Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Malmunti la ‘Ĝangalon’ brikon post briko

La Ĝangalo ekzistas pro la politiko kaj mono” diris Sami*, 27-jaraĝa rifuĝinto el Kabulo, kun ŝultrolevo. “Mi kredas ke ĉiuj ĉi tie scias tion.

* Nomo retenita pro motivoj de sekureco.

Sidante senforte en seĝo ekster unu el la kelkaj kafejoj de la tendaro mastrumataj de la loĝantoj, li pludiras: “Vidu, mi amas Afganion. Mi sopiras miajn urbojn, miajn vilaĝojn, mian kulturon, mian familion, tre multe ... Tre multe. Sed mi ne povas havi sekuran vivon tie.

Ĉu sekura vivo eblas en la tiel nomita Ĝangalo? mi demandis (tio estas, en la neformala kolonio kiun Jeremy Corbyn nomis “fetora tendaro en lando de abundo.”)

Mi tre zorgas” diris Sami kun suspiro. “Mi ĉiam zorgas pri miaj amikoj ĉi tie, la volontuloj kaj rifuĝintoj ĉie, ĉar miaj vortoj, iliaj vortoj — kaj viaj — ŝanĝos nenion en ĉi tiu mondo.

Kio estas la logiko de la franca registaro?, mi demandis. (En lando kie Nicolas Sarkozy asertas, ke la miloj da homoj loĝantaj en tiu nordfrancia tendaro por rifuĝintoj kaj migrintoj — forkurinte de militoj, konfliktoj, malriĉeco, ŝtata subpremo kaj la klimatŝanĝiĝo — “devus ne esti en Calais aŭ aliloke, ĉar [Francio] estas respubliko kaj tiuj, kiuj ne rajtas esti tie ĉi, devus reveni al sia lando.”)*

* Vidu ankaŭ Benoît Bréville, ‘Ĉiuj kontraŭ Schengen’, Le Monde diplomatique, januaro 2016.

Sen paŭzo, Sami komentis: “En la maro, grandaj fiŝoj manĝas fiŝojn malgrandajn. Kial? Ĉar la granda fiŝo malsatas.” Li transdonis al mi sian poŝtelefonon kaj indikis momentfoton de fortika kaj ridetanta junulo pozanta kontraŭ la fono de brilega ĉielo. “Ĉu vi konsentas, ke tiu estas mi?

Komence, mi kapneis nekredeme. Kontraste kun la foto, Sami havas kaviĝintajn okulojn kaj vangojn, sed malgraŭ tio, la varmo kaj magnetismo de lia rideto estis precizaj. “De post mia alveno ĉi tien antaŭ kvar monatoj el Grekio, mi perdis dek kilogramojn pro maltrankvileco kaj pripensado pri malsindonemo.” Li pludiris: “La sola afero kiun ni povas ŝanĝi estas ni mem.

Antaŭ ol ĝisfunde esplori kelkajn el liaj ĉefaj zorgoj, tiel ke ni povu konstrui lian argumenton por la tribunalo de la monda opinio, li ripetis: “Niaj vortoj ŝanĝos nenion.

Kun pasia urĝeco tamen, li komencis: “Vi havas kanadan pasporton, mia estas afgana — kiu protektos min? Neniu registaro. Se oni havas prezidanton, eble tiu povus plibonigi la vivon por la popolo. Sed en la Ĝangalo, ni ne havas prezidanton por interparoli kun Britio, por interparoli kun Francio, por fari decidojn, por fari solvojn, por doni rajtojn al la popolo. Ni do povas fari nenion.

Sami havas rajtojn sen agnosko, mi diris al mi.

La logiko de Fortreso Eŭropo

En majo, la francaj aŭtoritatuloj parte malkonstruis la Ĝangalon, eldomigante 3 455 virojn kaj virinojn (inter ili 445 infanojn) el proksimume 5 000 homoj en la tendaro laŭ homhelpaj organizaĵoj. Tiutempe, mi citis iun amikon mian kiu estas franca civitano, en la paĝoj de Le Monde Diplomatique: “Temas pri la logiko de la vivo kontraŭ la logiko de la ŝtato” li diris. Mi eksplikis lian kritikon, skribante “Temas pri la danĝera, malakordiga logiko de ‘la Okcidento kaj la cetero.’ Tio estas, la viktimoj de militoj kaj konfliktoj estas indaj je paco, sed ne ĉiuj militoj, kaj ja ne ĉiuj viktimoj*. Je la fino de septembro, kiam mi unue renkontis Sami, muro kun kvar-metra alteco estis konstruata kontraŭ kosto de pli ol du milionoj da eŭroj. La aŭtoritatuloj kredis ke ĉi tiu granda nova muro ‘malblokos Calais’, barante al rifuĝintoj kaj migrintoj la jam duoble ĉirkaŭbaritan vojon al la haveno ĉe la Manika Markolo. Rutine, nenombreblaj loĝantoj de la tendaro provis veturi kaŝe en kamionoj transirontaj la maran landlimon — kelkaj sukcesis sed ne la plimulto, kaj aliaj pereis, kiel 14-jaraĝa Raheemullah Oryakhel el Afganio, kiu mortis pasintmonate post kiam li defalis de kamiono iranta al Britio sur tiu sama aŭtovojo. (Raheemullah sopiris reunuiĝi kun sia frato kiu loĝas en Manĉestro.)

