Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La “Brit-eliro” memorigis, ke la landlimoj de la Eŭropa Unio ne estas neŝanĝeblaj; ankaŭ ne tiuj de la kontinento, ja Rusujon aŭ Turkujon oni ofte resendas en Azion. En tiuj kondiĉoj, kaj dum la kandidatoj al aliĝo estas ankoraŭ multaj, kiel konstrui la politikan integradon de spaco daŭre rekonsistigata?
EN KUNTEKSTO de internaj politikaj diverĝoj kaj de timigaj eksteraj defioj, la nemalhaveblaj debatoj pri la estonto de la eŭropa projekto estus pli efikaj se la memoro de la sinsekvaj geopolitikaj situacioj, kiuj ebligis tiun projekton, restus sufiĉe vigla.
“Eŭropo” estas fluanta nomo, kaj la spaco kiun ĝi indikas ne havas klarajn limojn — ĝi estas nek Kanado nek Aŭstralio — , tiel ke ĝia difino restas malferma. Tiu sencerteco estas malfacilaĵo — kie estas la limoj de “Eŭropo” (Unio, merkato, kontinento)? — kaj avantaĝo, ĉar ĝi kreas dinamikon: ja la politiko de la eŭropanoj desegnas la geografion de la aro, kiun ili kune formas. Tia politiko estigos tian limigon — kiu en la eŭro-zono? Kio okazos post la “Brit-eliro”? Kie okazu la migrokontrolado?-, tia limo implicos tian konfiguron: unio de ŝtatoj kaj popoloj, aŭ federacio de nacio-ŝtatoj.
La tiel nomata “geografia” Eŭropo estas difinita oriente per la Urala montaro kaj Ural-rivero, sud-oriente per la riverego Araks (kiu trairas Armenujon, Turkujon, Azerbajĝanon kaj Iranon) kaj, ĉe la suda flanko, per markoloj. Ĉiuj tiuj limoj instalitaj en la mensoj devenas de decidoj faritaj en apartaj historiaj cirkonstancoj. Sen la rezisto de Mustafa Kemal Atatürk en Trakio, la Bosporo-markolo estus geopolitika limo. Male, se la reĝo Sebastiano de Portugalujo estus gajninta la batalon tiel nomatan “de la Tri Reĝoj” (1578), la landlimo de Eŭropo estus ne la Ĝibraltaro-markolo, sed troviĝus ie inter la suda Rif-montaro kaj Rabato.
Kaj Uralo ja neniam estis kaj neniam estos internacia landlimo.Tiun tre konvencian limon de la Eŭropo-kontinento imagis la geografo de Petro la Granda, Vassilii Tatichtchev (1686-1750), cele eligi la Moskvo-regionon el Azio kaj forŝovi la turkojn kaj tatarojn trans Volgon, armean limon. Ural-montaro konsistigas malefikan naturan limon, kvazaŭ la franca Centra Montaro (Massif Central) longigita laŭ 2000 kilometroj, trairata de multaj malaltaj trapasejoj (411 metrojn alta estas tiu de la transsiberia fervojo). Por la rusoj, la azia kontinento komenciĝas nur oriente de Bajkal-lago, kie ili estas malpli multnombraj. Uralo do estas konvencio de kartografoj. Ĝia adopto indikas, ke Rusujo, eŭrazia konfiguraĵo, vidas sin kiel eŭropan potenc-regnon.
Tiusence Generalo De Gaulle proponis en 1962 krei eŭropan solidarecon “de Altantiko ĝis Uralo”. La celo estis montri al Moskvo, ke la franc-germana alproksimiĝo ne estis ago de malvarma milito ekskludanta la landojn situantajn ekster la “Komuna Merkato”. Sed li aldonis kondiĉon, tro malofte menciitan: “Por ke tiu Eŭropo fariĝu ebla, necesas grandaj ŝanĝoj. Unue, ke la Soveta Unio ne plu estu tio, sed Rusujo.” Kie oni vidas, ke klasika limo de la lerneja geografio utilas por ilustri precizajn geopolitikajn konsiderojn.
