Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Riado, Pekino, Berlino eniras la afrikan scenejon

Korupto kaj favorigo en Afriko

Apenaŭ rimarkita, la kvara afrika-araba pintkunveno okazis en Malabo, Ekvatora Gvineo, la 23-an kaj 24-an de novembro 2016. Tiu renkontiĝo montras la kreskantan interesiĝon de la Golfo-landoj al Afriko kaj, por ĉi lasta, novan diversiĝon de ties partneroj. La landoj situantaj sude de Saharo replanas sian eniron, ĝis nun spertitan kiel malagrablaĵon, en la tutmondan geopolitikon.

MAJO 2015. Petita de Riado, Senegalo decidas “deploji en la sankta tero de Sauda Arabujo 2 500 soldatojn” kun la celo “partopreni en la stabiligo de la regiono” kaj “garantii la sekurecon de la sanktaj lokoj de islamo”*. La anonco efikas kvazaŭ bomb-eksplodo en Dakaro, kie oni timas enkotiĝi en la ŝlimejon de la jemena milito*. Unu jaron poste, la nombro de soldatoj reale senditaj de la eta okcident-afrika lando restas nepreciza, sed la gesto restas simbola pri la vasta rekonsistigo de la internaciaj rilatoj de la nigra kontinento.

* “Mesaĝo de la ŝtatestro al la deputitoj pri sendado de 2 100 soldatoj en Sauda Arabujo”, Dakaro, 5-a de majo 2015, www.gouv.sn
* Vd. Laurent Bonnefoy, “Unujara milito por nenio en Jemeno”, Le Monde diplomatique en esperanto, marto 2016.

La ĉefa ŝanĝo por nuntempa Afriko estas la ĝis nun neniam vidita diversigo de siaj partneroj, kiu okazas samtempe kun alta ekonomia kresko. De post la 2 000-aj jaroj, ses subsaharaj landoj sisteme estas inter la dek landoj havantaj la plej fortan kreskon en la mondo. Inter 2010 kaj 2015, estis eĉ sep: [Etiopujo], Mozambiko, Tanzanio, Demokratia Respubliko Kongo, Ganao, Zambio kaj Niĝerio. Kvankam la perspektivoj nun malheliĝas — la kresko estos nur 2% meze en 2017, laŭ la internacia mon-fonduso (IMF)-, tiu periodo de riĉo-kresko ŝanĝis la aspekton de la kontinento. Internaciaj kompanioj kaj grandaj ŝtatoj, tradicie logataj de krudmaterialoj, estas nun altirataj de la multiĝo de logaj investprogramoj: en 2015, tri cent grandaj infrastrukturaj projektoj estis prilaborataj, por valoro egala al 375 miliardoj da dolaroj. Danke al la altaj prezoj de ercoj kaj bazaj produktoj komence de la jarmilo, Afriko ja profitis sufiĉan subitan fortunon por komenci sian senŝuldiĝon kaj lanĉi impresajn projektojn financatajn de la tutmondaj merkatoj. Longtempe atendita, la fervoja linio Adis-Abebo — Ĝibutio estis ja inaŭgurita en oktobro 2016; oni spertas kreskantan konkurencon inter la profundakvaj havenoj en la gvinea golfo kaj en la Korno de Afriko*. La IMF nun timas, ke la financad-bezono kondukos al neregata reenŝuldiĝo*.

* Vd. Gérard Prunier, “La Korno de Afriko en la orbito de la milito en Jemeno”, Le Monde diplomatique en esperanto, septembro 2016.
* Vd. Antoinette M.Sayeh, “Un changement de cap s’impose”, Finances & Développement, Vaŝingtono, DC, junio 2016.

