (salono por invititoj). Tuj, li ĝoje anoncas al ni, ke lia patrino ĵus alvenis el okupita Kaŝmiro. “Mi ne vidis ŝin de dudek kvar jaroj!”, li ekkrias. Tion dirante, Gulbhar* levas la malsupron de sia pantalono kaj malkaŝas protezon: “Mino!”, li diras. Li deprenas la protezon kaj montras sian stumpon: “Indian Army!” (Barata armeo!) Ja trairante la kontrollinion li vundiĝis. “Mi fuĝis komence de la 1990-aj jaroj, li memoras kun voĉo preskaŭ neaŭdebla, kvazaŭ li revivus la dramon. La barata armeo min postĉasis. Dum tri jaroj, mi kaŝis min tie kaj ĉi tie, ĉe amikoj, parencoj. Sed ĉiufoje, ili retrovis mian spuron. Finfine mi komprenis, ke mi devas forlasi la IoK. Mi eĉ ne povis adiaŭi mian patrinon, kiu ne sciis kie mi estas. Mi ĉefe provis savi mian vivon. Necesis du tagoj por atingi la kontrollinion. Kiam mi falis sur la mino, la pakistana armeo prenis nin sub sian protekton. La soldatoj bone flegis min en sia hospitalo, kaj kondukis nin al Muzaffarabad”. Kio estas lia krimo? Nur esti partopreninta en la manifestacioj de 1990. Li precizigas: “Por la barata armeo, ne estas diferenco inter gvidanto kaj simpla partoprenanto; ni apartenis al la movado, do ili venis aresti nin ĉiujn. Nia sola krimo estis postuli nian rajton je memdecido.”

* Pro sekurec-kialo, neniu el niaj kunparolantoj diris sian nomon. Iuj antaŭnomoj estis ŝanĝitaj.

EN 1987, post baloto aranĝita kaj falsita de la barata registaro, kolero kreskas ĉe la islamaj kaŝmiranoj de Ĝamu kaj Kaŝmiro, kondukante al serio de manifestacioj, perforte subpremataj. La 20-an de januaro 1990, barataj kvazaŭ-armeaj trupoj ekpafas al protestantoj sur la ponto Gawkadal en Srinagaro. La rakontoj de la pretervivantoj glaciigas nin: la soldatoj mortigis la vunditojn per unu aŭ pluraj pafoj. Iuj sin ĵetas el la ponto por eskapi kaj dronas. Oficiale la bilanco estas 28 mortintoj. Reale, oni nombros ilin inter 50 kaj 287, laŭ la fontoj. Dum la sekvantaj monatoj, la eksterlandaj ĵurnalistoj ne rajtas enveni. Komenciĝas plurjara koŝmara periodo: surprizatakoj, arbitraj arestoj, trud- malaperoj, torturoj... Pli ol 76 000 personoj estis arestitaj inter 1987 kaj 1995, inter kiuj nur 2% estis fine kondamnitaj, laŭ raporto de la International Crisis Group publikigita en 2003.

Juna knabo alportas teon; knabino ekaperas. Gulbhar havas nun ses infanojn. Per kio li vivtenas sin? “Ĉiumonate, la pakistana registaro pagas al la rifuĝintoj vivmonon, po 1500 rupioj [proksimume 13 eŭroj]. Mi konstruis protezojn por la Ruĝa Kruco, sed, antaŭ tri jaroj, la projekto finiĝis kaj, de post tiam, mi ne plu havas laboron.” Alvenas maljuna virino, kun sekaj kaj noblaj trajtoj, kiu afable kisas nin antaŭ ol sidiĝi sur la tapiŝoj, dorse kontraŭ la muro. Ameema, 70-jara, estas la patrino de Gulbhar. Ŝi alvenis en Azad Kaŝmiro, kie ŝi neniam venis antaŭe, antaŭ du semajnoj. “Kiam mi petis pasporton, ŝi rakontas, ĉiufoje estis rifuzita de la barataj aŭtoritatuloj, ĉar ili sciis, ke mia filo vivas aliflanke de la limo. Fine, mi transloĝiĝis, kaj refaris pasportopeton el mia nova adreso. Ĉi-foje, mi ricevis ĝin!”

Ameema tuj rekonis sian filon, kiu venis atendi ŝin ĉe la landlima kontrolejo. Gulbhar atestas: “Estis emocia momento por ni. Post dudek kvar jaroj... Ni ploris.” Ŝia vizo validas du monatojn. Poste, la maljuna virino reiros hejmen kaj verŝajne neniam plu revenos... Filo kaj patrino denove telefone interparolos, ĉiam ja Gulbhar vokos, ĉar “Barat-flanke, ne eblas”. La knabineto venas alpremiĝi kontraŭ tiu avino, kiun ŝi konas nur de du semajnoj. “ĉu vi ne konsideras resti ĉi tie definitive?” La maljunulino ridetas: “Mia alia filo estas en karcero tie, kaj mi ankaŭ havas fratojn kaj kuzojn... Mi ne povas resti.”

