Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ruinigita loĝantaro en strato kontraŭ oligarĥaro kaj korupto

Post la “rompŝtelo de la jarcento” en Moldavio

En Kiŝinevo giganta financa fraŭdo pelis la loĝantaron sur la straton. Porrusuloj kaj porokcidentuloj kune manifestaciis kontraŭ la oligarĥa sistemo. Sed, antaŭ la prezidantelekto de la 30-a de oktobro la politika klaso daŭrigas la antaŭajn frontliniojn kaj ŝajnas ignori, ke la moldavoj jam laciĝis pri la geopolitikaj kvereloj.

“RIGARDU tiun dikan deputiton, li ŝtelis kiom li povis. / La homoj vivas sur la strato kaj ili en palacoj. / La tago venos kiam la miliardoj, kiujn ili ŝtelis, ne plu sufiĉas por helpi ilin eskapi el la justico ...” Hip-hop-melodio sonas sur urbocentra placeto de la Kiŝinevo, la moldava ĉefurbo. S-ro Traian Barbara, kun mikrofono en la mano, verŝas sian parolfluon al dudeko da junuloj kunvenintaj okaze de festivalo de urba kulturo. “Tiu kanzono estis verkita en 2013, sed tiam oni ne povis imagi, ke du jarojn poste ili vere ŝtelos 1 miliardon”, rakontas la juna rapisto, kvazaŭ surprizita de sia klarvido. Ekde sia sendependeco en 1991, Moldavujo estis prezentata kiel diverselementa socio nekapabla je nacia releviĝo. Al la etna diverseco, kun grandaj malplimultoj de ukrainoj, rusoj kaj gagaŭzoj, aldoniĝas lingvaj dividoj (inter ruman- kaj rus-parolantoj), religiaj (inter ortodoksaj kristanoj ligitaj kun la patriarĥoj de Ateno, Moskvo aŭ de Bulgarujo) aŭ teritoriaj (kun la fakta sendependeco de Transnistrio)*. En politiko tiuj disecoj nutris polusiĝon inter kontraŭuloj kaj simpatiantoj de proksimiĝo kun la NATO kaj kun la Eŭropa Unio, kio metis la ekonomiajn kaj socialajn demandojn en la duan rangon. Ĉu hodiaŭ la popola kolero kontraŭ la korupto kaj la oligarĥaro povus forbalai la ĉefan dividlinion, kiu kontraŭmetas porokcidentulojn (aŭ por-eŭropulojn)*, en la senco de “homoj favoraj al proksimiĝo kun la Eŭropa Unio” kaj porrusuloj?

* Vd Jens Malling, “De Ĉednistrio ĝis Donbaso, la historio ripetiĝas”, Le Monde diplomatique en esperanto, marto 2015.
* Kp Atgei Cazacu kaj Nicolas Trifon, La République de Moldavie. Un État en quête de nation. Non Lieu, Parizo, 2010.

La unuaj signoj de tiu ŝanĝo aperis en aprilo de 1015. La gazetaro kaj certaj politikistoj jam dum kelkaj monatoj parolis pri grandega banka fraŭdo. Sub la premo de la strato la registaro konfirmis, ke unu miliardo da dolaroj malaperis el tri grandaj financaj establoj en du tagoj vidu Unu miliardo malaperas — la ekvivalento de 13 elcentoj de la malneta enlanda produkto (MEP) de tiu eksa sovetia respubliko kun tri milionoj kaj duono da loĝantoj.

