Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Elekta masoĥismo

STRANGA PARADOKSO, la heredaĵo de Margaret Thatcher forĵetiĝas en ŝia lando en la sama momento, kiam ĝiaj plej amaraj ekonomiaj receptoj imitiĝas en Francujo. Ĵus, la 5-an de oktobro, la brita ĉefministro Theresa May lanĉis al sia partio paroladon, kiu certe malkontentigis iujn. Akuzo al socio gangrenita de la privilegioj de riĉuloj, defendo de la rolo de la ŝtato, “kiu ekzistas por liveri tion, kion la individuoj, la komunumoj kaj la merkatoj ne povas alporti”, insista mencio de la “rajtoj de la laboristoj”, laŭdo de imposto, “prezoj kiun ni pagas por vivi en civilizita socio”, laŭdego de la publikaj servoj, speciale de edukado kaj de sano, kies personaro estis aplaŭdata, relanĉado de la publikaj elspezoj en la sektoroj de loĝado kaj transporto: eĉ se nur per vortoj, tia programeca turniĝo kaŭzis vomemon ĉe la senkonsolaj amantoj de la “fera damo”. Unu el ili cetere denuncis “kontraŭliberalan kontraŭrevolucion”.*

* Nicolas Bavarez, “Le virage antilibéral de Theresa May [La kontraŭliberala turniĝo de Theresa May]”, Le Figaro, Parizo, 17-an de oktobro 2016.

Li trankviliĝu: lia heroino postmorte akiris politikan azilon aliflanke de la Maniko, kie miksaĵo de novliberalaj disponoj servas kiel komuna programo de la franca dekstrularo. Kiel signo de preskaŭ unuanima intenco seniĝi venontjare je la prezidanto François Hollande, sed signo ankaŭ de la disfalo-stato, en kiu tiu postlasas sian partion, oni jam anoncas la venkon de konservativaj kandidatoj, kiuj promesas al la elektontoj la prokrasto de du ĝis tri jaroj ĝis la aĝo de pensiiĝo, kvar kromajn semajnajn laborhorojn sen salajra altigo, la forigon de la imposto por riĉaĵo — dum siavice la aldonvalora imposto (AVI), kiu frapas la modestajn enspezojn, estos altigota —, la malprogresivon de la senlaboreca kompensaĵo, la nuligon de 300.000 ĝis 500.000 postenojn de oficistoj ... En lando, en kiu la enketoj ofte okazas anstataŭ politika debato, la fakto ke la tri unuaj disponoj kaŭzas profundan rifuzon, pasis preskaŭ ne rimarkite.*

* 56 elcentoj da rifuzo de la forigo de la tridekkvinhora semajno, 64 elcentoj kontraŭ la altigo de la pensiiĝa aĝo, 67 elcentoj kontraŭ la forigo de la imposto por riĉaĵo (enketo IFOP-Atlantico, 23-an de majo 2016).

Sed la plej konsterna ankoraŭ venos. Anstataŭ mobiliziĝi kontraŭ thatcher-stila sangellaso, kiun rezignas eĉ la britaj konservativuloj, iuj maldekstraj elektontoj, abunde prezentataj en la komunikiloj, preparas sin por ĉi-monate partopreni en la praelekto de la dekstruloj — kvankam ili riskas doni al la venka kandidato kroman legitimecon, kiam li aplikos sian programon. En la jaro 2012, la “utila voĉo” igis kontraŭantojn al la novliberalismo elekti s-ron Hollande ekde la unua baloto, por garantii la malsukceson de s-ro Nicolas Sarkozy. La rezulto estas konata: la grandaj orientiĝoj de la venkita prezidinto estis konfirmitaj de tiu, kiu elektiĝis kontraŭ li, kaj la [ekstremdekstra] Nacia Fronto fariĝis la unua plej granda partio de Francujo. Ĉi-foje, daŭre por venki s-ron Sarkozy, necesus subteni iun el liaj eksaj ministroj, s-ron Alain Juppé, kiu, preterpase, antaŭ tridek jaroj estis la arĥitekto de la liberala turniĝo de la franca dekstrularo.* ... Ĉu vere fariĝis tro komplike, rezervi sian politikan energion al la defendo de siaj ideoj?

* Vd François Denord, “Et la droite française devint libérale [Kaj la franca dekstrularo liberaliĝis]”, Le Monde diplomatique, marto 2008.

Serge HALIMI.