Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Kun preskaŭ kvin cent mortintoj kalkulitaj unu semajnon post ĝia paso en oktobro, la uragano Matthew okazigis pli da detruoj en Haitio ol en la aliaj trapasitaj regionoj. Ĉu la plej malriĉa lando de Karibio estas kondamnita senfine refali malgraŭ la ricevita helpo? Fakte, la planoj por disvolviĝo, kiuj sekvis la antaŭajn katastrofojn kondukis ĝin al senelirejo.
Je la dekunua. La laboristinoj de Factory 4 kaj iliaj malmultegaj viraj kolegoj ĉesigas laboron, kaj malrapide disiras sub varmega suno. La plimulto ankoraŭ portas la laŭregulajn antaŭtukon kaj ĉapon. Tiuj, kiuj ne eniras la manĝejon, partigas por manĝado la malmultan ombron, kiun kreas kelkaj arboj. Kvardeko da Haitianinoj, alpermesitaj eniri la areon, eĉ pli frue leviĝis por prepari la manĝaĵojn, kiujn ili vendas po 50 gurdoj (0,70 eŭroj). Same kiel siaj kolegoj, Johnny pagos nur post kelkaj tagoj, entute, kiam li ricevos sian duonmonatan salajron.
Li laboras ĉi tie nur de dek kvin tagoj. Post dek naŭ jaroj pasigitaj en Dominika Respubliko, li revenis en Haition “pro la tieaj problemoj...”. En septembro 2013 la Konstitucia Kortumo de Dominika Respubliko fakte malhavigis civitanecon al 100 000 ĝis 200 000 haitidevenaj loĝantoj, estigante amasajn forpeladojn kaj rasisman streĉitecon. Ĉiun tagon, krom dimanĉo, Johnny do vojiras de Cap-Haïtien. Leviĝo antaŭ la 5-a, reiro post la 18-a, por gajni la minimuman salajron: tage po 300 gurdoj (iomete pli ol 4 eŭroj). Ĉu malfacile? Ĉio estas relativa, laŭ liaj okuloj: la senlaboreco atingas 60%. Pli ol 9 000 laboristoj (kies du trionoj estas virinoj) elĉerpiĝas en Industria Areo de Caracol (IAC), kiu baldaŭ celebros sian kvaran jaron.
La 12-an de januaro 2010 tertremo kun 7-a grada magnitudo trafis Haition, kaj okazigis pli ol 200 000 mortojn kaj 1,5 milionojn da senhejmuloj*. La monda solidareca impeto pro amaskomunikila fervorego tradukiĝis al homhelpa ondego, kiu transformis Haition al “respubliko de NRO (Ne Registaraj Organizaĵo)”*. Sed la plejparto de la promesitaj 10 miliardoj da dolaroj (proksimume 7,2 miliardoj da eŭroj) neniam alvenis: la sumo miksis pruntojn, jam enbuĝetitajn sumojn, forviŝojn de ŝuldoj kaj donacopromesojn ne ĉiam plenumitajn. La helpo transformiĝis al merkato.
Komence de oktobro, la uragano Matthew plene trafis la landon, same kiel ĝiaj antaŭuloj Jeanne en 2004, Gustav, Hanna, kaj Ike en 2008, kaj Sandy en 2012. Laŭ raporto de Unuiĝintaj Nacioj publikigita la 13-an de oktobro, 230 000 homoj mortis pro naturaj katastrofoj en Haitio de post 1995. Denove ĉi tiun fojon, oni maltrankviliĝas pri plifortiĝo de ĥolero, pri nutra malsekureco, pri manko de trinkebla akvo kaj de sanservo. La bildoj de la katastrofo estas sur la unuaj paĝoj de ĵurnaloj, internacia helpo alvenas kaj homhelpaj organizaĵoj diras, ke ili komprenis la lecionon de la fiasko en 2010. Sed kiaj lecionoj?
