Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Rusaj marionetoj

La 9-an de februaro 1950, dum plej forta malvarma milito, ankoraŭ ne konata respublikana senatano tondras: “Mi havas en la manoj la liston de ducent kvin personoj, pri kiuj la ŝtatsekretario scias, ke ili estas membroj de la Komunista Partio kaj kiuj tamen determinas la politikon de la ŝtatdepartemento.” Joseph McCarthy eniris la usonan historion tra la pordo de fieco. Lia listo ne ekzistis, sed la sekvanta ondo de kontraŭkomunisma historio kaj de purigadoj rompis la ekzistrimedojn de miloj da usonanoj.

En la jaro 2017, la patriota lojaleco de la usona prezidonto estas dubigata. Pri lia registaro de militistoj kaj de miliarduloj svarmas la kialoj por dubi. Tamen, la Demokrata Partio kaj multaj okcidentaj komunikiloj ŝajnas esti obsedataj de la stranga ideo, ke s-ro Donald Trump povas esti la “marioneto de Kremlo”.* Kaj ke li dankas sian elekton al piratado de informadikaj donitaĵoj manipulata de Ruslando. Kvankam sufiĉe longa tempo pasis post la makartista paranojo, la Washington Post ĵus daŭrigis tiun historion per sia maltrankvilo pro la ekzisto de “pli ol ducent retejoj kiuj, ĉu vole aŭ ne, publikigas la rusan propagandon aŭ transdiras ĝin” (la 24-an de decembro 2016).

* Laŭ la esprimo de s-ro Robby Mook, direktinto de la elektokampanjo de s-ino Hillary Clinton, ABC News, 21-an de aŭgusto 2016.

Malbona vento blovas sur la Okcidento. Ĉiu aŭ preskaŭ ĉiu elekto estas interpretata tra la prismo de Ruslando. Ĉu temas pri s-ro Trump en Usono, pri s-ro Jeremy Corbyn en Britujo aŭ pri tiel malsamaj kandidatoj kiel s-roj Jean-Luc Mélenchon kaj François Fillon aŭ s-ino Marine Le Pen en Francujo, sufiĉas dubindigi la ekonomiajn sankciojn kontraŭ Moskvo aŭ la kontraŭrusajn konjektojn de la Centra Informservo (CIA) — institucio, pri kiu ĉiu scias, ke ĝi estas neerarema kaj senriproĉa —, por esti suspektata servi la intencojn de Kremlo. En tia etoso oni apenaŭ kuraĝas imagi kian ŝtormon da indigno kaŭzintus la spionado, fare de Ruslando anstataŭ de Usono, de la telefono de s-ino Angela Merkel, aŭ la transdono, fare de Google, al Moskvo, anstataŭ al la usona Nacia Sekurec-Agentejo (NSA), de miliardoj da privataj donitaĵoj kolektitaj en Interreto. Sen mezuri la tutan humuron de siaj vortoj, s-ro Barack Obama eldiris, pri Ruslando, “lando pli malgranda, pli malforta” ol Usono: “Ili devas kompreni, ke kion ili faras al ni, tion ni povas fari al ili.”*

* Gazetara konferenco la 16-an de decembro 2016.

Tion s-ro Vladimir Putin bone scias. Printempe de 1996, malsana kaj alkoholdependa rusa prezidanto, arĥitekto (korupta) de la socia ĥaoso en sia lando, efektive transvivis al abisma malpopulareco nur danke al la malkaŝa politika kaj financa subteno de la okcidentaj ĉefurboj. Kaj al providenca plenigo de urnoj. Boris Jelcin, la amato de la vaŝingtonaj, berlinaj kaj parizaj demokratoj (kvankam li pafigis kanonojn sur la rusan parlamenton kaj ĉe tio, en decembro 1993, mortigis centojn da homoj), estis reelektita. La 31-an de decembro 1999, li decidis transdoni ĉiujn siajn potencojn al sia fidela ĉefministro, la rava Vladimir Putin ...

Serge HALIMI.