Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Francaj investoj en Ĉinujo estas sesoble pli grandaj ol ĉinaj investoj en Francujo. Dum en Pekino neniu timas francan invadon, la apetito de la “Meza Regno” timigas multajn komentistojn en Parizo. Tamen tiu fluo de eksterlandaj kapitaloj estas ebla nur pro manko de ambicia industria politiko.
LONGTEMPE nevideblaj, la ĉinoj sukcesis sian eniron, tiom rimarkatan kiom kontestatan, en la francan negoco-mondon. Ene de kelkaj monatoj, ili kaperis la flug-havenon Tuluzo-Blagnac, la Club Med (Mediteranea Klubo), Pierre et Vacances, la hotelojn Campanile kaj Kyriad, la futbal-klubon de Sochaux, la kudrartan firmaon Sonia Rikyel, la vestaĵojn Sandro, Maje kaj Claudie Pierlot, sen forgesi la 1700 hektarojn da agraj teroj en Indre-departemento... Nur en 2015, 3,2 miliardoj da dolaroj (ĉirkaŭ 2,9 miliardoj da eŭroj) estis tiel investitaj en Francujo, duoble pli ol en 2013. Ĉu ni konkludu, ke (flava) danĝero estas en nia domo?
Jes ja, la momenta entuziasmo de la azia dragono pri la gaŭla koko estas nekontestebla. Sed la realo restas modesta: la ĉinaj investoj akumulitaj estas nur ... 2% de la tuto de eksterlandaj rektaj investoj (ERI) en Francujo, tre for de la malamika frato Japanujo (6%), laŭ la raporto de Business France*. Kvankam Ĉinujo multigas siajn aĉetojn, ĝi restas nano fronte al la ĉampiono de la akiroj en nia lando, Usono, kiu koncentras kvaronon de la ERI.
Ĉiuj emociiĝis, vidante la faman Club Med fariĝi ĉina, sed (preskaŭ) neniu baris la dispeciĝon de Alstom, kiu ebligis al la usona General Electric ricevi kaj reuzi parton de la franca nuklea alt-teknikaro*, kun konsekvencoj multe pli gravaj rilate la nacian sendependon.
Restas ja, ke la ambicioj de Ĉinujo ne povas esti neglektataj. Neglekteblaj antaŭ dudek jaroj, ties planet-skalaj ERI obliĝis kvardek-foje, kaj atingis 128 miliardojn da dolaroj pasintan jaron, eĉ 249 miliardojn da dolaroj se oni inkluzivas tiujn de Hongkongo*. La Meza Regno fariĝis la dua tutmonda investanto, post Usono (337 miliardoj da dolaroj). Ĝia ĉefa okcidenta celloko restas Usono, sed Eŭropo konsistigas unu el siaj privilegiaj celoj, precipe Britujo, Francujo kaj Germanujo — ĉeftriopo de la komenco de la jardeko, eĉ se Italujo ricevis la duan lokon en 2015 per la aĉeto de la pneŭo-giganto Pirelli fare de ChemChina.
ĈI TIUJ GRANDSKALAJ ambicioj ne devas mirigi, ĉar la lando altiĝis ĝis la dua ekonomia rango tutmonda. Tiuj ambicioj estis unue kuraĝigitaj de la registaro, kiu iom post iom havigis al si diversajn ilojn. Tiel la invest-banko China Exim Bank, kreita en 1994 por “finance akompani la projektojn” eksterajn, estas hodiaŭ fama en Parizo por la eŭropaj kaj afrikaj aferoj. De 2006, la kapital-eliroj estas faciligitaj, kvankam kontrolataj, kaj depruntoj estas relative facile konsentitaj kiam la projektoj respondas al la kriterioj difinitaj de la komisiono por la reformo en la Konsilio de la Ŝtataferoj (registaro). Fine suverenaj fondusoj estas starigitaj, inter kiuj la tre potenca China Investment Corporation (CIC), kiu realigis sian unuan rimarkindan agon en 2007, aĉetante partoprenon en la fama usona banko Morgan Stanley...
