Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Male al la scenaro ja kutima de jardekoj, Francujo ĉi-foje ne tuj agnoskis la kontestatan — kaj sekvatan de popolribeloj — elekton de la gabona prezidanto, la 31-an de aŭgusto. Ĉu s-ro Ali Bongo estos aŭ ne konfirmita en sia funkcio, temas pri turno en la historio de tiu eta lando de centra Afriko, simbolo de ŝanceliĝanta “Francafriko”.
“ONI NE ORGANIZAS elektojn por ilinmalgajni.” Ja konata de gabonanoj, tiu formulo atribuata al Omar Bongo, kiu regis la landon de 1967 ĝis 2009, sonas kun aparta akreco en Libreville. La postbalota krizo, kiu komenciĝis la 31-an de aŭgusto 2016, ŝajnas kvazaŭ perfekta kopio de tiuj, kiuj regule fajrigis Gabonon de 1990, dato de enkonduko de plurpartieco. Kun tamen tiu granda diferenco: la Eŭropa Unio, Francujo kaj la Unuiĝintaj Nacioj (UN) ĉi-foje tuj alvokis respekti la “travideblon” de la rezultoj, tiel forlasante la silenton, kiu tiom pezis okaze de la elekto de 2009*. Tiam, la sukcedo de la mortinta Omar Bongo, plejaĝulo de la afrikaj ŝtatestroj kaj granda amiko de Francujo, estis sur la tagordo. La anonco de la venko de s-ro Ali Bongo tuj estigis plej viglajn kritikojn de la opozicio, kiu denuncis fraŭdojn en la voĉkalkulado. Internaciaj Observo-Misioj (Eŭropa Unio, Afrika Unio, Internacia Organizaĵo de Francparolantaro), subpremitaj manifestacioj, plendoj deponitaj ĉe la konstitucia Kortumo... nenio sukcesis. La supozata filo* sukcedis do al la patro, sub la favora rigardo de la franca tiama prezidanto, s-ro Nicolas Sarkozy, kiu gratulis sian “amikon” jam antaŭ la decido de la konstitucia Kortumo.
Kun oficiala rezulto 41,79%, dum la unusola balotvico, s-ro Bongo tiam oficiale antaŭis siajn du konkurantojn, s-roj Pierre Mamboundou (25,64%) kaj André Mba Obame (25,33%). Poste, pluraj enketoj atestis, ke la rezultoj estis trukitaj. En dokumenta filmo elsendita de la franca televidĉeno France 2 en decembro 2010, s-ro Michel de Bonnecorse, ekskonsilanto pri Afriko de la franca prezidanto Jacques Chirac, kreditigis ĉi tiun version de la faktoj*.
Kelkajn monatojn poste, en februaro 2011, la Wikileaks-telegramoj konfirmis tiun version: “Oktobro 2009, Ali Bongo inversas la kalkulon de la voĉoj kaj deklaras sin prezidanto”, skribis la usona ambasadoro en Parizo, s-ro Charles Rivkin, en telegramo sendita en novembro 2009 al la ŝtat-sekretariino (ministro pri eksterlandaj aferoj), s-ino Hillary Clinton, kiu tuj konsilis al s-ro Barack Obama ne agnoski la venkon de s-ro Bongo*... Sen sukceso; la usona prezidanto eĉ akceptos sian sanranganon en 2011. La 16-an de januaro 2016, ĉe la tv-elsendo “On n’est pas couché” (France 2), la franca ĉefministro Manuel Valls nevole diris, ke en 2009 s-ro Bongo ne estis elektita “kiel oni komprenas tion”...
EN 2016, ja la oficialaj rezultoj de la provinco Haut-Ogooué, la lando de la familio Bongo, denove estigas polemikon: 95,46% de la voĉdonantoj laŭ ili favoris la elirantan prezidanton, kun partopren-proporcio je 99,93%; tio signifas, ke nur 50 voĉrajtantoj, el la 71 714 enskribitaj sindetenis! Ĉu la Haut-Ogooué estas simple feŭdo de la Bongo-klano? “Tute ne, necesas fini tiun miton: Ali ne plu havas la fortan subtenon, kiun lia patro ĝuis”, protestas s-ino Claire H., sendependa profesiulino, tre konata en Gabono*. Sed kial tiu provinco (ekzistas naŭ en la lando) troviĝas nun sub la lumoj? “Ali lasis sin surprizi de la voĉdono en la ok aliaj provincoj, komentas Gustave D., gabona esplor-ĵurnalisto. Eĉ se kelkaj fraŭdaj alĝustigoj okazis tie, la interspaco kun Jean Ping estis tre granda — ĉirkaŭ sesdek mil voĉoj. La registaro do devis koncentri la fraŭdon en la Haut-Ogooué por kompensi la diferencon, kaj alveni ĵus antaŭe.”
