Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Traktato pri liberkomerco inter la Eŭropa Unio kaj Kanado

La valona rezistado, ĉu blufo aŭ breĉo?

La ekonomia kaj komerca traktato inter la Eŭropa Unio kaj Kanado (en la angla: CETA) estis fine subskribita la 30-an de oktobro 2016. La firma kontraŭstaro de Valonujo kaj de ties ĉefministro Paul Magnette blokis ĝian adopton dum pluraj semajnoj. La kontraŭantoj al liberkomerco, kutimintaj al fiaskoj, imagis esti ricevintaj kroman. Ĉu ili pravis?

INTERTRAKTITA en la plej granda sekreto ekde la jaro 2009, la Ĝenerala Ekonomia kaj Komerca Traktato (ĜEKT), en la angla CETA) inter la Eŭropa Unio kaj Kanado estis subskribota la 27-an de oktobro 2016. Sed, dek tri tagojn antaŭ la ceremonio la parlamento de Valonujo, dominata de la Socialista Partio, rifuzis doni al la belga registaro permeson subskribi tiun traktaton. Tiu fulmotondro donis al la eŭropaj gvidantoj okazon denove pruvi sian malestimon de la loĝantaroj. S-ro Paul Magnette, la valona ĉefministro, subite troviĝis en la situacio de la greka ĉefministro Alexis Cipras en la somero de 2015, kaj de ĉiuj, kiuj kuraĝas ne submetiĝi: li ricevas la fajron de la Eŭropa Komisiono.

Post intensaj intertraktadoj, kaj post multaj minacoj, oni fine adoptis kun la konsento de la valona parlamento novan interkonsenton. Iuj vidis en tiu aliĝo kapitulacon similan al tiu de la greka registaro, kiu fine akceptis la konsumredukton. Sed, se oni pli detale rigardas la aferon, prisemitan de multaj neatenditaj punktoj, tio ŝajnas esti malpli certa.

Sen arbitraciaj tribunaloj

LA INTERTRAKTADOJ de la ĜEKT estis por la unua fojo finitaj fine de 2013. S-ro José Manuel Barroso, la tiama prezidanto de la Eŭropa Komisiono, dezirante meti tiun traktaton en sian bilancon, urĝis la kanadan registaron rapide organizi subskriban ceremonion. Tiu okazis la 26-an de septembro 2014. Dum la procezo de ratifo fare de la ŝtatoj oni malkovris la enhavon de la traktato, kaj la valonoj komencis interesiĝi pri ĝi. Efektive, ĉar la belga federacia konstitucio, kiu donas al la federaciaj entoj la povon ratifi certajn internaciajn traktatojn, la parlamento de Valonujo okupiĝis pri la dokumento kaj organizis konsultadon de ĉiuj koncernataj rondoj: fakuloj, juristoj, sindikatanoj, reprezentantoj de la asocia mondo, ktp. Ĝi estas praktike la sola en Eŭropo, kiu faris tian laboron.

En la sama momento likaĵoj ebligas malkovri identan traktaton, intertraktatan kun Usono: la grandan transatlantikan merkaton (GTM), popularigita sub ĝia angla akronimo Tafta, en kiu oni malkovris, same kiel en la ĜEKT, dispozicion pri arbitracio por protekti la investojn kontraŭ la devigoj, kiujn la ŝtatoj povus trudi al ili.* Tiu meĥanismo vekis tiom ampleksan kontraŭstaron, ke la franca kaj germana registaroj sciigis siajn rezervojn. La Eŭropa Komisiono konsentas pri kelkaj modifoj, sed la nova “sistemo de invest-kortumo” konservas spurojn de la origina formulo: la arbitracioj restas, kaj nenia profesimorala regulo trudiĝas al ili por eviti intereskonfliktojn.

* Vd Benoît Bréville kaj Martine Bulard: “Tribunaloj por prirabi la ŝtatojn”, Le Monde diplomatique, junio 2014.

Tiuj homeopatie etaj ŝanĝoj konvenas al Kanado kaj al la eŭropaj registaroj, kiuj interkonsentis por organizi novan subskrib-ceremonion. Sed la parlamento de Valonujo siavice ankoraŭ ne estis kontentigita.

En rezolucio de la 27-a de aprilo 2016 ĝi kontraŭis la provizoran realigon de la ĜEKT antaŭ ĝia ratifo kaj rifuzis al la belga registaro la plenpovon subskribi ĝin. Ĝi postulis konsulti la Justickortumon de la Eŭropa Unio pri la kongrueco de la traktato kun la ekzistantaj eŭropaj traktatoj kaj postulis ke oni donu al la ĜEKT la statuson de miksita traktato, kiu implicas ratifon de la naciaj parlamentoj.

