Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La usonanoj ne nur elektis prezidanton sen politika sperto: ili ankaŭ ignoris la opinion de la grandega plimulto de ĵurnalistoj, artistoj, fakuloj, universitatanoj. Ĉar oni oftre ligas la elekton favore al s-ro Donald Trump kun la nivelo de klereco de la elektintoj, iuj demokratoj riproĉas al siaj samcivitanoj ke ili ne estas sufiĉe kulturitaj.
EKZISTAS almenaŭ unu lando, kie la elektoj havas rapidajn efikojn. Ekde la venko de s-ro Donald Trump, la meksika peso falegas, la kosto de la nemoveblaĵaj kreditoj altiĝas en Francujo, la Eŭropa Komisiono malaltigas la buĝeton, la enketistoj kaj adeptoj de la elekta mikrocelado evitas esti vidataj, la malmulta konfido en la ĵurnalistoj agonias, Japanujo sentas sin instigita rearmi sin, Israelo atendas la transigon de la usona ambasadejo de Tel-Avivo al Jerusalemo, kaj la transpacifika partnereco estas mortinta.
Tiu kirlovento de eventoj kaj de konjektoj estigas revadon miksitan kun maltrankvilo: se homo preskaŭ universale priskribita kiel malkompetenta kaj vulgara povis fariĝi prezidanto de Usono, tio okazas ĉar, ekde nun, ĉio eblas. Kontaĝo de la usona elekto ŝajnas eĉ tiom pli pensebla, ke ĝia neatendita rezulto estis rimarkita en la tuta mondo, kaj ne nur de la fakuloj pri eksterlanda politiko.
Ekde antaŭ deko da jaroj oni ne plu nombras tiajn elektajn surprizojn, preskaŭ ĉiuj sekvataj de tri tagoj da pentofaro de la akuzataj gvidantoj, poste de la kvieta daŭrigo de la kontestataj politikoj. La persisto de tia miskompreno — aŭ la ripetado de tia ŝajnigo — estas grandparte klarigebla per la fakto, ke la plej multaj protestaj elektantoj loĝas ofte tre malproksime de la centroj de ekonomia, financa, sed ankaŭ arta, komunikila, universitata potenco. Novjorko kaj San-Francisko voĉdonis por s-ino Hillary Clinton; Londono esprimis sin lastan junion amase kontraŭ la briteliro; antaŭ du jaroj, Parizo daŭrigis sian maldekstran urbestraron, dum la dekstrularo akiris triumfan elektovenkon sur nacia nivelo. Per aliaj vortoj, tuj post la elektoj, la feliĉuloj rajtas daŭre regi en moliga inter-sio, daŭre same atentemaj al la rekomendoj de la gazetaro kaj de la Eŭropa Komisiono, daŭre same pretaj atribui al la urnaj ribeluloj psiĥajn aŭ kulturajn mankojn, kiuj malkvalifikas ilian koleron: laŭdire ili estas envere nur stultuloj manipulitaj de demagogoj.
Tia percepto estas malnova, speciale en kleraj rondoj. Tiom, ke la analizo de la “aŭtoritata personeco” de la popola elektinto de s-ro Trump, kiun oni faras jam de monatoj, similas al la psiĥologia portreto, kiun la gardistoj de la intelekta ordo desegnis pri la dekstraj kaj maldekstraj “subfosantoj” dum la malvarma milito.