En la regionoj de Suda Kaŭkazio, submetitaj al la persaj kaj turkaj influoj dum jarcentoj, la riverego Araks fariĝis suda landlimo de la eŭropa kontinento anstataŭ la pintoj de la kaŭkaza montaro kaj de la Kura-valo, nur post la rusaj intervenoj sude de la montaro, malprofite al la malfortigita persa Imperio (traktato de Golestan en 1813). Temas tiam pri politika landlimo, tiu de Rusujo kun Persujo, valorigita kiel limo de Eŭropo fare de la kartvelaj kaj armenaj geografoj. Unuvorte, la limoj, pli videblaj se ili estas dorsapogitaj al akvo-topografiaj dispozicioj, rezultas el politikaj cirkonstancoj.
El historia vidpunkto, Eŭropo povas difini sin kiel miljara civilizo konstruita surbaze de la romia juro kaj kristanismo. En longa perspektivo, ĝi konstruiĝas en duobla reto de rilatoj: “tiuj, verŝajne, kiujn la eŭropaj nacioj flegis kun la aliaj (iliaj interŝanĝoj, iliaj reciprokaj importaĵoj, iliaj tradukoj), sed ankaŭ tiuj, kiujn la “eŭropanoj” konstruis per tio, kion ili revis, imagis aŭ fikciis kiel siajn ‘aliecojn’”, notas la filozofo Marc Crépon*. En tiu formado de aparta konscio, la foresto de evidentaj naturaj limoj kondukis al serio de memdifinoj, pere de diferencoj kun la proksimaj mondoj, la islamaj kaj konkerantaj arabo-berberaj reĝlandoj, la bizanca imperio kaj ĝia otomana posteulo*. La militkaptado de Konstantinopolo en 1453 estis travivita kvazaŭ traŭmo: la papo Pio la 2-a estis la unua kiu diris al la kverelemaj kristanaj princoj, ke ili sin pensu kiel “eŭropanojn” (européicos) por provi forigi la otomanojn.
La nomo “Eŭropo” entrudiĝis en la diplomatia lingvo nur post la Reformacio, anstataŭ la “kristanaro” alfrontita al la defio de siaj disdividoj. Ĝi fariĝis sorĉalvoko, politika idealo post 1918, kiam elmergiĝis eŭropa konscio kun du distingeblaj flankoj: la “eŭropeco”, sento de kultura aparteno al multsekula civilizacia aro; kaj la “eŭropismo”, percepto pri urĝeco “konstrui Eŭropon” por definitive forigi militon kaj forŝovi, ekde la 30-aj jaroj, obsedon de ruiniĝo — unuvorte, lastespera rimedo por la nacioj, kiuj ĝin konsistigis. Post 1945, en la okcidenta parto de dividita kontinento, konstruiĝis la unuaj komunumoj: la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo en 1951, poste la Eŭropa Ekonomia Komunumo en 1957. Post 1991 kaj malapero de Soveta Unio, la geopolitiko favoris ekspansion de la institucia Eŭropo al oriento.
EN LONGA PERSPEKTIVO, ja ŝajnas nova la establo de “jura komunumo”, cele forigi definitive pasinton fonditan sur ekvilibro inter rivalaj landoj, sur kontinento uzata kiel batal-kampo fare de treege armitaj nacioj. Temas ja pri rompo: rekonstrui eŭropan koncerton fonditan sur traktatoj kaj institucioj, kaj ne plu sur potencrilatoj. Sed, en 2016, la forto de la Eŭropa Unio, fondita por aserti la superecon de paco kaj kompromiso, estas ankaŭ ties malforto en nia mondo de ekzistecaj minacoj kaj de puraj povorilataj ludoj sur la internacia scenejo. Ĉiu aliĝis aŭ volas aliĝi pro apartaj naciaj kialoj. Kaj ĉar la plietendiĝo, konsekvenco de tiu de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), delokas la limojn, kiel kompreni sin kiel koheran enton kaj imagi eksteran politikon, kiam la proksima ekstero estas alvokita kuniĝi al la interno? Kaj kiel esti certa, ke la eksteraj limoj de la Schengen-zono estas sub regado, dum ili okfoje moviĝis?
