Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉina apetito, franca malzorgemo

De Tuluzo al la Champs-Elysées

Partnero de la Club Med de pluraj jaroj, la ŝanhaja grupo de entreprenoj (mikskonzerno) Fosun finfine englutis ĝin. Ĝi samtempe provas akiri la Compagnie des Alpes (kompanio de la Alpoj) kaj ties koncesiojn en la plej grandaj skistacioj (Les Arcs, La Plagne, Serre-Chevalier...). Ĝia celo? Allogi la ĉinan klientaron. En sian propran landon, kie turismo eksplodis kaj kie simila “Klubo” devas baldaŭ malfermiĝ; eksterlanden, kie 120 milionoj da ĉinoj pasigis siajn feriojn en 2015, aparte en Francujon, unua okcidenta feriloko.

Apenaŭ miriga estas, ke la nacia teritorio similas batalkampon por la ĉinaj operaciantoj. Krom Fosun, la hotelindustria grupo Jin Jiang aĉetis Louvre Hôtels (Kyriad, Campanile, Première Classe) kaj prenis, surprizante ĉiujn, 15% de Accor (Mercure, Ibis, Novotel...) sen kaŝi sian deziron plu iri; Kai Yuan aĉetis al si la kvin-stelan hotelon Marriott sur la Champs-Elysées, en Parizo; la kompanio Hainan Airlines englutis parton de Pierre et Vacances kaj prenis 10% de la kapitalo de Center Parcs — ĝi ankaŭ aĉetis la malmultekostan kompanion Aigle Azur kaj Servair, la restoracian filion de Air France.

Eĉ pli rimarkinde, la ĉina grupo Symbiose aliancita al la kanada SNC-Lavalin alproprigis al si la flughavenon de Toulouse Blagnac, proksime al la aviadil-ekflugejoj de Airbus. Ĝi ne nur profitis el la privatigo de tiu flughaveno por akiri 49,9% de ĝia kapitalo, sed s-roj Manuel Valls kaj Emmanuel Macron donis al ĝi eksterordinaran akciul-traktaton, ebligantan al la ĉinaj proprietuloj, kvankam malplimultaj, direkti*. Tromemfidaj, arogantaj, ĉi tiuj cetere provis ŝteli parton de la kaso de la flughaveno (70 milionoj da eŭroj), postulante, malpli ol unu jaron post ilia alveno, pagon de 20 milionoj da eŭroj kiel dividendon...

* Riveloj de Laurent Mauduit, “La scandaleuse privatisation de l’aéroport de Toulouse-Blagnac”, 28-an de novembro 2014, www.mediapart.fr

Martine BULARD