* Legu ankaŭ Peter Blodau & Elle Kurancid, ‘Uncertain refuge in Calais’, Le Monde Diplomatique, majo 2016.

Kiel parto de angla-franca sekureca rimedaro, je kosto de 19 milionoj da eŭroj, la unu-kilometra muro el glata betono dissendas averton konforme al tiu de la pli frua malkonstruo: En la landoj de abundo — kiel ni scias, Francio kaj Britio estas inter la plej riĉaj landoj de la mondo, nome ili estas ‘grandaj fiŝoj’ — komercaj kamionoj kaj la varoj de ili portataj havas la prioritaton super azilopetantoj.

“Ni faris la barilojn” deklaris Robert Goodwill, la brita ministro pri enmigrado, frue en septembro. “Nun ni faras muron.” Je proksimume la sama tempo, la franca ministro pri internaj aferoj Bernard Cazeneuve anoncis la deplojon de 200 suplementaj policistoj al Calais — kie, li diris, senprecedence granda taĉmento de 1 900 policistoj aktuale deĵoris — por “plifortigi la batalon” kontraŭ kaŝpasaĝeroj. (Je la 1a de oktobro, Magnum publikigis fotoeseon titolitan “Alfrontiĝoj en Calais”, kiu kaptis tiel nomitan batalon: unu sceno montras levitan britan flagon kaj, en alia, polican klabeton.)

Tia estas la logiko de la hodiaŭa Fortreso Eŭropo kie oni ne konsideras senhonta misuzo de la potenco tion, ke oni supraĵe laŭdas la meritojn de la humaneco — la aprobo de homaj rajtoj kaj internacia komuneco — dum oni helpas malŝpari ĝin, klopodante konstantigi multjarcentan tradicion de tutmonda superregado. Sed la ekzisto de la ‘Ĝangalo’ interne de la Fortreso minacas la imunecon de Francio kaj Britio kontraŭ la sekvaĵoj de iliaj koloniaj heredaĵoj, imperiaj militoj kaj senbridaj novliberalismaj politikoj.

Ekde la komenco de [la krizo de la rifuĝintoj] ni vidas hiperinflacion en la lingvaĵo pri rifuĝintoj: ili ĉiam konsistigas ‘ondojn’ aŭ ‘inundojn’, kaj ili ‘alfluas’ en Eŭropon” skribis la kroata filozofo Srecko Horvat en opinipeco por la brita ĵurnalo The Guardian pasintjare. Sed preter la alarmisma retoriko, Horvat argumentas, “[estas] tre konkreta politiko kies spuro estas retrosekvebla al la invadoj de Afganio kaj Irako.

La “vera kaŭzo de la nuna krizo de la rifuĝintoj” estas ekonomia milito, li skribis, kritikante la Fortreson kaj, laŭ mia opinio, precipe la plej proksiman alianculon de la usona militmaŝino, la britan registaron: “Unue oni demisiigas diktatorojn. Tiam oni malstabiligas landojn, torturas la ekonomion, ŝtelas rimedojn (petrolo, akciaj societoj, ktp), delokigas loĝantarojn kaj starigas garnizonojn en la propra regiono. Kaj poste oni propagandas ĝin kiel ‘naturan katastrofon.’ Kutime, oni nomas tion milito.

La logiko de Refugees Welcome

Britaj militveteranoj dormas sur la strato apud rifuĝintoj el landoj kiujn ni okupis antaŭnelonge” diris brita komediisto Jeremy Hardy al miloj da homoj en la Placo de la Parlamento en Londono dum la marŝo Refugees Welcome (Bonvenon al Rifuĝintoj) ĉirkaŭ la mezo de septembro. (la penetranta takso de Hardy elvokas la frazon ‘empire pay-back’ (repago por la imperio) ŝprucfarbitan sur la bazon de elektrofosto en la Ĝangalo.)

Survoje al la placo, dekoj da manifestaciantoj ĉantis alian kondamnon de la imperio kaj la Fortreso, ĉe la gardataj pordoj de la hejmo de la ĉefministro: “Brikon post brik’, muron post mur’, Fortreso Eŭropo devas fali! Brikon post brik’, muron post mur’, rasismaj landlimoj devas fali!

