Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En Sud-Koreio, la fino de la dinastio Bak

“Revolucio de kandeloj” en Seulo

Spite al subnulaj temperaturoj, dum pli ol du monatoj pli ol unu miliono da Sud-Koreoj ĉiusemajne manifestaciis. Jen neniama okazintaĵo de post la falo de la diktaturo en 1987. Ili akiris la formetadon de prezidanto Bak Geun-hje, akuzita pri koruptado kaj malforteco, kun ŝamanisma fono. De nun, ili luktas por pli gravaj ŝanĝoj.

Ĝojkrioj eksplodis ĉi tiun 9-an de decembro 2016, kiam dekoj da miloj da Sud-Koreoj svarmintaj antaŭ la nacia asembleo eksciis, ke prezidanto Bak Geun-hje estis eksigita. La deputitoj aprobis la malpermesigan mocion per 234 voĉoj kontraŭ 65 — do per multe pli ol tiuj de la opoziciaj partioj. La sama ĝojego okazis ĉe la partoprenantoj de kandelvesperoj organizitaj en la plejparto de la grandaj urboj, Gŭangĝu, Sunĉeon, Inĉeon, Pusano aŭ Ĝeiĝu.

Ĉiusabate, dum preskaŭ du monatoj, milionoj da homoj manifestaciis en la tuta lando, kun kandelo en mano, por postuli tujan eksiĝon de S-ino Bak. Ŝi estas akuzita pri regado de la publikaj aferoj sub influo de guruino duonŝamano duonpredikanto, akcepto de mono el grandaj industriaj firmaoj (ĉaebol), persekutado de oponantoj... ĉi listo estas longa.

Mi sincere bedaŭras, ke mi kreis tiun kaoson per mia malzorgemo dum nia lando jam renkontas tiom da malfacilaĵoj sekurecaj kaj ekonomiaj, deklaris S-ino Bak. Mi kviete respondos al demandoj de la konstitucia kortumo kaj de la sendependa prokuroro, en respekto de la proceduroj difinitaj de la konstitucio kaj de leĝoj.” Ŝi estas anstataŭigita de la ĉefministro, sed ŝi gardas sian titolon ĝis kiam la naŭ juĝistoj de la konstitucia kortumo decidos pri la leĝeco de ŝia eksigo. Ili havas cent okdek tagojn por doni verdikton, kiu devas esti konsentita de almenaŭ ses el ili.

Tiu prokrasto lezas nek la decidiĝon nek la entuziasmon de la manifestaciantoj. Inter ili S-ro Gim Hje-jung, 35 jara, kiu loĝas en Pusano en la sudo de la lando, kaj kiu aliris la ĉefurbajn popolamasojn: “Mi ĝojas pri la eksigo de s-ino Bak. Mi hontas esti iama subteninto de ŝi. Saenuri (la konservativa partio) devas esti disigita.

Sen eĉ diri tion, la urbestro de Seulo, S-ro Bak Ŭon-sun, alparolis la homamason tuj kiam la verdikto estis konata: “La popolo venkis. Ni venkis. Same kiel dum la ribelo en junio 1987 (kiu faligis la diktaturon), ni malfermis novan paĝon en la historio de Korea demokratio. Bak Geun-hje devus tuj eksiĝi sen atendi decidon de la konstitucia kortumo.” Kelkajn tagojn antaŭe li jam esprimis sin: “Ni ne povos antaŭeniri tiel longe, kiel ni ne estos forpelintaj la demonojn de la pasinteco, de la familio Bak”*. (...) “Necesas ĉesigi la imperiestran prezidantecon, fari ĝeneralan reformon de la chaebol, de la politiko, kaj persekuti en tribunalo la registaron de S-ino Bak, kiu reprezentas la 1% plej riĉajn loĝantojn”*.

* Bak Ĉung-hi, kiu akiris regadon dum militista ŝtatrenverso la 16-an de majo 1961, estis murdita la 26-an de oktobro 1979.
* Deklaro la 5-an de decembro 2016, dum forumo organizita de sepdek deputitoj de Minju partio.

