Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Post monatoj da kontestado severe subpremata en Demokratia Respubiko Kongo, ĉefministro veninta el la opozicio, s-ro Samy Badibanga, estis nomumita la 17-an de novembro. Sed la politika transiro restas necerta ĉar la prezidanto Joseph Kabila eble deziros efektivigi trian mandaton, spite al la gravaj ribelmovadoj, kiujn tio kaŭzus en la lando kaj en la tuta centra Afriko.
“LA PREZIDANTO restas”: la flagrubando favora al la prezidanto Joseph Kabila flirtas antaŭ la sidejo de la reganta partio, la Partio de la popolo por rekonstruo kaj demokratio (PPRD). Por la subtenantoj de la Kongo-ŝtatestro, tio estas respondo al alia frapfrazo, senfine ripetata de amaso da manifestaciantoj: “Kabila, foriru!” La mesaĝo de la PPRD klaras: s-ro Kabila, en la reganta posteno de 2001, tute ne intencas foriri. Tamen, la Konstitucio de la Demokratia Respubliko Kongo (DRK), kiu limigas je du la nombro de sinsekvaj mandatoj, devigas lin forlasi siajn funkciojn la 19-an de decembro.
La PPRD argumentas la materian neeblon organizi la baloton kaj citas la 70-an artikolon de la fundamenta leĝo: “Ĉe la fino de sia mandato, la prezidanto de la Respubliko restas en siaj funkcioj ĝis la efektiva instalado de la nov-elektita prezidanto.” En majo, opinio de la konstitucia Kortumo pravigis lin. Sed la opozicio pridubas la sincerecon de la registaro. De monatoj, tiu ĉi ja provas pluteni s-ron Kabila en la regposteno per ĉiuj rimedoj. Ne sukcesinte forigi la konstitucian riglilon de la maksimuma nombro de mandatoj, li provis, en januaro 2015, modifi la elekto-leĝon por enkonduki en ĝin klaŭzon trudantan popolnombradon, antaŭ ol aldoni la novajn voĉdonantojn (ĉirkaŭ 8 milionoj). En lando enhavanta 80 milionojn da loĝantoj, kvaroble pli vasta ol Francujo*, tiuj operacioj praktike povus daŭri plurajn jarojn. La manovro sekve rezultigus nedeterminitan prokraston de la prezidanta elekto — do ian ‘malferman’ mandaton por s-ro Kabila. Tiam “la ŝipo komencis enlasi akvon” [la situacio komencis malboniĝi]: kvankam ĝi okupas tri kvaronojn de la seĝoj en la nacia Asembleo, la PPRD estis devigita retroiri, post tritaga popolribelado en la ĉefurbo Kinŝaso, de la 19-a ĝis la 21-a de januaro 2015.
En septembro 2016, kiam proksimiĝas la oficiala fino de la prezidanta mandato, nenio estis preparita por ke la baloto okazu en la templimoj, tio estas plej laste en novembro. La voĉdona sliparo ne estis reviziita, la sendependa nacia elekta komisiono (SNEK) ricevis nur 17% de la planita mono. La lando vivas sub streĉaj kondiĉoj. Miloj da homoj ja mobiliziĝis en pluraj urboj la 19-an de septembro, dato kiam devintus okazi la baloto. En la ĉefurbo, malgraŭ la fakto, ke la manifestacio estis permesita, la polico pafis al la homamaso, mortigante almenaŭ tridek du homojn. En la nokto policanoj incendiis la sidejojn de pluraj opozici-partioj. La morgaŭon, la manifestaciantoj denove invadis la stratojn por venĝi la mortintojn de la antaŭa tago kaj montri sian firmecon. “Se vi aŭdintus ilin krii ‘Boma biso!’ (Mortigu nin!) en lingala lingvo”, atestas la verkisto In Koli Jean Bofane, kiu taksas la popolon “klarmensa kaj konscia pri sia forto”.
Tiun tagon, Jean-Marie, ĉirkaŭ kvardekjara pentristo kaj ĥemiisto, kiu preferas resti anonima, viŝas ŝviton el sia frunto sur la bulvardo Triumfa. Sur tiu granda arterio de la ĉefurbo, kie antaŭeniras densa homamaso, li ne kaŝas sian inciton: “Oni pagas 725 dolarojn jare por la lernejokostoj. El miaj kvar gefiloj, nur du povas studi. Lando, kiu ne sendas sian junularon al lernejoj ne havas estontecon!” Tiu subtenanto de la Unio por demokratio kaj socia progreso (UDSP), ĉefa opozicia partio, diras sin firme decidinta denove manifestacii la 19-an de decembro, por devigi la prezidanton Kabila foriri.
