Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La murdo de Berta Cáceres, la 3-an de marto 2016 en Honduro, sekvigis ondon de indigno. Tiu murdo aldoniĝas al tiu de multaj indianaj aktivuloj kaj ekologiistoj kiuj kontraŭas la akvoelektrajn baraĝojn, kiuj pululas en Centrameriko. Sub la preteksto akompani la “energitransiron”, la internaciaj financistoj ne multe konsideras la naturon de la projektoj kaj la interesoj malantaŭ ili.
NI VOLAS laboron kaj disvolvadon! En tiu aprila tago dudeko da kampuloj svingas siajn tranĉilegojn ĉirkaŭ gvidanto kun postolon ĉe la zono. Fronte al ili, indianoj Lencas, akompanataj de diversnaciaj mediprotektantoj, provas aliri la lokon de la akvobaraĝo Agua Zarca. Ili volas daŭrigi la batalon de Berta Cáceres, honorata de Goldman-premio por la medio en la jaro 2015 kaj jaron poste murdita, aŭ tiun de Nelson García, mortigita du semajnojn post ŝi. Baldaŭ poste la internacia delegacio devis retropaŝi por eviti la minacajn klingojn kaj ŝtonĵetojn. La policistoj restis senmovaj.
La sceno okazis en San Francisco de Ojuera, en la okcidento de Honduro. Ĝi denove ilustras la kutiman sekretan interkonsenton inter la fortoj de la ordo kaj la subtenantoj de la akvoelektra entrepreno Desarrollos Engergéticos SA (DESA). Ekde kiam la Civita Konsilantaro de la Popolaj kaj Indiĝenaj Organizaĵoj de Honduro (Copinh) — kreita parte pro la impulso de Berta Cáceres — protestas kontraŭ tiu baraĝ-projekto, oni vidas armeigon de la zono kaj polican ĉikanadon. Arbitraj arestoj fariĝis “ordinaraj”.
En 2009, malpli ol du monatojn post la armea puĉo (subtenata de la dekstrularo), kiu renversis la prezidanton Manuel Zelaya*
Tiu bilanco ne estas unika por tiu lando: minimume kvardek defendantoj de riveroj estis murditaj en dek jaroj en la tuta Centrameriko, laŭ la Meksika Movado de personoj tuŝataj de baraĝoj kaj riverdefendo (Mapder).* En oktobro 2014, Atilano Román Tirado, la gvidanto de movado de meksikaj kampkulturistoj delokitaj pro la baraĝo Picachos, estis mortigita. Li prezentis sian radio-elsendon, kaj la aŭskultantoj povis aŭdi la rektajn pafojn. En Gvatemalo, kie la registaro de la prezidanto Otto Pérez Molina devis demisii en septembro 2015 pro vasta koruptoskandalo, oni nombras almenaŭ dek tri mortintojn, inter ili du infanojn de la maja etno q’eqchi’ el la vilaĝo Monte Olivo. Tie kiel aliie en la regiono la oligarĥaro estas la precipa profitanto de tiu vetkuro al la “blanka karbo” (la akvoelektra energio), stimulata de internaciaj bankaj pruntoj — Monda Banko, Banko Interamerika de Disvolvado (BID) kaj Banko Centr-amerika de integrado ekonomia (BCIE) — kaj la filioj de la eŭropaj agentejoj de kunlaborado kiu dediĉas sin al subteno al la privata sektoro de la sudaj landoj: la franca Proparco (filio de la Franca Agentejo por Disvolvado), la germana DEG, la nederlanda FMO ... Tiuj organizaĵoj de miksita ekonomio ne hezitas pli aŭ malpli diskrete alianciĝi kun la pensifondusoj kaj multnaciaj honzernoj, pere de kompleksaj strukturoj.
Faciligitaj per klientismaj kaj spekulaj praktikoj, la koncesioj multiĝas, tiom ke la akvoelektraj projektoj svarmas en la tuta Centrameriko: cent dek unu en Panamo, sesdeko en Kostariko, pli ol tridek en Nikaragvo, almenaŭ kvardek en Honduro, dudek en Salvadoro, pli ol kvindek en Gvatemalo kaj en Meksiko ... Planita aŭ jam konstruataj, ĉiuj ĉi baraĝoj estas parto de vasta programo de regiona integriĝo: la Projekto Mesoamérica (PM), la pli prezentebla versio de la disputata plano Puebla-Panamá*, kiu pretendis kontraŭbatali la malegalecojn per pli da liberaligo de la komerco danke al masiva disvolvado de la regionaj infrastrukturoj. Tiu ĉi nova programo subtenas la energion nomta “renovigebla” en la nomo de la batalo kontraŭ la klimata varmigo. Oni volas konekti tiujn multajn akvoenergiajn elektrigejojn kun la nova 1.800 kilometrojn longa alttensia linio, kiu trairas ses landojn, de Panamo ĝis Gvatemalo. Inter la akciuloj de tiu sistemo de elektra interkonekto de la centramerikaj landoj (Siepac) troviĝas la itala-hispana transnacia konzerno ENEL. Ĉe ties flanko, la ŝtataj energikompanioj de la koncernaj landoj estas ĉiuj privatigataj ...
