Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Dum politikaj ŝtormoj kaj milito trablovas Mezan Orienton, Alĝerio, Maroko kaj Tunizio povas aperi kiel polusoj de stabileco en la araba mondo. Situacio, kiu devenas de la homogena naturo de la povoj kaj loĝantaroj. Sed, escepte en Tunizio, la demokratia malfermiĝo ne daŭris: la establitaj reĝimoj daŭre alkroĉiĝas al siaj privilegioj.
EN JANUARO 2011, la disfalo de la tunizia diktaturo malfermis la ciklon de popolaj ribeloj, kiuj estis trablovontaj la araban mondon. Sed la historia antaŭiniciatinto de tiu movado estas ankaŭ lokita en Magrebo: Alĝerio, kie la grandaj popolribeloj de oktobro 1988 aperigis promeson de demokrata malfermiĝo, antaŭ ol rezultigi sangan internan militon.
Por eksteraj observantoj, Maroko, Alĝerio kaj Tunizio ŝajnas tre malsamaj rilate reĝimon, ekonomion kaj eksterlandan politikon. Kio proksimigas la tri landojn estas, ke Magrebo prezentas enton klare distingeblan sine de la arabo-islama mondo, sur la kultura, socia kaj geopolitika kampoj. Sub la nocio ‘kulturo’, ni ne celas indiki rigidan gamon de valoroj kaj sintenoj. Supraĵaj similecoj ja ekzistas, ĉu tra la lokaj variantoj en la araba lingvo aŭ tra la gastronomio — oni ofte diras, ke Magrebo haltas kaj Meza Oriento komenciĝas tie, kie homoj preferas rizon pli ol semolon. Sed kulturo resendas prefere al komuna aro de memoroj kaj praktikoj, kiu generas samspecan pensmanieron fronte al la institucioj. Ekzemple, la magrebaj landoj konstruis ĉiuj sian sendependon surbaze de tre centraligita ŝtat-aparato, heredita samtempe de la franca koloniismo kaj de geografio. Ekde sia origino, ili kundividis la principon de nacia mastrumado kaj la ideon, ke civila burokratio ebligos reguligi la socian kaj ekonomian vivon.
Magrebo difiniĝas ne nur per la kohero de siaj ŝtatoj, sed ankaŭ per la koheremo de siaj nacioj elmetataj al malpli fortaj etnaj kaj religiaj fendoj ol en aliaj arabaj landoj. Neniu disdivido inter sunaistoj kaj ŝijaistoj, kiel tiu, kiu atingas pintojn en Irako aŭ Barejno. Neniu konfesia sistemo fonto de politikaj rompoj kaj instituciaj blokadoj, male al tio, kio okazas en Libano. Jes ja, la statuto de la berbera identeco en Maroko kaj Alĝerio estas ankoraŭ objekto de persistaj intertraktaĵoj, kaj la interna milito en Alĝerio (1992-1999) montris, ke perforto povas elŝpruciĝi ĉie kaj ĉiam. Tiuj landoj estas tamen larĝskale indulgitaj de la fratmurdaj konfliktoj ĉirkaŭ temoj de nacia unueco, etna identeco aŭ religia aparteno.
LA MAGREBAJ ŜTATOJ formas cetere geopolitikan spacon unikan en la mondo. Kiam aliaj arabaj landoj rigardas al Vaŝingtono kaj Londono, ili restas ankoraŭ tre influataj de Parizo. Grava parto de ilia loĝantaro vivas en okcidenta Eŭropo, nutrante intensan fluon de ideoj, personoj kaj riĉaĵoj, kiu trairas Mediteraneon ambaŭdirekte. Ili krome tenas sin relative ekster la grandaj konfliktoj, kiuj skuas la araban mondon. La solidareco kun la palestina popolo estas tie ĝenerala, sed la israelo-palestina krizo malmulte tuŝas ilin. Ili ankaŭ ne estis enspiritaj de la ideologia kaj sekteca kirlego, kie koncentriĝas la alfrontiĝoj inter la Golfo-landoj kaj Irano, kaj kie ellaboriĝas la perprokuraj militoj, kiuj sangigas Sirion kaj Jemenon.
