Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Juna kaj instruita loĝantaro enĵetita en la tutmondiĝon

Vjetnamujo revas esti la laborejo de la planedo

En malpli ol kvardek jaroj, la vjetnama loĝantaro spertis plialtiĝon de sia vivnivelo. Malsato malaperis, la junuloj estas konektitaj al la sociaj retoj, la familioj spektas sudkoreajn aŭ japanajn TV-seriojn. Sed la laborkondiĉoj restas tre malfacilaj kaj la ekonomio fariĝas pli kaj pli dependa de eksterlando. La espero de la registaro, ĝui privilegiitan partnerecon kun Usono riskas seniluziiĝon.

KUN SIAJ NIGRAJ HAROJ falantaj sur la frunto, vigle portanta siajn kvindek jarojn, kaj kun sia akrebrila okulo, s-ro Nguyen Van Thien estas unu el tiuj, kiujn la vjetmana Komunista Partio (VKP) nomas la “soldatoj de oĉjo Ho sur la ekonomia fronto” — reference al Ho Chi Minh, heroo de la sendependiĝo kaj fondinto de la Demokratia Respubliko Vjetnamujo. Lia batalo okazas sur la fronto de vestoj, kun kiel klientoj internaciaj firmaoj, kiel ekzemple la usona Gap, la japana Uniqlo, la hispana Zara... kaj li tre fieras pri tio.

Ni renkontas lin en unu el liaj fabrikoj konstruita sur la apudaj kampoj, en la ĉirkaŭurbo de Bac Giang, aŭte je unu horo kaj duono for de la ĉefurbo Hanojo. Sur tiuj kvar aleoj kun longaj hangaroj, amasiĝas maŝinoj kaj laboristoj — plimulte virinoj. Iom distance, konstruaĵo ŝirmas modestajn oficejojn. Troviĝas ankaŭ altaro de la dajmonoj de la Grundo kaj de la Fortuno, garantiuloj de prospero. Ni vidis ilin en ĉiuj vizitataj entreprenoj, pli aŭ malpli imponaj, ekstere kiel tiu ĉi, aŭ en la enira halo. Kelkfoje oni tie bruligas incenson.

S-ro Nguyen Van Thien estas la ĝenerala direktoro de la entrepreno Bac Giang Garment Corporation (BGGC), nekonata de la ordinara vjetnama publiko. Oni tie fabrikas lanugajn sport-vestojn, jakojn kaj aliajn pantalonojn destinitajn al eksportado. Oni ne rajtas vendi ilin sur la loka merkato, por ne banaligi la markojn kaj tiel senvalorigi ilin: tio estas precizigita en la kontraktoj. Kvazaŭ la salajruloj, kiuj gajnas inter 3 kaj 5 milionojn da dongoj (inter 125 kaj 210 eŭroj monate) por ses labortagoj semajne, estus povintaj pagi al si tiajn vestojn...

Antaŭ dek jaroj, BGGC havis nur unu fabrikon kaj laborigis nur 350 homojn. Tio estis antaŭ la privatigo, vorto tamen neniam prononcata. Nek ĉi tie, nek ie ajn aliloke. Oni parolas laŭelekte pri “socialigo”, “akciuligo” kaj foje eĉ pri“naciigo”. Kia devojigo de la lingvaĵo por signifi, ke la akcioj ne plu apartenas al la ŝtato sed al la salajruloj prioritate (se ili povas aĉeti), kaj al ĉiuj, kiuj tion “deziras”. La entrepreno tiam fariĝas la “komuna havaĵo de ĉiuj vjetnamoj”, laŭ la oficiala terminologio. La disdivido povas ŝajni komence justa, sed tiuj, kiuj disponas pri la socia kapitalo kaj financaj resursoj ricevas “leonan parton” ĉe la fino. Almenaŭ, la entrepreno prosperis, kun siaj kvin fabrikoj, siaj dek kvar mil salajruloj kaj sia plenplena mendo-registro.

Antaŭe, en la epoko de ĝeneraligita ŝtatigo, la ordonoj venis de la popola komitato kaj de la komerco-departemento, ambaŭ direktataj de la Partio. De 1987, kun la “merkat-ekonomio socialisme orientita”, kiel oni diras ĉi tie, la okcidentaj grandaj markoj ĉion regas, de la projektado ĝis la uzataj fadenoj kaj butonoj, kaj trudas sian prezon. Feliĉa ke li eskapis “la ŝtatisman jugon kaj ties multobligon de devigaj administraj paperaĉoj”, s-ro Nguyen Van Thier eltiras la moralon de la afero: “Oni gajnas monon.”

