Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
LA KUNLABORECA ekonomio estas ekonomia modelo bazita sur la interŝanĝo kaj la komuna disponigo de rimedoj kaj servoj per ciferecaj platformoj. Ĝi inspiriĝas en la utopioj de la kundividemo kaj ne komercaj valoroj, kiel la reciproka helpo aŭ la kunviveco, kaj ankaŭ en la spirito de senpageco, fondomito de la Interreto. Ĝia ĉefa ideo estas: “mia posedaĵo estas via”*, tio estas, kundividi anstataŭ posedi. Kaj la baza koncepto estas interŝanĝo.
Temas pri konektado, per cifereca vojo, de homoj serĉantaj “ion” kun homoj, kiuj tion havas. La plej konataj entreprenoj en tiu kampo estas: Netflix, Uber, Airbnb, Blabacar ktp. Tridek jarojn post la granda ekspansio de la Interreto, la konsumkutimoj ŝanĝiĝis. Regas la ideo, ke la hodiaŭa plej saĝa eblo estas uzi ion komune, kaj ne nepre ĝin aĉeti. Tio signifas iom post iom forlasi ekonomion bazitan sur la submetiĝo de la konsumantoj kaj sur la antagonismo aŭ la konkurado inter la produktantoj, kaj transiri al ekonomio, kiu instigas la kunlaboradon kaj la interŝanĝon inter la uzantoj de rimedo aŭ servo. Tio faras veran revolucion ene de la kapitalismo, kiu antaŭ niaj okuloj mutacias.
Ni imagu, ke iudimanĉe vi decidas fari riparan hejmlaboron. Vi devas fari plurajn truojn en muro. Kaj vi ne havas borilon. Ĉu iri aĉeti iun en festa tago? Malfacile ... Kion fari? Sed vi ne scias, ke je malmultaj metroj de via domo loĝas pluraj homoj pretaj vin helpi. Ne scii tion signifas, ke ili ne ekzistas. Do, kial ne havi ciferecan platformon por informi pri tio ... tiel vi scios, ke tre proksime loĝas najbaro preta helpi vin, kaj la najbaro scios, ke homo bezonas helpon kaj estas preta iom pagi por tiu helpo?*.
Tia estas la bazo de la kunlaboreca ekonomio kaj la kunlaboreca konsumo. Vi ŝparas sen aĉeti borilon, kiun vi eble ne plu uzos, kaj la najbaro ricevas kelkajn eŭrojn, kiuj ekonomie helpas lin alveni al la fino de la monato. Ankaŭ la planedo profitas, ĉar ne necesos fabriki (tiel estos malpli da media poluo) tiom da individuaj iloj, kiujn ni apenaŭ uzas, ĉar ni povas ilin transdoni. En Usono, ekzemple, estas ĉirkaŭ 80 milionoj da boriloj, kies meza uzado en la tuta ekzisto de la ilo, estas apenaŭ 13 minutoj ... Tiel reduktiĝas la konsumismo. Estas kreata pli daŭrigebla medio. Kaj ne okazas malŝparo, ĉar tio, kion ni vere bezonas, estas la truo, ne la borilo ...
En nehaltigebla movado miloj da ciferecaj platformoj de interŝanĝo de produktoj kaj servoj tre rapide ekspansiiĝas*. La kvanto de rimedoj kaj servoj imageblaj per retaj platformoj, ĉu pagataj aŭ senpagaj (kiel Vikipedio), estas fakte senfina. Sole en Hispanujo estas pli ol kvarcent platformoj, kiuj funkcias en diversaj kategorioj La retgazeto El Referente, en sia eldono de la 25-a de oktobro 2015, listigis la ĉefajn ekentreprenistojn (start-ups) okupiĝantajn pri vojaĝoj, kulturo kaj distrado, nutrado, transporto kaj aŭtoparkado, poŝtaj servoj, profesiaj retoj, interŝanĝo kaj luado de produktoj kaj servoj, kundividitaj elspezoj, tempobankoj, teĥnologio kaj la Interreto, alternativa financado kaj financa teĥniko (fintech), modo, sporto, edukado, infaneco, luado de spacoj, kundividitaj etaĝoj kaj aliaj interesaj platformoj. http://www.elreferente.es/tecnologi.... Kaj 53 elcentoj de hispanoj asertis esti pretaj kundividi aŭ lui rimedojn en spaco de kunlaboreca konsumo.