Falo de tri registaroj en 2015

La 3-an de majo 2015, laŭ la alvoko de la civitana platformo Digno kaj vero (Demnitate şi Adevăr, DA) — kolektivo starigita de manpleno da intelektuloj —, kvindek mil homoj amasiĝis en la ĉefstrato de la ĉefurbo por postuli “la revenon de la miliardo”. La lando ne spertis tian manifestacion ekde la sendependiĝo. Kontraŭ ĉia atendo, dum multaj sekvaj amaskunvenoj, porrusaj movadoj aliĝis al la platformo DA, ĝis tiam konsiderata kiel porokcidenta. Ĉiuj protestis kontraŭ la koalicio en la potenco, la Alianco por eŭropa integriĝo (AIE), kiun oni taksis respondeca pri la fraŭdo. La “ŝtelrompo de la jarcento”, kiel oni kromnomas ĝin en Moldavujo, efikis kiel katalizanto. La mono (la leo, orig. leu) en kelkaj monatoj perdis 30 elcentojn da sia valoro kaj kaŭzis inflacion de nutraĵoj — grandparte importataj —, de energitarifoj kaj grandan altiĝon de la luprezoj, kiujn la proprietuloj fiksas en eŭroj, same kiel en multaj landoj de centra kaj orienta Eŭropo. “Por la unua fojo post longa tempo la lando sukcesis unuiĝi ĉirkaŭ celo”, taksas Natalia Morari, ĵurnalistino kaj animanto de politika elsendo por privata televido. Kiaj ajn estas ilia etna grupo, ilia lingvo, la moldavoj komprenis, ke ili ĉiuj estas priŝtelitaj.”

La oligarĥo de la amaskomunikiloj, Vladimir Plahotniuk, fariĝis la simbolo de la korupto de la moldava ŝtato kaj de ĝia akaparo fare de la klanoj. Tiu 50-jara aferisto unue etendis sian ekonomian imperion, kiam li mastrumis la entreprenojn de la komunisto Vladimir Voronin, prezidanto de 2001 ĝis 2009. S-ro Plahotniuk, ĝis tiam “reganto en la ombro”, oficiale eniris en la politikon en 2010, “aĉetante” la Demokratan Partion de Moldavujo (PDM). Kiel ĉefa financisto de tiu partio, li certigas al si la subtenon de ĝiaj deputitoj, vicprezidantecon en la parlamento kaj tiel la defendon de siaj ekonomiaj interesoj. Per tio, ke li regas la ĉefan partion de la reganta porokcidenta koalicio, s-ro Plahotniuk fariĝis neevitebla elemento de la politika ludo. “Oni povus kompari lin kun trudherbo, kiu kreskis sen fari tro da ombro al la aliaj, diras la verkisto kaj eldonisto Emilian Galaicu-Păun. Kiam ĝi floras kaj oni volas forpreni ĝin, oni rimarkas, ke ĝiaj radikoj estas jam tro profundaj por esti eltirataj.”

La malkaŝo de la “rompŝtelo de la jarcento” kaŭzis periodon de politika malstabileco en Moldavujo — tri registaroj falis ene de kelkaj monatoj. Komence de 2016, kiam la deputitoj penis por interkonsenti pri la nomo de ĉefministro, s-r Plahotniuk provis trudi sian propran kandidatiĝon. Nur la vetoo de la prezidanto, s-ro Nicolae Timofti, malebligis tion. Ĉar ili timis venkon de la porrusuloj en kazo de anticipaj parlament-elektoj, la porokcidentuloj de la AIE akcelis la procezon de nomumado. La 20-an de januaro, en la plej granda sekreto kaj ĉe la limo de laŭleĝeco, ili nomumis en rekorda tempo — ses minutoj kaj kvardek sep sekundoj — la demokraton Pavel Filip, proksimulon de s-ro Plahoniuk, kaj tiel kaŭzis la foriron de iuj partioj el la koalicio.

En la fono de la moldava elektokampanjo la kolero grumblas ekde la anonco de tiu perfortaĵo. Ekzemple s-ro Vasile Neaga, 52-jara kampkulturisto, “sentis sin humiligita” de tiuj metodoj, kaj li prenis la unuan buson por la ĉefurbo. Kiel produktisto de kapsikoj en la vilaĝeto Răscăieţ, li neniam manifestaciis. Miloj da samkontestantoj amasiĝis antaŭ la parlamento, spite al la nokto kaj al la malvarmo, por malebligi la enoficigon de s-ro Filip. Inter la amaso, s-ro Neaga, fervora por reunuiĝo kun Rumanujo* kaj por proksimiĝo kun la Eŭropa Unio, estis surprizita de siaj najbaroj: “Mi estis ĉirkaŭata de porrusaj manifestaciantoj, kiuj havis aliajn viziojn kaj valorojn ol mi, rakontas li. Tamen, ni ĉiuj havis la saman celon: faligi tiun ĉi registaron, kiu estas porokcidenta nur per sia nomo.” Sur la ŝtupoj de la parlamento, inter la kolera amaso kaj vico de kontraŭribela polico, la tri ĉefoj de la opozicio kune alvokas al kalmo. S-ro Igor Dodon (ĉefo de la Partio de Socialistoj de la Respubliko Moldavujo, PSRM), s-ro Renato Usatîi (milionulo kun dubinda pasinteco) — ambaŭ proksimaj de Ruslando — kaj la porokcidenta Anrei Năstase (de la platformo DA) evitas, ke la situacio ekscesiĝu.