Ankaŭ Ameema multe suferis. “Mi estas vidvino; mia tria filo estis mortigita de la barata armeo. Mi devis resti kaŝita dum kvar jaroj. Kiam la situacio fariĝis pli trankvila, mi eksciis, ke alia filo estas en malliberejo. Mi suferis pridemandadojn, mia filo Gulbhar vivas aliflanke kaj mi ne konis miajn nepojn! Kaj kial ĉio tio? Ĉar ni postulas liberecon.” Ŝi mem estis torturita dum la pridemandadoj. “Mi ne povas rakonti, mi ne havas vortojn...” Gulbhar montras la brakon de sia patrino: “Parto de ŝia brako pendas, la muskolo estas tute malligita de la osto.” Ŝi klarigas: “Ili volis scii kie estis Gulbhar. ‘Diru kie kaŝiĝas via filo! ‘ Sed mi ne sciis! La barata armeo respektas nenion, ŝi kolere daŭrigas. Ili rompas la vitrojn, detruas pordojn por eniri. Ili frapas eĉ infanojn kaj virinojn, el kiu ajn aĝo, sen ajna indulgo! Unu mia najbaro estis arestita kaj kunportita. Neniam ni revidis lin. Tio okazis en 1994 aŭ 1995. Mi ŝatus diri al la mondo, ke, tio, kion ni sentas ĉi tie, pakistan-flanke, ni ŝatus senti ĝin ankaŭ aliflanke. Sed tiel tute ne okazas, kvankam Barato fanfaronas esti demokratio. Azad [libereco]!” ŝi diras konklude.

Kiam ni forlasas Gulbhar kaj lian familion, nokto jam venis kaj la lumoj sur la aliflankaj deklivoj trembriletas. Estas kvazaŭ steloj, tiom alte estas la domoj alkroĉitaj flanke de la krutaj montoj. Tio sufiĉas por memorigi nin, ke ni troviĝas en unu el la plej belaj valoj en la mondo, kromnomita “la surtera paradizo”.

Similajn historiojn kiel tiu de Gulbhar ni aŭdis en aliaj tendaroj de Muzaffarabad. Ĉe unu, temas pri fratino neniam revidita, aŭ frato, aŭ patrino; aŭ mortigita patro, kiel tiu de Yasmine, 33-jara. La juna virino alvenis komence de la 1990-aj jaroj kun siaj gepatroj: “Ni loĝis apud Srinagaro; mia patro estis tajloro. Ili arestis miajn fratojn, mian patron, por submeti ilin al pridemandadoj dum pluraj tagoj. Ni ne rajtis eliri el la domo post la sunsubiro. Ni ne plu iris al la lernejo. Ni foriris dumnokte, sen ion ajn kunporti, eĉ ne puloveron, ĉar la armeo preparis surpriz-atakon en nia vilaĝo. Mi estis 7-jara. Ni marŝis du tagojn. Kiam ni atingis Athmuqam, aliflanke de la kontrollinio, familio akceptis nin, ĉe kiu ni restis unu jaron. Sed la barata armeo senĉese pafis el la alia flanko. Iam, mia patro estis mortigita de obuso.”

Samir, 38-jara, estis unu el la studentaj gvidantoj de la movado por libereco de la 1990-aj jaroj kaj loĝis en Srinagaro. “Tuj post la manifestacio por la libereco, kiun ni organizis, la aŭtoritatuloj komencis surprizatakojn en la domoj. Ĉiuj gvidantoj de la movado kaj iliaj amikoj estis arestitaj. Trifoje mi sukcesis eskapi, sed fine ne plu estis alia solvo ol fuĝo. Ili estas malhumanaj. Ĉiutage ni trovis dek kvin aŭ dudek kadavrojn sur la vojrando. Se vi faris paroladon, ili vin enslipigis — ili konis nin ĉiujn. Ili arestis vin, kondukis vin al la montaro kaj ekzekutis vin, kaj forĵetis vian korpon vojrande. Plej ofte, ili eĉ ne redonis la korpojn.” Nenio ŝajnas povi haltigi Samir: “La baratanoj montras al la mondo trompan demokratian vizaĝon.” La konflikto okazigis 70 000 mortintojn, sennombrajn atencojn kontraŭ la homrajtoj kaj multajn trud-malaperojn en Ĝamu kaj Kaŝmiro.Laŭ la asocio de parencoj de malaperintaj personoj (APMP), 8 000 ĝis 10 000 personoj estis forrabitaj inter 1989 kaj 2006. Plej multaj estis junuloj.

ĈI LASTAJN JAROJN, la situacio pliboniĝis, sed regulaj ekbataloj malĝojigas la vivon de la kaŝmiranoj. La nombro de malliberejoj, tricent, laŭdire malkreskis, kaj la tri torturejoj, kies nura elvoko glaciigas la sangon, estis alimaniere uzataj: “la kargoŝipo” estis transformita en ciferecan policejon, “Papa-2” en loĝejon por eksa ministro, kaj Harinawa fariĝis oficiala loĝejo.

De 2003, Nov-Delhio kaj Islamabado respektas pafĉeson, sed sep urboj de Gamu kaj Kaŝmiro restas sub konstanta nokta elirmalpermeso. En 2005, buslinio estis starigita por ebligi al familianoj revidi unu la aliajn. La Intra-Kashmir Bus Service funkcias unufoje semajne, lundon, kaj trairas Chakothi, sur la vojo inter Srinagaro kaj Muzaffarabad. Sed ĝi estas nur por la familioj disigitaj en 1947, kaj neniel povas esti uzata de la familioj de tiuj, kiuj poste fuĝis. Se ili recevas pasporton, tiuj lastaj devas vojaĝi longan kromvojon kaj trairi, kiel Ameema, tra la landlima kontrolejo de Wagah, inter Lahore kaj Amritsar.

En 2010, la Kaŝmiro-valo restis unu el la plej armitaj en la mondo, kun, laŭ oficialaj fontoj, 700 000 anoj de la armeoj kaj kvazaŭarmeo. Ĉiujare la 5-an de februaro, Pakistano markas tagon de solidareco, la “Kaŝmiro-Tago”. La pakistana ĉefministro Nawaz Sharif deklaris, ke li de nun metos Kaŝmiron sur la diplomatian tablon je ĉiu ebla okazo. Nuntempe, tamen, miloj da familioj restas disŝiritaj.

Sylvie LASSERRE