Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ruinigantaj, la militoj en Irako kaj Sirio pli kaj pli implikas fremdajn potencojn. La batalo, kiu komenciĝas en Mosulo maltrankviligas Usonon, devigitan trakti regionajn rivalecojn, ĉefe tiuj inter Turkio, Irano kaj Saud-Arabio. Cetere, sangoverŝa repreno de Alepo povus endanĝerigi la diplomatan movon, kiu sekvis la armean engaĝiĝon de Rusio flanke de la Siria reĝimo.
La unua celo de la armea engaĝiĝo de Rusio en Sirio, kiu komenciĝis en septembro 2015, estis rapide kaj facile atingita: malebligi militan malvenkon de la reĝimo, kiu tiam estis perdanta terenon de pluraj monatoj*. Plie, la partopreno de la Rusa aerarmeo malebligis la malpermeson fare de Usono de superflugo de la Siria teritorio. Jam en 2013 la Rusa diplomatio malfaciligis eblan okcidentan intervenon kontraŭ la reĝimo de prezidanto Baŝar Al-Assad, konsentiginte lin al kontrolata forlaso de kemiaj armiloj*.
La celoj substrekitaj de S-ro Putin en lia parolado en Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (OUN) la 28-an de septembro 2015 estis ja pli ambiciaj. Esprimitaj kvazaŭ defio al Usono kaj ties okcidentaj aliancanoj, ili celis meti ilin en defensivan situacion. La momento elektita estis trafa: tiam la fluo de Siriaj rifuĝintoj al Eŭropo estis plej forta kaj okazis atencoj organizitaj en Sirio de Organizo de Islama Ŝtato (OIŜ).
S-ro Putin argumentis, ke nur la militfortoj de la reĝimo Al-Assad kaj la Kurdoj “kuraĝe alfrontis terorismon”, kaj ke la Rusa interveno, okazinte laŭ la peto de la Siria registaro, konformas al internacia juro, malsimile al bombadoj faritaj de la Okcidentuloj. Cetere, li rememorigis, ke la flugmalpermesa zono starigita en Libio, kaj la posta subteno al ribeluloj, okazigis ne nur forviŝon de la Libia reĝimo de Muammar Ĥadafi, sed ankaŭ detruon de la tuta ŝtataparato, tiel kreinte favoran grundon por instaliĝo de OIŜ.
Konsiderante la strategian gravecon de Sirio, la samaj konsekvencoj estus dekobligitaj per malvenko de la nuna reĝimo, li pludiris. Li aludis la grandan koalicion, kiu kunigis Sovetunion, Usonon kaj Unuiĝintan Reĝlandon de post 1941 por alfronti la Hitleran potencon. Li tiel pledis por simila alianco por batali kontraŭ la danĝero de OIŜ, kiu celas “regi la islaman mondon”, kaj substrekis: “Membroj de tio, kion oni nomas ”la modera Siria opozicio“, subtenata de Okcidento, ankaŭ ŝveligas la radikalismajn vicarojn.”
Malgraŭ la respondeco de la reĝimo pri la severa homsanga bilanco de la konflikto, ĉio tio egalis diri al Okcidentaj alparolitoj: El du malbonoj pli malgrandan elektu. S-ro Putin proponis al ili kune prilabori la ideon de pafĉesado inter ĉiuj militantaj fortoj de Sirio, krom OIŜ, kaj samtempan komunan serĉon de politika solvo.
Dumlonge la okcidentaj politikestroj akordiĝis por opinii, ke la foriro de S-ro Al-Assad estas antaŭkondiĉo por ĉia ajn solvo de la konflikto. S-ino Angela Merkel estis la unua por rompi tiun interkonsenton. La 23-an de septembro 2015, la germana kanceliero asertis: “Estas necese paroli kun multaj partoprenantoj, tio inkluzivigas S-ron Al-Assad”*. La Brita David Cameron rapide sekvis ŝin, kaj fine ankaŭ S-ro Barack Obama mem. Sed oni devis atendi la atencojn de la 13-a de novembro 2015 en Parizo, por ke la Franca ministro pri eksteraj aferoj S-ro Laurent Fabius siavice forlasas tiun kondiĉon: “Unuigita Sirio implicas politikan transiron. Tio ne signifas, ke Baŝar Al-Assad devas foriri eĉ antaŭ tiu transiro, sed necesas certigo por la estonteco”*.
Ekde la komenco, oni tamen substrekis en Vaŝingtono kaj aliloke, ke la Rusaj aerfortoj ne multe frapis la bazojn de OIŜ, sed precipe tiujn de aliaj ribelaj organizaĵoj, kaj sen vera zorgo domaĝi civilulojn. La ĉefa celo de Moskvo estis plifortigi la poziciojn de la reĝimo minacitajn de aliaj ol OIŜ. Oni tamen povis kredi, ke temis pri meti ĝin en pli bonan politikan situacion cele al venontaj traktadoj.