Tia estas la logiko de Refugees Welcome. Kiam mi rakontis la scenon al Sami, li ridetis, sed nur momente ...

La situacio estas neakceptebla kaj ĉiuj ĉi tie scias tion” diris la franca prezidanto François Hollande dum vizito al Calais malfrue en septembro por kunsido kun politikistoj, policistoj kaj havenaj oficialuloj. “Ni devas malmunti la tendaron [ĝis la fino de ĉi tiu jaro] tute kaj definitive.” La bonfara grupo Help Refugees poste faris urĝan alvokon por donacoj de tornistroj, valizoj kaj monon, deklarante ke, en kunsido kun Hollande, oni informis ĝian partneran grupon L’Auberge des Migrintoj ke la tuta malplenigo de la tendaro okazos je sekreta dato antaŭ la 31a de oktobro. (Kaj tiel estis.)

Kvankam Hollande nur estis kelkajn kilometrojn for de la tendaro, li nek tiam nek poste vizitis la ejon, la hejmo de inter 7 000 kaj 10 000 homoj. De post kiam la loĝantaro kvarobliĝis en la somero de 2015, la Ĝangalo estas karakterizita kiel “homhelpan krizon unuaklasan en unu el la plej prosperantaj landoj de la mondo”, “purgatorion”, kaj “rasapartismon”.

En la centro de Calais, mi ekvidis afiŝeton gluitan sur la flanko de konstruaĵo: “Rasismo ne estas opinio, ĝi estas ofendo. Ŝtata rasismo ne estas politiko, ĝi estas krimo kontraŭ la homaro. RASAPARTISMO ĈESU. Bonvenon al Rifuĝintoj.

Bedaŭrinde, kun la kresko de la nova muro kaj la nombro de policaj veturiloj, triumfas ŝtataj politikoj kiuj esence similas la logikon de la kampanjo kontraŭ enmigrintoj kaj rifuĝintoj de Nigel Farage, malgraŭ tio ke Hollande proponis transloki loĝantojn de la tendaro al ‘bonvenigaj centroj’ tra la tuta lando. Ambaŭflanke de la Manika Markolo, alivorte, multekosta landlima sekureco aŭ plibonigitaj protektaj normoj, havas la prioritaton super homhelpa krizo kiu estas foje-refoje neglektita de tiuj samaj ŝtatoj sen konsidero de la lacaj vokoj de la loĝantoj de la tendaro, homhelpaj organizaĵoj sur la tereno kaj grupoj subtenantaj rifuĝintojn tra la tuta kontinento.

Dume, kiel sciigis lastatempa raporto de Amnestio Internacia titolita ‘Tackling the global refugee crisis: Sharing, not shirking responsibility’ (Pritrakti la tutmondan krizon de rifuĝintoj: Kundividi, ne eviti, respondecon), dek landoj — neniu el ili ‘grandaj fiŝoj’ (kolektive ili konsistigas 2,5 procentojn de la monda ekonomio) — gastigas pli ol duonon de la rifuĝintoj de la mondo; inter ĉi tiuj landoj estas Jordanio, Turkio, Libano, Pakistano, Irano, Etiopio, Kenjo, Ugando, Demokratia Respubliko de Kongolo kaj Ĉado.

La sekvonta ĉirkaŭfosaĵo

Kial Sami maltrankvilis? “Kiam Francio kaj Britio finos la Ĝangalon” li suspiris, “multe da homoj ĉi tie volos iri al Britio, tial mi pensas kiel [la Manika Markolo] fariĝos [Mediteraneo] ... Eble, tre multe da homoj mortos provante transiri al Britio.

La “multe da homoj”, pri kiuj Sami parolis, antaŭvidas pli bonan kaj sekuran vivon en tiu lando de abundo. Ilin instigas faktoroj kiel ilia fluparoleco aŭ kono de la angla lingvo kaj la deziro kuniĝi kun iliaj parencoj kaj/aŭ amikoj kiuj jam loĝas tie.

En 2014, la maro portis la korpojn de 28-jara Shadi Omar Kataf kaj 22-jara Mouaz Al Balkhi al la marbordoj respektive de Norvegio kaj Nederlando. La du viroj, kiuj laŭ raportoj loĝis en la Ĝangalo, aĉetis identajn kaŭĉukajn kombineojn en Calais kaj iris direkte al la Manika Markolo. “Vi devas ne provi naĝi” la onklo de Mouaz diris al li telefone, de sia hejmo en Bradford, Anglio. “Tio ne sukcesos. Kaŝu vin en kamiono.” Sed Mouaz jam provis fari tion kaj ne sukcesis almenaŭ dek du fojojn.