Solenege inaŭgurita la 22-an de oktobro 2012, kun la ĉeesto de gesinjoroj Clinton*, de la tiama prezidanto de Haitio kaj lia antaŭulo (S-roj Michel Martelly kaj René Préval), IAC simbolas la kunfluiĝon de homhelpado kaj novliberala projekto, resumitan per ĝiaj du sloganoj: “Rekonstrui al plibono” kaj “Haitio estas malfermita al entreprenoj”. Ĉi tie iu luanto estas priviligiita: S&H Global, filio de la Sud-Korea firmao Sae-A, ĉefproduktanto de vestaĵoj por grandaj markoj, kiel Walmart, Target, Gap... Ĝi profitas aliron al Usona merkato danke al la leĝo Hope/Help (espero/helpo), kiu konsentas privilegian statuson al teksaĵaj produktoj faritaj en Haitio.
Konstruita sub kontrolo de la Haitian ŝtato en rekorda tempodaŭro (dek monatoj) kaj financita per 300 milionoj da dolaroj de la Usona registaro kaj InterAmerika DisvolvoBanko (IDB), IAC pretendas kontribui al malcentraliziĝo de la lando, krei dekmilojn da laborpostenoj kaj transformi la katastrofon de 2010 al “okazo”. Sed ĝi ekzistis jam antaŭ la tertremo: ĝi estas la plej videbla kaj plej antaŭigita pinto de ĝenerala strategio, tiu de la ekonomia koridoro Nord-Nordorienta. Tiu plano pri teritoria taŭgaranĝo etendiĝas de Cap-Haïtien ĝis la Dominika landlimo. Ĝia celo: certigi kunlaboron de turismaj kaj minejaj projektoj kun la impostliberaj zonoj, inter ili IAC, kiu havas ĉiujn tiajn karakterizaĵojn, ĉefe impostaj, juraj kaj komercaj avantaĝoj.
Necesas diri la celon de sia vizito al armita gardisto, kiu kontrolas la enirejon de tio, kion oni kromnomis “vilaĝo La Diferenco”: “Ni venas por viziti Shirley-on, tiu de la P48”. Farbitaj per paŝtelnuancaj koloroj (roze, viole, verde), disigitaj laŭ kvadratetaĵaj stratoj, la dometoj de la salajruloj bildigas tie asepsigitan universon, ĉirkaŭbaritan, kiu iom rememorigas la Britan televidserion La Prizonulo. La ideo de Usona Agentejo por Internacia Evoluo (USAID), mendinto de ilia konstruado, estis liveri loĝejojn al familioj, viktimoj de la tertremo de 2010, kaj samtempe doni al IAC proksiman kaj disponeblan laboristaron. Sume, trafi du celojn per unu ŝtono. Sed tiuj ĉirkaŭ 900 domoj amasigis malfruojn, superkostojn kaj teknikajn difektojn. Kvankam la loĝejaro havas lernejon, financitan de S&H Global, ĉi tie estas nek bazaro, nek infanludejo, nek sancentro...
IAC sekvas la logikon de la planoj por disvolviĝo, kiujn oni trudas al Haitio de kvardek jaroj: favori la “kreskadlevilojn”, kiel turismon, minejojn aŭ subkontraktajn industriojn, ĉiam malfermante pliajn impostliberajn zonojn. Strategio “nur parte” efika, agnoskas S-ro Gilles Damais, kiu laboras en la lando por IDB. S-ro Liszt Quitel, ĉefdirektoro de IAC, esprimas similan opinion, kvankam substrekante la 9000 laborpostenojn kreitajn kaj la elektran energion liveratan malmultekoste pro la elektra centralo de IAC. “La areo malrekte generos laborpostenojn, pligrandigos la aĉetpovon, ebligos malfermojn de butiketoj, kiuj antaŭe ne povis ekzisti. La natura evoluo estas, ke post dek aŭ dudek jaroj la socio evoluas al servindustrio, kiam la homoj estos pli instruitaj...” Neniu el ambaŭ niaj interparolantoj idealigas la modelon de subkontraktaĵo. “La industriaj areoj estas pli enklavoj ol io alia” ekzemple agnoskas S-ro Damais, antaŭ ol pludiri, ke tiu stadio ŝajnas al li “nemalhavebla”: “La ideo estas iri de baza industrio, en kiu oni favoras nur malmultekostan laboristaron, al kunmetada industrio, kun pli da aldonvaloro, pli da enmetita kompetenteco, antaŭ ol iri al servindustrioj.” Nura rigardo al ĉirkaŭaĵo tamen dubigas pri la kredebleco de tiu virta procezo.
