Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Jen Britoj, kiuj adoras Bruselon

En Ĝibraltaro, lasta kolonio en Eŭropo

Amasege voĉdoninte kontraŭ “Brexit”, la loĝantoj de Ĝibraltaro montris sian alligon al Eŭropa Unio, kiu konsentas al ili multajn esceptojn kaj rolas kiel peranto kun Hispanio. Kun areo simila al tiu de unu Pariza distrikto, tiu teritorio estas samtempe unu el la plej riĉaj de la mondo, kaj la lasta malkoloniigenda de Eŭropo, laŭ Unuiĝintaj Nacioj.

Iomete antaŭ la sunsubiro, dekoj da kvarradaj kaj duradaj veturiloj svarmas antaŭ la doganejo. Ĉe la elirejo de Ĝibraltaro regas etoso turmentiĝa kaj enua. La limloĝantaj laboristoj devos atendi ĝis du horoj por atingi la najbaran andaluzian urbon, La Linea de la Concepción, apenaŭ centmetran for. Malhelverde vestitaj, armitaj de pistolo kaj policbastono, la anoj de la Guardia Civil — Hispana policforto kun armea statuto — zorgeme kontrolas la veturilojn, ĉu ili transportas kontrabandaĵojn kaŝitajn sub trompopanelo. En la Hispana teritorio kontraŭleĝa ŝakrado de tabako estas profitdona afero: la antaŭtago polico konfiskis 70 000 paketojn, tio estas valoro de 315 000 eŭroj. Oficiale la regionaj loĝantoj rajtas kvar paketojn, la turistoj dek.

Kolonio de la Brita krono, Ĝibraltaro ne estas parto de la areo de Schengen. Hispanaj aŭtoritatoj do povas severigi kontrolojn ĉe la limo de tiu liberhaveno en kiu varoj kaj servoj estas imunaj de aldonvalora imposto (AVI)*. “Ĉi lastajn jarojn, la ekonomia krizo, kiu trafas Hispanion, instigis iujn senlaborulojn al fraŭdo, kaj tio pliigis la konfiskitajn tabakokvantojn”, klarigas membro de la Guardia Civil. Ili kreskis de 147 000 paketoj en 2008 ĝis preskaŭ unu miliono en 2013 antaŭ ol malkreski ĝis 330 000 en 2015, sed, li precizigas, “la severeco de la kontroloj varias laŭ la politika koloro de la registaro”.

* Memuaro de la Eŭropa Komisiono, Bruselo, 24-a de septembro 2013.

Hispanio, kiu postulas suverenecon sur tiu kolonio, uzas por politikaj celoj la doganajn kontrolojn, kiuj aldoniĝas al policaj ĉe tiu limo de la areo de Schengen kaj malhelpas cirkuladon en ĉi zono. Dum la konflikto paciĝis sub la registaro de la socialista José Luis Rodríguez Zapatero (2004-2011), la enposteniĝo de la konservativuloj de Popola Partio (PP) plivigligis la postuladon pri tiu teritorio de milita intereso, cedita al Britoj por ĉiam per la traktato de Utrecht en 1713. “Neniam forlasita, la ambicio rehavi la Rokon (kromnomo de la kolonio superita de kalkŝtona monolita pinto je 426 metroj) restariĝis dum la diktaturo de Francisco Franco (1939-1975), kiu iris ĝis fermi la landlimon depost majo 1968, memorigas Jesús Verdú, profesoro pri internacia juro en la universitato de Kadizo. Tiam vidita kiel malamiko, la kolonio ankoraŭ tiklas la patriotan senton de la Hispanoj. Tamen, ekzistas granda misscio pri tio, kio reale estas Ĝibraltaro: la ekonomia motoro de ĉi zono.”