Tiu ĉi nova impetego al Afriko iom post iom modifas ĝian geopolitikon. La eksaj koloniaj regnoj, sed ankaŭ la eŭropa Unio, perdas sian historian hegemonion. Inter 2000 kaj 2011, laŭ la ekonomikisto Philippe Hugon, la merkatparto de Francujo pasis de 10 al 4,7%. Tiu movado okazas profite al la aziaj landoj: Ĉinujo, fariĝinta la unua komerca partnero de la kontinento, sed ankaŭ Barato kaj Japanujo. “La plej kreivaj vojoj nun ligas Afrikon al Azio, notas la kameruna politikologo Achille Mbembe. (...) La fluoj ne plu okazas nur vertikale inter la sudo kaj la nordo. Kio rezultos el tiu geografia translokado, tio estas la estonto de la afrika kontinento: Afriko fariĝis azia demando, multe pli ol eŭropa demando*.” Ankaŭ sendependuloj vetas pri ĝi, kiel ekzemple Turkujo, kiu ja hezitas pri siaj tutmondaj aliancoj*. La nombro de turkaj ambasadejoj triobliĝis depost 2009, dum la lando investas en publikaj konstruoj kaj senmoveblaĵoj. “Post la Korno de Afriko, notas la ĵurnalisto Philippe Tourel, [Ankaro] nun elektis Okcidentan Afrikon, parolante negocon tage, dum siaj islamistaj entreprenistoj laboras nokte*.”

* Télérama, Parizo, 18-a de majo 2016.
* Vd. Alain Vicky, “La Turquie à l’assaut de l’Afrique”, Le Monde diplomatique, majo 2011.
* Philippe Tourel, “Business le jour, prosélytisme la nuit”, Afrique-Asie, Parizo, majo 2016.

Malpli komentitaj ol la aziaj, la ekonomiaj kaj financaj fluoj el la araba mondo intensiĝas: inter 2000 kaj 2009, la komerco inter Afriko kaj la golfo-landoj kreskis 270%. Ĉiuj sektoroj estas koncernataj (infrastrukturoj, telekomunikoj, minejoj, nemoveblaĵoj, bankoj, agrokulturo). La ligoj kun Nord-Afriko estas ja malnovaj, sed la arabaj landoj deziras diversigi siajn ekonomiojn, tro dependajn de petrolo kaj gaso, profitante el la eblecoj ekzistantaj sude de Saharo. En la 2000-aj jaroj, la ŝtatoj de la Golfo, aparte Sauda Arabujo, partoprenis la movadon de akaparo de teroj cele certigi sian nutro-sekurecon aŭ produkti agrobrulaĵojn*. En 2012, Sudano disponigis du milionojn da hektaroj da teroj al la investantoj de Riado. La Kunlabor-konsilio de la Golfo kunordigas kaj stimulas la strategion de diversigo de la ekonomioj de la duoninsulo*.

* Vd Joan Baxter, “Ruée sur les terres africaines”, Le Monde diplomatique, januaro 2010.
* Vd. Frédéric Paquay, “Stratégie de diversification des États du Golfe: la France face à un nouvel adversaire”, Les Échos, Parizo, 18-a de decembro 2013.

Iom dormema depost la pintkunveno en Kairo en 1977, la afrik-araba kunlaboro revigliĝas: la araba Ligo kaj la afrika Unio organizis tri renkontiĝojn inter 2010 kaj 2016. La lasta okazis en novembro en Ekvatora Gvineo. La rilatoj komencis disvolviĝi post la unua petrol-ŝoko de 1975. La golfaj ŝtatoj strebis tiam investi sian providencan enspezon kaj subteni la afrikajn reĝimojn, kiuj rompis siajn diplomatiajn rilatojn kun Israelo sekve de la sestaga milito. La tiam imagita helpo por disvolviĝo, materiigita per kreado de la Araba Banko por ekonomia disvolviĝo en Afriko (ABEDA), de nun kombiniĝas kun la kontentigo de ekonomiaj kaj komercaj interesoj sur kontinento serĉanta investantojn. “La arabaj landoj estas riĉaj landoj, deklaris la prezidanto de Ekvatora Gvineo Teodoro Obiang Nguema Mbasogo sur la ĉeno ‘Africa 24’, la 18-an de novembro. Ili povas kontribui al la disvolvado de afrikaj landoj sen iu ajn formo de enmiksiĝo, kaj sen konduti kiel la disvolvitaj landoj, niaj eksaj koloniintoj.”

Almenaŭ 10% el la investoj en la afrikaj infrastrukturoj laŭdire devenas de la Golfo. Tiel, en 2014, la Investment Corporation of Dubai subskribis kontrakton pri 300 milionoj da dolaroj kun la niĝeria miliardulo Aliko Dangote por partopreno en la kapitalo de Kerzner International. La sepa kvinjara plano de la Badea (2015-2019) estas provizita per 1 600 milionoj da dolaroj, tio estas kresko de 600 milionoj da dolaroj kompare kun la antaŭa plano (2010-2014).