De post 2014, pli ol 10 000 homoj estas mortintaj en la Mediteraneo survoje al Eŭropo, inter ili proksimume 3 200 ĉi-jare. Amnestio Internacia nomis tion “la plej mortiga transmariĝo de la mondo.”

En junio, post kiam proksimume 1 000 homoj el Eritreo, Niĝerio, Somalio kaj Suda Sudano dronis en la daŭro de unu semajno dum ili klopodis fari tiun “plej mortigan transmariĝon”, Ruben Neugebauer de la germana volontula grupo Sea-Watch, proponis minacan analogion en la retejo Democracy Now!: “La Eŭropa Unio uzas la Mediteraneon kiel ĉirkaŭfosaĵon ĉirkaŭ sia kastelo, plenigante ĝin per mortintaj korpoj por fortimigi tiujn, kiuj eventuale sekvos ilin.”

Je la 5a de oktobro, post kiam fotisto de Agence France-Presse registris la savon de centoj da migrintoj sur ŝipo netaŭga por navigado proksime de la marbordo de Libio, kaj li kaj reportero de la New York Times konsentis pri alia zorgiga komparo: “La analogio al sklavoŝipoj, kiuj iam transiris la Atlantikon, estis ekzakte ĝusta — krom tio, ke ĝi ne okazas antaŭ centoj da jaroj.

Ĝis la fino de 2015, laŭ la Alta Komisiito de la Unuiĝintaj Nacioj por Rifuĝintoj, rekordaj 65,3 milionoj da homoj estis perforte delokitaj tutmonde “rezulte de persekutado, konfliktoj, ĝeneraligita perforto aŭ malobservoj de homaj rajtoj.” La raporto, publikigita en junio, plue diras ke “unu el ĉiu 113 homoj tutmonde nun estas aŭ aziloserĉanto, interne delokita aŭ rifuĝinto.

“La Ĝangalo estas la vivo”

Rakontinte sian argumenton, Sami diris, ĝentile: “Nun, ni estas finintaj la intervjuon.” Mi reciprokis liajn malĝoje kuntiritajn brovojn. Ni povas fari nenion, mi pensis, dum mi fine kapitulacis al vidpunkto inspirita de Samuel Beckett pri ĉi tiu marborda tendaro kaj la kastelaj ĉirkaŭfosaĵoj de Fortreso Eŭropo.

Neatendite, tamen, li ekstaris kaj geste montris ke mi faru same. Li indikis la malebenan vojon antaŭ ni: oni imagu ĉefstraton inter vicoj de butikoj kaj kafejoj, kun homoj irantaj tien kaj reen. “Salaam aleikum” li diris kun rideto, salutante biciklanton trankvile laŭirantan. “Rideti estigas freŝan senton en mia koro.

Sami ludeme ekpuŝis mian ŝultron kaj fingromontris preterpasanton kun platflanka batilo el ligno tenata sub lia brako. “Vi vidas tiun viron? Li estas feliĉa, li estis ludanta kriketon.

Sami komencis transiri la straton. “Sekvu min,” li vokis. Ni staris sur la sojlo de improvizita konstruaĵo. “Rigardu ĉi tiujn ulojn” li diris, direktante sian rideton al homamaso en la malhele lumigata spaco. “Tiuj ludas bilardon, kaj tiuj trinkas teon kaj pripensas siajn vivojn.

Ni pluiris al apuda konstruaĵo kaj premis niajn korpojn kontraŭ ĝian antaŭmuron el krucoplakaĵo. Arkefleksante sian kolon antaŭen tra la senglaca fenestro, li ridetis: “Ĉi tiu estas mia onklo.” Li kunpremis la etenditan manon de pli aĝa viro kiu sidis kontraŭ fono da bretoj sur kiuj estis stokitaj sodakvoj, ĉipsoj kaj cigaredoj. “Parolu al ŝi pri la Ĝangalo” Sami diris al sia onklo (amema epiteto).

La Ĝangalo estas la vivo” lia onklo diris fervore. Kiam Sami sin turnis por foriri, lia onklo kaj mi manpremis. “Ĉu vi estas turisto?” li demandis milde ridante. Verkisto, mi respondis kun rideto, eldirante la vorton per streĉa siblo, sentante min superfortita de mordetanta hontemo.

Ho” li respondis, ankoraŭ brakumante min, dum niaj okuloj fiksiĝis unu al la alia. “Iam, la turistoj kutimis iri al Afriko. Nun Afriko venas al ili.

Elle KURANCID; Peter BLODAU; Sharif FANSELOW

Tiu artikolo aperis en la anglalingva retejo de LMD en oktobro sub la titolo: “Dismantling the ‘Jungle’, brick by brick”.

Ĉiuj vidpunktoj esprimitaj ĉi tie sole estas tiuj de la aŭtoroj.