La vorto “Eŭropo” fariĝis kriterio de aliĝo al la Eŭropa Unio, laŭ la artikolo 237 de la Traktato de Romo (1957) reuzita en la Traktato de Maastricht (1992), sed la termino “eŭropano” ne estas oficiale difinita. En la post-1991-periodo, kiam la plivastiĝo ne estis diskutata, la Komisiono de Bruselo indikis: “La termino “eŭropano” kombinas geografiajn, historiajn kaj kulturajn elementojn, kiuj, kune, kontribuas al la eŭropa identeco. Ties kundividita sperto pri proksimeco, ideoj, valoroj kaj historia interagado ne povas esti koncentrita en simpla formulo kaj restas revizienda je ĉiu sinsekva generacio.” Estas “nek eble nek oportune nun fiksi la landlimojn de la Eŭropa Unio, kies konturoj konstruiĝos iom post iom”. La projekto konstruiĝas el sia enhavo; ĝian dimension difinos la sumo de la partoprenantaj ŝtatoj. Tiu aliro estis konfirmita en 2010 de la pripenso-grupo prezidata de la hispana eksregistarestro Felipe Gonzalez pri ‘Eŭropo en 2030’, kiu dediĉas nur unu paragrafon (el kvardek ses) al la limoj*. Tia estis la sekvata linio ĝis la apero de gravaj krizoj: milito en Ukrainujo, akuzo al la Schengen-sistemo kaj terorismaj defioj. Oni ne diskutas pri la limoj ĉar tio alportas tro da dividiĝoj, kaj oni ne volas publikigi siajn malakordojn. Sciante, ke la temo estas polemika, la subtenantoj de la aliĝo de Turkujo sukcese insistis, ke la mandato de la citita pripenso-grupo ne menciu la demandon de la landlimoj. Fine, la rifuzo pensi limojn, kaj do fiksi ilin, celis koincidigi la komunuman Eŭropon kun la Eŭropa Konsilio, kiu arigas la kvardek sep subskribintojn de la Eŭropa Konvencio de la Homrajtoj, inter kiuj Turkujo depost 1950, Rusujo depost 1996, sed ne Belorusujo*. Kiel notas raporto de la franca Senato, “ĉu tiuj politikaj antagonismoj tamen igu nin rezigni meti la demandon pri la “landlimoj de Eŭropo”? tio estus lasi sen respondo persistan maltrankvilon en la publikaj opinioj, kapablan malfortigi la aliĝemon al la eŭropa konstruado*”.
JES JA, LA KONCEPTA malcerteco de la geografia Eŭropo pluekzistas en la senĉesa evoluo de ĝiaj landlimoj. De ses landoj en 1951 Eŭropo evoluis al dudek ok en 2016, kaj baldaŭ dudek sep kun la planita foriro de Britujo. La kandidato-ŝtatoj (Turkujo, Makedonujo, Montenegro, Serbujo kaj Albanujo) aŭ tiuj, kiuj eble kandidatiĝos (Bosnujo, Moldavujo, Ukrainujo, Kartvelujo...) senpaciencas. Kiel oni povas senti sin membro de politika komunumo se ĝia teritorio ne estas fiksita, videbla, legebla? Sur la eŭro-monbiletoj, prave rimarkigas Régis Debray, troviĝas neniu simbolo enkorpiganta kundividitajn referencojn: ponto kaj fenestro, sed neniu figuro de gloraj eŭropanoj.
La neeblo akordiĝi pri la finaj limoj devenas ankaŭ de la ekzisto de pluraj antagonismaj elpensadoj. La subtenantoj de federacia Eŭropo vidas la plilarĝiĝon kiel obstaklon al integriĝo, kaj tiuj, kiuj luktas kontraŭ federaciismo (rifuzas federaciismon) uzas kontraŭ ĝi la barilon de senlima plivastiĝo: la germana Kristan-demokrata Unio (CDU), unuflanke, la britaj eŭroskeptikuloj aliflanke. La franca pozicio, meza, puŝas al la sudo por ekvilibri la germanan influon en la oriento: Greklando sub la franca prezidanto Valéry Giscard d’Estaing (1974-1981), poste Kipro kaj Malto, sen kalkuli la intertraktadon kun Turkujo sub la prezidanto Jacques Chirac (1995-2007).