Analizante la plimultan ĉeeston de tiuj lastaj en la laborista mondo pli ol ene de la mezaj klasoj, la usona politikisto Seymour Martin Lipset en 1960 konkludis: “Resume, persono devena el la popola medio povas ekde la infanaĝo esti submetita al punoj, al foresto de amo kaj al ĝenerala etoso de streĉiteco kaj de agresemo, kio emas estigi profundajn sentojn de malamikeco, kiuj esprimiĝas en formo de etnaj antaŭjugoj, de politika aŭtoritatismo kaj de miljara religia kredo.”*
En aprilo de 2008, ok jarojn antaŭ ol s-ino Clinton metis la plimulton de la sesdek du milionoj da elektintoj de s-ro Trump en la “korbon de kompatinduloj”, s-ro Barack Obama atribuis la paradokson de la respublikana voĉdonado en popola medio al la fakto, ke homoj voĉdonas kontraŭ sia intereso kiam, “por esprimi sian frustriĝon, ili alkroĉiĝas al siaj pafiloj aŭ al sia religio, aŭ al formo de malsimpatio kontraŭ tiuj, kiuj ne estas kiel ili, aŭ al malamika sento kontraŭ enmigrintoj aŭ al la internacia komerco”. Frustriĝo kontraŭ saĝo: la kleruloj, ofte konvinkitaj pri la racieco de siaj preferoj, estas ofte surprizitaj de la filistroj, kiuj malfidas ilin.
Nenio pli bone evidentigas tion, kion la sociologo Pierre Bourdieu nomis la “rasismo de la intelektularo”* — pli kaj pli grava ĉe la maldekstraj novliberaluloj, sed ankaŭ ĉe multaj radikalaj intelektuloj kaj universitatanoj — ol komento de la usona elekto aperinta en la retejo de la prestiĝa revuo Foreign Policy. Se oni supozas, ke la titolo — “Trump gajnis, ĉar liaj elektintoj estas nesciaj, vere” — ne tuj malkaŝas la enhavon, dulinia resumo forigas la dubojn: “La demokratio havas la taskon realigi la popolan volon. Sed kio, se la popolo ne scias kion ĝi faras?”*
Kiel decas, baterio da nombroj kaj da potencaj pensaĵoj apogas la argumentadon. La aŭtoro, Jason Brennan, filozofiprofesoro, atakas tre forte: “Nu do, tio okazis. Donald Trump ĉiam profitis el la amasa apogo de la malmulte kleraj kaj malbone informitaj blankuloj. Enketo de Bloomberg Politics indikis, ke en aŭgusto Hillary Clinton disponis pri amasa avantaĝo de 25 elcentoj ĉe universitatnivelaj elektontoj. Kontraste al tio, dum la elekto de 2012, tiuj apenaŭ favoris la kandidaton Barack Obama pli ol ties kontraŭulon Mitt Romney. Lastan nokton, ni travivis ion historian: la dancon de azenoj. Neniam antaŭe la kleruloj tiom unuanime rifuzis kandidaton. Neniam antaŭe la malpli kleraj homoj same unuanime apogis alian.”
Brennan montras sin pli pasiigita ol trafita de konstato, kiu firmigas lin en sia kontraŭdemokratia kredo. Apogate de “pli ol sesdek kvin jaroj” da studoj faritaj de la esploristoj pri politikaj sciencoj, li efektive jam akiris la certecon, ke la “horora” foresto de konoj ĉe la plej multaj elektantoj malkvalifikas ilian elekton: “Ĝenerale ili scias, kiu estas la prezidanto, sed apenaŭ ion pli. Ili ne scias, kiu partio regas la Kongreson, kion la Kongreso lastatempe faris, ĉu la ekonomio fartas bone aŭ malbone.”
Tamen, iuj estas pli diligentaj ol aliaj. Respublikanoj aŭ demokratoj, ili estas ankaŭ la plej diplomitaj. Kaj, pro la plej feliĉa hazardo, la kulturitaj homoj montriĝas ankaŭ pli favoraj, same kiel la anarĥiisto Brennan, al liberkomerco, al enmigrado, al redukto de la deficitoj, al la rajtoj de la samseksamuloj, al la reformo — progresema — de la punsistemo kaj al tiu — malprogresema — de la prizorgoŝtato. Per aliaj vortoj, se la informiteco, la edukado kaj la intelektularo la 8-an de novembro gajnintus, tiam individuo tiom kruda kaj tiom malmulte lernema kiom s-ro Trump, “kies programo, malamika al la internacia komerco kaj al la enmigrado, kontraŭas al la interkonsento de la maldekstraj, dekstraj kaj centraj ekonomiistoj”, ne pretiĝus por forlasi sian trioblan loĝejon de Novjorko por ekloĝi en la ovala oficejo de la Blanka Domo. Dum iu el siaj mitingoj, la miliardulo cetere ekkriis: “Mi ŝatas la neklerajn homojn.”
