Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Post kvar jaroj da milito, la batalo de Alepo estas fundamenta por la estonto de Sirio. Sieĝataj de septembro [2016] de la trupoj subtenantaj la registaron en la orienta parto de la urbo, la ribelantoj apartenas ĉefe al islamistaj movadoj. Sed iliaj milicoj ne havas monopolon de radikaliĝo, integrado de eksterlandaj balatalantoj aŭ de religiaj diskursoj.
LA MULTECO kaj la diverseco de la armitaj protagonistoj kiuj partoprenas la batalon de Alepo, kaj el kiuj multaj venas de eksterlando, klarigas la daŭron kaj la etendiĝon de la siria konflikto. Por bone prezenti la situacion gravas eviti simpligojn en la uzata terminologio pri la batalantoj. Identigi la “ribelajn” grupojn, same kiel la trupojn, kiuj subtenas la regulan armeon, implicas ankaŭ kompreni iliajn ideologiojn kaj politikajn projektojn. La informoj kolektitaj ĉe esploristoj kaj surlokaj observantoj povas tamen diverĝi, aparte kiam temas pri nombro de batalantoj. Necesas do singarde akcepti ilin.
Kiam temas pri la armita opozicio al la reĝimo de s-ro Baŝar Al-Asad, oni distingas tri specojn da grupoj: tiuj, kiuj aŭtonome batalas, tiuj, kiuj fandiĝas kune kaj tiuj, kiuj kunordigas siajn batalojn tra “operaci-ĉambro” (ghourfat al’âmaliyyat). En Alep-oriento, kie laŭdire vivas ankoraŭ ĉirkaŭ 250 000 loĝantoj, kaj en la proksimaj ribelaj bastionoj, du ĉefaj “operaci-ĉambroj” kunigas sume inter 10 000 kaj 20 000 homojn. La unua, nomata Jaïch Al-Fatah (Armeo de la konkero), havas proksimume unu trionon de la ribelantaj soldatoj. Ĝi konsistas aparte el la Fronto Fatah Al-Cham, eksa Fronto Al-Nosra (la siria branĉo de Al-Kaido), kaj ties aliancanoj.
Pli modera, la koalicio Fatah Halab (Konkero de Alepo) kunigas plurajn grupojn proksimajn de la Islama Frataro aŭ aliĝintaj al la Libera Siria Armeo (LSA). Laŭ Fabrice Balanche, docento en la universitato Lyon-2, tiu koalicio disponas pri proksimume la duono de la trupoj, kiuj batalas kontraŭ la reĝimo kaj ties aliancanoj en la regiono. La ceteraj 15 aŭ 20% apartenas al deko da etaj sendependaj grupoj sen klare afiŝita ideologio, kiuj gravitas ĉirkaŭ tiuj du ĉefaj punktoj.
En la okcidenta parto de la urbo kaj ĉirkaŭaĵo, kiuj enhavas preskaŭ 1,2 milionon da loĝantoj, la siriaj armeoj profitas la apogon de sep milicoj plimulte ŝijaismaj*, inter kiuj tri estas tre aktivaj. Tiuj ĉi larĝe kontribuis al kontraŭ-ofensivoj kondukataj de la komenco de septembro por pluteni la sieĝon de la orientaj kvartaloj. Harakat Hezbollah Al-Nujaba (Movado de la nobeloj de la Partio de Dio) estas iraka milico ideologie proksima de la libana Hizbulaho. Laŭ Stéphane Mantoux, specialisto pri la defendo-temoj en Sirio, ĝi arigas inter 4 000 kaj 7 000 homojn. Ĝi cetere partoprenas la batalon kontraŭ la Organizaĵo de la Islama Ŝtato (OIŜ) en Mosulo, en Irako. Ĉe ĝia flanko, Liwa Fatemiyoun (Brigado de la Fatimidoj), kies nomo estas referenco al la fatimida ŝijaisma kaliflando (909 – 1171), konsistas ĉefe el hazaroj, kiuj estas ŝijaismaj perseparolantaj afganoj trejnitaj kaj armitaj de la iranaj gardistoj de la Revolucio. Tiu brigado, kies soldat-nombro varias inter 5 000 kaj 10 000 batalantoj por tuta Sirio, enhavas ankaŭ pakistanajn soldulojn. Fine, la libana Hizbulaho, ĉeestanta en Sirio ekde 2012, ludas “movigan rolon” en Alepo, laŭ Fabrice Balanche.