Inter la diversaj vizioj de la eŭropa konstruado, du politikaj linioj estis tuj konsiderataj: por Jean Monnet (1888-1979), la naskiĝanta komunumo estis konsiderata kiel merkato el kiu naskiĝos iam, la politika povo: ĝi do estis malferma al la tuta kontinento. Por Robert Schuman (1886-1963), kristan-demokrato markita de la germana aneksado de Alzaco-Mozelo, oni devus kunigi nur tiujn, kiuj similas unu la aliajn, en plilarĝigita Karolida Eŭropo. Tiun vizion reprenis la germanaj kristandemokratoj Wolfgang Schäuble kaj Karl Lamers en la formo de “kerno” (Kerneuropa) en 1994*, kaj la ses fondintoj (Francujo, Germanujo, Belgujo, Luksemburgo, Nederlando, Italujo) neformale kunvenintaj la 25-an de junio 2016.
La (anglo-usona) vidado de Monnet venkis, almenaŭ ĝis la “Brit-eliro” de la 23-a de junio 2016. Ĝi havis ekonomian celon — starigi unusolan merkaton submetatan al la samaj konkurenc-reguloj — kaj senfinan horizonton. Laŭ la sinsekvaj geopolitikaj kuntekstoj, la teritoria dinamiko estis tirata de potencaj motivoj. Kontraŭe al la pasinteco, la sekureco estas perceptata kiel pli bone garantiita se la najbaraj ŝtatoj apartenas finfine al la sama klubo: la nacia intereso komandas tiel al Germanujo, ke Pollando estu integrita al la instituciita Eŭropo, kaj reciproke; en centra kaj balta Eŭropo, la Unio garantias, kun la NATO, la retrovitan suverenecon. Krome, politika serĉado klarigas la volon aliĝi: en Portugalujo, la Unio estas sinonimo de demokratio kaj fino de la koloniaj militoj; en Hispanujo, ĝi signas la finon de frankismo; en Greklando, finon de diktaturo. La aliĝo de Irlando kaj Britujo ankaŭ kontribuis rompi ilian obsedan vid-al-vidon kaj kreis pli pacigitan etoson inter la du landoj; la “eŭropaj perspektivoj” devigas interbalkanan dialogon.
Tiu plilarĝiĝo respondas al la anglo-usona strategia vizio de eŭropa ento, kiu koincidu, finfine, kun la areo de la Konsilio de Eŭropo, sed sen Rusujo. La usonaj prezidantoj George W. Bush kaj Barack Obama ja opiniis, ke Turkujo devas aliĝi al la Unio. La vicprezidanto Joseph Biden subtenas la ukrainan registaron por restarigi ŝirman barilon en la kontinenta terkolo (istmo) etendita de la Balta Maro ĝis la Nigra Maro. Vaŝingtono havas do klaran vidon pri la lastaj limoj. La membro-ŝtatoj, siaflanke, afiŝas diverĝajn poziciojn ligitajn al iliaj naciaj interesoj: Pollando estas advokato de Ukrainujo; Svedujo, hieraŭ, de la baltaj ŝtatoj; Rumanujo, de Moldavujo kaj Kartvelujo; Greklando, de Serbujo. Tiuj pozicioj estas legitimaj; sed ilia adicio kontribuas al kontinua etendiĝo.
Unuvorte, por la ŝtatoj kaj la politikaj fortoj, kiuj insistas pri la geostrategia pezo de eŭropa projekto kuplita kun la atlantika Alianco, la Eŭropo de la Unio ĉefine enhavu Turkujon, sed ne Rusujon; la sola malcerteco koncernas sudan Kaŭkazon: Armenujo, Azerbajĝano, Kartvelujo. Tia estas la vizio de la landoj de centra kaj balta Eŭropo, de la norda kaj nord-okcidenta Eŭropo. Por tiuj, kiuj konsideras, ke identeco fondas aliĝon, kaj ke tiu ĉi baziĝas unue sur la kulturo kaj la valoroj, la islama Turkujo male ne havas lokon.Tiun pozicion havas la Eŭropa Popola Partio (EPP), konservativa kaj liberala, kaj favora al skemo el samcentraj cirkloj: Unio, eŭro-zono, pli reduktita cirklo. Tiel estas s-roj Schäuble, Joseph Daul, Nicolas Sarkozy kaj Alain Juppé. La Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (PES), siaflanke, montriĝas pli malferma al larĝiĝoj, kiujn ĝi vidas kiel ŝancon disvastigi la eŭropajn valorojn (laikeco kaj ellaborado de islamo-demokratio). La eŭropa Komisiono mem sekvas politikon de kontinua larĝiĝo, en la logiko de la Eŭropo de burokratoj, adepto de nepolitika regado — granda merkato, konkurenco, integrado-, kun implica apogo de la plimulto de la ŝtatoj, kiuj agas laŭ konfederacia aliro.
