Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En Gabono, la mekaniko de nepotismo blokiĝas

La modela lernanto de la “Francafriko”

ĈU LA POLITIKA KRIZO en Gabono anoncas la finon de la “Francafriko” (aŭ de tio, kio restas el ĝi) en tiu lando? Unu afero certas, la akso Parizo-Libreville longtempe estis la paradigmo de la rilatoj kiujn Francujo flegis kun kelkaj afrikaj ŝtatoj de post la sendependiĝoj. Kun Gabono, ĉi tiuj privilegiitaj ligoj estis organizitaj ĉirkaŭ pluraj aksoj*.

* Vd Boubacar Boris Diop, “Omar Bongo, une passion française”, Le Monde diplomatique, julio 2009.

Unue, ekonomia akso, kun la forta ĉeesto de francaj grandaj entreprenoj, el ĉiuj sektoroj*: ligno, mangano, uranio, konstruado, infrastrukturoj, transportoj, armiloj kaj, kompreneble, nafto. La filio-rilato kun Francujo: ĝi komenciĝas kun la unuaj esploradoj de francaj geologoj (1928) kaj la komenco de la ekspluatado de la nigra oro (1956), sub la aŭspicioj de le la Petrola Societo de la Franca Ekvatora Afriko (Société Pétrolière de l’Afrique Equatoriale Française (SPAEF), kreita en 1949, kiu fariĝis Elf-Spafe en 1968, kaj Elf-Gabon kvin jarojn poste, kaj finfine Total-Gabon en 2003. Tiuj ekonomiaj ligoj parte klarigas la ĉeeston de pli ol dek mil francoj en la lando.

* Rufin Didzambou, “Entreprises françaises au Gabon et développement économique et social, 1960-2010”, Outre-Mers, vol. 97, n-ro 368-369, Parizo, 2010.

Politika akso, poste, kunsubstanca al partnerecoj tiom strategiaj (prienergiaj por Francujo, prirentaj por Gabono). De kvardek jaroj, de riveloj al “aferoj”, la implikaĵo de povo kaj interesoj, kiu unuigas la du landojn ĝis iliaj plej altaj sferoj, malimplikiĝis*. La publiko tiel malkovris la ligilojn inter la gabona registaro, la franca armeo (ĉeestanta surloke de 1960) kaj la franca administrado pri informado (la Servo de ekstera dokumentado kaj kontraŭ-spionado, [Sdece en la franca], kaj la Ĝenerala Direkcio de la ekstera sekureco — [DGSE en la franca]). La lusoldato Bob Denard (1929-2007), proksima de la SDECE, longtempe instruanto de la prezidanta Gvardio de Omar Bongo, estis ties emblema figuro. Okaze de la popolribeloj de Libreville kaj de Port-Gentil dum la somero 1990, la interveno de la franca armeo ja savis la ŝanceliĝantan tronon de la gabona ŝtatestro. Estas nun ankaŭ publike konata la kaŝita kontraŭleĝa financado de la francaj politikaj partioj per “valizoj” venigitaj de Libreville, dum la tuta 5-a Respubliko. Post la “Elf-afero”, kies proceso estis fama en la politiko-juĝistaj kronikoj, tra la jaroj 1990-2000, estas la gabona parto de la dosiero de “riĉaĵoj fie akiritaj”, kiu hodiaŭ okupas la publikajn konversaciojn de la “francafrika vilaĝo”: francaj plurnaciaj firmaoj (Bolloré, Veolia, la BNP-banko, Bouygues, Eramet) estas akuzataj pri “ĉefonta” defraŭdo de gabona publika mono*.

* Vd. ekzemple Douglas A. Yates, The Rentier State in Africa: Oil Rent Dependency and Neocolonialism in the Republic of Gabon, Africa World Press, Trenton (Nov-Ĵerzejo), 1996.
* Vd. Aparte: Xavier Harel kaj Thomas Hofnung, Le Scandale des biens mal acquis. Enquête sur les milliards volés de la Françafrique, La Découverte, Parizo, 2011.

Ĉu la aferoj evoluis depost la elekto de s-ro François Hollande*? Elmontri volon rompi kun la “Francafriko” fariĝis, tamen sen multa efikeco, deviga figuro de la balotaj paroladoj en Francujo depost 1981. De 2012, la integrado de la gabona ekonomio en la tutmondiĝon precipe ŝanĝis la situacion. Kvankam la petrola sektoro restas ŝlosita de la malnovaj “amikoj”, kaj unue Francujo, s-ro Ali Bongo diversigis siajn eksterlandajn partnerojn, kun pezuloj kiel la singapura Olam kaj la ĉina Honest Timber. Inter 2009 kaj 2012, laŭ la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado — KUNKD (angle: UNCTAD), “Gabono liberigis sin el la dominado de la francaj entreprenoj, malfermante sian merkaton al la sojlolandoj kiel Ĉinujo, Sud-Koreujo, Barato, Turkujo”. Ĉu signo de novaj tempoj? S-ro Bongo eĉ aŭdacis devigi Total Gabon pagi punimposton je 585 milionoj da eŭroj. Sed, jam en 2015, post dek sep monatoj da krizo, la ĝenerala direktoro de la franca grupo, s-ro Patrick Pouyanné, klarigis, ke la konflikto “solviĝis per komuna akordiĝo, kiel ĉiam cetere okazas kun niaj afrikaj amikoj*...

* Vd. “‘Hollande l’Africain’? La politique africaine de la France à la croisée des chemins”, L’Afrique en questions, n-ro 13, “Actuelle” de la Institut français des relations internationales, Parizo, septembro 2012.
* Radio-France Internationale, 6-a de julio 2015.

Olivier PIOT