Aganto de tiu afrika-araba movado, la islama financo ankaŭ estas rapide progresanta tra sia plej dinamika elemento, la Islama Banko por Disvolvado (IBD)*. Tiu ĉi financas planon por infrastrukturoj de 7 miliardoj da dolaroj por la periodo 2015-2021, kio estas preskaŭ triono de ĝia buĝeto. Tiu engaĝiĝo konkretiĝis aparte per subskribo de interkonsento kun la Union économique et monétaire ouest-africaine (Uemoa) (okcident-afrika ekonomia kaj mona Unio), kiu konsideras la islaman financon kiel prioritatan akson. En januaro 2016, la Centra Banko de la okcident-afrikaj ŝtatoj (Banque centrale des Etats de l’Afrique de l’ouest — Bceao) siavice akceptis de la islama societo por disvolviĝo de la privata sektoro (filio de la IBD) 30 milionojn da dolaroj — sumo eventuale altigebla ĝis 100 milionoj da dolaroj — por financi etajn kaj mezajn entreprenojn de la sub-regiono.

* Vd. Philippe Hugon, “Les nouveaux acteurs de la coopération en Afrique”, Revue internationale de politique de développement, Ĝenevo, marto 2010, http://poldev.revues.org
Dakaro kaj la “frato-landoj”

SENEGALO estas objekto de aparta atento de Sauda Arabujo. Tradicie malferma al eksterlando, la eta lando de okcident-Afriko estas perceptata de Riado kiel misia tero pli facile alireba ol Eŭropo trairita de kreskanta rifuzo de islamo. Ĝi ŝajnas esti ankaŭ pordo al Amerikoj. Dakaro estas la sola subsahara ĉefurbo, kiu akceptis pintkunvenojn de la Organizaĵo de la islama Kunlaborado (eksa Konferenco) (OIK), en 1991 kaj en 2008. Oficiale laika sed loĝata je 80% de islamanoj, Senegalo montriĝas tre ligita al siaj rilatoj kun la “frato-landoj” kaj al la “valoroj de islamo”, ofte uzata esprimo de la prezidanto Macky Sall. La lando verŝajne ankaŭ vidas en alproksimiĝo kun la OIK okazon financi la renovigon de ties infrastrukturo. Ĉiu kunveno de la OIK ja estis akompanata de impresaj realigoj pri transporto kaj komunikoj.

Por Dakaro, povus ankaŭ temi pri ekvilibrigi la pezon, tradicie grandan, de la Frataroj en la politika kaj socia vivo de la lando. “Oni observas, fronte al nigra islamo el sinkretisma tradicio (ekzemple la sufiaj aŭ muridaj frataroj), influ-luktoj inter la vahabitaj, salafistaj kaj ŝijaistaj movadoj, notas la ekonomikisto Philippe Hugon. Sauda Arabujo alportas financan helpon kaj disvolvas vahabismon en la landoj aŭ zonoj, kie islamo dominas*.” Post la Korno de Afriko, geografie proksima, nun la okcidenta Afriko plej altiras la reĝlandon: en 2014, Rijado donacis 34 milionojn da dolaroj celante lukti kontraŭ Ebola-viruso, kaj subtenis la Mondan Nutran Programon en Senegalo, en Maŭritanio kaj en Niĝero*.

* jam citita.
* Philippe Hugon, Afriques. Entre puissance et vulnérabilité, Armand Colin, Parizo, 2016.

Posedante 30% de la mineralaj riĉaĵoj de la planedo kaj kreskantan kvanton de la invest-perspektivoj, la kontinento fariĝis tereno de ekonomia milito miksanta privatajn agantojn kaj eksterajn regnojn: minejoj, agrokulturaj terenoj, havenoj, telefonio, bankoj, ktp., alfrontigas baratajn, emirlandajn, ĉinajn, francajn, britajn, usonajn grandajn grupojn, foje subtenatajn de la registaroj (Francujo, Ĉinujo, Sauda Arabujo...).