Kun har-dislimo, Ray-Ban-okulvitroj, malhela kompleto kaj blanka ĉemizo, junulo, kiu flegas mirindan similecon kun Patrice Lumumba, la patro de sendependeco murdita en 1961, ankaŭ firme intencas ĉeesti tion, kion li konsideras rendevuo kun la historio. “Mi pretas forgesi la timon de morto por batali la 20-an de decembro, ĉar ni havas neniun perspektivon. Tio ne estas vivo! li ekkrias. Ni havas nur sufiĉe por manĝi rizon kun iom da palm-oleo. Multaj konganoj diros al vi, ke ili preferus morti junaj, bone vivinte, ol pasigi la tempon nenion farante, kvazaŭ zombio!”
Ĉe la kvina etaĝo de turo en la urbocentro, ĵurnalistoj kaj aktivuloj estas multaj ĉe la pordo de la opozici-deputito Delly Sesanga. Ĉefo de la partio La ekflugo, membro de vasta fronto kontraŭ la pluregado de s-ro Kabila, li akceptas vizitantojn unu post la alia kaj montriĝas optimisma. “La opozicio ne devas doni direktivojn, li diras. Male: ni devas kvietigi la ardon por eviti kompletan elbordiĝon. Homoj tiom indignas, ke la lando fariĝis latenta eksplodejo. Kabila devas foriri!” Li memorigas, ke kiam li revenis al Kinŝaso, la 26-an de julio, post du jaroj en ekzilo, la historia opoziciulo Etienne Tshisekedi, 84-jara, estis ovaciita de homa ondego de almenaŭ unu miliono da homoj. La ĉefo de la UDSP bezonis ses horojn por iri la dek kilometrojn inter la flughaveno kaj sia hejmo.
Apenaŭ kelkajn stratojn for de la sidejo de la reganta partio, en la riĉa kvartalo la Gombe, la mediacianto nomumita en aprilo de la Afrika Unio strebas solvi la malfacilan kongan problemon. S-ro Edern Kodjo, eksa ĉefministro de Togolando kaj eksa ĝenerala sekretario de la tutafrika organizaĵo, instaliĝis en la Pullmann-Grand Hôtel, kvinstela hotelo ĉe la riverbordo, kie defilas parto de la politika klaso. Li ege penis lanĉi, la 1-an de septembro, “nacian dialogon” pri la elektoj. Lanĉita de la registaro, tiu procezo estis bojkotita de la gravuloj de la opozicio, kiuj vidas en ĝi manovron. Ili daŭre plupostulas la tujan foriron de s-ro Kabila, malgraŭ la interkonsento subskribita la 17-an de oktobro de la registaro kaj kelkaj reprezentantoj — malplimultaj — de la kontestantoj, kiu planas transiran kalendaron: prezidanta elekto prokrastita ĝis aprilo 2018, nomumo de ĉefministro veninta el la opozicio.
Kiel klarigi la obstinan silenton de la prezidanto antaŭ manifestacioj, kiuj rezultigas mortintojn kaj vunditojn? Eksa stabestro, s-ro Kabila estis puŝita tre juna — li estis nur 30-jara — ĉe la regado de ŝtato konata por esti la plej neregebla ŝtato en Afriko. Estis en 2001, post la murdo en malklaraj cirkonstancoj de lia patro, la eksa armita ribelulo fariĝinta prezidanto Laurent-Désiré Kabila, kiu mem estis renversinta en 1997 la marŝalon Joseph Mobutu. Samtempe kritikata kaj timata en sia lando, tiu silentemulo finis la “duan kongan militon”, kiu sekvis la genocidon de la tutsioj en Ruando en 1994 kaj la distanciĝon de Laurent-Désiré Kabila el siaj ruandaj protektantoj. Inter 1998 kaj 2002, naŭ afrikaj nacioj partoprenis tiun konflikton, kiu kaŭzis centmilojn, eĉ plurajn milionojn da mortintoj*. Por restarigi pacon, s-ro Joseph Kabila konsentis dividi la regpovon kun la diversaj militĉefoj, sekve de interkonsento pene intertraktita en 2002 sub egido de Sud-Afriko*.