* Vd Guy-Pierre Chomette, “La Moldavie repoussée vers l’Est”, Le Monde diplomatique, januaro 2002.
La bildo de la Eŭropa Unio makuliĝis

La 4-an de marto, decido de la konstitucia kortumo eksplodigis tiun tute novan interkonsenton. Per tio, ke ĝi decidis, ke la venonta prezidanto estas elektenda per universala voĉdonado kaj ne plu per la voĉo de la deputitoj, ĝi stimulis la rivalecon inter la opoziciaj ĉefoj. La diskutoj por elekti komunan kandidaton ne sukcesis. “Ene de la movado estis dekstraj kaj maldekstraj politikoj, porokcidentaj kaj porrusaj. La elektantoj ne povintus trovi sian volon”, pravigas s-ro Dodon, kiu decidis kandidati sola por la 30-a de oktobro. La enketoj montras tiun ekskomuniston favorato; li sciis profiti el la proksimiĝo kun la platformo DA kaj disvolvis sian retorikon: “Mi estas nek porrusa nek porokcidenta, mi estas pormoldava”, asertas li, kvankam antaŭ apenaŭ du jaroj li pozis sur afiŝo kune kun s-ro Vladimir Putin.

La ceteraj kandidatoj de la opozicio, s-ro Năstase kaj s-ino Maia Sandu, de la partio Ago kaj Solidaro, hezitas emfazis sian porokcidentan orientiĝon por ne suspektiĝi je simpatio kun s-ro Plahotniuk, kiu provas montri sin proksima al Usono. Foto, en kiu li pozas kun s-ino Victoria Nuland, usona ŝtat-subsekretariino pri Eŭropo kaj Eŭropazio, ĵus cirkulis en la moldavia interreto. “Kial la usonanoj devas esti sur afiŝo kun la plej abomenata ulo de Moldavujo?”, furiozas eŭropa diplomato. “S-ro Plahotniuk estas tiu, kiu fakte regas la landon, male klarigas fakulo pri internacia politiko en la Instituto pri Esplorado de Sekureco en Eŭropo, kiu preferas resti anonima. “Konsidere la kuntekston kun Ruslando, neniu havas intereson pri problemoj en Moldavujo. S-ro Plahotniuk sub certaj aspektoj povas aperi kiel elemento de stabileco en la regiono.”

En 2011, la usona vicprezidanto Joe Biden, vizite en Kiŝinevo, prezentis sian rondvojaĝon tra la gastiganta lando kiel sukceson de Eŭropo. Tiu esprimo, poste larĝe ripetata, nun makulas la bildon de Eŭropa Unio kiu, dum ĝi subskribis interkonsenton de asociado aŭ liberaligis la vizo-reĝimon, tre malmulte rigardis la kulisojn de la moldava potenco por fortigi sian influon kaj siajn aliancojn en la regiono.