Tro kruda kaj impete uzata, la fraŭdo iom post iom transformiĝis en danĝero. Posedanta grandan kvanton el la 297 protokoloj de tiu regiono, kie ĝi sendis observantojn, “la observo-misio de la Eŭropa Unio ne povos fermi la okulojn. Estas nur afero pri tempo”, certigas s-ro Pierre P., fama gabona advokato de Libreville.
Taskita pristudi la plendon deponitan en 2009 de la opozicio ĉe la konstitucia Kortumo, tiu juristo bone konas la dosieron. “La eŭropa observo-misio por la baloto en Gabono devas, laŭ sia kontrakto, respekti la gabonan suverenecon kaj ties procedurojn. Sed, parolante pri “nenormalaĵoj” en sia antaŭraporto, ĝi ĉi-foje avertis Ali Bongo.” Malgraŭ tio, ĉu la scenaro de 2009 ne estas ripetiĝonta? “Ne! La Gabono de 2016 ne estas tiu de 2009, komentas s-o Michel K, eksa alt-funkciulo ankoraŭ proksimulo de la familio Bongo. La prezidantino de la Kortumo, Marie Madeleine Mborantsuo, estas ja plu feŭdulo de la registaro: sed la socio ja ŝanĝiĝis. Ali ne havas la kapablon de sia patro. Ene de kelkaj jaroj, li transformis la centralizitan kaj unuecan sistemon de tiu ĉi en veran disnastian predadon, kulminigante la volon de ŝanĝo de la gabonanoj.”
La reĝimo de s-ro Bongo ja enkadriĝis en duobla movado de kontinueco kaj rompo. Kaj, kurioze, tiuj du tendencoj nutras la nunan politikan krizon. Unue kontinueco, ĉar la prospero de la gabona Respubliko baziĝas sur rento-strategio neŝanĝita depost la sendependiĝo de la lando, en 1960: la ekonomio estas tute dediĉita al la produktado kaj eksportado de naturaj riĉofontoj. “Dum la kolonia epoko, la valora ligno de la okume-arbo ja vivtenigis la landon kaj la tutan Francan Ekvatoran Afrikon. Poste aldoniĝis mangano, uranio kaj kompreneble nafto”, memorigas la geografo Roland Pourtier, emerita profesoro ĉe la universitato Paris-1 Panthéon-Sorbonne*. En 1975, Gabono aliĝas al la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL) (en la angla Organization of the Petroleum Exporting Countries — OPEC). Por faciligi tiun aliĝon, la prezidanto Albert-Bernard Bongo adoptas tiam la islaman nomon El Hadj Omar Bongo. Tiam komenĉiĝas feliĉa periodo por la nacia ekonomio, tiel nomata “la dek du gloraj”, ĝis la petrola kontraŭ-ŝoko de 1985, kaj denove prospera periodo, de la fino de la 1990-aj jaroj ĝis 2014.
Do la ligno-ekspluatadon — 85% de la teritorio estas arbaroj — sekvis la “minaj cikloj”, kaj petrolo. El ĉekomenca produktado de 250 000 bareloj tage en 1975, la pinto de la petrolproduktado estas atingita en 1997 (350 000 bareloj tage, tio estas rekorda produktado de 18,5 milionoj da tunoj). Gabono tiam aperas kiel “tropika emirlando”. Kun modesta loĝantaro (1,8 miliono da loĝantoj en 2013), la ŝtato vivtenas sin per siaj rentoj, laŭ la fluktuoj de la kurzoj. Ĉe la kerno de la aparato estas “grandaj entreprenoj, ĉefe francaj, en diversaj sektoroj (ligno, petrolo, uranio), kaj la gabona ŝtato, kiu sisteme aĉetas 20% de ties kapitaloj”, daŭrigas Roland Pourtier. Provizinte miliardojn da afrikaj frankoj dum preskaŭ kvar jardekoj kaj riĉiĝo-fonto por la regantaj elitoj, la rento de la krudmaterialoj estis nur tre marĝene reinvestita en la landa ekonomio. “La rentulo-ŝtato funkciis en Gabono dum jaroj per predado de riĉofontoj profite al ĝia reganta klaso”, ĉirkaŭ kiu “disvolviĝis parazita kapitalismo, kiu apenaŭ ebligis plibonigi la vivkondiĉojn de la loĝantaroj”, substrekas la politikologo Thomas Atenga*.