Je planeda nivelo la kunlaboreca ekonomio nuntempe kreskas inter 15 kaj 17 elcentoj ĉiujare; kun kelkaj ekzemploj de kreskado absolute eksterordinaraj. Ekzemple Uber, la cifereca programo, kiu konektas pasaĝerojn kun stiristoj, en nur kvin jaroj da ekzisto valoras jam 68 miliardojn da dolaroj kaj funkcias en 132 landoj. La reta platformo pri gastigado por privatuloj, Airbnb, aperinta en 2008, kaj kiu trovis liton por pli ol 40 milionoj da vojaĝantoj, hodiaŭ valoras en la borso (sen posedi eĉ ne unu loĝejon) pli ol 30 miliardoj da dolaroj*.
La sukceso de ĉi tiuj modeloj de kunlaboreca ekonomio klare defias la tradiciajn entreprenojn. En Eŭropo, Uber kaj Airbnb fronte koliziis kontraŭ respektive la mondo de la taksio kaj de la hotelo, kiuj akuzas ilin je nelojala konkurenco. Sed nenio povos haltigi ŝanĝiĝon, kiu grandparte estas la sekvo de la krizo de 2008 kaj de la ĝenerala malriĉiĝo de la socio. Tio estas senrevena vojo. Nun la homoj volas konsumi je malpli alta prezo, kaj ankaŭ disponi je aliaj enspezofontoj ne ekzistantaj antaŭ ol la apero de la Interreto. Kun la kunlaboreca konsumo kreskas ankaŭ la sento esti malpli pasiva, pli bona reganto de la ludo. Kaj la eblo de inversiĝo, de alterniĝo de la funkcioj, povi transiri de konsumanto al vendanto aŭ ludonanto, kaj inverse, tio estas de kelkaj nomata “prosumanto”, kuniĝo de produktanto kaj konsumanto*
Alia ŝanĝiĝanta ĉefa trajto — kiu estis la bazo de la socio de konsumo —, estas la sento je proprieteco, la volo posedi. Akiri, aĉeti, havi, posedi estis la verboj, kiuj pli bone tradukis la esencajn ambiciojn de epoko, kiam la havaĵoj difinis la homon. Akumuli “aĵojn”* (domojn, veturilojn, fridujojn, televidilojn, meblojn, vestojn, horloĝojn, pentraĵojn, telefonojn ktp) estis la ĉefa kialo de la ekzisto. Ŝajnis, ke ekde la pratempo, la materialisma sento de posedo estis nepra parto de la homo. Ni memoras, ke George W. Bush en 2004 venkis en la prezidantelektoj de Usono per la promeso pri “socio de posedantoj” kaj per la ripetado: “Ju pli da posedantoj ekzistos en nia lando, des pli da ekonomia vigleco estos en nia lando”.
Li duoble eraris. Unue, ĉar la krizo de 2008 detruis tiun ideon, kiu instigis la familiojn esti posedantoj, kaj la bankojn — ebriaj pro la meblospekulado —, pruntedoni (la famajn subprimes) sen la minimuma zorgo. Tiel ĉio eksplodis. Bankrotis la hipotekbankoj kaj eĉ la Lehman Brothers, unu el la financoficejoj verŝajne plej firmaj en la mondo ... Kaj due, ĉar diskrete novaj rolantoj naskiĝintaj el la Interreto komencis eksplodigi la establitan ekonomian ordon. Ekzemple: Napster, platformo por kundividi muzikon, kiu estigis post tre mallonga tempo la falon de la tuta muzikindustrio kaj la bankroton de la transnaciaj megagrupoj, kiuj dominis en la sektoro. Kaj same okazis al la gazetaro, la turismoficejoj, la hotelsektoro, la mondo de libro kaj eldonado, la perkoresponda vendado, la kino, la industrio de la motoro, la financmondo kaj eĉ al la universitata instruado per la vigliĝo de la MOOC (Masive Open Online Courses aŭ senpagaj retaj kursoj)*
En momento kiel la nuna, kun granda malfido je la novliberala modelo kaj je la politikaj financaj kaj bankaj elitoj, la kunlaboreca ekonomio krome donas respondojn al la civitanoj serĉantaj sencon kaj respondecan etikon. Ĝi laŭdas valorojn de reciproka helpo kaj volo kundividi. Tiuj ideoj, en aliaj momentoj, estis miksaĵo de komunumecaj utopioj kaj socialismaj idealoj. Sed hodiaŭ ili estas — neniu miskomprenu — la nova vizaĝo de mutacianta kapitalismo, kiu volas malproksimiĝi de la kruela sovaĝeco de sia lasta ultraliberala periodo.