La plejparto el la 120 000 loĝantoj de Campo de Gibraltar, najbara “comarque” (Hispana administracia unuo) de 1200 kvadrataj kilometroj konsistanta el sep Hispanaj municipoj, kontraŭas la restituon de la Roko. En tiu regiono ruinigita de 35% senlaboreco, la kolonio en 2013 generis 25% el la malneta enlanda produkto (MEP), tio estas duoble ol ses jaroj antaŭ, laŭ raporto publikita de ĝia komerca ĉambro. “Tiuj, kiuj, en la ĉirkaŭejo, perdis sian laboron post la krizo en 2008, rapide trovis novan ĉi tie, kie senlaboreco preskaŭ ne ekzistas, diras S-ro Edward Macquisten, direktoro de la komerca ĉambro de Ĝibraltaro. En 2015 estis ĉirkaŭ 24 500 laborantoj, tio estas 7 500 pliaj ol antaŭ jardeko. Triono estis limloĝantoj. Krome, la loka MEP superas 1,9 miliardojn da eŭroj, tio estas duoblo ol tiu de 2008”. Tiu “roko” de 6,8 kvadrataj kilometroj iĝis unu el la plej riĉaj teritorioj de la mondo, rilate al jara enspezo por loĝanto.

Post ĝia devontiĝo en 2002 por “plibonigi travideblecon kaj starigi interŝanĝojn de informoj pri impostaj aferoj*”, la teritorio ne plu estas rigardata kiel imposta paradizo de la Organizaĵo pri Ekonomia Kunlaborado kaj Evoluiĝo (OEKE). Tamen, kun laŭprofita imposto de 10%, kontraŭ 30% en Hispanio, ĝia avantaĝega impostosistemo logas entreprenojn, kiuj tie sidejiĝas nur por malpliigi siajn funkcikostojn, dum ili praktikas sian metion en alia lando. Tiel 20% de la veturiloj de Unuiĝinta Reĝlando estas asekurataj de kompanioj, kiuj sidejas en Ĝibraltaro, kaj granda parto de la Britoj tie pagas siajn vetludojn. Pionira pri laŭleĝigo de interretaj vetludoj, la kolonio altiris la dudek plej grandajn interretajn kazinojn.

* Letero de la ĉefministro de Ĝibraltaro Peter Caruana al la ĝenerala sekretario de OEKE, 27-a de februaro 2002.
Madrido ne agnoskas maran spacon al la Roko

Sub la Mediteranea suno, vivo estas ja pli agrabla ol en Londono, streso malpli prema. La procento de krimoj estas preskaŭ nula. Por Brito, elektro, telefono kaj luprezoj malpli kostas en tiu tre britstila urbo, kun poŝtkestoj kaj telefonbudoj same ruĝaj ol en lia insulo. Sed la luprezoj restas ege troaj por la loĝantoj de Campo de Gibraltar, kies dekono laboras sur la Roko: luprezo povas esti ĝis triobla ol en Línea de la Concepción. La limloĝantoj estas la unuaj ĝenataj de tiu geopolitika konflikto. “Kiam la Hispanaj regantoj instigas la doganistojn perturbi la Llanitos (kromnomo de la loĝantoj de Ĝibraltaro) kaj limigi la turistan fluon, ili ĉefe punas siajn proprajn civitanojn”, opinias gastejestro de la Andaluzia urbo.

Hispana unua najbara komunumo, La Línea de la Concepción montriĝas ege malgaja. Pluraj komercejoj malaperis. Aliaj konstatis falon je 50% de sia vendokvanto, kaj eĉ la trinkejoj malpleniĝas. “Turismo malkreskis en la zono, kaj cetere ni, Ĝibraltaranoj, evitas nun iri en Hispanan teritorion, kiel ni faris antaŭe, klarigas S-ino Gemma Vásquez, prezidanto de la Federacio de malgrandaj entreprenoj de Ĝibraltaro. Nia mono malpli eliras de ĉi tie, ĉar ni hezitas trinketi ion malmultekoste ĉe la alia flanko de la landlimo, pro la longaj doganaj kontroloj kaj ankaŭ pro atakoj kontraŭ niaj veturiloj, kiuj pliiĝis ĉi lastajn jarojn”.

La plistreĉiteco rekomenciĝis en la somero 2013, kiam Ĝibraltaro konkrete malpermesis trenretan fiŝkaptadon per la kreo de artefarita refo de sepdek betonaj blokoj kun fostoj. Tiu “verda” iniciato kolerigis Hispanion, kiu ne agnoskas teritorian marakvon al la kolonio kaj starigis punajn kontraŭrimedojn per dogana fervoro ĉe la landlimo. “Tiu neado de teritoria suvereneco sur la apudaj akvoj estas interpretado kontraŭa al la konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri mara rajto de 1982, klarigas Jesús Verdú. Sensencaĵo, kiam oni scias, ke en la 19-a jarcento la diskuto temis pri la limo de maraj spacoj inter la kolonio kaj ĝia Hispana najbaro.”