“La celo estas subteni regionan elektromerkaton, konkurenckapablan, malfermitan al la entreprenoj de la elektra sektoro de ĉiu lando, ĉu produktaj, ĉu distribuaj”, klarigas al ni s-ro Giovanni Hernández, la plenuma sekretario de la Regiona Komisiono de Elektra Interkonekto (CRIE), la reguliga organismo de tiu merkato, kun sidejo en la urbo Gvatemalo. Per tio, ke ĝi permesas importi kaj eksporti energion inter la landoj, tiu granda elektromerkato devas “servi la ekonomian kreskon en skemo, ĉe kiu ĉiuj gajnas”. La logiko de tiu ekvilibro estas, laŭ ili, tute evidenta: la konkurenco inter privataj aganoj garantias pli bonajn servojn kun pli avantaĝaj tarifoj por la uzantoj.
Ĉar ili ne vidas, ke la promesoj plenumiĝas, la kontraŭantoj al la baraĝoj de la landoj, kiujn la Siepac trairas, maltrankviliĝas pro la perdo de suvereneco, kiun tiuj koncesioj sekvigas: kun la escepto de Kostariko, kie la sociaj movadoj jam de dudek jaroj batalas por konservi la publikan sektoron, proksimume 80 elcentoj de la elektroproduktado en Centrameriko estas jam privatigitaj. Transnaciaj konzernoj (AES, ENEL, Gas Natural Fenosa, TSK-Melfosur, Enge, ktp) kaj regionaj (Grupo Terra, Lufussa) konkeris la plej grandajn partojn de la merkato same en la distribuado kiel en la produktado de elektro.*
En Gvatemalo, kie la privatigo de la energi-sektoro estis subordigita al la rekonstruado post la fino de la interna milito en 1996, multaj kampuloj ne povas plu pagi siajn elektro-fakturojn, kvankam ili uzas nur po du aŭ tri ampolojn en ĉiu mastrumo. “Ilia fakturo estas pli ol 20 elcentoj de ilia salajro, rimarkigas s-ino Thelma Cabrera, la prezidantino de la Komitato de Kamparana Disvolvado (Codeca). En dudek jaroj, la prezo de la kilovathoro altiĝis tiom, ke ĝi fariĝis la plej multekosta en la tuta Centrameriko kaj de multaj landoj de Latinameriko.” En 2015, la entrepreno Energuate (de la brita grupo Actis) prenis por la kilovathoro proksimume 25 centonojn de dolaro, do 2,5-oble pli ol la mezuma prezo por privatuloj en la ceteraj centramerikaj landoj.
Por protesti kontraŭ tiu situacio kaj postuli la reŝtatigon de la elektroservoj, la membroj de la Codeca rifuzas pagi, kvankam ili kaŝe konektas sin al la reto. La tri precipaj gvatemalaj movadoj de rezistado kontraŭ tiuj altaj tarifoj tiel elmetas sin al subpremado. Inter 2012 kaj 2014, 97 personoj estis malliberigitaj, 220 vunditaj, 17 mortigitaj. La plej multaj dum manifestacioj.*
Kvankam la privatigoj ankoraŭ ne kaŭzis la esperatajn malaltigojn de la tarifoj, la multigo de la baraĝoj “devos kontribui al tio”, certigas siavice s-ro Luís Manuel Buján Loaiza, la financa direktoro de la entrepreno kiu posedas la reton Siepac (EPR), en San-Joseo, la ĉefurbo de Kostariko. “La akvoelektro estas nuntempe la energio plej malmultekosta en la produktado, kio devos baldaŭ montriĝi en la fakturoj de la uzantoj.” Tamen, la kazo de Kostariko liveras novan kontraŭekzemplon: en tiu lando, kie 67 elcentoj de produktita elektro estis jam en 2014 el akvoenergio, la trarifoj altiĝis ĝis en 2013, kaj poste restis inter la plej altaj de la regiono, speciale por la privatuloj.*
Sekve al Gvatemalo, la plej granda elektro-eksportanto de Centrameriko, Kostariko iras tiun vojon spite al la lokaj loĝantaroj, kiuj neniel profitas el tio, estas delokendaj aŭ vidas sian medion renversita. Jam memsufiĉa per 97 elcentoj de sia elektro liverita per renovigeblaj energioj, tiu lando volas konstrui la plej grandan baraĝon de la regiono, per artefarita lago kiu kovros pli ol 6.800 hektarojn, sur la teritorio de la indianoj Térraba. “Pro sia amplekso, tiu projketo nomita El Diquís, ellasos tiom da metano — forceja gaso venanta el la malkomponiĝo de la inundota tropika vegetaĵaro — ke malfacilas taksi ĝin pli ekologia ol elektrigejon funkciantan per fosiliaj energioj”, emfazas la profesoro Jorge Lobo, biologiisto ĉe la ŝtata universitato de Kostariko. Kvankam ĝi produktas “renovigeblan” energion, la baraĝoj, speciale la plej grandaj, tute ne havas neglektindan efikon al la medio: plugelbaj grundoj inunditaj, akcelo de erodado, reteno de sedimentoj, modifoj de la dispartiĝo de la akvo kaj de la ekologiaj sistemoj, reduktado de la biologia diverseco, ktp.