Kvar jarojn poste, en 2006, li estis elektita kun 58% de la voĉoj — kontestita rezulto*. En 2007, li sendis la armeon sturme kontraŭ la loĝejon de sia rivalo, s-ro Jean-Pierre Bemba, kies milico rifuzis sian kunfandiĝon en la regula armeo. Reelektita en 2011 kun 49% de la voĉoj sekve de baloto, ne sen fraŭdo, li nun ŝajnigas sin surda al tio, kion li nomas la “ordonoj” de eksterlando(vidu art. “Daŭra kaj ĉiea ĉeesto de eksterlandaj interesoj”.). La Sekureckonsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, Usono, Francujo, Belgujo kaj la Eŭropa Unio admonas lin konfidi al aliaj la regpovon, konforme al la Konstitucio. Sed, laŭ multaj kongaj observantoj, la “internacia komunumo” praktikas diplomation varieblan laŭ la cirkonstancoj. “El la vidpunkto de Joseph Kabila, tiuj premoj estas profunde maljustaj, ĉar plej multaj el liaj najbaroj daŭre okupas la regpozicion relative senpune”, rimarkigas afrika diplomatia fonto*.
La usona ŝtat-sekretario [ministro pri eksteraj rilatoj] John Kerry multfoje admonis Kinŝason. Por Vaŝingtono, gravas konservi strategiajn interesojn kaj ne apartigi sin de la afrika junularo, samtempe multnombra (327 milionoj da 15-24-jaruloj, 32% de la tuta loĝantaro) kaj senpacienca. En aŭgusto 2014, marĝene de la unua Usono-Afrika pintkunveno en Vaŝingtono, la ĉefo de la usona diplomatio akceptis en apartaj interparoloj s-ron Kabila kaj tri aliajn prezidantojn por elvoki la neceson respekti la limigon de la mandat-nombro. Tri monatojn poste, la burkina Blaise Compaoré estis forpelita el la regpozicio de la manifestaciantoj, post dudek-sepjara prezidanteco. Male, la burunda Pierre Nkurunziza estis reelektita en julio 2015 por tria mandato, sen eĉ ŝanĝi la konstitucion, sed uzante amasan subpremon. Siaflanke, s-ro Denis Sassou-Nguesso, en Kongo-Brazavilo, organizis en oktobro 2015 konstitucian referendumon, sekvatan en marto 2016 de lia reelekto, kun oficiala rezulto de 60% de la voĉoj. Kontestata de la opozicio, la baloto estis sekvata de ondo de represio.
En Kinŝaso, la ribelo-movadojn akompanas prirabado de ĉinaj komercoj, ĉar Pekino estas konsiderata subteno de la reĝimo. Unua komerca partnero de la DRK, Ĉinujo tamen afiŝas sian neintervenon en la internaj aferoj de la “amiko”-landoj.
Senprecedenca fakto en la ĉefurbo, la popola granda manifestacio de januaro 2015 kontraŭ s-ro Kabila ne estis lanĉita de la opozicio. La inviton disvastiĝis laŭ viruseca maniero ĉe la junuloj konektitaj per Fejsbuko (Facebook). Pro tio la decido de la regantoj rapide fermi la aliron al la Interreto, same kiel okazis en Gabono okaze de la kontestata prezidanta elekto de aŭgusto 2016. Post tio, gravaj aliancanoj de la prezidanto Kabila eniris la opozicion.
Inter ili, s-ro Moïse Katumbi, 52-jara, filo de greka entreprenisto kaj konganino, li estas unu el tiuj afrikaj negocistoj rekonvertitaj en politikon, laŭ la ekzemplo de s-ro Marc Ravalomanana, eksprezidanto de Madagaskaro aŭ de s-ro Patrice Talon, magnato de kotono elektita prezidanto de Benino en 2016. S-ro Katumbi riĉiĝis per transporto kaj loĝistiko. Li eltiras grandan popularecon el sia futbalteamo, la potenca Mozembe. Subteninte finance la kampanjon de s-ro Kabila en 2006, li estis nomumita guberniestro de la mina provinco Katango, unu el la plej riĉaj de la lando. En oktobro 2015, fronte al la manipuladoj de la plimulto, li demisiis de tiu tre videbla posteno por eniri la opozicion, klarigante, ke la Konstitucio estas “afero” pri kiu li “investis”. Populara pro sia rigora administrado de la katangaj financoj, li ankaŭ distingiĝis per sia sociala politiko, kun konstruado de lernejoj kaj hospitaloj. Li nun provas arigi la tutan opozicion ĉirkaŭ sia kandidatiĝo, danke al alianco kun s-ro Tshisekedi. Konsciaj pri la danĝero, la aŭtoritatuloj provas per ĉiuj rimedoj malhelpi lin partopreni la popolajn manifestaciojn en la ĉefurbo, kiel tiu, kiun okazigis la enterigo de la kantisto Papa Wemba, en majo 2016, aŭ la giganta defilado de la oponantoj, la 31-an de julio 2016. Akuzata pri imposta fraŭdo, kaj varbado de dungosoldatoj, s-ro Katumbi estis plurfoje akuzato ĉe tribunalo. Kondamnita en junio 2016 je trijara mallibereco pro ter-akaparo, li estas principe neelektebla. Tio ne malhelpas, ke li sin prezentas kiel utilan alvokeblan personon.