Tiu nova geoekonomio ja donas multajn eblecojn al la afrikaj ĉefurboj, provizante al ili partnerojn kaj financadojn, sed ĝi restas rezulto de pasiva integriĝo en la tutmonda kunagantaro. Same kiel okazis dum jarcentoj, la kontinento adaptiĝas al elektoj aliloke deciditaj, antaŭe en Eŭropo, hodiaŭ en Azio kaj en la Golfo. Ĝi pli respondas al petoj ol esprimas dezirojn. La ludo de la eksteraj grandaj regnoj ja evoluas laŭ ties propraj interesoj, sen ĉiam enkalkuli la lokajn loĝantarojn. Ĉinujo estas pli kaj pli kritikata pro la konkurenco de ties malmultekostaj produktoj al la afrikaj etaj produktistoj. La interesoj de Ĉinujo estas tiel regule kontraŭbatalitaj de la manifestaciantoj, kiel en Kinŝaso la 9-an de septembro 2016.

Pekino denun estas devigata nekonformiĝi al sia regulo pri neenmiksiĝo en la internaj aferoj de la invitantaj landoj. Tiu ilia rezervo, kiu kontrastis kun la paternalismo de la ekskoloniintoj, estis relative bone perceptata. Sed same kiel ĉiuj potencaj regnoj, Ĉinujo devas protekti siajn interesojn kaj siajn eksterlande vivantajn civitanojn. En februaro 2016, la azia dominanta regno anoncis malfermon de militbazo en Ĝibutio. Ĝia partopreno en la misioj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) ebligas al ĝi esti pli ĉeestanta, tamen respektante la internaciajn regulojn. Ene de dek jaroj, la nombro de ties blukaskuloj pasis de cent al pli ol tri mil, ĉefe bazitaj en Sud-Sudano, kie ĝi subskribis petrolajn interkonsentojn. La perdo de la libia aliancano, post la falo de Muamar Kadafi en 2011, kaj la neceso certigi sian petrol-provizadon instigis ĝin distanciĝi de la reĝimo de s-ro Omar Al-Bachir en Sudano, reĝimo, kiun ĝi firme subtenas de pli ol dek jaroj, malgraŭ la multaj krimoj, kiujn ĝi kulpas en Darfuro. Ĉinujo eĉ partoprenis la usonan mediacion inter Kartumo kaj Ĵubo, ĉefurbo de Sud-Sudano, kiu heredis la plimulton de petrolŝaktoj okaze de la lando-disiĝo de 2011. “La doktrino de neenmiksiĝo estas nun pridubata, sed ĝi restas unu el la apogkolonoj de la diplomatio, precizigas la politikologo Martina Bassan. Pekino volas moviĝi nur okaze de apartaj situacioj” (Le Figaro, 4-a de julio 2016).

La ĉinaj entreprenoj montras pli grandan respekton al la lokaj leĝoj, lasante aliajn entreprenestroj esti akuzataj de lokaj kampanjoj kontraŭ korupto. Prilaborante sian bildon kaj siajn influretojn, Pekino faciligas la instaladon de Konfuceo-institutoj sur la kontinento. Kvardek kreiĝis en dek jaroj fronte al la kadukiĝanta reto de la 124 Alliance Française. Dum la pintkunveno de Ĝakarta, la prezidanto Xi Jinping promesis inviti 100 000 afrikajn kunlaborantojn en Ĉinujon kaj disdoni 18 000 studstipendiojn ene de kvin jaroj. Ĉu Pekino strebas, kiel antaŭe Francujo, certigi al si, danke al afrikaj landoj, utilajn apogajn voĉojn en la internaciaj instancoj, kiel ekzemple la Unuiĝintaj Nacioj?

En tiu komenco de jarmilo, Afriko restas malferma spaco, vundebla de la eksteraj batoj. La ekonomikistoj de la Afrika Banko de Disvolvado ja timas la konsekvencojn de “Briteliro” Brexit por la aliro de la afrikaj produktoj al la brita merkato: ili maltrankvilas pri la malfortigo de la eŭropa Banko de Investado, de kiu Londono posedas 16,1% de la kapitalo. Sur la politika kaj diplomatia kampo, la malstabiligo de Proksima Oriento kaj de Saharo favoras kreskon de internaciaj intervenoj, aŭ eĉ enmiksiĝoj. La disvolvado de ĝihadistaj movadoj, aparte en Sahelo kaj la kresko de terorismo estigas ankaŭ militajn agadojn, aparte de Francujo, kiu kaptas la okazon por savi aŭ konkeri avantaĝojn por si mem. En 2013, la Serval-operaco, en Malio, konfirmis Parizon en sia rolo de ĝendarmo de la kontinento. La eksa kolonianto ne forgesas la interesojn de grupoj tiaj, kiaj tiu de s-ro Vincent Bolloré, ofte petita por servi la loĝistikon de armeaj operacioj. La senegala verkisto Boubacar Boris Diop kaj la malia eksministrino Aminata Dramane Traoré publike mallaŭdas formon de rekoloniigo*.