Ili ja ne estas imunaj kontraŭ la strategiaj manovroj de la regionaj potenc-ŝtatoj, Irano kaj Sauda Arabujo. Maroko aliĝis al la arabo-okcidenta koalicio kontraŭ la hutistaj ribeluloj — proksimaj de Irano — en Jemeno, dum Alĝerio elektis la flankon de Rusujo kaj Ĉinujo en ilia kritiko de la interveno de Usono kaj Eŭropo en Libio. Sed tiuj engaĝiĝoj ne postulas de Alĝero aŭ de Rabato gravajn ekonomiajn aŭ armeajn rimedojn kaj ne difektas ilian politikan aŭtonomecon.
La magrebaj landoj havas alian komunan punkton. Ĉi tie kiel aliloke en la araba mondo, la politika potenco apartenas al aŭtokratioj, kiuj, konservante ian strategian adaptokapablon, pli kaj pli ŝirmis sin kvazaŭ en bunkro laŭ la jardekoj. La regantoj montriĝas pli zorgemaj pri sia propra pluvivo ol pri la kolektiva prospero kaj uzas trudon por forteni ĉian postulon de pluralismo. Tamen, diference de siaj najbaroj de Meza Oriento, la loĝantoj de tiuj landoj estas delonge civitanoj, kiuj nepre volas aŭdigi sin, tra asocia reto sed ankaŭ en la politika areno. Ne hazarde la “araba printempo” dufoje ekaperis ĉi tie, ne nur ĉar la registaroj ne sukcesis kontentigi la popolajn petojn, sed ankaŭ ĉar la socioj havis volon kaj energion por kontesti la antaŭstaton.
Ĉiu el la tri ŝtatoj alfrontas apartajn obstaklojn. Provante kompari Marokon, Alĝerion kaj Tunizion, oni pli bone komprenas kial Magrebo disponas pri tiom promesplena kapablo de demokratiigo, sed ankaŭ kial la apliko de la politikaj kaj ekonomiaj reformoj vivnecesaj por tiuj landoj, fariĝas ĉiutage iom pli kosta. La esenca problemo de Magrebo, kaj ankaŭ ĝia ĉefa espero, estas la rolo ludata de la publika opinio en la politika vivo. El tiu vidpunkto, estas granda diferenco inter la demokratia malfermiĝo, kiun Tunizio konkeris kaj la pli riglitaj sistemoj de Maroko kaj Alĝerio.
Preskaŭ ses jarojn post la “araba printempo”, la aŭtoritatemaj reĝimoj en tiuj du landoj pli kaj pli emas similiĝi. Ĉiu el ili komencis la historion de sia sendependiĝo en tute aparta maniero.
Maroko estas monarĥio gvidata de alavita dinastio, kiu depostulas la plej altan povon de kvar jarcentoj. Multe pli freŝe inventita, la alĝeria reĝimo estas armea aŭtokratio enkorpigita en civilulo. Tiuj du registar-formoj ĉerpas sian legitimecon en malsamaj bazoj. En Maroko, la absoluta aŭtoritato de la reĝo apogas sin sur sia religia pozicio de “Komandanto de la kredantoj” kaj “Ombro de Dio sur la Tero”, dum en Alĝerio la armeo ĉerpas sian superecon el la lukto por sendependiĝo. Ĝi prezentiĝas kiel rekta heredanto de la batalintoj, kiuj liberigis la nacion de la franca kolonia jugo, pro kio ĝi konsideras sin nekontestebla protektanto de la ŝtato, kiel ĝi brutale tion montris en la 1990-aj jaroj, kiam ĝi traktis la islamistan mobiliziĝon kiel danĝeron, elradikigendan per ĉiuj rimedoj.