Longtempe emblemo de la “Francafriko” (vd ...), Gabono donis al si centralizitan ŝtaton kun ĉefo Omar Bongo, inventinto de redisdono-maniero per korupto kaj prebendoj lerte disdividitaj inter la regionoj, la etnoj kaj la politikaj fortoj de la lando. Tiu disdivido (nur parta) de la rento sekvis logikon nun bone konatan. Ĝi uzis oficialajn kanalojn — per “monsumoj” pagitaj en la ĉirkaŭaĵo de la regantaro kaj la teritoriaj administrejoj — kaj neoficialaj kanaloj — per personaj donacoj de la “prezidanto-ĉefo” laŭ la sociaj krizoj (universitatoj, hospitaloj, ...) kaj la reto de la kromedzinoj de la prezidanto kaj de lia ĉirkaŭaĵo. “Iam, tutaj kvartaloj de Libreville vivis el tiuj malavaraj donacoj originantaj el la “seksa vagado” de la regantaj elitoj”, memorigas Roland Pourtier. Ĉi tiu ŝtata strukturo de “korupto-rento” estis fajne pristudita de multaj francaj kaj usonaj universitatanoj*.
Heredanto de la Bongo-dinastio de 2009, la filo ne fundamente modifis la organizadon precize aranĝitan de sia patro. “La gabona ŝtato kaj ties ekonomio plejparte funkcias en kontinueco”, komentas Roland Pourtier. S-ino Marie Madeleine Mborantsuo (alinomita: “3M”), ekzemple, eksa kromedzino de Omar Bongo kaj prezidantino de la konstitucia Kortumo (instanco kreita en 1991, post enkonduko de plurpartieco), okupas tiun strategian postenon de pli ol dudek jaroj...
Sur la ekonomia kampo, s-ro Bongo en 2009 prezentiĝis al la voĉdono de siaj samcivitanoj kun ambicia “strategia plano de disvolviĝanta Gabono” (SPDG), artikita ĉirkaŭ industriigo kaj daŭrigebla mastrumo de la riĉofontoj. La SPDG, kiu estis supozata doni novajn perspektivojn al la lando, vojkrucis kun la volo afiŝita de multaj afrikaj regantoj atingi la statuson de “sojlolando” danke al “gajnanta integriĝo” en la tutmondiĝon. Li tiel obeis al la ordonoj de la internaciaj institucioj (Monda Banko, Internacia Monfonduso), tiuj mem, kiuj en la 1990-aj jaroj trudis la planojn de struktura alĝustiĝo. La SPDG kreis kelkajn novaĵojn. En la ligno-sektoro, ekzemple, la eksterlandaj kompanioj ricevis devigon transformi la arbotrunkojn antaŭ eksportado. Meblofabriko tiel naskiĝis pro tiu volo majstri la aldonvaloron per lokaj industriaj tranformadoj. Ankaŭ en la agronutra sektoro, investoj estis realigitaj aparte profite al etendigo de plantaĵoj de oleopalmoj kaj heveoj. Sed, post sep jaroj da regado, neniu el tiuj iniciatoj sukcesis limigi la pezon de la petrola rento aŭ eltiri la landon el ĝia nutra dependeco (80% da importitaj produktoj) — tipa skemo de la “holanda malsano”, kiu infektas la ekonomiojn apogitajn al la krudmaterialoj*.
Konkrete, la sola grava ŝanĝo venis el la inversiĝo de la petrolkurzoj. Jes ja, en 2016 Gabono restas la kvara produktanto de nigra oro en subsahara Afriko, malantaŭ Niĝerio, Angolo kaj Kongo-Brazavilo. Sed tiu riĉaĵo tiom esenca por la ŝtato (70% el la eksportaĵoj, 20% de la malneta enlanda produkto (MEP) kaj 40% de la buĝetaj enspezoj) ŝrumpis post la ekonomia ŝoko de la somero 2014. Transpasinte la pinton de 100 dolaroj du jarojn antaŭe, la barel-prezo falis sub la nivelon de 40 dolaroj en 2016. Rezulte: la publika ŝuldo grandiĝas, plipezante sur la buĝeto kaj la investoj. Port-Gentil, la ekonomia ĉefurbo de la lando, restas sufokita de tiu returniĝo. Ene de unu jaro, la agantoj de la petrol-sektoro (Total, Shell, Vaalco, ktp.) kune kun la subkontraktantoj (Schlumberger, Addax Petroleum, Satram, ktp.) ĉesigis la investojn, fermis kelkajn produktejojn kaj amase maldungis. Laŭ la nacia Organizaĵo de la petrol-dungitoj, preskaŭ 4 000 dungoj (el 140 000 loĝantoj) estis templimigitaj aŭ perditaj en dek ok monatoj.