* Boubacar Boris Diop kaj Aminata Dramane Traoré, La Gloire des imposteurs. Lettres sur le Mali et l’Afrique, Philippe Rey, Parizo, 2014.
Kreskanta intereso de Germanujo

KUN tri mil soldatoj dismetitaj en Sahelo, siaj armeaj bazoj kaj operacioj, Francujo restas la ĉefa okcidenta aganto de la regiono, sed Usono pliigas sian ĉeeston depost la atako de sia konsulejo en Bengazi, en Libio, en 2012. Oficiale, ĝi disponas nur pri unu militbazo, en Ĝibutio, en la eksa tendaro Lemonnier de la franca armeo. Ĝi tamen ĵus anoncis konstruon de aerarmea bazo en Niĝero. Sed Vaŝingtono ĉefe deplojis centojn da konsilistoj kaj etaj taĉmentoj, kiuj formas kaj asistas la lokajn armeojn kaj policojn, kelkfoje kune kun Parizo. Ties soldatoj kaj agentoj sume estas plurmiloj. Liverado de materialoj kaj instalado de infrastrukturoj por observado kaj informado (komunikad-retoj, senpilotaj aviadiloj) faciligas apartajn operaciojn en Sahelo aŭ en la Korno de Afriko kontraŭ la Chabab. La ĉeesto de Usono estas nun videbla en Ĉado, Kameruno, Etiopujo, Ganao, Kenjo, Malio, Niĝero, Senegalo aŭ en Ugando. De la ekfunkciigo de sia arme-stabejo por Afriko (Africom) en 2008, Vaŝingtono serĉas landon kiu bonvolu akcepti ĝin. Post la nova rifuzo de Maroko, en oktobro 2016, La Africom estas daŭre bazita en Stutgarto, en Germanujo. Ĝin ŝirmi estas ofte perceptata kiel maniero meti sin en la celilon de la teroristoj.

La saltetoj de la tutmonda geopolitiko kondukas ankaŭ Germanujon plifortigi sian ĉeeston en Afriko. En 2011, la kancelierino Angela Merkel faris rimarkitan turneon en Niĝerio, Angolo, Kenjo kaj Ganao, kie dominis la komercaj kaj prienergiaj demandoj. Meze de oktobro 2016, cele afiŝi, unu jaron antaŭ la parlamentaj elektoj en sia lando, sian volon ĉesigi la migrajn fluojn, de kie ajn ili venas, ŝi iris en Malion, Niĝeron kaj Etiopujon, antaŭ ol akcepti en Berlino la prezidantojn de Niĝerio kaj de Ĉado, s-roj Muhammadu Buhari kaj Idriss Déby. Fine de 2015, la germana registaro ricevis favoran decidon de la Bundestag, ke la nombro de soldatoj partoprenontaj en la Multdimensia integrita Misio de la Unuiĝintaj Nacioj por Stabiligo en Malio (Minusma) pasu de 150 al 650, dum bazo de la Bundeswehr (germana armeo) estas preparata en Niameo. Dum gazetarkonferenco donita en Bamako, s-ino Merkel precizigis siajn intencojn: “Gravas al ni ke estu kohero inter nia kunlaboro pri disvolvado kaj nia armea subteno. (...) La armea helpo sola ne povas alporti sekurecon kaj pacon.”

Same kiel Ĉinujo, Germanujo disvolvas sian kulturan influon tra la Goethe-Institutoj kaj la mecenateco de siaj fondaĵoj. La kreskanta intereso de Berlino por Afriko povus iom post iom modifi la debaton pri la nigra kontinento en la eŭropa Konsilio. Tria eksportanto de armiloj, sed afiŝanta pacismajn konvinkojn, Berlino partoprenas ĉiujn eŭropajn operaciojn en Afriko kaj montriĝas detale postulema rilate al franca intervenismo suspektata maski profitdonan aranĝon. En 2006, Berlino ricevis la komandadon de la eŭropa misio Eufor-Demokratia Respubliko Kongo, kies sidejo troviĝis en Potsdam, eĉ se Francujo zorgis pri la plej granda parto de la loĝistiko surloke*. En 2011, la opozicieco de Germanujo bremsis la ekon de la francbrita interveno en Libio.