Ne ĉiuj spertoj pri eliro el la malnova sistemo estas tiom sukcesaj. “La plimulto de la grandaj publikaj grupoj, “akciuligitaj” aŭ ne, perdas monon” asertas fama advokato, kiu postulas anonimecon. Tiu eksa alta ŝtat-kadrulo nun direktas gravan kabineton specialigitan pri komerca juro — itinero, kiu perfekte spegulas la evoluon de Vjetnamujo. Jes ja, de la lanĉo de la tiel nomata “politiko de novigo” ( doi moi) en 1986, kelkaj entreprenoj sin distingis, kiel Vingroup — kies ĝenerala direktoro estas la sola vjetnamo de la longa listo de miliarduloj en dolaroj, starigita de la usona magazino Forbes — aŭ la n-ro 1 de telefonio Viettel, aŭ la lakto-grupo Vinamilk. Sed ili ŝuldas tion al apartaj cirkonstancoj. La unua profitas publikajn kontraktojn kaj eksternormajn bien-koncesiojn, kiuj ebligas al ĝi amasigi enormajn profitojn; la dua apartenas al la armeo kaj disponas pri privilegiita aliro al la satelitoj kaj frekvencoj; kaj la tria estas posedata de eksterlandaj grupoj, inter kiuj fonduso de Singapuro.

La investantoj ludas Hanojon kontraŭ Pekino

La aliaj nur singarde malfermis sian kapitalon, samtempe evitante la regadon de la ŝtato, kaj afiŝas gigantajn malprofitojn — “miksaĵo de nekompetento kaj korupto”, asertas la advokato. La plej frapa ekzemplo estas tiu de PetroVjetnam, el kiu kelkaj gvidantoj estis devigitaj demisii sekve de grandegaj malprofitoj kaj konstatitaj veraj rentoj. La reganta potenco, portata de la ĝenerala sekretario de la Partio, s-ro Nguyen Phu Trong, videble decidis krucmiliti kontraŭ korupto, kiu subfosas la ĉiutagan vivon de la vjetnamoj, kaj kiu fine malfirmigas ekonomion pli kaj pli malfermitan al kapital-movoj. “La vjetnamaj entreprenistoj ĉiam naĝis en tre mallarĝa marĉeto — la diabla marĉeto, klarigas nia advokato. Sed nun la oceano ja atendas ilin.” La tempesta oceano de libermerkato kaj senindulga konkurenco.

La teksa entrepreno BGGC ja spertis tion: “Por premi la kostojn, kelkaj gravaj klientoj ludas Vjetnamujon kontraŭ Ĉinujo, kaj reciproke”, atestas ties ĝenerala direktoro, kiu estis devigita “ŝpari pri ĉio”, sen vere precizigi kion signifas tiu “ĉio” . Tiel, Uniqlo frostigis sian provizadon en la Meza Regno profite al la subkontraktantoj en Vjetnamujo. Lever Syle, unu el la aliaj provizantoj de la japana marko, trione reduktis siajn ĉinajn dungitojn kaj fabrikos ĉi-flanke de la landlimo 40% de siaj vendoj antaŭ 2020, kvankam ĝi tute forestis el ĉi tie antaŭ ses jaroj*. De la komenco de la jardeko, la grandaj markoj kaj iliaj subkontraktantoj iom post iom forlasas la ĉinan teritorion, kiel la tajvana Pou Chen (Nike, Adidas, Puma, Lacoste...), kiu investis pli ol 2 miliardojn da dolaroj en la industriaj parkoj ĉirkaŭantaj Ho Ĉi Min-urbon (eksa Saigono), en la sudo de la lando.

* “China manufacturers survive by moving to Asian neighbors”, The Wall Street Journal, Nov-Jorko, 1-a de majo 2013.1

Laŭ s-ro Truong Van Cam, vicprezidanto de la asocio de la teks-vestaĵ-entreprenoj (la mastro-organizaĵo konata sub la nomo Vitas), 65% de la vjetnamaj teksaĵaj eksportaĵoj estas realigataj de eksterland-kapitalaj entreprenoj aŭ eksterlandaj komisiantoj”. Tio estas pozitiva fakto, laŭ tiu mastro, kies aspekto pli similas al tiu de soveta burokrato de la 1970-aj jaroj, ol tiu de usonigita juna mastro kiel oni foje renkontas. Li tamen memorigas, ke la unuaj reform-petoj venis de Vitas, por respondi al la diversigitaj bezonoj de juna loĝantaro, kiu rifuzas unuformiĝon kaj “al kiu ni devas provizi laboron. Tio ja estas nia sola riĉeco”. Lia organizaĵo estis do pionira.