Tutunue, Ĉinujo turnis sin al aĉetoj de naturaj riĉofontoj por sekurigi sian provizadon pri energio kaj pri ercoj, precipe sur la afrika kontinento. Ĝi eniris novan fazon, fokusiĝante al la okcidentaj landoj. “La internaciiĝo de la grupoj fariĝis nacia prioritato*”, kiu estas enskribita en la oficialal celoj de la regantaro, kiel substrekas la esploristino Geneviève Barré. Tiu strategia decido, je plej alta nivelo de la ŝtato kombiniĝas kun la volo same firma de la firmaestroj daŭrigi sian tutmondan altiĝon.
Post la krizo de 2007-2008, la ĉinaj instituciaj investantoj perdis sian fidon en la usona financa sistemo, kiu estis por ili referenco. Ili ekkonsciis, ke aĉeti usonajn fiskajn promeskambiojn por recikli parton de siaj grandegaj financaj plusoj — la devizaj rezervoj fluktuas inter 3000 kaj 3500 miliardoj da dolaroj depost 2010 — ne estas ekonomie sekure en la momento, kiam la interezkvotoj estas kvazaŭ nulaj. Tio fariĝis signalo por komenci diversigon, inkluzive per aĉetado de eŭropaj ŝuldoj.
La plej riĉaj familioj, same kiel la plej viglaj entreprenoj, larĝe emfazis la movadon. Por la unuaj, investi monon eksterlande estas la plej bona rimedo sekurigi sian bonhavon kaj sin protekti kontraŭ eventualaj enketoj, en tiu epoko de kontraŭ-korupta lukto. Tiel, nova “Chinatown” (ĉina kvartalo) diskrete aperis en la kerno de Parizo. Ĝi havas nenion komunan kun tiu de la 13-a distrikto, kun siaj butikistoj, nek kun tiu de Aubervilliers kun siaj pograndistoj pri teksaĵoj. Ĝi kreskas en la ora triangulo (Avenuoj Champs-Elysées, Montaigne kaj George V)*.
Kaj la grupoj (publikaj aŭ privataj, la limo inter ili ja ofte ne estas facile desegnebla), ankaŭ akceliĝas. Ili “disponas pri pli kaj pli da mono”, oni klarigas en la Komitato de franca-ĉinaj interŝanĝoj (KFĈI), en Parizo. La febra kresko de ĉi tiuj lastaj jardekoj ebligis, ke ili akumulis kolosajn milit-trezorojn. Kaj parto de la mono, kiun la Centra Banko elspezas por lukti kontraŭ la ekonomia malrapidiĝo (Quantitative easing) troviĝas pli ofte eksterlande ol en la interna investo.
Ne eblas detali ĉiujn operaciojn kondukitajn sur la franca teritorio, sed oni povas distingi tri grandajn motivigojn: gajni merkat-partojn prenante distribu-reton, kaperi markon, akiri teknikaron aŭ mastruman farkapablon. “Nia volo ne estas vendi multe, sed konstrui la markon Haier*”, konfidas la direktoro de la franca filio de la tutmonda ĉefa entrepreno de hejmaj maŝinoj (fridujoj, lavmaŝinoj). Saman celon havas la telefona ekipisto Huawei, kreita en 1987 de ekskolonelo de la popola Armeo, kiu nun fariĝis la tutmonda “numero tri”. Li alvenis en Francujo en 2003 kaj ligis partnerecojn kun Bouygues kaj SFR por diskonigi siajn poŝtelefonojn, kiuj rapide disvastiĝis. Krome, kiel klarigas al ni s-ro Yan Jufen, ĝenerala sekretario de la ĉina Ĉambro de Komerco kaj Industrio, Francujo disponigas “tre kvalifikitan laborforton kaj ankaŭ impostokrediton por esplorado al ĉiuj entreprenoj”. Huawei do instalis kvar Centrojn de esploro kaj disvolvado kaj kreis 734 dungojn, sed oni ne scias kiom da publika mono li ricevis.
