Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉu tiom sperta kaj tiom forte ĉirkaŭata kandidato kiel s-ino Hillary Clinton bateblas de viro tiom brutala kaj kontestata, eĉ en lia propra tendaro, kiel s-ro Donald Trump? Tiu ebleco, kvankam ne la plej verŝajna, dependas de la voĉo de forgesita Usono kaj jam ne estas ekskludita.
THE SYSTEM is rigged: la sistemo estas falsaranĝita. Oni jam scias, ke en Usono la kandidato, kiu ricevas naciskale la plej multajn voĉojn, ne ĉiam prezidentiĝas; ke la elektokampanjo ignoras tri kvaronojn de la ŝtatoj, kie la rezulto de la voĉdonado estas antaŭvidebla; ke preskaŭ ses milionoj da civitanoj kondamnitaj de la justico perdis la voĉdonrajton; ke 11 elcentoj de la eblaj elektontoj ne havas la identigilojn necesajn por voĉdoni; ke la metodo de voĉdonado donas al la du dominantaj partioj eksterordinaran avantaĝon. Oni ankaŭ bone sciis, ke la mono, la komunikiloj, la premgrupoj, la difino de la voĉdon-distriktoj misformas la demokratian reprezentadon de la lando.*
Ĉi-foje, tamen, temas ankaŭ pri io alia. Pri sento, kiu transiras la diversajn poziciojn. Pri kolero, kiun dum la praelektoj esprimis la 12 milionoj da elektantoj de la demokrata senatoro Bernie Sanders, sed ankaŭ la 13,3 milionoj da triumfaj adeptoj de la respublikana miliardulo Donald Trump. La sistemo estas falsaranĝita, laŭ ili, ĉar la regantoj, same respublikanoj kiel demokratoj, lanĉis militojn en la Proksim-Oriento, kiuj malriĉigis Usonon sen alporti al ĝi la venkon. Falsaranĝita ĉar plimulto de la loĝantaro daŭre pagas la sekvojn de ekonomia krizo, kiu, male, neniom kostis al ĝiaj kaŭzintoj. Falsaranĝita, ĉar la prezidanto Barack Obama seniluziigis la esperojn de ŝanĝo, grandegajn, kiujn lia elektokampanjo de 2008 estis vekinta. Falsaranĝita ĉar ankaŭ la respublikanaj elektantoj ne vidis ion gravan ŝanĝiĝi, post sia mobiliziĝo, kiu havigis al ili, unue en 2010, poste en 2014, la plimulton en la du ĉambroj de la Kongreso. La sistemo estas falsaranĝita, ĉar nenio ŝanĝiĝas en Vaŝingtono, ĉar la usonanoj sentas sin senigitaj je sia patrujo fare de oligarĥaro, kiu malestimas ilin, ĉar la malegalecoj grandiĝas kaj la meza klaso timas.
Komence, ĉio tamen bone komenciĝis. Ĉe la demokratoj, tio kio devis esti trankvila promenado de s-ino Clinton al la venko se ŝia partio, ia dinastia sinsekvo forte helpata de s-ro Obama, transformiĝis en furiozan batalon kontraŭ sepdekjara liberpafisto. Tiu, je la ĝenerala surprizo, sukcesis mobilizi milionojn da junaj elektontoj, kamparanojn, laboristojn, por kontraŭkapitalismaj temoj. La mono ne estis nesuperebla obstaklo por s-ro Sanders, ĉar li ricevis eksterordinare multe da ĝi danke al milionoj da malgrandaj kontribuantoj.
Unu el la precipaj “falsaranĝoj” de la usona politiko, kaj unu el la plej abomenataj, estis tiel vanigita.* Tiu sukceso estis promesplena, tiom pli ke ankaŭ s-ro Trump elspezis ege malpli en sia praelekta kampanjo ol pluraj respublikanoj, kiujn li venkis.
La indigno kontraŭ la ŝtato estis tipa por la plej multaj antaŭaj elektokampanjoj. Hodiaŭ eĉ la konservativaj elektantoj volas, ke la publika potenco intervenu en la ekonomian vivon. La eternaj admonoj redukti la socialajn elspezojn, “reformi” la pensiojn, pritranĉi la helpojn al senlaboruloj cetere estas nur parto de la programo de s-ro Trump. Kaj koncerne liberkomercon, la centra temo de lia kampanjo, li volas disŝiri la traktatojn faritajn de siaj antaŭuloj, respublikanaj same kiel demokrataj, kaj trudi doganaĵojn al usonaj entreprenoj kiuj delokis siajn aktivecojn.
