Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La penege gajnita venko de Hillary Clinton en la primara balotado de la Demokrata Partio ne sufiĉis por kaŝi ŝian nepopularecon. Progresismaj voĉdonantoj ankoraŭ riproĉas ŝin pro ŝia proksimeco al Wall Street, sed ili ne havas veran alternativon krom ŝi. Tiel, ili riskas aligi sin al la komercistaro kiu pli preferas ŝin ol la nereteneblan Donald Trump.
En sia rubriko de la 24a de majo 2016, la konservativa publicisto David Brooks de la New York Times demandis: “Kial Hillary Clinton estas tiel nepopulara?” Prefere ol serĉi la respondon en ŝiaj politikaj atingoj, li ekzamenis ŝian psikon. “Mi komencas mian klarigon per ĉi tiu demando: ĉu vi povas diri al mi, kion Hillary Clinton faras por amuzi sin?”
Se la eksa prezidentedzino ne allogas, la ĉefa kaŭzo estas ŝia temperamento: tute enprofundiĝinta en sia kariero, mankas al ŝi la vivoĝojo. “Ŝia nepopulareco similas tiun de labormaniulo,” Brooks diris, kaj tio metas ŝin “en mistakto kun la moroj de la epoko de sociaj retservoj kiuj alte taksas intimecon kaj senŝirmecon.” Ĉi tiu indulgema sinteno estas surpriza de publicisto proksima al la Respublikana Partio. Sed la malakcepto de Donald Trump estas tiel vastiĝinta, ke strangaj aliancoj formiĝas.
Legante la artikolon de Brooks, oni povus supozi ke Clinton estas novulo pri la usona politika vivo malgraŭ tio, ke ŝi estis sinsekve la prezidentedzino, senatano kaj la ŝtatsekretario pri eksterlandaj aferoj. Ĉu usonanoj forgesis ŝian subtenon por la invado de Irako en 2003, ŝiajn tri paroladojn al bankistoj de Goldman Sachs kontraŭ pago de 225 000 dolaroj por ĉiu parolado (202 000 eŭroj), ŝian neŝanceleblan subtenon por akordoj pri libera komercado, kaj ŝian subtenon por la demisiigo de la libia gvidanto Muammar Gaddafi? Kaj kion pri ŝia konflikto de interesoj rilate al la Fonduso Clinton — filantropia organizaĵo transnacia de la familio — kiam Clinton servis al la registaro de prezidento Obama? Laŭ la New York Times (la 18a de oktobro, 2015), lobiinte ĉe ŝtatsekretario Clinton, direktoroj de la fonduso sukcesis igi, ke mono destinita por ŝtata programo kontraŭ Aidoso en Ruando estu transdonita al trejnprogramo starigita de la fonduso.
Cetere, estas la proksimeco de Hillary al Wall Street kies ĉefaj firmaoj financas kaj ŝian kampanjon kaj ŝian fonduson. Eĉ Donald Trump donacis al ĝi: pli ol USD 100 000 en 2009. Trump estis amiko de Bill kaj Hillary Clinton dum multaj jaroj, kaj invitis ilin al sia tria edziĝfesto, en 2005. Ili sidis en la fronta vico de la preĝejo, kaj iliaj larĝaj ridetoj indikis ke ili pasigas tre amuzan tempon. Jen kion Hillary faras por sin amuzi.
Efektive, voĉdoni por Hillary Clinton ne signifas elekti unu personon, sed paron, el kiu ĉiu ano estas la plej intima konsilanto de la alia. Cetere, la eksa ŝtatsekretario jam malkaŝis sian intencon. Ĉe amaskunveno en Kentukio en majo 2016, ŝi diris ke, se ŝi venkos en la elektado, estos ŝia edzo kiu respondecos pri la revigligado de la ekonomio, “ĉar li scias kiel fari tion.”