Kun 8000 salajruloj S&H Global estas la dua dungisto de la teksaĵa sektoro en la lando. La Sud-Korea firmao devontigis sin krei iame 20 000 laborpostenojn, kaj la registaro de S-ro Martelly anoncis ne malpli ol sume 65 000 en la AIC. Sed la esploroj por impostliberaj zonoj emas supertaksi la nombron da kreitaj postenoj, kaj preskaŭ neniam mezuras la kreitan malstabilecon. Plie, la diritaj ciferoj por AIC baziĝas sur simpla prognozo kalkulita el... la disponebla amplekso en la areo, kaj la nombro de laboristoj, kiujn ĝi povos enteni. Krome, la minimuma salajro — fakte, ia maksimuma salajro — estas tiom malalta, ke ĝi apenaŭ ebligas vivi. Kun inflacio (ĉirkaŭ 15%) kaj devalutado de gurdo rilate al dolaro (-40% inter aprilo 2015 kaj septembro 2016), la aĉetpovo rapide vaporiĝas en tiu lando, kiu importas 60% de la nutraĵoj, kiujn ĝi konsumas.
“Sed vi, blankulo, pri tio ĉio, kion vi faros? Ĉu vi diros ĝin?”, alparolas nin Rose-Myrlande. Alkutimiĝinte vidi la defiladon de internaciaj funkciuloj, konsilistoj kaj ĉiaspecaj fakuloj — kies diplomoj kaj salajroj estas plej ofte tiel imponaj, kiel iliaj malscioj kaj nekompetentecoj — la Haitianoj lernis esti singardemaj. Plejparte junaj kaj batalemaj, la membroj de Batay Ouvriye — unu el la du sindikatoj agantaj ene de AIC — kiu anoncas 3 000 membrojn, gardas la esperon resti tie nur portempe, antaŭ ol restudi aŭ trovi “veran” laboron. Ĉi tiun tagon, ili revenas de manifestacio por postuli minimuman salajron de 500 gurdoj (sub tiu premo la registaro plialtigis ĝin de 240 al 300 gurdoj en la teksaĵa sektoro).
En la areo hierarkio egalas internacian dividon de laboro: ĉe la pinto la Koreoj, unu etaĝon malsupre, administraciaj kadruloj venantaj de Centra Ameriko kaj Dominikana Respubliko, tute malsupre senkompetenteca laboristaro, Haitia, nigrula. “La Koreoj estas tre severaj. Ili estas la mastroj ĉi tie.” “Ili estas: Silentu!” kaj “Ne, sinjorino!” pludiras Shirley. “Ili ne aŭskultas vin. Kaj kiam ili krias al vi, vi devas silenti, vi ne rajtas respondi.”
Je 12:55. Sherley, Rose-Myrlande, Azemar kaj la aliaj levas siajn rigidigitajn korpojn, pli malpli bone forpelas lacecon kaj redirektiĝas al Factory 1. La aliaj laborejoj jam refunkcias. Ankoraŭ tri horojn eltenendajn. Pli se estos “ekstraĵo” — unu plia horo pagota 45 gurdojn, kiun oni nur malfacile povas rifuzi. Poste, estos la buso plenplenigita ĝis la domo... Antaŭ ol rekomenci la morgaŭon, tiom longe, kiom la Haitianoj ne sukcesos levi la obstaklojn, kiuj malebligas ilin “kulturebligi malriĉecon kaj planti novan vivon*”.
Frédéric Thomas