Fariĝinte la “fabriko de la mondo”, la Meza Regno ne havas sufiĉe da markoj kapablaj allogi la plej riĉajn ĉinajn konsumantojn. El tio venas ĝia aĉet-febro en la sektoro de luksaj vestaĵoj (Cerutti, Sonia Rykiel, Maje, ktp.), de kosmetikoj ( Marionnaud), de la prestiĝaj produktoj kiel la grandaj vinoj de la bordoza regiono (cento da ili estas jam en ties manoj), la manĝaĵoj de la ĝenerala publiko kaj, mirige, la pulvoro-lakto, ĉar la mencio made in France sufiĉas por vendi tre multekoste. Kaj, kompreneble, en la luksa turismo (vd. De Tuluzo al la Champs Elysées.)
Tamen, la akiroj de industriaj entreprenoj dominas (43% de la ERI), laŭ Business France), eĉ se ili malofte estas elstarigitaj de la amasinformiloj. Impresa estas la rapida disvolviĝo en la energio-sektoro: la suverena fonduso CIC alproprigis al si 30% de GDF-Suez (nun fariĝinta Engie), kio donas al ĝi aliron al la teknikaroj por pritrakti la likvigitan gason; PetroChina aĉetis la rafinejon de Lavéra; Yantai Taihai, unu el la ĉefaj entreprenoj el la civila nuklea industrio, aĉetis du specialigitajn firmaojn pri transformado de metaloj kaj kaldron-industrio por la nuklea industrio (Manoir Industries kaj CTI). Sen forgesi la strangan partnerecon de Electricié de France (EDF) kun du ĉinaj grupoj por la konstruo de EPR-reaktoroj ĉe Hinkley Point, en Britujo...
Celantaj la altajn teknikarojn, la infrastrukturojn, transportojn, kemion, sed sen elimini aliajn sektorojn, la instaloj plej ofte realiĝas per aĉeto de problemhavaj entreprenoj (kiuj trafis momentajn problemojn) — sed ne de senefikaj neadaptitaj entreprenoj (“lamaj anasoj” laŭ la franca esprimo canard boiteux). Dum grava financa tempesto ĉe la franca Peugeot, la giganta aŭtomobil-firmao Dongfeng aĉetis 14% de ties kapitalo, kio samtempe donis al ĝi rigard-rajton al la esplor-centro en Ŝanhajo, kaj ĝi daŭre envie rigardas al la 14% posedataj de la franca ŝtato*. Rande de bankroto, la plej granda franca fabrikanto de tunel-bormaŝinoj, Neyrpic Framatome Mécanique (NFM), pasis sub la regado de la grupo Northem Heavy Industries (NHI), kiu havas grandegajn merkatojn en Ĉinujo, kie urboj kreskas tre rapide. Unu el la francaj gloroj de la maraj motoroj, Baudoin, en malkreska situacio post ĝia kapero fare de la franca invest-fonduso Axa Private Equity, estis akirita de Weichai... Kaj ankoraŭ la McCormick-traktoroj akiritaj de Yto, la ĉina numero 2, kiu transportis en sian landon parton de la kompetentoj, revigligante samtempe la francajn produktadojn. En la momento, tiuj entreprenoj eliris el siaj malfacilaj situacioj.