DO, KIAL kontraŭargumenti ekzemple per tio, ke s-ro Obama, kiu instruis juron en la universitato de Ĉikago, estis tamen elektita kaj reelektita danke al la voĉdono de milionoj da individuoj malmulte aŭ tute ne diplomitaj, ke multaj brilaj spiritoj novbakitaj ĉe Harvard, Stanford, Yale, sinsekve favoris la Vjetnamuj-militon, preparis la invadon al Irako, kreis la kondiĉojn de la financa krizo de la jarcento*? Envere, analizo de la usona elekto, kiu suspektigas la mankon de juĝkapablo de la popolo, havas la ĉefan celon respeguli la etoson de la tempo kaj la ĉefan avantaĝon ke ĝi kontentigas la senton de supereco de la persono ja kulturita kiu legas ĝin. Sed ĝi enhavas politikan riskon: en kriza tempo, la “rasismo de la intelektularo”, kiu volas privilegii la regadon de la meritokratio, de la homoj bone ekdukitaj, de la fakuloj, ofte preparas la neston de la energiuloj, pli zorgemaj pri varbado ol pri instruado.
La plej multaj komentistoj decidis prilumi la rasistan kaj seksistan dimension de la elekto. Envere, por ili ne gravas ke, spite al la historia karaktero de la kandidatiĝo de s-ino Clinton, la diferenco inter viraj kaj virinaj voĉoj apenaŭ progresis kaj ke tiu, grandega, iner blankulaj kaj nigrulaj, iomete malprogresis (vidu la artikolon de Jerome Karabel). La filmisto Michael Moore, kiu antaŭvidis la venkon de s-ro Trump, atentigis pri tio en MSNBC, la 11-an de novembro: “Vi devas akcepti, ke milionoj da homoj, kiuj antaŭe voĉdonis por Barack Obama, ĉi-foje ŝanĝis sian opinion. Ili ne estas rasistaj.”
Nigrulo, progresemulo, islamano, reprezentanto de Minesoto, s-ro Keith Ellison tuj daŭrigis tiun analizon kaj insistis pri la ekonomiaj motivoj de la voĉdonado kaj pri la malfido, kiun vekis kandidatino tro proksima de la potencularo, tro urbeca, tro orgojla: “Ni ne akiris bonan rezulton ĉe la latin-usonanoj kaj la afrik-usonanoj. Sekve, tiu interpreto, kiu volas ĉion atribui al la blankula laborista klaso, estas erara.”* S-ro Ellison estis unu el la tre malmultaj parlamentanoj, kiuj subtenis la kandidatiĝon de s-ro Bernie Sanders ĉe la praelektoj; li estas nun, kun ties apogo, kandidato por la direktejo de sia partio. Parolante al siaj studentaj partianoj, la heroldo de la demokrata maldekstro siavice proponis, ke tiuj, kiuj elektis s-inon Clinton kiel flagportiston, iru “trans la identecaj politikoj”. Kaj li aldonis: “Ne sufiĉas diri al iu: “Mi estas virino, voĉdonu por mi.” Ne, tio ne sufiĉas. Tio, kion ni bezonas, estas virino, kiu havas la kuraĝon kontraŭstari al Wall Street, al la asekurkompanioj, al la industrio de fosiliaj energioj.” Ĉar la usona universitato estas loko, kie la zorgo pri la diverseco facile superas tiun pri la egaleco kaj kie la kulturaj antaŭjuĝoj ne estas malpli oftaj ol aliloke, sed inversaj, s-ro Sanders en tiu tago kompreneble ne predikis al konvinkitoj.