Por doni garantiaĵojn al siaj Okcidentaj partneroj kaj iliaj aliancanoj, Rusio subskribis rezolucion de Konsilio pri Sekureco de UN proponitan de Usono, kiu postulis politikan solvon kaj “estigon de transira registaro ĉiopova”. Sur tiu bazo povis estiĝi malfacila, eble eĉ neebla, internacia kunlaborado, kaj tiu rezolucio estis, kompreneble, malbone akceptita de la registaro de S-ro Al-Assad. Insistante pri la neceso de internacia interkonsento, Rusio agnoskis, ke la militista helpo, kiun ĝi povas konsenti al li, ne sufiĉas por permesi al li reakiri potencon sur la tuta Sirio, ne eĉ sur la zonoj kontrolataj de ribeluloj subtenitaj de Okcidentuloj.
La granda koalicio rekomendita de Moskvo restis nur pia deziro. Oni pli bone parolu pri du koalicioj, kiuj renkontiĝis en la “Viena ektraktado”, kunprezidita de la Rusia ministro pri eksteraj aferoj Sergej Lavrov kaj la Usona ŝtatsekretario John Kerry, mezon de novembro 2015. Tiu gvidita de Rusio enhavas Iranon (kun terena apogo de Libana Hizbulaho) kaj Irako, kiu tamen apartenas ankaŭ al la dua. Tiu de Usono, multe pli granda, grupigas kvindekon da ŝtatoj. Sed ĝi estas malpli kohera kaj enhavas ŝtatojn tre malinklinajn al la procezo, precipe Turkio kaj Saud-Arabio.
Por ĉi tiu lasta, en Sirio same kiel ie ajn, la ĉefa danĝero restas Irano, kies Al-Qods trupoj batalas kune kun la Siriaj soldatoj. Turkio maltrankviliĝas pro apero de laŭfakte sendependa Kurdio en Sirio, tial ĝi intervenis fine de aŭgusto 2016 por malebligi la kuniĝon de Kurdaj teritorioj sude de ĝia landlimo. Nur pro la insistopremo de Vaŝingtono, Saud-Arabio konsentis sidiĝi ĉe la sama tablo, kiel Irano.
La serĉo de politika solvo tamen daŭris, ne nur internacie, sed ankaŭ regione. Sub la komuna premo de Moskvo kaj Vaŝingtono “forumo” de batalantaj partioj (krom OIŜ kaj Fronto Al-Nosra membro de Al-Qaida) estis malfermita en Ĝenevo de speciala reprezentanto de Konsilio pri Sekureco de UN. Ĉi lasta plurfoje kaj apartece renkontis la partiojn por pridiskuti ne nur milithalton, sed ankaŭ iliajn kondiĉojn por stadiopoststadia solvo de la konflikto. Neniu notinda sukceso.
La kunlaborado inter Vaŝingtono kaj Moskvo rezistis la detruon de Rusa bombaviadilo fare de Turkaj militfortoj, la 24-an de novembro 2015, kaj ankaŭ la provon — malsukcesan — de la Turka prezidanto Recep Tayyp Erdoğan peti helpon de Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO). Poste, la 14-an de marto 2016, je ĝenerala miro, S-ro Putin anoncis laŭgradan retiriĝon de la intervenintaj Rusaj fortoj, kiu rapide kaj rimarkeble komenciĝis. La mesaĝo celis ĉefe S-ron Al-Assad. Danke al Rusa armea subteno la Siria prezidanto estis povinta regajni perditan teritorion, kaj li intencis profiti maksimume la akiritan avantaĝon, kaj tiel provi komplete reakiri Alepon, la duan urbon de la lando, okaze de rompo de la milithalto pene interkonsentita inter reprezentantoj de Rusio kaj Usono la 27-an de februaro.
Videble, Moskvo malbone regis sian Sirian aliancanon. S-ro Al-Assad ja bone scias, ke Sirio estas la sola apogpunkto de Rusio en Proksim-Oriento, kie ĝi provas rehavi gravan influon. Sen rekte disiĝi el sia aliancano, S-ro Putin volis montri, ke nur li povis decidi la kondiĉojn de la Rusa interveno. La preno de Alepo donus al Siria reĝimo regadon de teritorio, en kiu loĝas 70% de la loĝantaro, ĝi ebligus ĝin senfine resti sur siaj pozicioj kaj malsukcesigi intertraktadon kun opozicio. Sed ĝi ne okazis, kaj nova malstabila milithalto estis interkonsentita. Decidinte distanciĝi, S-ro Putin intencis ne endanĝerigi la ĉefan celon, al kiu li direktiĝas en Sirio: elmontri, ke Rusio estas por Usono kaj Eŭropo partnero, certe malpli potenca ol ili, sed de nun neevitebla, kaj ke la gravaj internaciaj problemoj estas solveblaj nur per interkonsentoj en kiuj ĝiaj interesoj estas enkalkulitaj.
Kunlaborado inter Rusio kaj Usono daŭris ankoraŭ dum kelkaj monatoj, tra serĉo de milithalto, kiun la aliancanoj de tiu aŭ de la alia konstante malrespektis. Fine de junio 2016, oni eksciis, ke S-ro Obama permesis proponon faritan al Rusio: kunfarotaj operacioj ne nur kontraŭ OIŜ, sed ankaŭ kontraŭ Fronto Al-Nosra, kondiĉe, ke Moskvo garantias, ke la Siriaj aerfortoj restas surgrundaj kaj ĉesas pafi la aliajn ribelulajn militfortojn subtenatajn de Saud-Arabio, Golfaj Emiratoj kaj Turkio*.