Hodiaŭ tamen, tiuj du sistemoj konverĝas sur multaj kampoj. En Alĝerio, la hegemonio de la malgranda rondo de la armeaj kaj civilaj regantoj, fama pro sia malklareco kaj klientismo, estas minacata de novaj ekonomiaj agantoj, kiuj elmergiĝas en la politika sfero. La alĝeria regpovo estas paŭsanta la marokan makhzen*, tiun kompleksan elitan reton, kiu ĉirkaŭas la reĝan palacon. Tio estas evoluo ligita al la strategio de la prezidanto Abdelaziz Bouteflika, kiu konsistas en lasi la bazon de la reĝimo malfermiĝi iomete pli je ĉiu krizo kaj ensorbi novajn rekrutojn kapablajn subteni ĝin. La malfondo, en 2015, de la departemento de la informado kaj sekureco (DIS, eksa armea sekureco), la ĉiopova informado-aparato, forigis gravan obstaklon sur tiu vojo.
Paralele, la kresko de merkat-ekonomio kreis novan klason de urbecaj mastroj konektitaj al la armea povo. Male al siaj pliaĝuloj, tiuj lojaluloj ne estas juĝataj laŭ sia aliĝo al la memoro de la revoluciaj idealoj, sed laŭ sia tuja materiala utileco. La oligarĥio plilarĝiĝas, igante la ŝtatestron la primus inter pares — la unua inter egaluloj. Unu el ties funkcioj, simile al la maroka palaco, estas disdoni la rekompencojn kaj arbitracii inter rivalaj interesoj.
Inverse, Maroko alproksimiĝas de sia alĝeria najbaro rilate al la maldiafano de la decidoj. La nacian politikon tradicie decidis koncentrita sed antaŭvidebla nukleo, konsistanta el la monarĥo kaj lia ministro pri internaj aferoj, kiuj neniel provis tion kaŝi. Danke al grava liberaligo de ekonomio, la kortego de la povo etendiĝis al novaj kategorioj de la negoco-rondoj — ekzakte same kiel en Alĝerio. Lobioj aperis, proponantaj al la reĝo plilarĝigitan subten-bazon. Tial la reĝo siavice troviĝas “la unua inter egaluloj”, tio estas devigita interŝanĝi sian povon kontraŭ funkcio de mediaciisto inter la diversaj grupoj konkurantaj en sia orbito. Tiu diversigo de la povo estas akompanata de kreskanta kaŝo sub vualo de la decido-procezo, tiel ke la marokanoj havas nur malprecizan ideon pri la maniero laŭ kiu politiko ellaboriĝas ĉe la ŝtato-pinto kaj pri la homoj, kiuj respondecas pri ĝi
La interdependeco de la elitoj estas la ĉefa motoro de tiu transformiĝo. La retropaŝo de la reĝa absolutismo en Maroko kaj la malkonstruado de la alĝeria DIS permesis al la novaj regantaj klasoj plifortigi sian financan kaj politikan influon. Ordinare, ĉi tiuj gravuloj inter si praktikas furiozan konkurencon. Sed kiam krizo aperas, ili rekuniĝas kvazaŭ luparo cele protekti la sistemon. En Maroko, ili tiel agis post la morto de la reĝo Hasano la 2-a en 1999, okaze de la terorismaj atencoj de 2003, kaj denove en 2011, kiam la ‘Movado de la 20-a de februaro’ estigis amasajn protestojn surstrate. Estas neniu dubo, ke la alĝeriaj elitoj montros la saman solidarecon kiam s-ro Bouteflika forpasos pro siaj malsanoj kaj kiam la armeanoj alelektos novan prezidanton, eĉ se la riskoj de nestabileco pli grandas en Alĝerio pro la foresto de klaraj reguloj pri la sukceda procezo.