Fine de 2012 tamen la montrofenestro komencis fendiĝi. La moldavoj malkovris la tekston de sekreta interkonsento inter la partioj de la AIE por dividi inter si la jurajn, politikajn kaj financajn instituciojn de la ŝtato. Tiu kontraŭleĝa interkonsento okazigis intensajn potenc-batalojn. En decembro 2012, dum la ĝenerala prokuroro provis sufoki la enketon pri suspekta morto dum ĉasado, en kiu li kaj pluraj altaj ŝtatuloj partoprenis, la ĉefministro Vladimir Filat kaptis la okazon por forigi el la potenco sian malnovan komercan partneron, s-ron Plahotniuk. Sed li estis siavice akuzita okaze de la privatigo de la moldava ŝparkaso, unu el la establoj tuŝitaj de la “rompŝtelo de la jarcento”. Lastan junion, li estis kondamnita al ok jaroj da mallibero pro tiu afero. “Ekde la momento, kiam s-ro Filat estis forigita el la scenejo, ni vere ekkonsciis, ke temas pri milito inter oligarĥoj”, konfidas okcidenta diplomato.

Ĉe la ministrejoj pri eksteraj rilatoj de la Eŭropa Unio oni furiozas, ĉar tiuj skandaloj makulas porokcidentan registaron. La okcidentanoj, pretaj prezenti la partnerecon kun la Unio kiel ŝtupon al jurŝtato, ili nun estas trafitaj de malkovro de la malo kaj timas ribeladon kiel tiu, kiun spertis Ukrainujo, sed kun kontraŭaj geopolitikaj konsekvencoj. Spite al multaj alarmoj, la eŭropaj institucioj suspendis la financadojn nur post malkaŝo de la “rompŝtelo de la jarcento”. En lando kiel Moldavujo, kie kvarono de la buĝeto povas dependi de eksteraj subvencioj*, tia premo povintus efiki. “Ni esperis, ke la Eŭropa Unio sukcesos disciplinigi tiujn aferulojn, kiuj pasis al la politiko, per tio ke ĝi atakus ilin ĉe la monujo, klarigas Valentin Lozovanu, esploristo pri politika ekonomio en la Instituto por disvolvado kaj socialaj iniciatoj. Sed, kiam registaro respondecas jam nur al eksterlandaj financistoj — kaj ne antaŭ siaj civitanoj — kaj se krome ĝi estas nek punata nek kritikata de la unuaj, tiam la tuta demokratia funkciado estas malfortigita.”

* La eksteraj subvencioj estis 13,3 elcentoj de la moldava ŝtata buĝeto en 2013, kaj 27 elcentoj en 2014. Kp Valentin Lozovanu, “Potenţialul asistenţei externe: mai poate mecanismul de condiţionare promova reformele în Republica Moldova?”, IDIS Viitorul, n-ro 4, Chişinău, junio 2016.
La tento trovi eksterajn malamikojn

Tamen, la geopolitikaj pozicioj certe restos dominantaj en la politika batalo, kiu anonciĝas en Moldavujo. “Ĉar la politikistoj ne havas veran programon, ili ĉiam pli facile trovas eksterajn malamikojn kiuj minacas la ŝtaton”, klarigas Arcadie Barbăroşie, analizisto en la Instituto pri publikaj politikoj en Kiŝinevo. En 2014, dum la lastaj parlamentelektoj, la AIE eĉ flirtigis la minacon de reveno de la rusaj tankoj por malebligi la venkon de siaj kontraŭuloj, kiujn la enketoj montris favorataj.*

* Kp Vincent Henry, “La Moldavie, un peuple en otage”, Les Notes de l’IRIS, aprilo 2016.

La “rompŝtelo de la jarcento” vekis ĉe la manifestaciantoj de la lasta vintro la konscion de civitaneco kiu venkus super la lingvo aŭ la etna grupo. Sed, dum la proksimiĝo de la elektoj, tiu aspiro penas trovi politikan esprimon, ĉefe ĉar la komunikila sfero mem estas organizita en du polusoj: la lokaj filioj de la rusaj televidoj kaj la poreŭropaj televidoj. Neniu politikisto havas intereson reformi la oligarĥan sistemon. “La problemo ne estas vere Plahotniuk, ĝi estas la moldava ŝtato, opinias Petru Negură, socisciencisto kaj kunfondinto de Platzforma.md, retejo de sociala kritiko. “La vundeblo de la ŝtato faris ĝin tia, kia ĝi estas. Eĉ se iun tagon tiu oligarĥo malaperus, iu alia anstataŭus lin, kaj tio ŝanĝus absolute nenion en la situacio de la lando.”

Julia BEURQ.