Tiu propono transdonita de S-ro Kerry starigis fortan oponon en la Usona registaro, ĉefe de S-ro Ashton Carter. La ministro pri defendo opiniis, ke ĝi tro utilis al Rusio kaj Sirio, ĉar Fronto Al-Nosra estas ja la plej grava militista kontraŭbatalanto al reĝimo, dum la trideko da aliaj grupoj malmulte valoras.
Plie, li oponis interŝanĝon de militistaj informoj kun Rusio. Li publike indikis Rusion, kiel ĉefan kontraŭulon de Usono, tio, kion S-roj Obama kaj Kerry evitis fari. Laŭ maldiskretaĵoj akiritaj de The Washington Post*, li asertis, ne sen kialo, ke en Sirio S-ro Putin precipe provis “rompi la izolecon, kiu sekvis lian militistan intervenon en Ukrainio”. Responde, Pentagono estigis senprecedencan de la malvarma milito plifortigon de NATO, kun disvolviĝo en Polio kaj Baltaj ŝtatoj de nova kvarmila soldata militforto*
Dum la registaraj militfortoj sieĝis la orienton de Alepo ekde la 4-a de septembro, ankaŭ Rusio metis kondiĉojn por akcepti la proponon de S-ro Obama. Ĝi postulis, ke la batalantaj fortoj protektataj de Vaŝingtono, kiuj flankis tiujn de Fronto Al-Nosra (renomita Fatah Al-Ŝam en julio 2016) kaj ofte kunlaboris kun ĝi, apartiĝu el ĝi per kontrolebla maniero por eviti la Rusajn frapojn.
Sume, ambaŭ partneroj, Rusio kaj Usono, metis al la alia kondiĉojn, kiujn nek tiu nek la alia povis garantii. Tie videblas la malforteco de la partaj konsentoj sur kiuj baziĝis la milithalto de septembro 2016, kies rompiĝo kondukis al la nuna situacio.
Pluraj, se ne la plimulto, de la aliaj militfortoj ne volas aŭ ne povas distanciĝi el Fronto Al-Nosra ĉieestanta en la ribelaj zonoj. Ilia unuaeca celo estas la malvenko de la reĝimo Al-Assad. Cetere Fronto Al-Nosra povus tuj kontraŭbatali ilin. Tamen Usono provis puŝi ilin al distanciĝo. Laŭ korespondantoj de The New York Times*, reprezentantoj de tiuj militfortoj plendis, ke la grava fluo de armiloj liveritaj de Usono tra Saud-Arabio (kies parto estis revendita aŭ donita al Fronto Al-Nosra) ege malpliiĝis. S-ro Kerry estis admonita pro senatente diri en konversacio, ke du el tiuj organizaĵoj estis “sub-grupoj” de Fronto Al-Nosra*
La terminoj kaj kondiĉoj de la milithalto validigita de la 13-a de septembro, traktitaj inter S-roj Lavrov kaj Kerry, estis tiom malstabilaj kaj ambiguaj, ke ili devis esti reviziitaj ĉiun duan tagon, kaj neniam estis publikigitaj. En tiaj cirkonstancoj, estus mirinde se ĝi povus daŭri pli ol kelkaj tagoj. Ankoraŭ pli mirinde, ĝi estis rompita de Usona atako kontraŭ la Siriaj fortoj, kiu okazigis pli ol ses dek mortoj, la 17-an de septembro. Kompreneble S-ro Al-Assad rifuzis kredi, ke temis pri eraro, kiel asertis Vaŝingtono. Li profitis la okazon por lanĉi ĉiudirekten ofensivon kaj provi komplete repreni Alepon. Kelkajn horojn post la fino de la milithalto, homhelpa kamionaro de UN estis bombata okcidente de la urbo. Vaŝingtono konsideris Moskvon kaj ĝian Sirian aliancanon, kiel “rekte respondecajn” pri tiu atako, dum kiu dudeko da homoj mortis.
Subtenante sen videbla rezervo S-ron Al-Assad, dum plifortiĝo de bombado pligravigas la homan katastrofon, Rusio prenis riskon de izoleco. Moskvo devis uzi sian vetoan rajton en Konsilio pri Sekureco de UN, la 8-an de oktobro, por bloki la Francan rezolucion postulantan batalĉeson. Nur Venezuelo voĉdonis kun Rusio, dum Ĉinio sin detenis. S-ro Putin intencas profiti la finon de la mandato de S-ro Obama por doni al siaj aliancanoj fortohavan pozicion antaŭ la serĉo de politika solvo. Sed se li ne trovas rimedon por revigligi intertraktadojn, la fidindeco de Rusio kaj la estonto de ĝiaj rilatoj kun Usono kaj Eŭropo estos endanĝerigitaj.
Jacques LÉVESQUE