Laŭ li, “la monda ekonomio iras laŭ ondoj de delokadoj. Tiuj ekis el Eŭropo por iri al Japanujo kaj Sudkoreujo, poste ili iris en Ĉinujon. Kun la kresko de ĉinaj salajroj, ili nun alvenas en Vjetnamujo, Bangladeŝo, Birmanujo. Tio estas natura leĝo, ĉar la celo de entreprenoj estas gajni profiton. La cikloj estas dek- aŭ dek-kvin-jaraj” — kio devus “lasi al ni tempon por kvalifiki la laboristojn kaj plibonigi la rezultojn”, li diras. Oni kredas aŭdi s-ron Pascal Lamy, bonprezenta franca socialisto kaj eksa Ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) ...

Same kiel la plejmulto de la ekonomiaj gvidantoj, s-ro Truong Van Cam multe kalkulis je la transpacifika partnereco (Trans-Pacifika Partnereco, TPP) inter Usono kaj dek unu landoj, supozata alporti feliĉajn tagojn. Lirika, s-ro Barack Obama ja ĝin kvalifikis “la komerca interkonsento la plej progresema en la historio*. Surbaze de la kalkuloj de la Monda Banko, la mastroj de la teksaĵ-industrio atendis el ĝi rapidegan kreskon de sia parto de la monda merkato — de 8 nun ĝis 11% en 2025; la mastroj de elektronik-industrio atendis ĉirkaŭ 18% kreskon de la eksportado; dum la vjetnamaj regantoj prognozis suplementan kreskon inter 0,8% kaj 2% jare dum la venonta jardeko*.

* Jennifer Wells, “Will the TPP transform the garment manufacture in Vietnam: Wells”, The Toronto Star, 6-a de oktobro 2015.
* “Potential macroeconomic implications of the Trans-Pacific Partnership”, Global Economic Prospects, Monda Banko, Vaŝingtono, DC, januaro 2016.

Tiu alloga promeso multe kontribuis al la fulmrapida kresko de eksterlandaj instalaĵoj ĉi-lastajn jarojn. Jes ja, la logiko de la salajra dumpado* motivis pli ol unu investantojn, kiel, sen klare aserti, klarigas s-roj Shimizu Tatsuji kaj La Van Tranh, la japan-vjetnama duopo estranta la japanan entreprenon Foster Electric, kiu nin akceptas en sia uzino de mikrofonoj (por la iPhone de Apple) kaj de laŭtparoliloj (por la eksterlandaj produktantoj de aŭtoj): “La vjetnamaj laboristoj estas tre konkurenc-kapablaj. Ĉe la komenco, ili estas malpli formitaj, sed ili rapide lernas. Ĉi tie ni laborigas 30 000 homojn, kaj la baza salajro estas inter 150 kaj 200 dolaroj monate, kontraŭ meze 650 dolaroj en Ĉinujo. Oni multe ŝparas”. Tio ja estas riĉofonto! Ne nur por Foster, kiu reduktis siajn ĉinajn instalaĵojn, sed ankaŭ por Samsung, kiu investis 15 miliardojn da dolaroj kaj dungas 46 000 homojn — tuta urbo por unu sola firmao. Aŭ ankoraŭ Foxconn, Apple, Canon...

* Ofertado de varoj aŭ servoj al la eksterlanda merkato kontraŭ prezo sub la normala valoro, F. Munniksma, Internacia komerca-ekonomika vortaro en dek unu lingvoj, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1990.

Sed tio ne estas la sola motivado. La rapida kresko de la lastaj jaroj ŝuldiĝas tre larĝe je la antaŭviditaj malaltigoj de doganimpostoj en Usono kaj en la dek unu aliaj landoj de Pacifiko, ĝis ilia kompleta malapero en 2025, kadre de la TPP. Des pli ke la usonaj intertraktantoj estis trudintaj striktan regulon, tiel nomatan “de la origino”, devigante ke la eksportitaj produktoj estu tute fabrikitaj en Vjetnamujo aŭ el elementoj devenantaj el la membro-landoj de la fama partnereco, el kiu Ĉinujo estas ekskludata. Ne plu eblos nur kunmeti ĉi tie elementojn fabrikitajn tie. Tio klarigas la konstatitan haston de la komenco de la jardeko.

Ora ponto por eksterlandaj kapitaloj

Kun helpo de Vaŝingtono kaj de la TPP, Vjetnamujo jam vidis sin kiel la dua monda laborejo, preta konkurenci sian partneron, tiom privilegiitan kiom malamatan: Ĉinujo, lia unua provizanto kaj unua kliento, sed ankaŭ lia kontraŭulo en Sudĉina Maro (nomita “Orienta Maro” en Vjetnamujo). Tiu libermerkata traktato havis efik-kampon tiom politikan kiom ekonomian*. Sed la malamikeco de s-ro Donald Trump kontraŭ ĝi riskas ŝanĝi la situacion. En tiu fama tago de novembro, blua kaŝpanelo invadis la ekranon de la televidiloj, interrompante la ĵurnalon de la usona ĉeno Cable News Network (CNN) “pro nekonforma enhavo”. Pli poste oni eksciis, ke la elektita prezidanto estis kolere ekkriinta kontraŭ la “tre malmultekostaj vjetnamaj produktoj”, kiuj minacas invadi Usonon. Oni volis domaĝi la delikatajn orelojn de la vjetnamoj rilate tiun malnoblan akuzon, se tamen ili rigardas CNN...