Kvar aliaj milicoj subtenas la regulan armeon, tre malfortigitan pro kvin jaroj da bataloj kaj pro multaj forlasoj. Oni trovas tie sunaismajn batalantojn venintajn el la palestinaj tendaroj de Alepo, filioj de la libana Hizbulaho en Sirio, kaj du aliajn grupojn trejnitajn de la iranaj gardistoj de la Revolucio, kiuj laŭdire estas inter 600 kaj 900 en la tuta regiono. Fine, la “falkoj de la dezerto”, bazitaj en Latakio depost 2015, sporade intervenas en Alepo. Ili enhavas membrojn de Liwa Assad Allah Al-Ghaleb (brigado de la konkeranta leono de Dio) kaj libananoj de la siria social-naciisma Partio (SSNP), precizigas Stéphane Mantoux. Cetere, la kurdaj trupoj (brigadoj por protekto de la popolo, YPG), kiuj pluvivigas implican interkonsenton pri neagreso kun la siria armeo depost 2011, daŭre regas la kvartalon Cheikh-Maqsoud, kie loĝas kurda plimulto.
LA POLITIKO-RELIGIAJ motivoj de la trupoj subtenantaj la registaron estas sufiĉe facile kompreneblaj. Senkonsidere ĉu ili estas parte aŭ tute submetitaj al Irano, por la ŝijaismaj milicoj temas pri malhelpi disfalon de la alavita reĝimo kaj bari la aliron al regpozicio por tiuj, kiujn ili kvalifikas “salafistoj*” kaj “takfiristoj*”. Inverse, en la ribelanta tendaro, la funkciado de aliancoj kaj la multiĝo de agantoj same kiel de koalicioj ofte efemeraj, igas malfacila la distingon inter “radikaluloj” kaj “moderuloj”, kiun la septembra batalĉeso estis supozata establi.
Krome, pluraj el tiuj grupoj oponantaj al la reĝimo radikaliĝis pro oportunismo, taktika devigo aŭ konvinko. La situacio estas des pli malfacile komprenebla, ke salafismaj radikalaj grupoj estis, aŭ daŭre estas aliĝintaj aŭ asociitaj al la Libera Siria Armeo (LSA), prezentita de siaj okcidentaj subtenantoj kiel la plej modera el la aktoroj de la ribelado. Tiel estas pri Liwa Chou hada Al-Yarmouk (Brigado de la martiroj de Yarmouk), sude de Sirio, subtenata ĝis somero 2014 de Usono ĉar aliĝinta al la LSA, dum siaj membroj jam sekrete ĵuris fidelecon al la OIŜ, precizigas Fabrice Balanche.
La situacio sine de la ĝihado-salafisma koalicio Jaïch Al-Fatah ilustras tiun malfacilon klasifiki la agantojn de Alep-batalo kaj, sekve, de la siria interna milito. La Fronto Fatah Al-Cham (eksa Fronto Al-Nosra) antaŭ nelonge rompis siajn rilatojn kun Al-Kaido, kun evidenta celo publike sin distancigi de ties embarasa kuratoreco. Laŭ multaj observantoj, tiu simbola klopodo tamen nur celas faciligi la financan kaj armean subtenon, kiun alportas al ĝi ĝiaj eksterlandaj patronoj, aparte iuj Golfo-monarĥioj. Siaflanke, la grupo Ahrar Al-Cham (Liberaj el la Oriento), subtenata de Kataro kaj Turkujo, estis longtempe proksima de la OIŜ, antaŭ ol fariĝi ties malamiko komence de 2014.
Same kiel ĝia partnero sine de la Jaïch Al-Fatah, Ahrar Al-Cham, kiu estas unu el la ĉefaj ribelaj armeoj de la nordo de la lando, provas nun returniĝon, pretendante aparteni al la moderuloj. Sur la politika kampo, la du entoj, kiuj foje kunordigas siajn agadojn, depostulas la starigon de Islama Ŝtato kaj striktan aplikadon de la ŝario. Sed la Ahrar Al-Cham, siria movado se konsideri la nombron, ne alvokas al tutmonda ĝihado. Inverse, la eksa Fronto Al-Nosra akceptas batalantojn el la tuta mondo kaj restas ambigua pri sia volo aŭ ne agi ekster la siria scenejo.
Oni ĝenerale konsideras la koalicion Fatah Halab kiel pli moderan, ĉar ĝi ne mencias salafismon kaj ne alvokas al ĝihado ekster la lando. Ĝi estas proksima de la Islama Frataro, kaj kelkaj el ĝiaj grupoj estas aliĝintaj al la LSA. Sed la naturo de ĉi-lasta evoluis laŭlonge de la tempo, klarigas Fabrice Balanche: “La LSA ne plu respondas nun al la percepto, kiun oni en Okcidento havas pri ĝi, tio estas modera kaj subtenanta laikecon, almenaŭ sur la Alep-tereno. La grupoj aŭ la brigadoj, kiuj aliĝas al ĝi ja ne estas ĝihadismaj, sed la Islama Frataro, kiu estas larĝe reprezentata en ĝi, ja provas enkonduki la ŝarion.”