Tamen vane: por multaj demokratoj, ĉiu apartenas al unu sola grupo, kiu estas neniam ekonomia. Sekve, se nigruloj voĉdonis kontraŭ s-ino Clinton, ili faris tion, ĉar ili estas kontraŭ virinoj; se blankulinoj voĉdonis por s-ro Trump, ili faris tion, ĉar ili estas rasistaj. Ŝajnas, ke la ideo, ke la unuaj povas ankaŭ esti metallaboristoj atentemaj pri la protektisma retoriko de la respublikana kandidato kaj la duaj bonstataj impostpagantinoj, atentemaj pri liaj promesoj malaltigi la impostojn, nur tre malfacile povas penetri en ilian mensan universon.
Ĉi-jare la nivelo de klereco kaj de enspezo tamen pli determinis la rezulton ol sekso aŭ haŭtkoloro, ĉar tio estas la variablo kiu plej ŝanĝiĝis de elekto al elekto. En la grupo de sendiplomaj blankuloj, la avantaĝo de la respublikanoj estis jam 25-elcenta antaŭ kvar jaroj; ĝi nun atingis 39 elcentojn.* Ĝis antaŭ nelonge, demokrato ne elekteblis sen ili. Ĉu pro tio, ke ilia proporcio en la usona loĝantaro malkreskas*, ke ilia ligiteco kun la sindikatoj malestiĝas kaj ke ili voĉdonas laŭdire pli kaj pli “malbone”, certaj demokratoj, kies insisto pri la temo de diverseco resumas la strategion, nun akceptos la ideon, ke ili devas elektiĝi sen ili?
Tiu politika defio prezentiĝas ne nur en Usono. Parolante pri siaj studentoj ambaŭflanke de Atlantiko, la itala historiisto Enzo Traverso atestas: “Neniu diras, ke li voĉdonas por Trump. Ĉiuj sekvas pli aŭ malpli la saman retorikon: “Ni estas kulturitaj, respektindaj, inteligentaj — kaj riĉaj; la aliaj, fronte, estas kruduloj, ‘mallogaj, malpuraj kaj malicaj’”, por uzi la titolon de fama itala filmo. Nu, antaŭe tio estis la retoriko de la naciistoj kontraŭ la popolaj klasoj.”*
Sed, por utile riproĉi al la “kruduloj”, iliaj kritikantoj prefere havu ian krediton ĉe ili. Nu, ju pli ili enfermas sin en abstraktaj kaj netravideblaj retorikoj, ju pli ili enprofundiĝas en radikalan-ŝikan vorto-vantecon, des malpli ili estas aŭdataj de la trankvila Usono de la urbetoj aŭ de la ruinigitaj distriktoj, kie la kvoto de memmortigoj kreskas kaj kie oni zorgas antaŭ ĉio pri siaj ekzistadkondiĉoj.