Al la konflikto pri teritoriaj akvoj aldoniĝis tiu pri aerspaco. La loko de la flughaveno estas disputata, ĉar ĝi apartenas al zono, kiun la Ĝibraltaranoj prenis en la 19-a jarcento. Tiam flava febro plurfoje trafis la kolonion kaj la Hispanoj permesis al siaj najbaroj instali portempan kampadejon por sanuloj preter la limoj difinitaj de la traktato de Utrecht. Sed la kampadejo daŭris post la epidemio. Per la interkonsento de Kordovo en 2006, la eksa socialista registaro provis repaciĝon kun la Britoj kaj por la unua fojo funkciigis aervojojn inter Hispanio kaj Ĝibraltaro. Sed tre rapide la nova registaro nuligis tiun interkonsenton. De tiam, neniu aviadilo ekfluganta el tiu flughaveno rajtas superflugi la Hispanan aerspacon. Kaj Ĝibraltaro estis flankenmetita por la “Eŭropa unika ĉielo”.

Kvankam ĝiaj loĝantoj amase voĉdonis (je 96%) por la restado de Unuiĝinta Reĝlando en Eŭropa Unio, Ĝibraltaro profitas de aparta statuso, kiu malobservas multajn Eŭropajn regulojn: ne nur ĝi ne devas pagigi AVI-on, ĝi ankaŭ ne estas koncernata de dogana unuiĝo, nek de komerca politiko, nek de komuna fiŝkaptada politiko.

De post la ”Brexit“, la najbaroj ambaŭflanke de la landlimo maltrankviliĝas. Ĉi tie la ekonomio estas tre vigla, grandparte pro la aparta statuso de Ĝibraltaro en Eŭropa Unio, pludiras Jesús Verdú. La ĉi tien eksterlokigitaj entreprenoj eble povas serĉi alian sidejon en Eŭropo. Krome, Bruselo ne plu agos kiel peranto okaze de politika konflikto inter Ĝibraltaro kaj Hispanio.” Tamen ĝis nun oni ne konas la realajn konsekvencojn de la “Brexit”, kaj multaj loĝantoj restas optimismemaj. “Tra la jarcentoj, la Llanitos vivis en malbonsorto kaj ĉiam sukcesis adaptiĝi, deklaras S-ro Macquisten. Ĉi tie ni vivas en komunumeco, ni estas kunligitaj, kaj la homoj, tre entreprenemaj, scias ekpreni la plej etan okazon, kiu aperas”.

Hispanio vidas Brexit-on kiel ŝancon. Tiel, ĝia ministro pri eksterlandaj aferoj, S-ro José Manuel García-Margallo, impetis por proponi ian portempan kunsuverenecon, kies celo estos Hispana aneksado de la teritorio. Kvankam tia dispozicio ebligus ilin resti en Eŭropa Unio, la loĝantoj de Ĝibraltaro firme kontraŭas tion. Krome, Popola Partio malakceptas rekte trakti kun iliaj reprezentantoj kaj rifuzas agnoski al teritorio alian statuson ol kolonio, konforme al decido de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (OUN) klasi ĝin inter la neaŭtonomajn spacojn malkoloniigendajn. “De post la 1960-aj jaroj, Hispanio alvokas la principon de teritoria integreco, argumentante, ke la Brita kuratoreco sur Ĝibraltaro detruas ĝian nacian unuecon. Tamen la Ĝenerala Asembleo de OUN limigas sin inviti la registarojn de ambaŭ landoj diskuti pri Ĝibraltaro por ĉesigi ĝian kolonian statuson”, resumas Jesús Verdú. Tiu diskuto ne devas forgesi la interesojn de la Llanitos. En 1967, 99,6% de ili per referendumo esprimis sian ligitecon al statuso de transmara Brita teritorio. La starigita regaŭtonomio dispozicias, ke la Brita krono intervenas nur pri eksteraj kaj defendaj aferoj.