Cetere, lia konkurantino kaj li same opinias, ke la ŝtato devas financi la tre multekostan rekonstruadon de la transportaj infrastrukturojn de la lando.* Resume, la dupartia samopinio favore al la tutmondigo kaj la novliberalismo forvaporiĝis. Pro sia malkaŝa cinikeco kaj sia rabismo, la grandaj usonaj entreprenoj detruis la ideon, ke ilia prospero signifas la prosperon de la lando.*
Kvankam s-ino Clinton promesis konfidi gravajn taskojn al sia edzo, granda arĥitekto de la dekstrigo de la Demokrata Partio antaŭ kvarona jarcento, la paro ne plu aspektas same kiel tiam, kiam ili loĝis en la Blanka Domo. Iliaj elektantoj estas pli maldekstraj, malpli tentataj de kompromisoj aŭ kapitulacoj: la termino “socialismo” ne plu timigas ilin ... Kaj, pri kvar simbolaj punktoj de la konservativa deŝoviĝo de la “novaj demokratoj” dum la 1990-aj jaroj — la liberkomercaj traktatoj, la alta nombro de malliberuloj, la financa malregulado, la malaltigo de la salajroj —, s-ino Clinton devis fari promesojn al la adeptoj de s-ro Sanders.
La atakoj de s-ro Trump kontraŭ la meksikaj enmigrintoj kaj la islamo, lia seksismo, liaj rasistaj deliraĵoj inspiras tian abomenon, ke ili kelkfoje eklipsas la ceteron. Tamen, ĉu temas pri socialaj elspezoj, komerca politiko, internaciaj aliancoj aŭ pri militaj engaĝiĝoj eksterlande, s-ro Trump tiom insiste forpuŝis la leĝtabulon de sia partio, ke la respublikanaj gvidantoj verŝajne ne ŝanĝos ĉiujn ĉi punktojn.
Almenaŭ, se ili ne volas definitive perdi “sian” bazon, kiu jam komprenigis al ili, per sia voĉdono por kandidato, kiu vere ne estas konata pro sia reteniĝemo, sed vipas ankaŭ gvidantojn de sia propra tendaro: “Niaj politikistoj, opinias s-ro Trump, forte antaŭenigis politikon de tutmondigo. Tiu riĉigis la financan eliton, kiu helpas iliajn kampanjojn. Sed milionoj de usonaj laboristoj ricevis el tio nur mizeron kaj vomemon.” El la buŝo de miliardulo, kiu dividas sian tempon inter tegmenta loĝejo de Manhatano kaj sia privata aviadilo, tiuj vortoj ne estas senspicaj. Tamen, ili bone resumas la situacion.
ĈIO ĈI povus pensigi, ke ... la sistemo ne estas falsaranĝita. Kaj ke, kiel Francis Fukuyama, en ĵusa artikolo de Foreign Affairs sugestas, la usona demokratio funkcias, ĉar ĝi respondas al la popola kolero, elseligas la dinastion Clinton, humiligas la respublikanajn baronojn, metas en la centron de la elekto la demandon de malegalecoj, de protektismo kaj de la malindustriigo.*. Kaj eble entombigas duoblan politikan trompadon.
Dum la paso de la jaroj, la Demokrata Partio fariĝis la instrumento de la mezaj kaj superaj diplomitaj klasoj. Malgraŭ ke ĝi afiŝas la simbolojn de sia “diverseco”, ĝi tamen ricevis grandegan plimulton de nigrulaj kaj hispanparolantaj voĉoj; per sia apogo sur la sindikatoj ĝi konservis laboristan elekto-bazon. Tamen, ĝia interpreto de progreso ĉesis esti egaleca. Jen individuisma kaj paternalisma (la rekomendo fari pli da klopodoj), jen meritokratia (la rekomendo fari pli da studoj), ĝi donas nenian perspektivon al la “periferia” Usono kiu, malproksime de la marbordoj, restas ekster la prospero de la grandaj mondaj metropoloj, de la pluveto de la Wall-Street-riĉaĵoj kaj de la Silici-valo. Kaj kiu vidas malaperi la industriajn laborlokojn, kiuj servis kiel skeleto al malmulte diplomita meza klaso relative fidinta je sia estonteco.
Al tiuj kaj al la malriĉaj “blankuletoj” ankaŭ la antaŭ-Trump-a Respublikana Partio ne proponis ion interesan. Ĝia centra celo estis malaltigi la impostojn de la afer-rondoj, ebligi al ili eksporti kaj investi eksterlande. Ĉiukaze, parolante pri patrujo, pri religio, pri moralo al la laboristoj kaj al la blankhaŭtaj proletoj kaj gurdante la persekutadon de la “normala” usona loĝantaro fare de subtenataj malplimultoj kaj de sensukaj intelektuloj, la konservativuloj longtempe certiĝis, ke la celataj viktimoj de sia ekonomia kaj komerca politiko konstante servos al ili kiel voĉdona kanonnutraĵo.*
Nu, la populareco de s-ro Trump ĉe ili havas aliajn devenojn. La novjorka konstruigisto parolas al ili ne unuavice pri Biblio kaj armilportado, sed pri industrio defendenda, pri komercaj traktatoj kontestendaj. S-ino Clinton ne nepre rekonkeris la ŝaton de tiuj koleraj elektontoj per tio, ke ŝi metis la plimulton de ili en “korbon de lamentindaj homoj” konsistantaj el “rasistoj, seksistoj, samseksam-fobiuloj, fremdul-fobiuloj, islam-fobiuloj”. Tiun grandskalan psiĥologian diagnozon ŝi starigis dum monakira kunveno en Novjorko antaŭ “korbo da homoj” nepre admirindaj, ĉar tiuj multe pagis por aŭskulti ŝin.