Laŭ parlamenta esplorkomisiono, konsistanta el elektitoj de Minju (la ĉefa opozicia partio), de Partio de la Popolo, de Partio de la Justeco kaj sendependaj deputitoj, S-ino Bak multmaniere perfidis la konstitucion*. Ĉio komenciĝis per la aresto pro koruptado de ŝia amikino Ĉoi Sun-sil, supozita havi ŝamanajn potencojn kaj roli kiel ŝian spiritan gvidanton. Sed tiu afero pri prakredoj kaj mensmanipulado prenis alian formon, kiam la enketistoj malkovris, ke ŝi povis atingi sekretajn dokumentojn, kaj ke ŝi eĉ intervenis en la atribuon de ministraj postenoj. Ŝi ankaŭ eble profitus rektan helpon de S-ino Bak por devigi grandajn firmaojn doni monon al ŝia filino (por aĉeti ĉevalon) kaj al ŝiaj fondaĵoj, Mir kaj K-Sports.

* News1, Seulo, 2-a de decembro 2016.
Opozicia partio disigita

Samsung estus paginta 20 miliardojn da Sud-Koreaj ŭonoj (16 milionojn da eŭroj), kaj ankaŭ Hyundai (unua monda produktanto de aŭtoj), LG (telefonoj kaj kuirejaj aparatoj), SK Group (telekomunikado kaj petrolo), Lotte (hotelaj kaj nutraĵaj industrioj), ktp, estus kontribuintaj. Sume, kvindeko da kompanioj estus donintaj pli ol 80 miliardojn da ŭonoj (t.e. ĉirkaŭ 62 milionoj da eŭroj). Por kia kompensaĵo? Ĝis nun neniu scias. Kunvokitaj de la parlamenta esplorkomisiono, la naŭ estroj de la plej grandaj firmaoj* restis silentaj.

* Estis ankaŭ kunvokitaj la reprezentantoj de la firmaoj Hanwa (petrolkemio, hoteloj), Hanjin (ŝipekipisto), CJ (komerco, farmacio), CS Engineering (konstruado).

Fakulo pri chaebol, profesoro Laŭ Ĉo-kuk de la nacia universitato de Seulo resumas tion, kion opinias multaj Sud-Koreoj: “Tiuj chaebol, kiuj montriĝis senkompataj al salajruloj kaj kompanietoj sed malavaraj al Ĉoi Sun-sil kaj ŝia filino meritas punojn.” S-ino Ĉoi, aŭ la “Korea Rasputin”, kiel oni nomas ŝin, estas juĝota pro potencotrouzo, influŝakrado kaj koruptado. La prokuroro suspektas kunagadon de la prezidanto, sed li ne povas ekpersekuti tiel longe dum la konstitucia kortumo ne decidas, kaj ŝia imuneco ne estas nuligita.

Tiuj skandaloj ne tiom ampleksiĝus, se sento pri maljusteco ne pligrandiĝus de multaj jaroj en la socio. Ĝi kunestas, precipe ĉe junuloj, kun abomeno de la politikaj regantoj kaj de la famaj chaebol. Signo de tiu malfido, la Sud-Koreoj riproĉas al S-ino Bak esti maltaŭge reginta la pereon de la pramŝipo Sewol, en aprilo 2014, kiu forprenis la vivon de 304 pasaĝeroj, ĉefe liceanoj. Ŝi neniam klarigis, kial ŝi silentis sep horojn, dum centoj da adoleskantoj estis enkaptiligitaj en la sinkanta ŝipo. La plej fantaziaj onidiroj aŭdeblas pri tio. La mocio por eksigo rediras tiun akuzon pro artikolo 10 de la konstitucio, laŭ kiu la ŝtatestro devas protekti la vivon de la civitanoj.