Aliaj metas kiel antaŭkondiĉon por ĉiu nova plilarĝiĝo la kapablon de la Unio sorbi novajn membrojn. Ili deklaras sin favoraj al daŭra paŭzo, al plifortigitaj politikoj de najbareco sen aliĝo kaj privilegiaj partnerecoj. Oni trovas tiujn en Francujo (prezidanto Fançois Hollande), en Germanujo kaj en Italujo.
LA SCENARO de klare pli diferencigita Eŭropo de la Unio desegniĝas, laŭ kvin aŭ ses skaloj: ekonomia areo kun tridek du landoj (inter kiuj verŝajne Britujo post 2019); la nuna Unio, kun dudek sep landoj (komuna merkato, strukturigaj politikoj, valoroj); Eŭropo de la eŭro-zono, pli integrita laŭ imposta kaj buĝeta kampo; kaj Eŭropo de Schengen, stariginta internan movecon kaj kontrolanta siajn eksterajn landlimojn, kaj eble, se necese, pli malgranda areo kun kontrolata sekureco: “Schengen plus”. Finfine restas la Eŭropo de la fondintoj, ĉirkaŭ Francujo, Germanujo, Italujo, kaj aliaj laŭ la dosieroj: Hispanujo pri mediteraneaj aŭ afrikaj temoj, Pollando laŭ “Weimar-formato” kun Francujo kaj Germanujo)... Tion esprimis la ministroj pri eksterlandaj aferoj de la ses fondintaj landoj, la 25-an de junio 2016: “Ni devos akcepti, ke ekzistas malsamaj niveloj de ambicio inter la Dudek Sep rilate la projekton de eŭropa integrado.” Tiuj vortoj resendas al la reĝecaj defioj — defendo, suvereneco kaj sekureco — kiujn la eŭropanoj devas alfronti, kaj kiujn nur kelkaj ŝtatoj (Francujo, Britujo, Germanujo, Italujo, Hispanujo) kapablas akcepti.
Necesas repripensi la eŭropan projekton, akordiĝante pri tio, kion la membro-ŝtatoj povas alporti je la taŭga skalo: kontinento, suda kaj orienta najbareco, vasta mondo. Do ne temas pri ekskludi tiun aŭ alian ŝtaton, sed esti kapabla praktiki efikan eksteran politikon por prezenti komunajn valorojn kaj interesojn: strategia aŭtonomeco, sekureco de fluoj (aliro al krudaj materialoj, sekureco de la teraj kaj maraj komercaj vojoj) kaj stokoj (retoj kaj infrastrukturoj); politika kaj diplomatia mastrumado de la proksimaj krizoj; strategia dialogo kun la sojlo-landa mondo; strategio de “mediacia krompersono” en la plurlandaj kunvenejoj por eviti la formiĝon de duopolo Vaŝingtono-Pekino; helpo al evoluado (la Unio estas la unua tutmonda mon-provizanto)*.
Se la fondinto-ŝtatoj de la instituciita Eŭropo — Francujo, Germanujo, Italujo, Benelukso — ne kapablas reformuli komunan politikon en la estonta mondo, same kiel ili faris en la tempo de malvarma milito kaj malkoloniigo, se ili ne agas kvazaŭ gravit-centro — kundividita diagnozo, debato kaj eksplicita elekto por “eŭropa” Eŭropo-, kiu tion faros? Moskvo? Pekino? Vaŝingtono?
Michel FOUCHER