“Brexit” povas ŝanĝi la ludon pri la perado starigita post la disputo de 2013. La Eŭropa Komisiono forte rekomendis fluidigi la cirkuladon ĉe la landlimo, kie trozorgemaj kontroloj estigis senfinajn atendovicojn, kiuj daŭras ĝis naŭ horoj — kaj samtempe malpliigis tiean kontrabandon je preskaŭ 50% laŭ la Hispanaj estraroj. De tiam Hispanio ekmodernigis la landlimajn alirejojn, pliigis de du al kvar la alirvojojn al la lando, inter ili unu estas rezervata por la Hispanaj limloĝantaj laboristoj. Plie ĝi ekfunkciigis skanilojn, legilojn de fingropremsignoj kaj vizaĝrekonajn sistemojn, kaj ĝi kreis spacon por traserĉi suspektindajn veturilojn. Kelkajn monatojn antaŭ la fino de tiuj laboroj, finitaj en la somero 2015, S-ro García-Margallo tamen rifuzis malpliigi la doganajn kontrolojn pro la persistema kontrabando, kiu laŭ li kostis 700 milionojn da eŭroj al Eŭropa Unio inter 2010 kaj 2013*. Malfidemo ja daŭras, pri tio atestas esploro de la Eŭropa Ofico por Kontraŭfraŭda Lukto (EOKL), kiu montras indicojn de kontraŭleĝaj ŝakradoj ĉirkaŭ la kolonio kaj ekziston de mafioj ligitaj al tiu komerco. De la 1-a de januaro 2015, Ĝibraltaro do estis devigita malpliigi importadon de cigaredaj paketoj de 110 ĝis 90 milionoj.

* El País, Madrido, 13-a de aŭgusto 2014.
“Nia suvereneco neniam povos esti intertraktita”

Malgraŭ la ekonomia influo de la Roko sur la zono, la Hispana registaro neglektas konsideri la opinion de la Ĝibraltaranoj. “Nia suvereneco neniam povos esti intertraktita. Ni estas Britoj, kaj oni devas respekti la ekziston de loĝantaro instalita tie de tri jarcentoj”, insistas S-ro Fabian Picardo, ĉefministro de Ĝibraltaro. Laŭ OUN la loĝantaro devas decidi pri sia estonteco, same kiel ĝi jam duan fojon faris en 2002: preskaŭ 99% de la loĝantoj tiam rifuzis per referendumo alligi sin al Hispanio. “Ja ne mirinde ili volas resti Britoj!”, ekdiras S-ro Francisco Linares, iu loĝanto de San Roque, urbeto fondita en 1704 de la ekzilitoj de Ĝibraltaro, dekon da kilometroj for. Post la preno de la urbo en 1704, ĝiaj loĝantoj estis devigitaj foriri profite al Britoj. Same kiel S-ro Linares, multaj ĉi tie revas pri la tago, kiam la Hispana flago tie denove flirtos. “Tuj kiam Llanito trairas la landlimon, li rapide konsciiĝas pri la malsama vivnivelo kaj demandas sin, kion Hispanio povus doni al li. Niaj regantoj devas ĉesi konsideri la Rokon kiel malamikon kaj klopodi plibonigi la zonon por igi ĝin pli alloga por la Ĝibraltaranaj okuloj.”

Tamen ne estas facile allogi bonhavan loĝantaron, kiu ne vere kredas je ebleco de brila estonteco kun tiuj, kiuj persekutas ĝin de jarcentoj. En la trinkejoj la anglalingvaj konversacioj integras malpli kaj malpli Hispanlingvajn pruntojn. “Kvankam dulingvismo tie evidentas, junuloj, kiel miaj infanoj, havas pli kaj pli malfacilaĵojn por esprimi sin en la Hispana, rimarkas S-ro Peter Montegriffo, advokato, ministro pri komerco kaj industrio inter 1996 kaj 2000. Certe pro anglalingva edukado, sed ankaŭ ĉar ili ligas la kastilian al malamikema lando kaj rifuzas paroli ĝin.” Anstataŭ klopodi por ripari tion, Madrido decidis en 2015 fermi la pordojn de la Instituto Cervantes, kies rolo estas instrui kaj disvastigi la Hispanajn lingvon kaj kulturon. Tiel forviŝante iom pli sian stampon sur tiu popolo, kiu iam fieris pri sia miksita kulturo.

Lola PARRA CRAVIOTTO