Tia logiko signifas, ke la marokaj kaj alĝeriaj elitoj disponas pri neniu longperspektiva vidado. Fokusiĝantaj al la tuja savo de la sistemo kaj de siaj interesoj, pli ol al la strukturaj problemoj, ili montriĝas nekapablaj koncepti alian politikan ordon. Tio implicas, ke, se tia ordo aperus, ekzemple post popolribelado, ili estus la plej malbone ekipitaj por adaptiĝi al ĝi. En tia situacio, Maroko verŝajne disponus pri relativa avantaĝo kompare kun Alĝerio, pro la foresto de petrol-rento kaj la kapablo de la monarĥio ellabori union ĉirkaŭ si.
Tunizio prezentas tute alian situacion. Ĉi tie, la popolribelo de 2010-2011 rapide senkapigis la maljunan regantan aŭtokration. La elitoj kompromititaj de la sistemo de la eksprezidanto Zine El-Abidine Ben Ali, inter kiuj la eksaj funkciuloj de la diktatura aparato, okupis nur malgrandan lokon en la unua postrevolucia registaro. Komence de tiu nova demokratia periodo, la strato-voĉo influis ne nur la difinon de la nacia politiko, sed ankaŭ la rekonstruon de la ŝtato mem, — malofta ekzemplo de kolektiva partopreno en la publikaj aferoj.
TIEL GRAVAJ ORGANIZAĴOJ de la civila socio, kiel la sindikato de la ĵurnalistoj aŭ la Tunizia Ĝenerala Unio de la Laboro (TĜUL) tenis konstantan premon al la politikaj partioj — inkluzive al la islamisma Ennahda — por instigi ilin al travideblo. Male al Maroko kaj al Alĝerio, Tunizio havas Parlamenton, kiu ne estas nura registroĉambro, sed vera organo por leĝfarado kaj kontrolo, al kiu la registaro estas devigata raporti. Preskaŭ trionon (31%) de la deputitaj sidlokoj okupas virinoj — tiu proporcio, la plej alta de la araba mondo kaj de la afrika kontinento, transpasas ankaŭ tiun de multaj okcidentaj landoj. La instanco “Vero kaj digno”, kreita en 2014 por enketi pri la malobservoj al la homrajtoj plenumitaj de la malnova reĝimo, konsistas grandparte el sendependaj eminentuloj.
La tunizia demokratio tute ne estas jam fortikigita, kaj la aranĝaĵoj intertraktitaj inter la islamistoj kaj la naciistoj heredantoj de la Neo-Destour povas malsukcesi kiam ajn. Tunizio tamen restas vivanta ekzemplo de tio, kion Magrebo-lando povas plenumi rilate la popolan suverenecon en la limoj de la elektitaj institucioj. Travideblo kaj la principo de respondeco antaŭ la elektintoj estas tie pli bone certigataj, ne nur ol ĉe ties najbaroj de Magrebo, sed ankaŭ ol en la plimulto de la arabaj ŝtatoj.
La tri magrebaj landoj ankaŭ prezentas larĝan spektron koncerne la politikan esprimiĝon de la islamistaj fortoj. Ili elmontras, ĉiu laŭ sia maniero, ke la loko de religio en la araba politika vivo tute ne malgrandiĝas kaj ke la estonta stabileco de la ŝtatoj dependos de ilia kapablo fari kompromisojn kaj malfermiĝi.
Maroko estas trompa kazo. Ĝia ĉefa islamisma partio, la Partio de Justo kaj Disvolviĝo (PJD), gvidas la registaron de sia venko ĉe la parlamentaj elektoj de 2011 — denove sukcesa baloto komence de oktobro kun 125 sidlokoj el 395 (107 en 2011). Sed ĝi ludis la ludon de la reĝimo nuligante la efikon de la Movado de la 20-a de februaro. Sur ideologia kampo, la PJD estas partio de ordo, ne partio de ŝanĝo. Ĝi kontentiĝis per la imperativoj de la monarĥio, ne domaĝante siajn klopodojn por havigi al si lokon en la ŝtataj institucioj, sed sen tamen sukcesi instali tie novajn praktikojn. Kontraŭe al disvastigita opinio, la partopreno de la PJD en la registaro ne malpliigis la altir-forton de la politika islamo, tial simple, ke la partio neniam celis defii la instalitan regpovon kaj ke ĝi antaŭeniras laŭ ties poststrio.