Ĉu elekto stampita de tiaj ideologiaj perturboj kaj eĉ de la deziro renversi la tablon povas tamen konduki al venko de la kandidatino de la ĝisnuna stato? Jes, ĉar ŝia kontraŭulo estas eksterulo ankoraŭ pli abomenata ol ŝi. Envere, jen la “falsaranĝo”. Ĝi karakterizas ankaŭ aliajn ŝtatojn ol Usonon. Francujo venontjare povus sperti similan situacion: popolaj koleroj kontraŭ la tutmondigo. la sociala disigo, kaj la silenta konsento de la “elitoj” sed senmanke devojigitaj de politika ludo kiu, en ambaŭ kazoj same, ĉiam faligas la buterpanon sur la malĝustan flankon.
Ĉar nenio neatendita povus veni de s-ino Clinton — ĉirkaŭata de fakuloj, de enketistoj, de reklamistoj, ŝi kalkulas ĉion je milimetra precizeco —, s-ro Trump decidis konfuzegi la situacion. Li faris tion per tio ke li ĵetis rubujen la strategion, kiun lia partio decidis antaŭ kvar jaroj.
La reelekto de la nuna prezidanto en 2012 surprizis la respublikanajn ĉefojn. Ili konkludis el ĝi, ke venonta venko postulos ke ili ankoraŭ pli reduktu la elektan avantaĝon de la demokratoj ĉe la nigruloj (s-ino Clinton mobilizis ilin malpli ol s-ro Obama) kaj antaŭ ĉio ĉe la hispanparolantoj, kies demografia pezo ne ĉesas grandiĝi. Ĉar tiuj stumblis super la restrikta politiko de la de la respublikanoj pri enmigrado, taŭgus tiurilate montriĝi pli malfermitaj kaj laŭleĝigi parton de la eksterleĝaj enmigrintoj. Ĉar voĉdona lojaleco ne estas enskribita en la genoj, nenio malpermesas al hispanlingvano voĉdoni dekstre, se li estas kontraŭ abortigo aŭ se li ne ŝatas pagi impostojn. La polaj, italaj, litovaj enmigrintoj estis demokrataj antaŭ ol subteni Ronald Reagan; en 2000, 70 elcentoj de la islamanoj esprimis sin favore al s-ro George W. Bush; ok jarojn poste ili 90-elcente elektis s-ron Obama* ...
Anstataŭ dise elpluki kelkajn voĉojn el hispanlingva kaj nigrula elektantaro ege malfavora al la respublikanoj, s-ro Trump vetis, male, pri la nehispanlingvaj blankuloj. Kvankam tiu parto de la loĝantaro malkreskas, ĝi en 2012 estis ankoraŭ 74 elcentoj de la elektantaro. Por mobilizi ilin, speciale la malmulte diplomitajn laboristojn kaj dungitojn, s-ro Trump samtempe nutris la timon, ke alfluo de enmigrantoj kaŭzos malsekurecon kaj forviŝos la identecon, kaj martelis la promeson de industria renaskiĝo (“Regrandigu Usonon”). Tia retoriko resonas en sociaj grupoj, pri kiuj la demokrata potencularo jam ne okupiĝas, ĉar ĝi ne kalkulas ilin en la cifereca moderneco nek en la demografian diversecon, certe ĉar ĝi pensas, ke ili baraktas en kulturo kaj universo pasintaj, pereanta, ke ili estas “plorindaj”.
Nu, dum la urbegoj certigas kreskantan parton de la prospero de la lando kaj de ĝia produktado de imagoj, en la “periferiaj” subŝtatoj envere okazas la elekto. Dum kelkaj monatoj Kalifornio kaj Novjorko sentas, tion, ĉar ilia voĉo jam certas (por la demokratoj) kaj ĉar la grandeco de la venko ludas nenian rolon. Inverse, la parolon havos Ohio, Pensilvanio, Miĉigano, Viskonsino. Ĉar la rezulto tie estas pli malcerta, oni amindumas ilin, oni tie faras mitingojn, aŭskultas ilin. Kaj kion oni tie malkovras? Ke tiuj ŝtatoj, pli blankulaj, pli aĝaj kaj ofte malpli kleraj ol mezume, perdis centmilojn da laborlokoj pro delokadoj kaj pro la ĉina aŭ meksika konkurenco, ke senindustriaj partoj akumuliĝas, ke ili malpli profitis la ekonomian relanĉiĝon ol la ceteraj partoj de la lando. La protektisma kaj maltrankvila retoriko de s-ro Trump tie bone akceptiĝas; s-ino Clinton pli penos por vendi la “bonan bilancon” de la prezidanto Obama.
