Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La usonaj militbazoj, ekologia plago

“Mi timas, ke la insulo tiom superloĝiĝos, ke ĝi returniĝos kaj sinkos”, en la jaro 2010 diris Hank Johnson* al la Kongreso pri la planita transigo de ok mil marsoldatoj el Okinavo (Japanujo) al Guamo, en la Marianaj Insuloj, aligitaj al Usono. La spritaĵo estis primokata, sed studoj pri la efiko montris, ke Guamo ne kapablas akcepti tiom grandan alfluon, kaj la Pentagono malaltigis siajn ambiciojn. La insulo, kun rekordo de teritorio okupata de usonaj militbazoj (ĝis 60 elcentoj post 1945, kaj nun pli ol 30 elcentoj), havas ankaŭ la plej malbonan median bilancon. Okinavo, de kiu kvinono de la surfaco estas daŭre okupata, Portoriko, la Filipinoj kaj Panamo fartas apenaŭ pli bone. La Pentagono estas unu el la plej grandaj poluantoj de la planedo.

* Stephanie Condon, “Hank Johnson worries Guam could “capsize” after marine buildup”, CBS News, 1-an de aprilo 2010.

David Vine* montras la kialojn, la okupadmetodojn kaj la evoluojn de la vasta insularo de la usonaj militbazoj (proksimume okcent, kontraŭ trideko de ĉiuj ceteraj landoj kune). Li aparte klarigas la redukton de la nombro de grandaj memsufiĉaj bazoj (“little Americas”), el la tempo de la malvarma milito, favore al multe pli da multe pli malgrandaj bazoj malpli videblaj kaj dissemitaj en pli multaj landoj. Sed kvankam la strategio ŝanĝiĝas, la metodoj restas la samaj. Ekzemple, la plej multaj malgrandaj bazoj estas metitaj en landojn “ekonomie kaj politike malfortaj”, kun mediaj leĝoj “malpli devigaj”. Do, la defend-ministrejo povas tie fari kion ĝi opinias taŭga.

* David Vine, Base Nation: How US Military Bases Abroad Harm America and the World, Metropolitan BooksHenry Holt, Novjorko, 2015, 432 paĝoj, 35 dolaroj.

Fronte al tiu konstato, unua solvo estus ataki la koloniecajn statusojn kiuj daŭras por tiuj “insulaj teritorioj”, al kiuj apartenas ankaŭ Guamo, Portoriko kaj la nordaj Marianoj. Ilia loĝantaro, proksimume kvar milionoj da homoj, estas senigita je parto de siaj demokratiaj rajtoj (voĉdonrajto pri la prezidantelektoj kaj pri tiuj de la Kongreso), kio tiel faciligas la uzadon de tiuj insuloj kiel strategiaj militbazoj. Kolektiva laboraĵo* alvokas al modifado de tiuj diskriminaciaj praktikoj kaj esploras la eblajn opciojn. Ĝi emfazas ke tiun situacion devas ŝanĝi la Kongreso; sed la respublikanaj delegitoj decide rifuzas ĉian reformon.*

* Gerald L. Neuman kaj Tomiko Brown-Nagin (sub la dir. de), Reconsidering the Insular Cases. The Past and Future of the American Empire, Harvard University Press, Kembriĝo, 2015, 232 paĝoj, 20 eŭroj.
* Vd James Cohen, “À Porto Rico, un “oui” pour un “non””, Le Monde diplomatique, majo 2013.

Laŭ la studaĵo, ankaŭ ne eblus uzi la internacian juron pri medio. Hervé Raimana Lallemant-Moe* parolas pri la ekstrema kazo de la plej vundeblaj komunumoj aŭ ŝtatoj de Sud-Pacifiko — el kiuj iuj fariĝis neloĝeblaj (la Bikini-atolo sekve al la atombombaj testoj) aŭ estas tutsimple minacataj malaperi — por esplori la meĥanismojn, pri kiuj ili disponas. Li proponas disvolvi kaj reformi la internacian helpon tiel, ke ĝi ebligu al ili akiri kompetentecojn, reformi siajn leĝojn pri la medio kaj, laŭokaze, plendi ĉe internaciaj jurisdikcioj.

* Hervé Raimana Lallemant-Moe, Assistance environnementale et changements climatiques dans le Pacifique Sud, L’Harmattan, coll. “Portes océanes”, Parizo, 2016, 456 paĝoj, 39 eŭroj.

Émilie GUYONNET.