Fine ĝi rekomendis la enskribon en ĉiuj liberkomercaj traktatoj dek kvar devigajn “buojn”, “kiuj malbonŝance ne troviĝas en la CETA”*: la respekton de la homrajtoj, de la laborjuro kaj de la mediaj normoj; la adopton de pozitivaj listoj pri liberigo de servoj por privatigo, kiu mencias la servojn malfermendajn al eksterlandaj entreprenoj kaj ekskludas la servojn de ĝenerala intereso; la respekton de la principo de antaŭzorgo kaj de la konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo (UNESKO) pri la kultura diverseco; la enskribon de kampkultura escepto por garantii la nutraĵan sekurecon, la konservadon de la kamparana vivo, la protekton de la naturo kaj de la biodiverseco; la eblecon inkludi socialajn kaj mediajn klaŭzojn en la publikajn merkatojn kaj privilegii la mallongajn cirkvitojn; la travideblon en la intertraktadoj de estontaj liberkomercaj traktatoj, ktp. La precipaj demandoj levitaj de la civitanaj mobiliziĝoj estas metitaj.

* “Rezolucio pri la Ĝenerala Ekonomia kaj Komerca Traktato”, Parlamento de Valonujo, Namuro, 27-an de aprilo 2016.

La valona aŭdaco influas aliajn ĉefurbojn, kiuj, kiel Parizo kaj Berlino, nun deziras ke la parlamentoj esprimiĝu. La 5-an de julio 2016, ignorante la opinion de la Eŭropa Komisiono, la ministro-konsilantaro de la Unio klasis la ĜEKT kiel miksitan traktaton. Komenciĝis intertraktadoj kun Kanado pri komuna interpreta deklaro* kapabla respondi al la esprimitaj timoj. Adoptita la 5-an de oktobro, tiu ne donis la garantiojn postulitajn de Valonujo, kiu, la 14-an de oktobro 2016, ree rifuzis permesi al la belga registaro subskribi. De tiam la fulmoj de Bruselo kaj de Otavo frapas Valonujon. “Se, en unu aŭ du semajnoj, Eŭropo ne kapablas subskribi progreseman komercan interkonsenton kun lando kiel Kanado, kun kiu Eŭropo povus komerci en la venontaj jaroj?” demandis la kanada ĉefministro Justin Trudeau dum samtaga gazetara konferenco.

* Kiam traktato vekas malsamajn interpretojn, la subskribintaj ŝtatoj povas interkonsenti pri aneksa dokumento, kiu liveras interpreton agnoskatan de ĉiuj partioj. Kaŭze de la konvencio de Vieno pri la juro de traktatoj, tiu dokumento havas same devigan forton kiel la dispozicioj de la traktato mem.

Tamen la postuloj de Valonujo havas nenion radikalan: ili ne rifuzas la principon de liberkomerca traktato nek pridubas la trakatojn de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), kies efikojn ili volas nur mildigi. Sed kontraŭ ili staras kanada registaro, kiu rifuzas ĉian rean intertraktadon, kaj eŭropaj registaroj, kiuj apogas ĝin. Per minaco, ke li ne ratifos la ĜEKT — kaj tiel blokos ĝian subskribon —, s-ro Magnette postulis plibonigojn de la interpreta dokumento. Post pluraj tagoj da intertraktado kaj da timigoj, nova deklaro kaj tridek ok kromaj dokumentoj estis akceptitaj la 30-an de oktobro. Ili kune estas nedisigebla jura tutaĵo, kiu devigas ĉiujn partiojn. Laŭ s-ro Magnette, la fina interkonsento entenas “klarigojn, precizigojn, promesojn kaj kompletigojn, kiuj havas la valoron de amendoj de la teksto de la traktato mem”.* La parlamento de Valonujo akceptis subskribi. Tiu decido tute ne estas kapitulaco, ĝi atestas pri la ne neglektindaj akiroj atingitaj danke al la valona rezistado.

* Komisiono taskita pri eŭropaj demandoj, Parlamento de Valonujo, publika kunsido de la 27-a de oktobro 2016.
Ankoraŭ multaj ambiguecoj

EFEKTIVE, en sia lasta versio, la ĜEKT ne havas plu la povon modifi la regulojn validajn en la Eŭropa Unio kiel antaŭzorga principo. Cetere, la povoj de la konsilantaro pri regulada kunlaborado estas nete malgrandigitaj. Tiu konsilantaro, ekde kiam la traktato estos adoptita, ebligas sekvi ties celojn trans tio, kion ĝi entenas pri kongrueco de la socialaj, prisanaj, industriaj, mediaj normoj, kun la ebleco dubindigi ĉiujn leĝarojn kaj regularojn, kiujn la privata sektoro kontestas. Konsistanta el reprezentantoj de Kanado kaj de la Eŭropa Unio, ĝi troviĝas ekster demokratia kontrolo; ĉia nova normo, kiun membroŝtato de la Unio volas starigi, estos submetenda al ĝi. Sed la nova teksto defendas la nacian suverenecon kaj forigas ĉian devigecon de la rezultoj de tiu kunlaborado.

