Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La Sameoj estas inter 50 000 kaj 65 000 en Norvegio, 20 000 ĝis 40 000 en Svedio, ĉirkaŭ 8 000 en Finnlando kaj 2 000 en Rusio, laŭ la Samea Informcentro de Östersund (Samer). Lasta aŭtoktona popolo de Eŭropo*, ili instaliĝis en norda Skandinavio kaj duoninsulo de Kola (Rusio) ĉe la fandiĝo de glaĉeroj, antaŭ ĉirkaŭ dek mil jaroj. Tacito estas la unua, en Germania (98 PK), kiu aludas la nomadojn de nordego, por miri pri iliaj virinoj, kiuj partoprenas ĉasadon. La Romia historiisto povus ankaŭ aldoni, ke ĉiu el la ok sezonoj de la Samea kalendaro respondas al ciclo de boaca vivo, kaj ke en ilia lingvo, la vorto “milito” ne ekzistas.
La ŝtatoj interesiĝas pri la frostigaj teroj de Laponio, iliaj feloj kaj fiŝplenaj akvoj nur en la 17-a jarcento. Svedio akcelas koloniigon de post 1634, kun malkovro de arĝenta ercovejno. La reĝaj impostistoj pagigas al “laponoj” impostojn, dum la luterana eklezio strebas konverti tiujn animismanojn, ĵetante en flamojn iliajn sanktajn tamburojn, kaj eĉ foje iliajn ŝamanojn, kiel Lars Nilsson, ekzekutitan en 1693. Ĉar la tro severa klimato mallogas volontulojn, la proklamo de Lappmark (1673) liberigas la kolonianojn el impostoj kaj militservo. Por la reĝa registaro boacobredistoj kaj kolonianoj povis apudvivi sen ĝeniĝi. Sed vivi per nur agrokulturo ne eblis ĉe tiaj latitudoj, la kolonianoj devis do fiŝi kaj ĉasi... Tamen, kiam okazas disputoj kun kolonianoj, la Sameoj, kies feloj estas ŝatataj de la reĝaj financoj, ofte venkas antaŭ tribunaloj.
La percepto pri la Sameoj tamen ŝanĝiĝas ĉe la fino de la 19-a jarcento, kun ekapero de biologia rasismo: “En la 1920-aj jaroj, memorigas S-ino Anna-Karin Niia boacobredisto kaj ĵurnalisto de Sámi Radio, publika radio en la Samea lingvo, esploristoj de la Instituto pri rasa biologio venis por mezuri la kraniojn de Sameoj, ankaŭ tiujn de miaj geavoj. Faro, kiu inspiris nazian Germanion. Tiu humiligo restas traŭmato por nia popolo.” Cetere, la fermo de landlimoj inter Svedio, Norvegio (sendependiĝinta de Svedio en 1905), USSR kaj Finnlando (sendependiĝinta de Rusio en 1917) malebligis nomadajn migradojn. En Svedio plurmiloj da ili estas devige translokitaj en la jaroj 1920-aj. Svedio volas tiam asimili la Sameojn. En la lernejoj, la infanoj, kiuj parolas sian lingvon estas apartigitaj kaj punitaj. “Miaj gepatroj eĉ ne komprenis tion, kion diris la instruisto” rakontas Anna-Karin Niia. La nomadoj vidas siajn infanojn forprenitaj, metitaj en internulejojn. Por similiĝi al aliuloj, multaj Sameoj ŝanĝas sian familinomon kaj ne transdonas sian lingvon al siaj infanoj.
Politika emancipiĝo ekkomencas en la jaroj 1970-aj. En Norvegio la Sameoj tiam firme oponas baraĵan projekton sur rivero Alta. Tiu lukto venigas Oslon al kreo en 1989 de la unua Samea parlamento, el kiu inspiriĝos Finnlando kaj poste Svedio. Norvegio restas la sola koncernata ŝtato, kiu ratifis la konvencion 169 de la Internacia organizaĵo pri laboro, kiu konsilas doni pli da rajtoj al aŭtoktonaj popoloj. Oslo konsentis grandan aŭtonomion al 95% de sia plej norda kantono Finnmark (46 000 kvadrataj kilometroj kaj 73 000 loĝantoj) kunregata ekde 2005 de la Samea parlamento kaj la kantono. “La lukto de la Norvegiaj Sameoj inspiris nin. La nova generacio lernis la lingvon”, pludiras Anna-Karin Niia dum ŝi iras preni sian filon ĉe la elirejo de la Samea lernejo de Kiruna, unu el la kvin de Sveda Laponio. “Mi kreskis en la sudo, mi lernis nur la Svedan en lernejo, atestas S-ino Jenny Wik-Karlsson advokato de la nacia asocio de Svediaj Sameoj (Svenska Samernas Riksförbund) de Girjas. De deko da jaroj mi lernas la Samean, kun la fiereco realproprigi al mi ion, kio estis forprenita de mia familio.” La Samer taksas ke nun 40% aŭ 45% de la Sameoj scipovas sian lingvon.
Cédric GOUVERNEUR