Tiu situacio spegulas la apartan rolon de la religia diskurso en Maroko. La PJD ne klopodas kontesti la aŭtoritaton de la reĝo rilate religion, ĉar la historia aŭreolo de la alavita dinastio ne permesas konkuri kun ĝi tiuteme. La reĝimo aplikas striktan kontrolon al la koranaj lernejoj, la imamoj kaj moskeoj. La islamaj grupoj, kiuj aŭdacis kontesti ĉi tiun ludregulon, estis ekskluditaj el la politika scenejo, kiel ekzemple la movado ‘Justo kaj spiritualismo’ aŭ diversaj salafistaj organizoj. Finfine, la demando pri religio en politiko neniam estis serioze metita. Ĝi estos des pli akre metita, se kaj kiam okazos rapida demokratia antaŭeniro.
En la rigardo de la ekstera mondo, tamen, la maroka islamo distingiĝas per sia kombino de tri elementoj ofte perceptataj kiel antidoto kontraŭ ekstremismo: la Malikismo, la aŝarismo kaj la Sufiismo. Veras, ke tiuj tri kredoj ĉerpas en longa kaj riĉa intelekta genealogio, kiu donas larĝan lokon al la homa juĝo kaj favoras moderigon. Maroko ne hezitis projekcii tiun bildon al Eŭropo, valorigante la akordigeblon de tiu versio de islamo kun la sekularaj principoj karaj al Francujo kaj al aliaj okcidentaj respublikoj*.
ESTAS MALSAME en Alĝerio, kie la fantomo de la interna milito de la 1990-aj jaroj kaj de ĝiaj pli ol cent mil mortintoj ŝajnas esti imunizinta la socion kontraŭ la allogeco de la politika islamo, eĉ se oni konstatas revenon de fundamentismaj praktikoj kaj radikalaj diskursoj, kiuj memorigas tiujn de la aktivuloj de la tiama Islama Fronto de Savo (IFS). Male al la maroka monarĥio, la alĝeria reĝimo posedas nek institucion nek aŭtoritaton koncerne religion por respondi al la fundamentisma kontestado. La timo de perforto estas ĝia ĉefa atuto fronte al la grandaj rigorismaj organizaĵoj kaj al la ekstremismaj grupetoj, kiel Al-Kaida en Islama Magrebo (AKIM). Tio estas kial, de dudek jaroj, islamismo malsukcesas trovi sian lokon sur la alĝeria politika scenejo, dum en Maroko ĝi fandiĝis en la oficiala hierarkio.
Pro la asocio inter islamismo kaj perforto, la religiaj grupoj en Alĝerio zorgas malpli pri sociaj valoroj, ol pri sia reintegriĝo en la politikan ludon; pro tio ilia engaĝiĝo favore al sistemaj reformoj, tiaj kiaj la reiro de la armeo en siajn kazernojn aŭ la rerajtigo de la Parlamento, kun tamen malmultaj ŝancoj atingi sian celon. Des pli, ke ili sin montras ne multe parolemaj pri la eksterlanda politiko, lasante la demandojn pri landlima sekureco en la manoj de la reĝimo-, ĉu fronte al la malforta Malio, aŭ al forfalanta Libio.
Tunizio, tie ankoraŭ, enkorpigas tute alian kampon de eblecoj. Ĝia ĵusa historio indikas, ke forta islamisma movado povas ne nur esti akceptata de la demokrata sistemo, sed ankaŭ kaj ĉefe, esti integrita al ties funkciado.