Kroma atingo: ĉiu ŝtato povas sekvi sian propran difinon de la publikaj servoj kaj povas revenigi sub sian regadon servojn antaŭe privatigitajn. Ĉu tiu rajto dubindigas la principon de la negativa listo* kaj la efikojn de la nacia traktado*? La teksto ne diras tion.

* Ĉiuj servoj, kiuj ne estas eksplicite menciitaj en listo, estas malfermitaj al la konkurenco.
* La devigo trakti eksterlandan entreprenon same kiel nacian entreprenon (pri subvencioj, helpoj ...

La nova interkonsento krome limigas la praktikon de “ekran-societoj” kaj de “leterkestaj entreprenoj” per tio, ke ĝi aplikas al la societoj instalitaj en Kanado la samajn regulojn kiel en Eŭropo: por ĝui la disponojn de la ĜEKT, ili devas havi “efikan kaj daŭran ligon” kun la loka ekonomio.*

* Decido de la 15-a de januaro 1962, kaŭze de la artikolo 54 de la traktato, kiu starigas la Eŭropan Ekonomian Komunumon (EEK).

Ankaŭ la punkto pri regulado de konfliktoj inter privataj entreprenoj kaj ŝtatoj ricevis gravajn modifojn, kiuj malproksimigis ĝin de la kadro de la Vaŝingtona Konvencio.* La partioj rezignas pri la principo de arbitracio kaj kreas novan jurisdikcion per profesiaj juĝistoj submetitaj — kontraste al la arbitraciantoj — al la etikaj reguloj de la jurisdikcio. Apelacia instanco, laŭ tiu de la MOK, estas starigita, kio ebligos konstrui jurisprudencon kaj grantii juran sekurecon kaj la egalecon de ĝia aliro.

* Konvencio pri la regulado de malkonsentoj pri investoj inter ŝtatoj kaj ŝtatanoj de aliaj ŝtatoj decidita en Vaŝingtono la 18-an de marto 1965. Ĝi kreis la Internacian Centron pri Regulado de Malkonsentoj pri Investoj (Icrmi), kie decidiĝas du trionoj el la arbitracioj pri investoj. Tiu konvencio ekskludas apelaciojn.

En la kampkultura punkto oni inkludis savan klaŭzon: certaj dispozicioj de la ĜEKT suspendeblas, se ili kaŭzas “merkatajn malekvilibrojn”, kaj tiu koncepto estis etendita al aliaj faktoroj ol la kvanto de importaĵoj. Pri la protektataj geografiaj indikoj (eŭropa marko kiu atestas la devenon de kampkultura produkto), klaŭzo ebligas etendi la liston kaze ke iu el ili estus uzurpata en Kanado. La protekto de la laboro kaj tiu de la medio estis fine fortigitaj: la subskribintoj promesis ne malaltigi la nivelon de la regularo. Kaj, male al kion la unua versio de la teksto indikis, ili ne devas konsideri la fakton, ke iliaj decidoj povus negative tuŝi la profitatendojn de la investistoj — kiuj ne povos postuli kompensaĵojn pro tiaj decidoj.

La teksto de la ĜEKT mem ne estis ŝanĝita. “Ni ŝanĝis eĉ ne komon”, fanfaronis la belga ĉefministro, s-ro Charles Michel, provante montri, ke la eŭropaj gvidantoj neniom cedis al la “eta” Valonujo (tamen kun pli da loĝantoj ol sep membroŝtatoj de la Unio). Kio ŝanĝiĝis, tio estas la maniero laŭ kiu la traktato realiĝos — se ĝi realiĝos, ĉar ĝi nun devos esti unuanime ratifita de la naciaj parlamentoj.

La civitanoj, kiuj engaĝiĝis kontraŭ la liberkomerco, esperis pli, kaj la kialoj por batali kontraŭ la ratifo de la ĜEKT restas validaj. Kvankam realaj progresoj estis atingitaj, restas tamen multaj ambiguecoj, kaj oni rajtas dubi pri la intenco de la eŭropaj instancoj respekti la dispoziciojn, kiujn ili ja tute ne proponis dum la intertraktadoj. La valonaj socialistoj tamen iris tiom antaŭen kiom eblis en kunteksto en kiu ĉiuj registaroj agis kontraŭ ili. Ili montris, ke rezisti neniam vanas, eĉ en la dominanta institucia kadro. La ĉefaj kialoj por kontraŭstari tiujn liberkomercajn traktatojn estis por la unua fojo debatataj sur la plej alta nivelo de la Eŭropa Unio.

Raoul Marc JENNAR.