Rezulto: la dekstro sukcesis transformi la kontraŭ-intelektismon en efikan politikan armilon, en konfesatan kulturan identecon.* En la jaro 2002, en larĝe disvastigita teksto, la respublikanoj, kiuj “vidas ruĝe” (la koloro, kiu estas al ili atribuita sur la elektokartoj), alprenas je sia avantaĝo la stigmaton de “krudulo”: “La plej multaj loĝantoj de la ruĝa Usono ne scias analizi la postmodernan literaturon, doni la necesajn instrukciojn al hejma edukistino, elekti vinon Cabernet kun gusto de glicirizo. Sed ni scias eduki niajn infanojn, konekti la kablojn en niaj domoj, paroli pri Dio senĝene kaj simple, ripari motoron, uzi pafilon aŭ elektran segilon, kulturi asparagojn, vivi trankvile sen sekurecsistemo nek psiĥanalisto.”*
La plej multaj loĝantoj de la ruĝa Usono ankaŭ ne legas gazeton, kiun s-ro Trump taksis “ekstravaganca”, “korupta”, “malhonesta”, kaj kiun li dum siaj mitingoj igis malaplaŭdi per bu-krioj. Ĉar li mensogadis tiom ke la muroj krakis, dum sia tuta kampanjo, la respublikana kandidato ja meritis ke la ĵurnalistoj ofte malkonfirmis lin. Sed, krom ke la vero ne estas la plej universala produkto de la usona gazetaro, nek la plej profitiga, la engaĝiĝo de la komunikiloj favore al s-ino Clinton kaj ilia nekompreno de la elektantoj de s-ro Trump ankaŭ tie rezultigis socian kaj kulturan enfermiĝon. La ĉefartikolisto de la New York Times Nicholas Kristof klarigis tion la 17-an de novembro en Fox News inter du prelegoj pagitaj per po 30.000 dolaroj: “La problemo de la ĵurnalismo estas, ke ĝi favoras ĉiajn diversecojn koste de la ekonomia diverseco. Ni ne sufiĉe kalkulas kun la homoj devenaj de la laboristaj kaj kamparaj komunumoj.” Ĉar tiu sociologia eraro estas en Usono dokumentita kaj komentata jam de kvarona jarcento, ni vetu ke pri tio la ŝanĝo ne okazos morgaŭ.
Sed nun la “ekstersistemaj” kandidatoj ne hezitas fieri pri la malamo, kiun ili inspiras al la komunikiloj. En Italujo, s-ro Giuseppe (“Beppe”) Grillo ekzemple tiris el la usona elekto komfortigan instruon por si kaj sia partio: “Ili asertas, ke ni estas seksistaj, malamas la samseksemulojn, estas demagogoj kaj popolistoj. Ili ne rimarkas, ke milionoj da homoj ne plu legas iliajn gazetojn kaj ne rigardas ilian televidon.”*
IUJ FINE rimarkas tion. La 10-an de novembro, en la publika radio France Inter, Frédéric Beigbeder, eksa reklamisto kiu fariĝis verkisto kaj ĵurnalisto, koncedis kun indulgoveka klarvido sian influ-perdon kaj tiun de siaj kolegoj: “Lastan semajnon mi klarigis, kun la tuta certeco de sensciuloj, ke Donald Trump perdos la usonan prezidantelekton. [...] Neniu intelektulo povis skribi ion por malebligi lian venkon. [...] La regado de la popolo fare de la popolo estas la sola sistemo en kiu mi ŝatus vivi, sed envere, kion mi konas pri la popolo? Mi vivas en Parizo, poste jen mi estas en Ĝenevo; mi interrilatas kun verkistoj, ĵurnalistoj, filmistoj. Mi vivas komplete malkonektita de la sufero de la popolo. Tio ne estas memkritiko, sed simpla sociologia konstato. Mi traveturas la landon, sed la homoj kiujn mi renkontas, interesiĝas pri la kulturo — malplimulto de intelektuloj, kiuj ne reprezentas la profundan ribelon de la lando.”
Kalifornio amase voĉdonis por s-ino Clinton, kiu atingis impresajn rezultojn ĉe diplomitaj loĝantaroj de la plej prosperaj regionoj, ofte preskaŭ komplete blankulaj. Naŭzitaj de la nacinivela rezulto, iuj loĝantoj postulas secesion de sia federacia ŝtato, “kaleksiron”. S-ro Gavin Newsom, vicguberniestro de Kalifornio kaj eksa urbestro de San-Francisko, urbo kie s-ro Trump ricevis nur 9,78 elcentojn de la voĉoj, ne samopinias. Sed li jam volas batali kontraŭ la politiko de la nova prezidanto per proksimiĝo al la “kleraj gvidantoj” de la okcidenta mondo. Li devas jam nur trovi ilin.
Serge HALIMI.