La aliancoj kaj traktatoj subskribitaj inter Ennahda kaj ties “laikaj” oponantoj, ĉefe Nidaa Tounès, la partio kreita de la Respublika Prezidanto Béji Caïd Essebsi, konsistigas la ĉefelementon de la hodiaŭa tunizia politiko. Komence, tamen, neniu el la du tendaroj emis al ajna kompromiso pri la Konstitucio, kaj eĉ malpli pri la aplikado de la ŝario, la islama leĝo. La kundividita timo pri reciproka detruo sekvonta la revolucian epizodon tamen konvinkis unu flankon kaj la alian cedi rilate siajn politikajn postulojn, tiel ke komuna respondo povis esti trovita pri tiel fundamentaj demandoj kiel la protekto de la civilaj liberecoj, la rajtoj de virinoj kaj la nereligia karaktero de la ŝtato.
Tiu dialogo ebligis, post pluraj jardekoj da ekzilo kaj subpremado, formaligi la partoprenadon de la islamistoj en la socia kaj politika vivo de la lando. Ĝi ankaŭ sugestas, ke islamismo en Tunizio eble estas mult-aspekte sekulariĝanta. Distanciĝante de pli radikalaj grupoj — interalie salafistoj — kaj privilegiante konkretan politikan kaj ekonomian agadon malfavore al religiaj abstraktaĵoj, Ennahda ekis la kreadon de nova sinkretisma identeco. Tiu partio nun estas pli komparebla kun la germana Kristan-Demokrata Unio (germane: CDU) ol kun la turka Partio de Justo kaj Disvolviĝo (AKP), kiu antaŭe vestis sin per la pragmata islamismo, kapabla kunfandi religiajn principojn kaj politikajn celojn en parlamenta kadro.
Trans ĉiuj tiuj diferencoj, la magrebaj landoj kundividas saman malfortecon: ilia ekstrema sendefendeco okaze de subita ekonomia aŭ politika krizo. Eĉ en la kunteksto de malmobilizado, kiu pezas kvazaŭ sufokilo depost la “araba printempo”, ekzistas fajreroj. Ili povas kiam ajn estigi ĉenojn de eksplodoj kapablaj rekonsideri la kapablojn de la reĝimoj pluteni sian regadon de la loĝantaro.
La socioj de Magrebo, kaj eĉ pli ilia esenca parto, la junularo, deziras tri aferojn: panon, liberecon kaj dignon. Pano mankas en la tri landoj de la regiono, kies karakterizo estas altaj niveloj de malegalecoj, malriĉeco kaj senlaboreco. Tiel estas aparte en Alĝerio, kies dependeco al la gaso kaj petrolo transformiĝis en katastrofo depost la prezo-falo de la fosiliaj energioj. Sed la senlaboreco de la junularo same estas plago ĉe ties ambaŭ najbaroj.
En Tunizio, en kunteksto, kie la vivgrava turisma sektoro estis grave difektita pro la atencoj de 2015, la surstrataj protestoj kontraŭ la manko de perspektivoj regule memorigas, ke la interkonsentoj subskribitaj de registaro favora al liberalismo pagiĝas per indiferenteco al la sorto de la plej malriĉaj. Absorbitaj de la instalado de vivebla demokratia sistemo, la diversaj regantaj grupoj neglektas la urĝecon restrukturi ekonomion de import-eksporto, preskaŭ mortantan. Jen sakstrato, kiun jam konis multaj ŝtatoj alfrontitaj al demokratia transiro. Maroko, pro trafaj elektoj faritaj post la sendependeco kaj pro pli bona leĝa ĉirkaŭaĵo, ŝajnas pli bone ekipata por disvolvi sian ekonomion. Sed ties longperspektivaj esperoj estas grave difektitaj pro malbonaj homdisvolvadaj indikiloj kaj pro tre malbonstata sektoro de edukado.
