Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Butros Butros-Gĥali, nigra obsedo de la registaro Clinton

Ŝtoneto en la Usona ŝuo

Celo de la malamikemo de Vaŝingtono, Butros Butros-Gĥali estis limigita al nur unu mandato de Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (1992-1996). Rakontinte tiun epizodon en sia lasta libro, la Svisa diplomato Jean Ziegler indikas la mallarĝan vojon, kiun devas laŭiri la posteulo de S-ro Ban Ki-mun. S-ro António Guterres enposteniĝos en januaro... same kiel la Usona prezidanto.

En aŭgusto 1991 Sovetunio frakasiĝis. La maljunularo de Kremlo estis trudintaj al la popoloj de USSR koruptitan polican diktaturon, kiu estis forfora el registareco dezirita de Karlo Markso kaj laŭdita en la Manifesto de 1848. Ĉe la 38-a etaĝo de la nubskrapulo de Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko tiuepoke troviĝis elstara homo: Butros Butros-Gĥali. Brila francparolanta intelektulo, Egipta paŝao kun longa ministra sperto, sagaca juristo kaj erudiciulo, Butros Butros-Gĥali tuj komprenis la situacion. Kiel ĝenerala sekretario (1992-1996) li decidis historian iniciaton, sen konsulti la ĝeneralan asembleon, nek la Konsilion pri sekureco.

Tiel, en 1993 li kunvokis en Vienon la unuan mondan kunvenon pri homaj rajtoj de post tiu, kiu okazis en Parizo en 1948. Temis pri ĉesigi preskaŭ duonjarcenton de frostiĝo kaj kunigi en unu sola nova deklaracio la civilajn kaj politikajn rajtojn, kaj tiujn ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn. Butros Gĥali liveris en Vieno tre rimarkindan klarigon de la homaj rajtoj: “Kiel referencilo, la homaj rajtoj estas komuna lingvo de la homaro danke al kiu ĉiuj popoloj povas, en la sama tempo, kompreni la aliajn kaj verki siajn proprajn historiojn. La homaj rajtoj estas, per sia difino mem, la ultima normo de ĉiu politiko (...). Ili estas, esence, movantaj rajtoj. Per tio, mi volas diri, ke ili celas esprimi poreternajn komandojn kaj samtempe eldiras momenton de la historia konscio. Ili do estas same absolutaj kaj situataj (...). La homaj rajtoj ne estas la plej malgranda komuna nomanto de ĉiuj nacioj, sed, male, tio, kion mi volas nomi la nereduktebla homeco, la kvintesenco de la valoroj per kiuj ni asertas, kune, ke ni estas unu sola homa komunumo*.”

* Citita de Hervé Cassan, “La vie quotidienne à l’ONU du temps de Boutros Boutros-Ghali”, en Emmanuel Decaux kaj Serge Sur (sub la gvido de). Mélanges offerts à Hubert Thierry. L’évolution du droit international, Pedone, Parizo, 1998.

Parafrazante Hegelon, mi deziras aldoni, pro sperto, ke la homaj rajtoj — civilaj kaj politikaj rajtoj same kiel la ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj — konsistigas la Absoluton en rilato, la konkretan Universalecon. Ili ja estas fakte la horizonto de nia historio. Sed rajto, de kiu neniu forto povus certigi la validecon, estus reduktita al fantomo. Fakte, la sola realo de la homaj rajtoj fronte al la krimo, estas la konvinkiga forto ligita al ili, ĝi mem baziĝanta sur la kredebleco de tiu, kiu ilin eldiras.

La honesteco, la sincereco de la parolanto estas tie decidigaj. Butros Butros-Gĥali ja havis tiun kredeblecon. Sub la titolo “Deklaracio de Vieno”, la projekto de rezolucio, kiun li submetis al reprezentantoj de 171 ŝtatoj kunvenintaj ĉe tiu historia momento estis decidita la 25-an de junio 1993. De tiam ĉiuj homaj rajtoj (civilaj kaj politikaj, ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj) estis deklaritaj universalaj, ne divideblaj kaj interdependaj*.

* “déclaration et programme de Vienne”, www.ohchr.org

En Vieno la Usonanoj, ne dezirantaj rekte oponi al Butros-Gĥali, sin detenis en la voĉdono. Ĝis nun ili rifuzas agnoski la ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn, kaj ĉefe la rajton pri nutriĝo.

Sed la Egipto prenis en Vieno alian plian venkon. Ĝis tiam OUN havis nur Centron por protekto kaj promocio de homaj rajtoj, en la palaco Wilson en Ĝenevo. Butros-Gĥali voĉdonigis la kreon de nova instanco, nomita Alta Komisarejo pri Homaj Rajtoj. La manovro estis lerta: ĝi ebligis valorigi la simplan centron en Ĝenevo kaj doni al ĝi pli da prestiĝo. Ve, tiu promocio montriĝis vaste nereala. Por kvietigi la Usonanojn, Butros-Gĥali fine devis konsenti, ke la nova institucio estu nur parto de la ĝenerala sekretariejo de OUN. Tiel okazis, ke la Alta Komisarejo pri Homaj rajtoj estas falsa alta komisarejo, sen administracia sendependo, nek politika, nek buĝeta, kaj senigita de propra administracia konsilio. (...)

Butros Butros-Gĥali mortis en Kairo la 16-an de februaro 2016. Mi memoras lin kun amo. Sub la prezidanteco de marŝalo Abdel Fattah Al-Sissi, Egiptio estas nuntempe ŝtato tute malzorgata, korodita de koruptado kaj arbitreco. La polico de S-ro Al-Sissi ĉiujare torturas, ofte ĝis morto, milojn da demokratoj, studentoj, sindikatistoj — viroj kaj virinoj. Arestitaj stratmeze, aliaj malaperas senspure.