Tia konjunktura returniĝo (kiu laŭ la monda Banko, ankaŭ frapis sektorojn kiel la agronutran, la konstruadon, la lignon kaj la transportojn) rapide suferigas la kernon mem de la socio*. Ja, ĉar la ŝtato rentulo kaj predanto lasas malmulton al la civitanoj por la ĉiutaga vivo, la plej eta senreguligo fariĝas sociaj dramoj. La lando ja estas la unua de la afrikaj landoj koncerne la enspezon por unu loĝanto — kalkulita laŭ egaleco de aĉetpovo, la MEP por unu kapo pasis de 15 100 dolaroj en 2009 al 20 100 dolaroj komence de 2015-, sed ĝi falas ĉe la 112-a tutmonda rango koncerne la indicon de homa disvolviĝo, kiu integras socialajn kriteriojn kiel aliron al flegado aŭ al edukado. Pli ol duono de la gabonanoj troviĝas hodiaŭ sub la malriĉo-sojlo.
La kuniĝo de tiuj faktoroj — daŭreco de la rentulo-ŝtato, korupto, forta ekonomia kaj socia difektiĝo — klarigas la profundecon kaj la radikalecon de la politika krizo, kiu komenciĝis fine de aŭgusto 2016. Dum la lastaj jaroj, la ĉiutaga vivo en la ĉefurbo kaj en la aliaj urboj (85% de la loĝantaro estas en urbaj zonoj) malboniĝis tiom, ke ĝi detruis la jam fragilan socian teksaĵon. La listo de la ĉiutagaj malfeliĉoj de la gabonanoj enhavas samtempe la malriĉiĝon de junularo frapita de senlaboreco (ĉirkaŭ 30% de la profesia loĝantaro, inter kiuj 60% estas junuloj), rapidkondukitajn arestojn okaze de la studentaj aŭ sindikataj manifestacioj (multaj de januaro 2016), la malboniĝon de la aliro al flegado (300 000 afrikaj frankoj, tio estas 450 eŭroj, estas nun postulataj kiel garantisumo por eniri hospitalon), misfunkciadon de la publikaj servoj, ripetatajn elektro-malkonektojn...
Tiaj estas la facetoj de perforto, kiu “entenas la fizikajn agojn, same kiel la agojn aŭ interagojn kaŭzantajn psikologiajn agresojn kaj sociajn miskvalifikojn, kaj [kiu] inkluzivas la trudadon kaj la perfortaĵojn ordonitajn de la ŝtato kaj ĝiaj reprezentantoj*.” Tiu multforma brutaleco retroviĝas en la radikaliĝo de parto de la hiphop-kulturo amase adoptita de la junularo en la 1990-aj jaroj.
“Plimulto de la membroj de la opozicio nun timas por sia vivo en Libreville, diras la gabona ĵurnalisto Gustave D. La subpremaj fortoj de Ali Bongo integris “vizaĝkaŝitajn lusoldatojn” taskitajn pri la malpuraj laboroj.” La 8-an de septembro, la opoziciulo Jean Ping fine decidis deponi plendon ĉe la konstitucia Kortumo. “Mi bone konas la sekretajn regulojn de tiu institucio, komentas la advokato Pierre P.. Kiel ĉiam en Gabono, la eksteraĵoj de demokratio estas savitaj. Ni havas tiun kortumon, kaj unu Nacian Elekto-Komisionon aŭtonoman kaj konstantan — NEKAK) (Commission électorale nationale autonome et permanente — Cenap): du institucioj supozataj garantii la travideblon kaj la respekton de la leĝo. Sed sufiĉas iom skrapi kaj vi vidos la veran vizaĝon de tiuj instancoj: ili estas laŭlitere preditaj de la regantaro. Jen kial la tendaro de Jean Ping tiom longe hezitis antaŭ ol deponi sian plendon.”