La Sud-Koreoj ankaŭ opinias, ke ŝi, kun sia plimulto, nenion faris kontrău la impostfraŭdo grandskale efektivigita de la estroj de chaebol kaj ke ŝi akceptis la kaŝitajn financadojn de partioj kaj ĵurnaloj. En 2015 studentoj kaj instruistoj mobiliziĝis kontraŭ la deviga uzo de manlibroj pri historio aprobitaj de la registaro, kiuj laŭdis la diktaturon kaj la porjapanan inklinon de Bak Ĉun-hi, patro de la prezidanto*. Malsukceso lasis al ili amaran senton. Ju pli malkontento kreskis, des pli S-ino Bak montriĝis ordonema, rememorigante la plej malhelajn tempojn de la diktaturo. Por la unua fojo, de post tiu epoko, ŝi malpermesigis, kun helpo de la konstitucia kortumo, opozician partion. Post akuzo de “voko al ribelado por provi starigi komunismon same kiel en Nord-koreio”, Unuiĝinta Progresema Partio (UPP) estis disigita kaj dek tri deputitoj perdis sian seĝon en la Asembleo, iuj eĉ estis malliberigitaj. Eĉ nigra listo de ĵurnalistoj, intelektuloj, artistoj kaj famuloj taksitaj tro kritikemaj estis farita por malebligi al ili aliron al grandaj ĵurnaloj kaj limigi iliajn agadojn. Kaj S-ino Bak instigis la komunikilojn subtenantajn ŝian regadon — financitajn de la chaebol per grandaj reklamaj paĝoj — kredigi ke la aliaj opoziciaj movadoj estas subtenantoj de Nord-Koreio.

* Legu “Ordonema turniĝo en Seulo”, Le Monde diplomatique, januaro 2016.

Ŝia diplomatia politiko ne estis pli brila. Sen eĉ konsulti la pluvivantojn kaj iliajn familiojn, kiuj vigle protestis, ŝi traktis kun Japanio pri la “konsolvirinoj” (seksosklavinoj de la japana okupada armeo dum la dua mondmilito). Ŝi ankaŭ decidis ĉesigi ĉiujn interŝanĝojn kun Nord-Koreio kaj fermi la interkoreian industrian komplekson de Gaesong, tiel okazigante grumbladojn ĝis en sia propra partio.

Fine, la Usona misila kontraŭmisila sistemo (Thaad: Terminal High Altitude Area Defense) estis instalita danke al ŝia konsento, kaj tio okazigis gravajn manifestaciojn, precipe tie, kie la sistemo estis instalata. Kaj ankaŭ la interkonsento pri interŝanĝo de militaj informoj, kiun ŝi subskribis kun Japanio (Gsomia, General Security of Military Information Agreement) estas ĉiuflanke kritikata*.

* “Despite criticism, South Korea signs Gsomia with Japan”, The Hankyoreh, Seulo, 23-a de novembro 2016.

Kvankam ŝia flankenmeto ĝojigas preskaŭ ĉiujn, ŝia ĉefministro iĝinta portempa prezidanto, S-ro Hŭang Kjo-an, tute ne trankviligas. Kiam li estis ministro pri justico, inter marto 2013 kaj junio 2015, li postulis kaj akiris, ke la prezidanto de la Korea konfederacio de sindikatoj, S-ro Han Sang-gjun, estu ĵetita en prizonon por ok jaroj — puno poste malpliigita al tri jaroj — ĉar li organizis protestan manifestacion la 14-an de novembro 2015. La 22-an de decembro de la sama jaro, miloj da policanoj kun larmigaj gasoj atakis la sidejon de la konfederacio por ĉesigi strikon kontraŭ privatigo de la fervoja kompanio Korean railway. S-ro Han daŭre estas en prizono.

Ĉu la nuna protestondo sufiĉos por konstrui fundamente novan formon de demokratio en Sud-Koreio? La konservativaj movadoj, kiuj subtenis S-inon Bak dum la lasta prezidanta elekto, kaj kiuj subtenis ŝian politikon por demokratia regreso, esperas renversi la ludon. Uzante sian influon en la politika, ekonomia, kaj komunikila kampoj, ili serĉas novan gvidanton. Sed ili bezonas tempon. Plejmalbone estus por ili, se la opoziciaj partioj kaj la Sud-Koreoj kiuj daŭre amasiĝas ĉiusabate, akirus tujan eksiĝon de la prezidanto kaj antaŭtempan balotadon. Tiam la kandidatoj de la opoziciaj partioj estus en forta pozicio, ĉefe S-ro Mun Ĝaed-in, ekspartiestro de Minju, plejamata en la opinisondadoj pri voĉdonintencoj, aŭ ankaŭ la urbestro de Songnam, S-ro I Ĝae-mjung, kies kurzo plialtiĝis dum la lastaj monatoj.