Hillary emas prezenti sin kiel pasian defendanton de infanoj. Ĉi tiu pasio naskiĝis antaŭ pli ol 30 jaroj kiam ŝia edzo estis la guberniestro de Arkansaso. Tiutempe, ŝi aliancis sin kun bonfaraj organizaĵoj kiel la Children’s Defense Fund (Fonduso por la Defendo de Infanoj), kun la celo establi por si la reputacion de kompatemulo. Sed la plimulto de ŝia tempo en la Sudo estis dediĉita al tute alia afero: de 1977 ĝis 1992, ŝi laboris por la advokatejo Rose kiel specialisto pri la patenta juro kaj intelektaj proprietaĵoj. Enkorpiĝo de la koluzio inter la politika kaj komerca mondoj en Arkansaso, la advokatejo havis inter siaj klientoj Walmart, la vasta ĉeno de hiperbazaroj konata pro sia malamo al laborsindikatoj kaj amo al malkaraj varoj fabrikitaj en landoj kie la laborforto povas esti ekspluatata laŭvole*.
Ŝiaj antecedentoj kiel advokato gajnis por ŝi estraranecon ĉe Walmart, kie ŝi servis de 1986 ĝis 1992, ricevante ĉiujaran salajron de 18 mil dolaroj (proksimume 31 000 dolaroj hodiaŭ, enkalkulante inflacion). Ŝi nepre evitas publike paroli pri ajna afero kiu povus ĉagreni Walmart, precipe ĝia politiko de kunpremado de la plej altaj kaj plej malaltaj salajroj. Sed estas tre malfacile eduki infanojn per 19 427 dolaroj ĉiujare — la nuna ordinara salajro de komizo ĉe Walmart. Reveninte de vojaĝo tra la sudaj ŝtatoj de Usono en 2013 kaj 2014, la verkisto Paul Theroux skribis, ke li trovis en Arkansaso “urbojn kiuj similas tiujn en Zimbabvo, ĝuste tiom neglektatajn kaj plagatajn”*. Li mokis la Fonduson Clinton pro ĝia “entuziasmo savi elefantojn en Afriko” — unu el ĝiaj ĉefaj programoj — dum ĝi ignoras malriĉajn nigrulajn familiojn en Arkansaso, la hejmŝtato de Bill Clinton.
Ekde sia unua mandato, prezidento Clinton forte deziris plibonigi la financojn de la demokratpartiaj elektokampanjoj, kiuj tro dependis de grandaj industriaj laborsindikatoj; li do komencis movi sian partion dekstren. Tiucele, li vetis ĉion je la promulgo de la Nordamerika Liberkomerca Interkonsento (NLI), tiom ŝatata de transnaciaj firmaoj kiom malŝatata de subtenantoj de la Demokrata Partio. Hillary neniam kontraŭis al la Interkonsento. En septembro 1992 ŝi eĉ partoprenis decidan kunvenon en Arlington (Virginio) post kio ŝia edzo decidis subteni la traktaton kiu estis intertraktita de lia antaŭulo, prezidento George H. W. Bush. Tiutempe, ŝi helpis difini la strategion por persvadi kalcitremajn demokratpartiajn deputitojn de la Kongreso. Laŭ Thomas Nides, siatempa membro de la teamo de Clinton, ili “varbis la deputitojn unu post la alia, konstatante tiun, kiu povas esti influita kaj kiel”*. En novembro 1993, kun la subteno de Newt Gingrich, tiutempe la dua plej altranga Respublikano en la Ĉambro de Reprezentantoj, la NLI estis ratifikita. En marto 1996, Hillary kontente konkludis: “mi kredas ke la NLI elmontris sian efikecon.”
Kuraĝigita de sia liberkomerca sukceso, prezidento Clinton laŭpaŝe turnis la dorson al la principoj de la usona sociala ŝtato, promulgitaj de la Nova Interkonsento de Franklin D. Roosevelt en la 1930aj jaroj. Kun la konstanta subteno de Newt Gingrich, kiu fariĝis prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj post la venko super la Demokratoj en la mezmandata balotado de 1994, prezidento Clinton trudis reformon de la sistemo de sociala asisto kiu senigis helpon al pli ol dek unu milionoj da malriĉaj familioj. Proteste, Peter Edelman — edzo de la fondintino de tiu Children’s Defense Fund kiu estis tiel kara al s-ino Clinton — eksiĝis kiel vicsekretario pri planado kaj taksado. En artikolo en la revuo The Atlantic en marto 1997 li skribis: “Ĉi tiu leĝo ne instigas labori. Ĝi punos milionojn da malriĉaj infanoj.” Pri la fakto ke infanoj (precipe nigrulaj kaj latinamerikanaj) estis punataj de la politikoj de ŝia propra edzo, denove Hillary silentis.