* Vd. Raf Custers, “Arrière-pensées européennes”, Le Monde diplomatique, julio 2006.

En tiu giganta influ-ludo, Afriko suferas pri du malfortoj: unuflanke, foresto de kontinenta ĉefo solida kaj nekontestata; aliflanke, integriĝo kiu progresas pli rapide sur la komerca kampo ol sur la politika kaj diplomatia. Respondeca pri 15% de la malneta enlanda produkto (MEP) de la kontinento, membro de la G20 kaj de la BRICS-grupo (kun Brazilo, Rusujo, Barato kaj Ĉinujo), Sud-Afriko ricevis la prezidantecon de la Komisiono de la afrika Unio por s-ino Nkosazana Dlamini-Zuma en 2012. Ĉi tiuj atributoj de reala povo regule altiras al ĝi akuzojn pri kontinenta imperiismo. Sed gi restas necerta granda regno. Trairata de grandaj sociaj streĉiĝoj, tuŝita de ripetataj politikaj skandaloj, rande de ekonomia recesio, ĝi estas nun konkurencata en sia rolo de ekonomia lokomotivo de la kontinento fare de Niĝerio. Petrola giganto kaj mediacianto agnoskata en multnombraj krizoj, ĝi estas privilegiita partnero de Vaŝingtono sur la kontinento. Ĝi aliflanke suferas pro la amasa terorismo de Boko Haram kaj pro la sendependiĝaj streĉoj en la Nordo.

La murdo de Kadafi, en 2011, tamen malfermis spacon sur la kontinenta scenejo. Maroko mallerte provas enŝoviĝi en ĝin. Dua afrika investanto sude de Saharo, ĝi multigas la diplomatiajn iniciatojn: ŝanĝo de 80% de la postenoj en Afriko kaj malfermo de kvin novaj ambasadejoj en Tanzanio, Ruando, Mozambiko, en Maŭricio kaj en Benino. Sed ĝiajn kontinentajn ambiciojn daŭre kontraŭstaras la konflikto pri la okcidenta Saharo. La reĝlando oficiale petis realiĝi al la afrika Unio en 2016, sed la manko de interkonsento pri la loko de la Araba Demokratia Sahara Respubliko (ADSR), membro de la tutafrika organizaĵo, malsukcesigis la intertraktadon. Fine de novembro, Rabato eĉ kolere forlasis la afrika-araban pintkunvenon de Malabo pro la partopreno de la ADSR.

La regionaj organizaĵoj (Ekonomia Komunumo de la Okcident-Afrikaj Ŝtatoj — Uemoa, Ekonomia Komunumo de Centr-Afrikaj Ŝtatoj, ktp.) kreas liberkomercajn zonojn laŭ la konsiloj de la internaciaj financaj institucioj, sed montriĝas nekapablaj difini kunlaborajn disvolvo-politikojn kaj klaran vidadon de la kontinentaj interesoj. La enlandaj merkatoj restas subevoluintaj, dum, kiel notas s-ro Carlos Lopes, vic-ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj kaj direktoro de la ekonomia Komisiono por Afriko, la vojaĝo de kontenero de Kenjo ĝis Burundo ĝis nun pli kostas ol de Belgujo aŭ Britujo ĝis Najrobo*. “La rezultoj [de la regiona integrado] restas ankoraŭ malproksimaj de la esperoj pro la aliĝo de la landoj al pluraj grupiĝoj, notas la geografo Georges Courade, la pluekzisto de komercaj bariloj, sed ankaŭ pro la nesufiĉo de la infrastrukturoj kaj nekohereco de la ekonomiaj politikoj*.”