Kompreneble, disvolviĝo bezonas tempon. Eĉ se la necesaj reformoj estus rapide komencitaj, necesus jaroj, antaŭ ol la privata sektoro sukcesos doni dungon al la vicoj da junaj senlaboruloj. Dume, la respekto de la principoj libereco kaj digno povas mildigi la krizon, provizante signifon kaj horizonton al ĉio, kio ne dependas strikte de ekonomio.
Tiurilate, ve, Maroko kaj Alĝerio havas seriozan malfruon. La procezo de politika decido fariĝis samtempe pli maldiafana kaj pli fragmentita, sed la plenuma povo mem restas senŝanĝe en sia naturo: pli ol iam ajn, ĝi estas en la manoj de malgranda grupo, kiu rifuzas la kontestadon de sia povo-monopolo. Kaj la Parlamentoj ne riskas kontesti ilin. Kvankam la elektoj okazas en taŭgaj kondiĉoj, ili nutras politike senenergiajn instituciojn, al kiuj mankas vera kapablo kontroli la agojn de la plenuma povo kaj de la sekurec-institucioj. Tio veras precipe en Alĝerio, kie la ĉiamaj internaj militoj ĉe la pinto de la ŝtato malplenigas la elektitaron el sia substanco. En Maroko, almenaŭ, ekzistas diverseco de la partioj kaj ideologioj reprezentataj en la Parlamento, kaj leĝfara vivo, kiu ne tute malaperigas la debatojn kaj la enketojn. La lukto por transdono de la povoj de la monarĥio donis sencon al la politika vivo.
Rilate al la libereco de la gazetaro, male, ambaŭ landoj travivas kontraŭajn evoluojn. En Alĝerio, la amasinformiloj kreitaj post la “big bang” (granda eksplodo)* de 1988 sukcesis pluvivi post la normaligo, dum en Maroko la reĝimo sufokis la gazetaron per strategio de laŭgrada sufoko komencita antaŭ pli ol dek jaroj. En la unua periodo, la reĝa palaco starigas regulojn sankciantajn la periodaĵojn, kiuj aŭdacus lanĉi ekonomiajn aŭ politikajn debatojn. Poste ĝi okupiĝas pri ĉiuj kritikemaj gazetoj kaj inform-retejoj, starigante ekscesajn monpunojn, sinonimajn de bankroto, por malgravaj deliktoj. Fine, alvenas la lasta frapo, la surmerkatigo de pseŭdo-gazetaro, vera militarmilo kontraŭ la lastaj spacoj de libera esprimado ankoraŭ ekzistantaj. Ĉiu sekurec-servo, inkluzive de la palaco, de nun kreos sian propran informilon, prezentatan kiel sendependan platformon, sed reale destinitan silentigi ĉiun ne akordan voĉon per dissendado de naŭzaj kaj kalumniaj atakoj. Tiuj operacioj, gvidataj de la plej altaj sferoj de la ŝtato, estas lerte kondukataj. La aŭskultadoj kaj kontroloj de la sekurec-servoj iras kune kun la instrukcioj donitaj al la ĉefredaktoroj kaj al la “ĵurnalistoj”.
Sed tia strategio ankaŭ produktas flankajn efikojn: forigante de la socio la kanalojn per kiuj ĝi povis esprimi sian malkontenton, la regpovo prenas la riskon, ke la socia premo eble liberiĝos laŭ formoj malpli mastreblaj.
Tiu ludo estas des pli danĝera, ke Maroko kaj Alĝerio alfrontas kreskantan postulon pri digno de sia loĝantaro. Inter politikaj skandaloj, korupto-aferoj, misuzo de povo kaj malobservo de internaciaj devigoj, la nunaj registaroj senĉese diserigas la rajtojn de civitanoj sub la pezo de sia aŭtoritatismo. El tio sekvas pli kaj pli akuta malkreditigo de la nedemokratia regmaniero, por kiu la alvokoj al nacia unio alportas neniun helpon.