Impresas la manko de franca industria vizio por longa daŭro en la kazo de Rhodia, kies esplor-centro kaj du uzinoj, forlasitaj de Rhône-Poulenc, pasis sub la regado de ChemChina. “La alveno de la ĉinoj maltrankviligis nin, konfesas s-ro Jean Granjon, ĝenerala sekretario de la sindikato CGT (Confédération Générale du Travail), la ĉefa en la societo, fariĝinta Bluestar Silicones. Des pli, ke komence, ilia projekto estis rekonstrui la uzinon de Saint-Fons en Ĉinujo. Ĝis nun, tio ne okazis.” Nun, ok jarojn poste, li povas nur konstati: “ChemChina investis, dum Francujo kaj Rhône-Poulenc ne plu faris de jaroj. Malsame kiel la antaŭaj proprietuloj, ĝi havas industrian projekton por disvolvado de la silikonoj kaj ambicias fari el Bluestar Silicones la trian produktanton en la mondo.” Nuntempe divido de la merkatoj estas starigita: la altkvalitaj produktoj de la francaj uzinoj estas vendataj en Francujo kaj Eŭropo; la ĉinaj produktoj, en Ĉinujo kaj en la sojlolandoj. Sed ĉu tio ĉiam daŭros? Kiu pagas la orkestron kondukas la dancon. Kaj la granda ĉefo, s-ro Ren Jianxin, kvankam membro de la ĉina komunista partio, tre verŝajne ne estos sentema al la proletara internaciismo kaj al solidareco kun la francaj laboristoj.
La alveno de la ĉinaj kapitaloj malmulte ŝanĝis la ĉiutagan vivon de la salajruloj. “Ni neniam vidas la ĉinajn proprietulojn, kiuj lasis agi la lokajn gvidantojn, kaj ni spertas la samajn, tre severajn, mastrum-metodojn”, substrekas s-ro Granjon. Jes ja, la dungo iom kreskis (820 homoj kontraŭ 790 antaŭ ok jaroj), sed la laborŝarĝo intensiĝis kaj, en la pasinta julio, laboristo mortis en incendio. La nacieco nenion ŝanĝas. Hieraŭ same kiel hodiaŭ, “la laboro okazas malfavore al la sekureco”, opinias la sindikatisto.
Aliaj akiradoj, siaflanke, fariĝis koŝmaroj: s-ro Zhang Guohua, kiu faris belajn promesojn al la salajruloj por akiri la eŭropan gvidanton de la tavolligno-industrio Plysorol, tiam bankrotanta, fakte deziregis ties trezoron, 600 000 hektarojn da ligno en Gabono (la proceso pro misuzo de societaj riĉaĵoj ankoraŭ daŭras); Shanghai Electric Group (SEG), kiu aĉetis la produktanton de ofset-maŝinoj kaj presmaŝinoj Goss International, tuj vendis unu el la du francaj fabrikoj (Montataire) per juro-financaj trompaĵoj por eviti pagi la maldungojn... Tiuj praktikoj ne estas ĉinaj specialaĵoj. La ĉefaĵo estas la kapablo de Francujo protekti sian industrion.
Sed la operacioj estas kondukataj sub la impulso de la francaj publikaj aŭtoritatoj. La aĉeto de Rhodia estis subskribita ĉeeste de la tiamaj Prezidantoj de la Respubliko, s-roj Jacques Chirac kaj Hu Jintao. Ja en la Elysée-palaco kaj sub aplaŭdoj de s-ro François Hollande, Peugeot malfermis sian kapitalon al Dongfeng. Okaze de sia vojaĝo al Ŝanhajo en januaro 2015, s-ro Manuel Valls persiste klopodis “vendi Francujon”, deklarante, kiel konvinkita maldekstrulo: “La bildo, laŭ kiu ne eblas maldungi en Francujo, estas falsa.”, kaj li aldonis: “La protekto de la laboro estas pli alta en Germanujo ol en Francujo*.” Kvazaŭ li havus neniun alian proponon ol senreguligo de la laboro. Parenteze, tio ne malhelpis la ĉinojn akiri, en julio 2016, la plej grandan germanan produktanton de robotoj, Kuka, kaj la svisan giganton pri pesticidoj kaj agro-manĝaĵoj, Syngenta.
El ilia vidpunkto tiu grandega apetito estas komprenebla: ĝi ebligas al ili akiri pli rapide teknikarojn ol investante en la propra lando. Pli surpriza estas la nekontraŭstaro de la francaj (kaj eŭropaj) regantoj — kvazaŭ ili definitive forlasis ĉian industrian ambicion.
Martine BULARD