Se oni observas la enhavon (naŭ juĝistoj, el kiuj tri nomumitaj de la prezidanto de la Respubliko, tri de la prezidantp de la Senato kaj tri de la prezidanto de la nacia Asembleo, du proksimuloj de la Bongo-klano) kaj la historion de la konstitucia Kortumo (ĝia prezidantino estis ĵus reelektita por kvara sepjara mandato!), aperas konvinko: tiu institucio ŝajne ne uzurpis sian kromnomon “Piza turo”, ĉar ĝi ĉiam samflanke kliniĝas, tiu de la registaro. La gabonanoj bone tion scias. De jardekoj, ilia ŝtato kutimigis ilin al vasta ombroludo, kie ĉiu sekreto estas samtempe zorge gardata kaj konata de ĉiuj.
ALIA GRAVA DIFERENCO ekzistas inter la elekto de 2016 kaj tiu de 2009: la mobilizado de la loĝantaro, la asocioj, la sindikatoj... Konvinkitaj ke oni ŝtelis de ili la balotvenkon de 2009, multnombraj gabonanoj mobiliziĝis, kuraĝigitaj de eksteraj eventoj: la ondo de la “araba printempo” de 2011 kaj la falo de aŭtokrataj reĝimoj, la malvenko de s-ro Sarkozy (la “amiko” de s-ro Bongo) ĉe la prezidanta elekto de 2012, kaj precipe, la disfalo de la aŭtokrata potenco de s-ro Blaise Compaoré en Burkina Faso en 2014*. Post la bojkoto de la parlamentaj elektoj fare de la opozicio en 2011, pluraj organizaĵoj strukturiĝis por antaŭenigi politikajn kaj instituciajn reformojn. La movado “sufiĉas nun!”, ekzemple, jam en 2012 donis al si kiel celon pli bonan registaron kaj... la travideblon de la elekto de 2016. Ĝi intense lobiadis ĉe francaj kaj internaciaj aŭtoritatuloj, per interalie multaj prelegoj en Parizo kaj Strasburgo.
Plurfoje, tiu organizaĵo — same kiel aliaj civitanaj movadoj — avertis pri la fraŭd-riskoj koncerne la baloton de aŭgusto 2016. La prezidanto François Hollande ja ricevis dokumenton “krizeliro” kiam li prezidentiĝis en majo 2012. La rezigno de multaj kandidatoj profite al la unusola listo kondukita de s-ro Ping estis la lasta etapo de tiu anticipo-strategio. Ĉu tiu politika kaj jura mobilizo sufiĉos por rompi la spinon de la Bongo-klano? Eksministro pri defendo (1999-2009), s-ro Bongo verŝajne povas kalkuli pri la lojaleco de sia armeo kaj polico. Sed tiuj organizitaj korpusoj estas ankaŭ trairataj de sociaj kaj familiaj premoj. S-ro Compaoré tion spertis en 2014, same kiel s-ro Zine El-Abidine Ben Ali en Tunizio en 2011. Kaj pri eksteraj subtenoj, la eliranta prezidanto disponas pri malmulte da sekuraj aliancanoj sur la kontinento. Precipe, kaj male al la scenaro de 2009, Parizo, Vaŝingtono, Strasburgo kaj Adis-Abebo (sidejo de la Afrika Unio) publike bedaŭris iujn “nenormalaĵojn” en la baloto kaj postulis la respekton de la travideblo, petante rekalkuladon de la voĉoj en ĉeesto de internaciaj observantoj.
Parizo, la 18-an de septembro 2016. La advokato Pierre P. komentas la freŝajn atakojn de la registaro kontraŭ la ĉampiono de la opozicio. “Ili ne komprenis, ke neniu havas multajn iluziojn pri Ping kaj pri lia programo se tiu alvenus al la reganta loko, li kviete pledas. “Li estas eksa malnovulo el la Bongo-klano, neniu forgesis tion. Sed malantaŭ lia standardo la Bongo-klano ja povas fali, kaj tio estas la plej grava afero.” Subite la advokato atente ekaŭskultas sian radioaparaton. Vizitanta Francujon, s-ro Séraphin Moundoungo, ministro pri justico ĵus demisiinta (li demisiis la 6-an de septembro), esprimas timon por sia vivo sur la ondoj de Radio France Internationale (RFI). Li denuncas la politikan subpremon kaj la murdoprovojn, kiujn li mem — laŭ li — suferis en Gabono. “La Historio antaŭeniras, diras s-ro Pierre P., kun brilanta rigardo. Ĉi-foje la gabona popolo ne lasos forŝteli de si sian elekton. Se la juraj plendoj kaj la internaciaj observo-instancoj ne igos Bongo akcepti la travideblon kaj sian malvenkon, la strata ribelado verdiktos.” Sed je kiu prezo?
Olivier PIOT