Inverse, la partio Saenuri ja havas intereson por prokrasti la datfalon. Ĝi multe esperas de la reveno en la landon de S-ro Ban Gi-mun, kiu lasis sian postenon de ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj je la fino de decembro, kaj kiu ludas kiel preferato. S-ro Ban ja komencis sian karieron, kiel ministro pri eksterlandaj aferoj de la progresema prezidanto No Mu-hjun, sed kun konservativaj opinioj, li havas proksimajn rilatojn kun la prezidanto. Aldemandita pri siaj intencoj de ĵurnalisto de Al-Ĵazira, li respondis: “Mi ĉion faros por aŭdigi mian voĉon kiel civitano, kaj por helpi Organizon de Unuiĝintaj Nacioj, dum mi serĉos la plej bonan rimedon por utili al mia lando.” Kaj tuj la Katara televidkanalo titolis sian retejon: “Ĉu Ban Ki-mun la venonta prezidanto de Sud-Koreio?” (3-a de decembro 2016). Tamen la konservativa partio havas ankaŭ aliajn eblajn kandidatojn, precipe S-ro Juon Hei-rjong, guberniestro de la provinco Ĝeiĝu* kaj S-ro Yu Seun-min, ekspartiestro de Saenuri, kiujn la aŭtokrata prezidanto estis izolinta.

* Legu Frédéric Ojerdias, “Sur l’île de la paix, un village sud-coréen menacé”, Le Monde diplomatique, novembro 2014.

La progresemaj ĵurnaloj, kiel Hankyoreh kaj Kyunghyang shinmun, laŭdas fundamentajn reformojn por lukti kontraŭ socian maljustecon kaj politikan senefikon. La tri grandaj konservativaj ĵurnaloj, kromnomitaj “Ĉo-Ĝung-Dong” (siglo por Chosun Ilbo, JoongAn Ilbo kaj Dong-A Ilbo), la informaĵaj televidoj kaj la magazinoj de ilia grupo, same kiel la televidkanaloj regataj de la ŝtato jam relanĉis ofensivon. Ili insistas pri la konsekvencojn de la manifestacioj, al kiuj ili atribuas la ekonomian malakcelon kaj la malaltiĝon de eksportado. Ili brue zorgas pri la rilatoj kun Usono, kiam la elekto de S-ro Donald Trump igas necerta la estontecon. Laŭ la nuna etoso, ili kritikas la erarojn de la registaro, sed por pli bone konservi siajn privilegiojn.

Ne certas, ke la milionoj da Sud-Koreoj manifestaciintaj malgraŭ la malvarmo por protesti kontraŭ la sinteno de la prezidanto akceptos tion. Ĉio parolas por ŝanĝo: la politika sistemo, kiu konis de post la fino de la diktaturo kvar prezidantojn akuzitajn pri koruptado dum sia mandato (S-roj Gim Jung-sam, Gim Dae-jung kaj I Mjung-bak, same kiel No Mu-hjun, kiu fine sinmortigis), la ekonomio komplete dependa de la chaebol, kiuj regule estas kulpigitaj pri impostfraŭdo kaj subaĉeto, kiel Hanbo en la jaroj 1990-aj aŭ Lotte nun (enketobjekto de preskaŭ unu jaro, kaj kies prezidanto sinmortigis en aŭgusto 2016), la ekonomia kresko, kiu haltis, kaj ne ebligas al junaj diplomitaj trovi taŭgan kaj bone pagitan laboron. Laŭ raporto de la Azia Disvolvo-Banko*La rapideco de la plimalboniĝo de enspeza malegaleco en Sud-Koreio estis la kvina plej grava inter la dudek ok aziaj landoj.” La Sud-Korea miraklo iĝas “infero”, tiel kriegas la manifestaciantoj.

* Novaĵagentejo Yonhap, 10-a de marto 2014.

Junuloj kaj maljunuloj, viroj kaj virinoj, salajruloj kaj senlaboruloj ne konsentos venkoŝtelon. Ili daŭre okupas la placon Gŭanghŭamun, apud Blua Domo (la prezidanta palaco), vokante reformon de la politikaj, ekonomiaj kaj sociaj strukturoj, same kiel elradikigon de maljusteco, malegaleco kaj koruptado, kiuj detruas la Sud-Korean socion.

SUNG Il-kwon