Siaflanke, s-ro Kabila, 45-jara kaj havanta sian estonton antaŭ si, laŭdire ne havas “alternativan planon”: neniun emerit-pension, neniun perspektivon pri honoriga posteno. Konscie aŭ ne, la unua elektita prezidanto de demokratio, kiu ĵus festis sian dekan jaron, reproduktas la erarojn de la pasinteco. Li lasas eks-subtenantojn de Mobutu, kiel sian ministron pri komunikado kaj amasinformiloj, Lambert Mende Omalanga, aŭ ankaŭ s-ron Tryphon Kin-Kiey Mulumba, ministro pri rilatoj kun la Parlamento kaj prezidanto de la movado Kabila Désir, flegi kulton de lia personeco.
Okcidenta diplomato opinias, ke tiu ŝtatestro, “konstante portanta kugloŝirman veŝton, konservas en si programaron de ribelanto, nepovante imagi vivi alimaniere ol regante, konvinkita ke li estos iam murdita same kiel sia patro”. Li, laŭdire, ankaŭ havas certan ideon pri sia historia legitimeco, kiel filo de la Mzee (la saĝulo), kromnomo donita al lia forpasinta patro. Ricevinte hereditan povon, li sentas sin persone respondeca pri la misio rekonstrui la DRK.
Li estis konfidinta tiun gigantan laboron al sia ĉefministro Augustin Matata Ponyo, teknokrato kaj eksministro pri financoj dotita per parol-senĝeneco mirinda je tiu povonivelo en DRK. “Elvoki la latentajn kapablojn de la lando kaj ĝiajn riĉecojn signifas nenion en unu el la malplej riĉaj nacioj de la mondo”, li diris al ni en aŭgusto 2016, agnoskante tiun kruelan paradokson: lando dotita per grandegaj naturaj riĉaĵoj, sed kies loĝantaro restas inter la plej malriĉaj de la planedo — la DRK okupas la 176-an lokon en la 2014-klasigo de la indico pri homa disvolviĝo de la Unuiĝintaj Nacioj. Li ŝajnis mem embarasita de la manovroj kaj la korupto de registaro konsistanta de 2014 el politikuloj truditaj de la prezidanto Kabila. “Ili diras senkaŝe, ke ilia celo ne estas konstrui lernejojn sed gajni monon”, li publike mallaŭdis, maltrankvila vidi siajn klopodojn kompromititaj de la politika krizo. “ekonomio ŝatas nek fusilojn, nek botbruojn”, li diris sen pli da komentoj.
De 2010, la lando retrovis kreskon (meze 7%) kaj forviŝis 10 miliardojn da dolaroj ŝulditaj, alvenante ĉe la fina punkto de la iniciato “Tre ŝuldantaj malriĉaj landoj” (TŜML). Ĝi turnis la paĝon de la alta inflacio, kun fine mastrita prezaltiĝo (meze 2% depost 2010). La valutprezo same stabiliĝis ĉirkaŭ 1 000 kongaj frankoj por unu dolaro, mono kiu funkciigas 85% de la ekonomio. La lando ja altiris eksterlandajn investojn je 2 miliardoj da dolaroj jare kiel inter 2013 kaj 2015, sed tiu sumo restas malgranda kompare kun la 42,5 miliardoj ricevitaj de la tuta subsahara Afriko en 2014. La plej gravaj fluoj, ĉinaj kapitaloj investitaj en minejoj, kontribuis por unu poento da kresko en 2015, laŭ la monda Banko. Inter la ekzistantaj laborejoj troviĝas konstruo de vojoj, alkondukado de trinkebla akvo, riparado kaj refunkciigo de fervojoj, plivastigo de la kapacito de la hidroelektraj baraĵoj ĉe Inga kaj ekipado de la agroindustria parko de Bukango-Lonzo, 80 000 hektaroj disvolvitaj de la ŝtato kaj sudafrikaj privataj partneroj en la provinco Bandundu. La malneta enlanda produkto (MEP) pokapa duobliĝis inter 2005 kaj 2012 laŭ la Internacia Mon-Fonduso (IMF), kvankam ĝi restas tre malalta (485 dolaroj jare).