* Vd. Carlos Lopes, “L’intégration pas à pas”, Finances et Développement, junio 2016.
* Georges Courade, Les Afriques au défi du XXIe siècle, Belin, Parizo, 2014.
La decidiga rolo de la diasporoj

TIU ĈI ora Afriko, kiu okupas la frontpaĝojn de la okcidentaj gazetoj kaj allogas la negocistojn dezirantajn novajn merkatojn estas malfortika scenejo. Analizita jam en la 1960-aj jaroj, la dependeco de la kontinento rilate al la krudmaterialoj persistas. Ĝi produktas nur 1,8% de la manufaktura aldonvaloro (triono de la industriaj dungoj de Sud-Koreujo sola). En 2013, falo de la krudmaterialaj prezoj kruele tuŝis landojn kiel Niĝerio, Sud-Afriko aŭ Angolo, kies kresko estas bazita sur petrolo. “Kiam oni zorge rigardas, notas la geografino Sylvie Brunel, oni vidas unue insularan ekonomion, kun kresko-zonoj, sed limigitaj je la marbordaj regionoj kaj la metropoloj” (Le Monde, 13-14-a de marto 2016). Same kiel en la epoko de la grandaj eŭropaj Imperioj ...

Ofte perceptataj kiel minaco aŭ problemo en la okcidentaj landoj, la diasporoj tamen prezentiĝas kiel ŝlosilaj agantoj de disvolvado kaj de politikaj transformiĝoj. Ili observadas kaj komentas ĉiujn afrikajn eventojn, kaj premas ekzemple sur la internaciaj organizaĵoj okaze de dubindaj balotoj, kiel en Gabono aŭ en Kongo-Brazavilo en 2016. “La daŭro de diktaturo dependas de la amplekso de nia silento”, resumas la kongolanda verkisto Alain Mabanckou, kiu estas ankaŭ profesoro en la Kalifornia Universitato en Los Angeles. La rolo de la “mono de la elmigrintoj” estas nun bone konata: la aktivo estas ĉirkaŭ 700 kaj 800 miliardoj da dolaroj, preskaŭ la duono de la afrika MEP*. Kaj rilate al la enmigrintaj loĝantaroj libana (inter 400 000 kaj 500 000 homoj en okcidenta Afriko), ĉina, barata kaj hindo-pakistana (pli ol 2 milionoj en orienta kaj suda Afriko), ili siaflanke ludas decidigan rolon por la integriĝo de Afriko en la tutmondiĝon. “Ili prezentas komunajn karakterizojn de transnacia spaco, laŭ Hugon. Ili havas gravan ekonomian pezon sur la afrika kontinento, kaj estas samtempe ligitaj al sia origina tero (sama informsistemo, partopreno en la samaj religiaj festoj, transdono, eĉ foje financado, de politikaj fortoj). Ili kelkfoje estas integritaj en kelkaj paralelaj cirkvitoj (diversaj trafikoj)”.

* Vd. “Les transferts d’argent de la diaspora: une source de développement?”, Afrique renouveau, Nov-Jorko, 12-a de januaro 2014.

Ĉu la disvolvado de la terorisma minaco povos instigi la kontinenton pli firme kaj klare manifesti sian opinion? En 2013, la nekapablo defendi sin kontraŭ ofensivo de la ĝihadistoj al Bamako kaj la armea interveno de Francujo estigis politikan elektroŝokon en la afrikaj ĉefurboj. La afrika Unio perfektigas siajn diplomatiajn kaj militajn ilojn. La ekfunkciigo de sia armeo, la Afrika Atendo-Armeo AAA) estas senĉese prokrastita, sed la organizaĵo havigis al si mekanismon por mastrumi la krizojn: la Afrika Kapableco por Tuja Respondo al la Krizoj (AKTRK) (Caric en la franca), funkcianta de novembro 2016. La Pac- kaj Sekurec-Konsilio de la afrika Unio de nun praktikas regulan kunlaboradon kun la sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj.

Sed la grandaj regnoj ne ŝatas aŭskulti la vidpunktojn de kontinento, kiu regule afiŝas siajn disdividojn, kiel dum la interveno de la atlantika Alianco en Libio en 2011*. Krome, la armeaj kaj financaj rimedoj de la tutafrika organizo restas limigitaj. Tamen, konfidas al ni sub kondiĉo de anonimeco afrika diplomato postenita ĉe UN, se la afrikanoj estintus aŭskultitaj, la franca interveno en Malio estus pli bone enkalkulinta la vidpunkton de la Tuaregoj, kies marĝenigo malfortigas la pacon en longa perspektivo.

* Vd. Jean Ping, Éclipse sur l’Afrique. Fallait-il tuer Kadhafi?, Michalon, Parizo, 2014.

Anne-Cécile ROBERT