En ĉi tiu mateniĝo de la kunlaboreca ekonomio la perspektivoj pri sukceso estas grandegaj, ĉar en multaj kazoj ne estas necesaj la alie nepraj lanĉiloj de komenckapitalo kaj de serĉado de investantoj. Ni vidis, ke Airbnb, ekzemple, gajnas milionojn surbaze de loĝejoj, kiujn ĝi eĉ ne posedas.
Koncerne dungon, en socio regata de malriĉeco kaj laboraĉoj, ĉiu civitano povas nun per sia komputilo aŭ simple sia moderna poŝtelefono, proponi rimedojn kaj servojn sen dependi de dunganto. Lia funkcio estos — krom kundividi, interŝanĝi, lui, prunti aŭ donaci — tiu de peranto. Kaj tio estas nenio nova en la ekonomio: tio ekzistis de la komenco de la kapitalismo. La diferenco nun troviĝas en la grandega efiko, per kiu — per povaj algoritmoj, kiuj preskaŭ tuj kalkulas ofertojn, bezonojn, fluojn kaj kvantojn — la novaj teĥnologioj analizas kaj difinas la periodojn de propono kaj postulo.
Aliflanke, en spaco, kie la klimatŝanĝiĝo fariĝis la ĉefa minaco de la homa supervivado, la civitanoj scias la ekologiajn danĝerojn implicitajn en la modelo de hiperproduktado kaj malloka hiperkonsumo. Ankaŭ tie la kunlaboreca ekonomio donas solvojn malpli agresajn por la planedo.
Ĉu ĝi povos ŝanĝi la mondon? Ĉu ĝi povos transformi la kapitalismon? Multaj detaloj igas nin pensi, kune kun la usona eseisto Jeremy Rifkin*, ke ni ĉeestas la malaperon de la dua industria revolucio bazita sur la amasa uzado de fosiliaj energioj kaj sur centralizitaj telekomunikadoj. Kaj ni vidas la naskiĝon de kunlaboreca ekonomio, kiu devigas, kiel ni jam diris, la kapitalisman sistemon mutacii. En ĉi tiu momento kunekzistas la du branĉoj: preda komercekonomio dominata de brutala financsistemo, kaj ekonomio de kundivido, bazita sur la interagadoj de la homoj kaj sur la interŝanĝo de rimedoj kaj servoj preskaŭ senpagaj — kvankam la dinamiko estas fakte favora al ĉi tiu lasta.
Estas multaj farendaj taskoj: garantii kaj plibonigi la rajtojn de la retaj laboristoj; reguligi la pagon de prezoj kaj impostoj de la novaj platformoj; evitigi la ekspansion de la nigramerkata ekonomio ... Sed la progreso de ĉi tiu nova ekonomio kaj la progreso de nova maniero konsumi estas verŝajne nehaltigeblaj. Ĉiukaze, ili montras la sopiron de socio malkontenta pro la damaĝoj faritaj de la sovaĝa kapitalismo. Kaj tiu socio denove volas, kiel postulis la poeto Rimbaud, ŝanĝi la vivon.
Ignacio RAMONET.
Elhispanigita de Norberto DÍAZ GUEVARA el la hispana versio de Le Monde diplomatique, de oktobro 2016, versio aperinta ĉe http://www.cubadebate.cu/opinion/20... oct 2016