Kelkajn jarojn poste, prezidento Clinton malreguligis Wall Street, denove danke al la kunlaboro de siaj Respublikanaj “oponantoj”. En novembro 1999, li nuligis la leĝon Glass-Steagall kiu ekde 1933 apartigis la funkciojn komercan kaj investan de bankoj por malinstigi spekuladon per la mono de malgrandaj deponantoj. Iuj, kiel Respublikano John McCain, nun volas nuligi tiun nuligon. Sed ne Hillary Clinton: “Ne estos reveno al la leĝo Glass-Steagall” deklaris ŝia ekonomia konsilisto Alan Blinder al Reuters en julio 2015.
S-ino Clinton komencis sian propran politikan karieron en 2000, kiam ŝi prezentis sin kiel kandidaton por la posteno de senatano de Novjorkio, ŝtato kie ŝi neniam antaŭe loĝis, paraŝutigite en ĝin de sia edzo kaj liaj potencaj alianculoj en la Demokratia Partio. Post kiam ŝi estis elektita, ŝi amike interrilatis kun la registaro de prezidento Bush. En parolado al la senato en oktobro 2002, konfirmante sian subtenon por la invado de Irako, ŝi ripetis la mensogojn de la Blanka Domo pri la amasdetruiloj de Saddam Hussein. Por defendi la koncepton de “preventa milito”, ŝi komparis ĝin kun la bombado de Serbio kiun ŝia edzo decidis en 1999, por “haltigi la persekutadon kaj etnan elpurigon de pli ol miliono da kosovaj albanoj.” Ŝi plu diris: “Eble mia decido estas influita de la sperto de miaj ok jaroj en la Blanka Domo, kie mi rigardis mian edzon dum li pritraktis gravajn defiojn por nia lando.” Ne la rimarkoj de feministo, sed ne surprizaj de virino kiu difinas sin sur sia tvitera konto kiel “edzino, panjo, avinjo”.
Ŝia parolado al la Senato en 2002 estis rimarkinda pro la banaleco de ĝia lingvaĵo, sed estus maljuste akuzi, ke Hillary mem ĝin verkis. Efektive, ŝi ofte uzas — sed malofte agnoskas — fantomajn verkistojn. Profesoro Barbara Feinman Todd plendis ke ŝia nomo ne aperis en It Takes a Child*, la furorlibro de s-ino Clinton pri “lecionoj kiujn infanoj instruas al ni.” Eĉ ne estas certe, ke ŝi verkis sian proprajn memoraĵojn*: por rakonti la historion de sia tempo kiel ŝtatsekretario, ŝi varbis “libroteamon” kiun ŝi apenaŭ mencias*.
Ĉiaokaze, la historio de ŝiaj kvar jaroj kiel ŝtatsekretario pri eksterlandaj aferoj ne inspiras konfidon. En 2011, dum la libia ribelo estis kreskanta, s-ino Clinton komence montris grandan singardemon. “Mi estas unu el tiuj, kiuj kredas ke, sen internacia rajtigo, interveno de Usono sola kondukus nin en situacion kies sekvaĵoj estas neantaŭvideblaj,” ŝi diris antaŭ komitato de la usona Kongreso. Poste, ŝi ŝanĝis sian opinion. Kial? “(Prezidento) Sarkozy neniam ĉesis paroli al mi pri milita interveno. Li estas vigla persono, ĉiam plena de verva energio, kiu amas esti meze de la agado. Lin ankaŭ influis la intelektulo Bernard-Henri Lévy. Ambaŭ estis vere kortuŝitaj de la malfeliĉa stato de la libia popolo kiu estis brutale traktata de diktatoro,” ŝi diris. Delogita de la du francoj, kaj por malhelpi “humanitaran katastrofon”, la ŝtatsekretario tial aliĝis al la intervenismularo. Kun prezidento Barack Obama, ŝi enĵetis Usonon en novan militon sen la aprobo de la usona Kongreso postulata de la Konstitucio. Feliĉe, tamen, fino bona, ĉio bona: “Post sepdek du horoj, la libiaj aerdefendiloj estis detruitaj kaj la loĝantoj de Bengazi estis savitaj de tuj okazonta detruo.” La cetera libro estas sammaniera.