Escepte de kelkaj divizioj adeptaj de pli naciisma diskurso, sed kiuj malmulte pezas en Alepo, ĉiuj partoj de la LSA apartenas hodiaŭ al la politika islamo, opinias la geografo. Tamen, en islama lando, kie la religia referenco restas dominanta, tiun ligitecon kun islamo oni ne superinterpretu. Laŭ Raphael Lefèvre, fakulo pri Sirio kaj instruisto en la Oksforda universitato, ne ekzistas, koncerne la LSA aŭ aliajn organizaĵojn gravitantajn en la orbito de Fatah Halab, signo de baza radikalismo: “Eĉ kiam iuj grupoj klare proklamas sian apartenon al ideologia sfero, kiun oni povas kvalifiki islamisma, ilia diskurso elstarigas ilian volon konstrui ŝtaton, kiun ili nomas “civila”, en kiu civitaneco estu atribuata al ĉiuj sen religia distingo, kaj kiu estu regata de parlamenta sistemo.” Laŭ li ne estas surprize trovi, en urbo ĉefe loĝata de sunaismaj islamanoj kaj tiel profunde ligita al la islama historio, diskurson religi-enhavan. La ribela scenejo en Alepo uzas islamajn aŭ islamismajn etosojn, sen esti nepre dominata de la radikaluloj de la fronto Fatah Al-Cham aŭ de la OIŜ”.
Siaflanke, s-ro Ahmad Alhaj Hamid, alinomita Ward Furati, eksmembro de la politika buroo de la Jaïch Al-Moudjahidin — organizaĵo membro de la koalicio Fatah Halab-, publike mallaŭdas la “blindan serĉadon de etikedoj, aparte en Okcidento”. Laŭ li, multaj miksas tendencojn, ĉar ili ne konas la ideologiajn kaj religiajn nuancojn. Li citas la kazon de grupoj apartenantaj al la salafisma ĝihadisma tendenco, kiel ekzemple la Jabhat Ansar Al-Dine, kiuj ne praktikas takfirismon kaj konsideras ke ilia sola malamiko estas s-ro Al-Asad.
“La uzo de la religia islama retoriko aperas por ili kiel vivneceso, insistas Ward Furati. La komandantoj de ĉiuj branĉoj de la LSA nutras siajn batalantojn per religia penso. Tiuj lastaj bezonas, krom revolucia politika konvinko, religian ankradon kapablan doni sencon al ilia batalo kaj precipe al ilia eventuala morto, aparte koncerne la vivon postmortan. Tio estas propraĵo de nia orienta socio de Maŝreko. Tio ne signifas, ke ĉiuj ribeluloj estas radikaluloj kaj ke ilia politika projekto estas starigi islaman ŝtaton regatan de la ŝario. Eĉ la reĝimo [de s-ro Al-Asad] adoptas tiun strategion: ĝiaj trupoj ofte sloganas religiajn kantojn.”
La partioj aŭ la laikaj eminentuloj de la opozicio, kiuj vivas eksterlande, same kiel la Islama Frataro, ne havas oficialan “armitan brakon”. Male, la nacia siria Koalicio (NSK), ĉefa politika organizaĵo de la plureca kaj “modera” opozicio, sin kunordigas kun la LSA — el kiuj kelkaj brigadoj laŭdire restas nun vere laikaj. Tiu parto de la opozicio, kiu celas la konstruadon de moderna kaj civila ŝtato, ne estu neglektata, se oni konsideras la tutan sirian teritorion. Tiuj brigadoj havas veran ĉeeston en Hamao kaj Idlib, kaj partoprenis plurajn operaciojn kun la turkaj trupoj, kiuj invadis la nordon de la lando.
Inter ĉiuj ribelaj grupoj, nur kvar estas sur la usona listo de terorismaj organizaĵoj. Temas pri la OIŜ, la Fronto Fatah Al-Cham (eksa Al-Nosra), la grupo Khorasan, malaperinta de kelka tempo, kaj la Jund Al-Aqsa (Soldatoj de Al-Aqsa), de septembro 2016. La eŭropa listo estas eĉ pli mallonga (la Fronto Al-Nosra kaj grupo el marokanoj, malaperinta de 2014), dum multaj amaskomunikiloj, entreprenoj kaj institucioj subtenantaj Asad estas objekto de sankcioj. Krome, la Hizbulaho kaj la Partio de la laboristoj de Kurdistano (PKK), proksima de la siriaj kurdaj trupoj, ankaŭ troviĝas sur la listoj de terorismaj grupoj establitaj de Usono kaj la Eŭropa Unio.
Rusujo havas pli vastan vidadon. Ĝi deziras elpelon de pli da armitaj entoj oponantaj al la reĝimo de s-ro Al-Asad, ĝia aliancano, per starigo de komuna listo kun Vaŝingtono, kiel enkonduko al la politika solvado de la konflkto. La Kremlino ja deziras ke la tuta koalicio Jaïch Al-Fatah estu klasita “terorisma”. Ĝi havas ambiguajn dirojn rilate al la LSA, kaj, por Alep, al la Fatah Halab. Sed tiu pozicio ŝajnas esti kaŭzita pli de la evoluo de la milita povorilato, ol de ideologia distingo.
Bachir EL-KHOURY