Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Nesubmeteblaj druzoj de Golano

En Israelo, aparta statuso

Israelo enhavas depost 1948 gravan araban malplimulton, el druza religio, kies anoj — hodiaŭ ĉirkaŭ 110 000 — posedas la israelan ŝtatanecon. Dum en Libano kaj Sirio, iliaj samreligianoj subtenis la palestinan movadon kaj defendis la araban naciismon, multaj druzoj de Palestino, kiuj vivis ĉefe en Galileo, akceptis la cionismon kaj batalis por ĝi, ekzemple sine de la Herev-bataliono*. Hodiaŭ, laŭ la israela armeo, 30% de la israelaj druzaj viroj laboras en la nacia defendo, dum la aliaj palestinanoj en Israelo (17 milionoj da homoj, islamanoj aŭ kristanoj) estas ekskluditaj el ĝi. Dungoj estas ankaŭ rezervitaj por ili en la polico kaj prizono-administracio. Kaj, el la cent dudek deputitoj elektitaj ĉe la Knesset, kvar estas druzoj. Regule prezentitaj kiel “sangofratoj” en la amasinformiloj, simboloj de sukcesa kunloĝado inter du malplimultoj en Proksima Oriento, la israelaj druzoj ankaŭ ĝuas apartan statuson. En iliaj pasportoj, la mencio religia aŭ “etna” ne klasigas ilin en la kategorioj “Judoj” aŭ “Araboj”, sed en la speciala grupo de la “druzoj”. Tio ne koncernas iliajn kuzojn de Golano, kiuj konservas “nedeterminitan” naciecon.

* Vd. Isabelle Rivoal, Les Maîtres du secret. Ordre mondain et ordre religieux dans la communauté druze en Israël, Éditions de l’EHESS, Parizo, 2000, kaj Cyril Roussel, Les Druzes de Syrie. Territoire et mobilité, Presses de l’IFPO, Bejruto, 2011.

Sophia MARCHESIN