“Ĉu estas senchava multigi la akvoelektrajn baraĝojn en la nomo de batalo kontraŭ la klimata varmigo sen dubindigi dosvolvomodelon, kiu ege konsumas energion kaj estas detruema?”, demandas siavice la prezidanto de la Ekologiista Federacio de Kostariko, s-ro Mauricio Álvarez. Lia organizaĵo kontestas la oficialajn antaŭdirojn de energikonsumado, kiuj pravigas la novajn baraĝojn. Tiuj taksadoj spitas al ĉia energia sobreco kaj estas kalkulitaj surbaze de disvolvado de mineja ekonomio samtempe poluanta, tre konsumanta elektron kaj kaŭzanta mortigajn soci-teritoriajn konfliktojn.
En Panamo, la baraĝo Barro Blanco, kontestata de la indianoj Ngäbes, produktos la energion necesan por klimatizita granda komerca centro, eĉ pli energivora ol ĉiu nubskrapulo de la ĉefurbo. Spite al malfacilaj jaroj de protestado, la loĝantaro de tri ngebaj vilaĝetoj estas elpelota kun la finkonstruo de la retendigo kaj la una enakvigo. Tiu estis konstruita proksime de la limo al la teritorio atribuita al la ngebes-buglé, protektata de la panama konstitucio, tiel ke la artefarita lago kontraŭleĝe inundos ses hektarojn de indiana teritorio.
Regionaj kaj internaciaj entreprenoj konstruas laŭlonge de la Siepac baraĝojn en indiana teritorio kontraŭ la volo de iliaj loĝantoj. La rajtoj de la indiĝenaj popoloj “je antaŭaj konsultado kaj konsento, libera kaj klera”, estas tamen en la deklaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri la rajtoj de la indiĝenaj popoloj kaj en la konvencio n-ro 169 pri la indiĝenaj kaj tribaj popoloj de la Internacia Labor-Organizaĵo, kiu estis ratifita de la plej multaj amerikaj ŝtatoj.
La ngebaj indianoj, kiuj ekde tiu ĉi somero manifestacias, jam perdis du el la siaj dum antaŭaj marŝoj servere subpremataj en 2012. Ili denuncas la konsenton al la Meĥanismo por Pura Disvolvado (MDP), aldonaĵo al la Kioto-protokolo kaj ligita kun la baraĝo Barro Blanco. Tiu sistemo de karbonmerkato subtenata de la Unuiĝinta Naciaro (UN) stimulas la financadon, fare de riĉaj landoj, de projektoj kiuj favoras la renovigeblajn energiojn en la sudaj landoj. La akvoelektraj projektoj transformiĝas en karbonkreditoj de ne ellasita karbongaso kaj vendas ilin al poluantaj entreprenoj, kiuj devas kompensi siajn ellasojn. “Tiuj konsentoj estas truditaj al projektoj, kiuj asertas ellasi malpli da forcejaj gasoj ol projekto de fosilia energio. Sed la realaj energibezonoj de la landoj ne estas faktoroj kiuj gravas en la parametroj de atribuado, kaj eĉ malpli la opinio de la lokaj loĝantaroj.”
La ngeboj sendis plendleteron al la plenumkonsilantaro de la MDP. Berta Cáceres atingis nenion ĉe tiu UN-organismo. Post ŝia murdo, la hodura polico arestis ses suspektulojn, inter ili pensia militisto, eksdungito de la DESA, kaj aktivan militiston. La familio de la ekologia aktivulino kaj la indiĝenaj organizaĵoj daŭre postulas sendependan enketon, des pli ke la brita ĵurnalo The Guardian malkaŝis, ke ŝia nomo troviĝis sur listo de la hondura armeo kun nomoj de eliminendaj personoj.*
Cécile RAIMBEAU.