S-ino Clinton scias ke ŝia dekstrisma reputacio obstrukcas ŝian varbadon de la subtenantoj de Bernie Sanders. Tirita maldekstren de la sukceso de sia socialisma rivalo en la primaraj balotadoj, ŝi lastatempe proponis kelkajn progresemajn rimedojn: imposti bankojn kun troaj monŝuldoj, pliigi la minimuman salajron al 12 dolaroj hore, alĝustigi universitatajn lernokostojn laŭ la gepatra enspezo, ktp.
Aparte frapanta estas ŝia retroirigo pri libera komercado. En novembro 2012, ŝi laŭdis la Trans-Pacifikan Partnerecon (TPP), “la kvintesenca modelo de interkonsentoj por establi komercadon travideblan, liberan kaj justan”. Sed, post tri jaroj, estis tute alia afero. Kritikoj pri la libera komercado fare de Donald Trump kaj Bernie Sanders ŝajne estis konvinkantaj voĉdonantojn, kaj en oktobro 2015 Hillary diris: “Hodiaŭ, mi ne favoras tion, kion mi scias pri la TPP. Mi ne kredas ke ĝi atingos la altajn kriteriojn kiujn mi fiksis”. S-ino Clinton, tamen, rifuzas inkluzivi la malakcepton de la TPP en sia prezidenta manifesto.
Malgraŭ tio, Hillary ŝajnas esti pli anticipebla ol Donald Trump, kiu pliigis siajn perfortajn atakojn kontraŭ “radikalaj islamistoj” kaj “enmigrintoj”. Ŝia trankvilo kaj sento de proporcio eĉ gajnis al ŝi kelkajn Respublikanojn. Meg Whitman, la ĝenerala direktoro de Hewlett Packard kaj siatempa kunprezidanto pri financoj de la kampanjo de la konservativa eks-kandidato por la prezidenteco Mitt Romney, publike deklaris sian subtenon por s-ino Clinton, kiel ankaŭ faris la novkonservitavulo Robert Kagan, ankaŭ siatempa konsilisto al s-ro Romney. Eĉ la familio Bush anoncis ke ili sindetenos en la sekvonta elektado.
Aldone, s-ino Clinton estas forte subtenata de la plej prestiĝaj amaskomunikiloj, kiuj prezentas ŝin kiel la finan bastionon kontraŭ barbareco. En junio 2016, David Remnick, redaktoro de la revuo The New Yorker, demandis: “Ĉu iam ajn antaŭe estis prezidentelekto kun tiaj radikale diverĝaj kandidatoj? ... Hillary Clinton devos kampanji kun forto kaj persistemo kontraŭ la plej danĝera kaj neanticipebla tipo de kandidato — demagogo, kiu vole transpasos ĉiujn limojn, interalie tiujn de dececo, por gajni la potencon.”
Ĉi tia parolo eĥas la alfrontiĝon inter prezidento Jacques Chirac kaj la gvidanto de la Front National Jean-Marie Le Pen en 2002, kiam la franca maldekstrularo devis subteni dekstrulan kandidaton por protekti la landon kontraŭ la “faŝista danĝero”. Sed s-ro Chirac estis sendube pli progresema ol Hillary Clinton, precipe pri la eksterlanda politiko. La usona prezidentelekta kampanjo pli similas konkurson inter Angela Merkel kaj Silvio Berlusconi en kiu la usona maldekstrularo decidis subteni Merkel.
John R. MacArthur