Baldaŭ, kiam la urbegoj estos ankoraŭ pli grandiĝintaj, kiam la enmigrado estos transforminta Usonon en landon konsistantan plejparte el “malplimultoj”, la demokratoj eble povos rezigni pri la laborista Mezokcidento, same kiel ili antaŭe faris pri la “etblankuloj” de la sudo. Sed ne ĉi-jare.
Ĉi-jare estas tro frue por senriske povi riproĉi kvazaŭ infanojn tiujn, kiuj (malbone) reagas al la problemoj, kiujn oni kreis mem. Por ordoni al ili kleriĝi, ŝanĝi la profesion, transloĝiĝo. Ĉar, kun s-ro Trump en la areno, la demokratoj ne povas plu certi ke tio, kio restas al ili kiel laborista bazo, havas nenian alian elekton ol voĉdoni por ili. Simbolo de politika “elito”, kiu de kvaronjarcento kondukis la popolan mondon al la katastrofo, s-ro Clinton subite devas konsideri loĝantarojn, kies ekonomia sorto estas minacata, kiun la perdo de ĝia antaŭa socia statuso teruras. Ŝia kariertabelo estas brila; sed ŝajnas ke, en 2016, multaj usonanoj volas eksigi la eksigistojn kaj pretas fari tion per dinamitulo nomata Donald Trump.
Nun, subite, la blankuloj en mizera stato komencas kalkuli. Oni aŭskultas ilin same kiel antaŭ duonjarcento la nigrulan ĉifonproletaron. Kaj oni malkovras, ke la vivatendo de la ministoj de Apalaĥoj, de la tabakkulturistoj de Virginio, ĉiuj kiuj devis ŝanĝi sian laboron, fariĝi gardistoj ĉe Walmart kaj dume perdi du trionojn de sia salajro, malaltiĝas. Ke, por la sendiplomaj blankuloj, tiu vivatendo estas nun je preskaŭ dek tri jaroj pli malalta ol tiu de la blankuloj kun universitata kariero (67,5 kontraŭ 83,4); ĉe la virinoj la diferenco estas iomete pli ol dek jaroj (73,5 kontraŭ 83,9). Oni trovas jam ne nur en la nigrulaj getoj lombardejojn, junajn fraŭlajn patrinojn dependajn de sociala helpo, altajn kvotojn de trodikeco, de toksomanio, de memmortigo. Por tiu loĝantaro en mizero, la sperto de s-ino Clinton, ŝia fidelo al la politikaj normoj de Vaŝingtono, la apogo kiun ŝi ricevas de la ĉefaj komunikiloj ne estas nepre atuto.
Al kio similos ilia “postindustria” estonteco, kiam ĉiuj karbominejoj, en kiuj ili laboras, estos fermitaj, kiam la taksiistoj kaj kamionistoj estos anstataŭitaj de veturiloj aŭtomataj gvidataj de Google, kiam la superbazaraj kasistinoj fariĝos skaniloj kaj la laboristoj robotoj? Ĉu ĉiuj programistoj? Ĉu ĉiuj servistoj? Ĉu ĉiuj mementreprenaj liveristoj de manĝaĵoj poŝtelefone menditaj, ĉambroluistoj al turistoj, naturĝardenistoj, mastrumhelpistoj? S-ino Clinton ne respondas al tiu maltrankvilo, ĉar ŝi certe samrangigas ĝin al rifuzo de progreso. S-ro Trump siavice martelas ĝin por alparoli tiujn, kiujn la brutaleco de lia persono kaj lia manko de sperto teruras: “Kion vi havas por perdi?”
Ĉu falsaranĝita aŭ ne, ni baldaŭ scios, ĉu la usona sistemo malstabiliĝis por transdoniĝi al homo kiel li. Sed, supoze, ke en la venontaj semajnoj atenco, malbona televid-elpaŝo aŭ la malkovro de kompromitaj korespondaĵoj sufiĉos por bari la vojon de s-ino Clinton al la Blanka Domo, tiam pruviĝus, ke la partio de la novliberala nuna stato, anstataŭ efike batali kontraŭ la aŭtoritateca dekstro, ekde nun estas ties ĉefa helpo.
Serge HALIMI.