Eksa ĉefo de la parlamenta grupo de la UDSP, la opozicia partio de s-ro Tshisekedi, kies disidento li hodiaŭ estas, s-ro Samy Badibanga priskribis situacion multe pli malhelan antaŭ ol li anstataŭis, en novembro, s-ron Matata Ponyo en la posteno de ĉefministro: “La triobla krizo kiun ni travivas, politika, ekonomia kaj socia, kreskigas la danĝeron pri ekflamiĝo. La ĉiutaga sorto de konganoj estas rekordo de malriĉeco en Afriko, kun procento de 82% laŭ la IMF [64% laŭ la naciaj kriterioj]. Senlaboreco kulminas je 88% [43% laŭ la registaro] kaj la fakultatoj fariĝis fabrikoj de senlaboruloj.” La meza vivdaŭro estas 51 jaroj kaj la beba mortindico (88 por mil) estas laŭ la afrika averaĝo (89 por mil). Same kiel multaj observantoj, s-ro Badibanga substrekas la strukturan malfortecon de ekonomio dependa de krudmaterialoj, kies prezoj falas de 2014. Laŭ la centra banko de la DRK, ekonomia kresko ne estos pli ol 5,1% en 2016.
Eĉ pli malbone, spite al la esprim-libereco de la opozicio kaj la sendependa gazetaro, insida klimato de subpremo instaliĝis. La DRK estas konata en Afriko pro la brutaleco de siaj sekurec-trupoj. Iliaj praktikoj estis sankciitaj de Usono, kiu, en junio 2016, frostigis la havaĵojn de la generalo Célestin Kanyama, policestro, kaj en septembro, tiujn de du aliaj generaloj. Sed tiuj rimedoj, larĝe simbolaj, restas sen efiko al la interna povo-rilato en DRK.
Ĉe la kafej-terasoj de la popola kvartalo Matongé, kie batas la nokta koro de Kinŝaso, la bier-trinkantoj ne timas senkaŝe moki la dungitojn de la nacia Agentejo de Informado (NAI), kiuj ĉirkaŭtable kaj nediskrete sidas proksime. Tiuj servoj cetere ne nepre postkuras la ĝustajn homojn. Ili ekzemple trovas tempon pridemandi la faman skulptiston Freddy Tsimba, kies verkoj, faritaj el kuglingoj aŭ muskaptiloj, ne estas sen politika signifo. La “civito”, kiel oni kromnomas Matongé kaj la kvartalojn de la centro de Kinŝaso, estas regule mergita en mallumon pro tre oftaj elektraj malkonektoj, dum la lando disponas pri la tria hidroelektra kapableco en la mondo, post Ĉinujo kaj Rusujo. La DRK disvolvis nur 2,5% el siaj kapabloj, laŭ la monda Banko. Kinŝaso, ribelema urbo, siamaniere rezistas, en miksaĵo de biero kaj rumbo, kiu povus transformiĝi en Molotov-koktelon.
Ĉio devus instigi s-ron Kabila al kompromiso, se li volas eviti revenon de la armeo sur la scenejon, duon-jarcenton post la puĉo de Mobutu en 1965. La prezidanta gvardio, konsistanta el 15 000 homoj plejmulte originaj el la du provincoj sud- kaj nord-Kivuo, kaj el Katango, laŭfame fidelas al la prezidanto. Sed ĉu ĝi ekpafus, se la cirkonstancoj puŝus tiudirekten? Singardemaj, la militemuloj de la registaro sendis siajn infanojn studi eksterlande por la lernojaro 2016-17, kaŭzante malpliiĝon de la enskribiĝoj en la franca liceo.
Giganto de nestabila centra Afriko (Burundo, Centrafriko, ktp.), la DRK pretiĝas doni signalon, kiu estos decidiga por la estonteco de demokratio en tiu regiono. La konganoj esperis travivi en la fino de 2016 la unuan demokratian alternon depost sia sendependiĝo. La politika interkonsento decidita la 17-an de oktobro lasas la tiel nomatan “radikalan” opozicion tre suspektema, same kiel la nomumo de s-ro Badibanga, kies promociiĝo tuj miskreditigis. “Kiel prezidanto, kiu ne respektas la Konstitucion, sin demandas s-ro Katumbi, povas respekti simplan kompromison?”
Sabine CESSOU