AL TIO ALDONIĜAS, ke Maroko ne sukcesas solvi la dornan dosieron de la okcidenta Saharo. Tiu ĉi teritorio, kies sendependiĝon postulas la Fronto Polisario, restas konsiderata de Rabato integra parto de la reĝ-lando. La Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) ĝis nun pacigis Marokon kaj verŝajne intencas daŭrigi tiom longe kiom eble. Tamen, la sentoj de rankoro kaj nepardonemo, kiuj kirliĝas en la okcidenta Saharo povus fine subfosi la ĝisnunan staton. Ĉiu krizo, kiu skuas la teritorion, devigas la monarĥion al novaj kompromisoj. Ĉar la reĝimo ĉiam igis tiun dosieron objekto de sankta unio, ĝi kaptis sin mem en kaptilo kun ĉi tiu strategio. Ĝi ekspluatas la naciisman diskurson por interne protekti sin el sia eraroj, sed ĝi akceptas la riskon esti kaptita pli poste, kiam okazos novaj kontestoj en Saharo.
La patriotisma sento, kiu vibris en la pasinteco troviĝas hodiaŭ akre kritikata, kio plivigligas la streĉojn sine de la maroka socio. Pri tiu afero, same kiel pri la digno-postulo: la problemo ne venas tiom el la argumentoj de Maroko — la defendo de la historiaj rajtoj kaj de la nacia suvereneco — kiom el la neeblo eliri la sakstraton sen reala demokratigo de la reĝimo.
Tie ankoraŭ, la aŭtoritatismo, al kiu nur Tunizio eskapis, atingis siajn proprajn limojn. La fundo-problemoj, kiuj nutras la socian frustriĝon, povas solviĝi nur per dialogo kaj kompromiso, du aferoj al kiuj la aŭtoritatismaj reĝimoj rezistas, tiom grandas ilia timo esti anstataŭita per rivalo se ili cedas. Krome, kiam la registaroj rifuzas instali la instituciajn ilojn, kiuj ebligus partoprenigi la sociojn en la solvado de la krizoj, la loĝantaro emas resendi ties respondecon al siaj gvidantoj.
Finfine, konsiderante ties kulturajn, socialajn kaj geopolitikajn atutojn, la estonteco de Magrebo ŝajnas multe malpli malluma ol tiu de Mez-0riento. Sed ĝi ne estas certa. La nova demokratia sistemo de Tunizio ebligos ja al ties gvidantoj pli bone respondi al la estontaj defioj, ol ties alĝeriaj kaj marokaj samuloj: spite al la profundaj malegalecoj, kiuj dividas ĝin, la lando disponas pri vera ŝanco konkeri pacon kaj stabilecon. Kontraste, la gvidantoj de Maroko kaj Alĝerio elvokas la figuron de la “fajromaniulo-fajrobrigadisto”. Rapide sufokantaj la krizojn kaj sociajn skuojn, ili tamen neniam povas senti sin vere komfortaj. Kontentiĝante per formala demokratio, ili senŝarĝiĝas el siaj problemoj sur propeka kapro. Anstataŭ ripari la fuŝaĵojn, ili daŭrigas ilin, aŭ eĉ pliampleksigas ilin.
La tri magrebaj landoj ĉiuokaze gajnus avantaĝojn se ili transpasus sian rivalecon por akordiĝi pri kunlaborado, eĉ minimuma. La demando pri Saharo ne devus malhelpi trovon de komuna dinamiko ĉirkaŭ temoj kiaj hommedio, komerco, profesia formado, energio kaj sano. Donante al ili pli da pezo kiam ili intertraktas kun la Eŭropa Unio, tio ankaŭ ebligus mildigi la inter-du-landajn streĉojn kaj plifortigi stabilecon en la regiono.
Hicham ALAOUI