S-ro Al-Sissi bombadas per napalmo beduenajn vilaĝojn suspektitajn pri ribelemo. Li tenas fermita la landlimon de Rafah, inter la getoo de Gazao kaj Sinajo, tiel pligrandigante la fizikajn suferojn kaj la malesperon de 1,8 miliono da Palestinanoj submetitaj ekde 2006 al ekonomia blokado fare de Israelo.

La rilatoj inter la diktaturo de S-ro Al-Sissi kaj la Konsilio pri homaj rajtoj estas ege malbonaj. La necedema Freĵ Fenniŝ, direktoro de la departemento “Arabaj ŝtatoj” de la Alta Komisarejo, praktikas vulpajn ruzaĵojn por daŭrigi minimuman dialogon kun la registaro de Kairo. Ĉar S-ro Al-Sissi estas la modelo de militista diktatoro malklera, kruela, cinika kaj mensoganta, utila por la okcidentuloj.

La hipokriteco de la okcidentaj ŝtatoj, notinde de Francio, pri li estas impona. Dum lia vojaĝo en Kairo, la 17-an de aprilo 2016, S-ro François Hollande laŭdis la“apartan rilaton”, kiu ligas Egiption al Francio*. Okaze de tiu vojaĝo, estis subskribitaj dek ok kontraktoj, ĉefe pri liverado de armiloj.

* Hélène Sallon, “En Égypte, Hollande et Sissi soignent leur relation spéciale”, Le Monde, 19-a de aprilo 2016.

Dum sia tuta vivo Butros Butros-Gĥali simbolis la alian Egiption, Egiption fieran, tolereman, profunde civilizitan. Leia Maria Butros-Gĥali, la amo de lia vivo, devenas el juda familio de Aleksandrio, li mem de kristana kopta familio. Lia avo, Butros paŝao Nerus Gĥali estis pasia naciisto. Ĉefministro dum la otomana regado, li estis murdita en 1910 de Brita agento. Butros la juna doktoriĝis pri internacia juro en Sorbono. Li pasie amis Francion.

Butros estis la unua ĝenerala sekretario de OUN naskiĝinta sur la Afrika teritorio.

Mi memoras liajn oftajn vojaĝojn en Ĝenevo. Kantonaj policanoj, kun multaj armiloj, akompanataj de gardistoj de OUN, akceptis lin en la internacia flughaveno de Ĝenevo-Cointrin. Evitinte la ĉefan enirejon de la Palaco de Nacioj, la vico de nigraj aŭtegoj iris al kuireja enirejo, ĉe la teretaĝo de la ĉefa konstruaĵo, pasinte antaŭ la loko, kie amasiĝas rubujoj.

Esploro pri la masakro de Kana

Butros-Gĥali foje diris al mi ridetante: “Vi bonŝancas... Vi rajtas eniri la palacon tra la ĉefa pordo!”

Kiel ministro pri eksterlandaj aferoj li akompanis en 1977 prezidanton Anuar Al-Sadat dum lia tiom surpriza vojaĝo al Jerusalemo. Onidire li eĉ estis tiu, kiu skribis la paroladon por reamikiĝo diritan de la Egiptia prezidanto antaŭ la Israela parlamento... Ĝihadistoj murdis Sadat-on dum armea parado en Kairo, la 6-an de oktobro 1981. Ili ĵuris mortigi ankaŭ Butros-Gĥali-on. En Ĝenevo, la ĝenerala sekretario havis karan amikon, kaj konfidenculon, la prestiĝhavan profesoron pri internacia juro Georgo Abi-Saab. Kaj en la bela vilao de Abi-Saab kaj lia edzino Rosemarie en Montreux okazis vesperaj diskutoj kaj pasiaj debatoj. Ni foje partoprenis tion (mia edzino) Erika kaj mi. La erudicio de Butros-Gĥali estis mirindega, ankaŭ lia humursenso kaj lia ironio. Lia ŝajna modesteco tuj malembarasis liajn alparolantojn. Li havis malfortikan korpon kaj portis okulvitrojn preterproporciajn, kiuj neniel kaŝis liajn mildajn brunajn okulojn. Liaj prelegoj antaŭ malgranda homgrupo similis intelektan piroteknikaĵon.

En 1996 la Israela armeo invadis la sudon de Libano. En la biblia urbeto Kana* estis posteno de la internacia militforto de Unuiĝintaj Nacioj en Libano (FINUL). La Israelaj aviadiloj bombadis la vilaĝojn. Pluraj centoj da kamparanaj familioj tiam rifuĝis en Kana. La Israelaj artilerio atakis la urbeton. Ĝi mortigis kaj mutilis centon kaj pli da viroj, infanoj kaj virinoj. Butros-Gĥali tiam estigis internacian esplorkomisionon, sub la respondeco de Nederlanda generalo. S-ino Madeleine Albright, Usona ŝtatsekretario, postulis ĝian disigon. Butros rifuzis.

* Kie la evangelio laŭ Johano lokigas la unuan miraklon de Jesuo.

La ĝeneralaj sekretarioj kutime okupas sian postenon dum du kvinjaraj mandatoj. Fine de 1996, la registaro de Clinton akiris la eksigon de la malobeema Butros-Gĥali ĉe la fino de lia unua mandato.

Jean ZIEGLER

Eltirita de: “Chemins d’espérance. Ces combats gagnés, parfois perdus mais que nous remporterons ensemble”, Seuil, Parizo, 2016.