* Vd. Xavier Monthéard, “Retrouvailles des États-Unis et du Vietnam”, Le Monde diplomatique, junio 2011.

Nun, la gvidantoj de la lando esperas ke Wallmart, Nike, Apple, Microsoft kaj aliaj kapablos revenigi la prudenton al la ekstravaganca prezidanto, kaj trudi almenaŭ duflankan traktaton. Dume, la ĉefministro Nguyen Xuan Phuc memorigis al la Nacia Asembleo, la 18-an de novembro, ke Vjetnamujo “jam subskibis dek du libermerkatajn kontraktojn” kaj ke ĝi ja intencas “daŭrigi la ekonomian integradon”, ĉu kun aŭ sen la TPP.Nuntempe, la eksterlandaj investoj devenas ĉefe el Azio (laŭorde: Japanujo, Tajvano, Singapuro, Sudkoreujo, Ĉinujo). La registarestro ankaŭ kalkulas kun la interkonsento subskribita kun la Eŭropa Unio kaj ratifikita — sen multe da debato — de la franca Parlamento en junio 2016.

Hanojo metas siajn esperojn pri kresko en la “nur-eksportan modelon” kaj en la alvenon de la eksterlandaj kapitaloj, al kiuj ĝi proponas oran ponton: kompletan impost-kvitecon dum kvar jaroj, kaj duonan kvitecon dum la naŭ postaj jaroj, faciligitan aliron al la grundo (je malavantaĝo de agrokulturo), kromajn helpojn de la lokaj registaroj, administrajn simpligojn, ktp. Tio movas la maŝinon: 6,5% ekonomia kresko en 2016. Tio estas sufiĉe reviga, eĉ en la regiono. Sed tiu strategio havas prezon: la dependeco. La eksterlandaj entreprenoj realigas pli ol du trionojn de la eksportado: Samsung, ekzemple, koncentras sola 60% de la elektronikaj vendoj al eksterlando. Kiam la sudkorea giganto tusas (kiel ekzemple pro ĝia Galaxy Note 7, kies baterioj senkaŭze ekflamiĝas), la tuta Vjetnamujo malvarmumiĝas.

Leviĝo de la primediaj zorgoj

Renkontita ĉe la centra Instituto por la ekonomia administrado (CIEM), esplorcentro dependanta de la potenca ministrejo de planado, s-ro Nguyen Anh Duong ne neas la danĝerojn. Kvankam li forte kritikas la “novan tavolon de vjetnamaj riĉuloj kaj entreprenistoj, kiuj volas konservi siajn privilegiojn”, tiu juna vicdirektoro de la departemento pri ekonomia politiko senpere klarigas: “La eksterlandaj entreprenoj havas kapitalojn kaj ni ne. Prefere eksterlandanoj investantaj en la produktadon ol vjetnamoj vetantaj pri la nemoveblaĵoj. Krome, tio kreas konkurencon por la lokaj entreprenoj, kio instigas ilin plibonigi sian mastrumadon.” Kaj li resumas la dominantan pensmanieron: “Tiuj eksterlandaj rektaj investoj (ERI) efektive estas veto pri estonteco. Kun ili, estas ŝanco por ke tio funkcios, sed sen ili, oni estas certa ne disvolviĝi.”

Jes ja, kiel eliri el la subevoluado kiam oni posedas nek kapitalon nek teknikaron, sed kiam oni disponas loĝantaron junan (la duono estas malpli ol tridek-jaraj, multnombran (53,8 milionoj da laboraĝaj homoj), instruitan (93,5% scipovas legi kaj skribi)? La vjetnamaj aŭtoritatuloj kalkulas pri la dogmo, danĝera, kiu igis potencaj Singapuron, Tajvanon kaj Ĉinujon: la malalta kosto de la laborforto. Sed kun diferenco, notas s-ro Erwin Schweisshelm, direktoro de la Fondaĵo Friedrich Ebert en Vjetnamujo: “Tiuj landoj tamen protektis siajn merkatojn kaj trudis reguladojn. Ankoraŭ hodiaŭ, ne eblas posedi 100% ĉinan kompanion, kaj kelkaj investadoj devas nepre enhavi teknikologian transdonon. Vjetnamujo, siaflanke, estas plene malfermita. Ĝi havas neniun postulon pri instalado aŭ pri uzo de la naciaj riĉaĵoj, neniun prian rekomendon.” Kaj videble ĝi malmulte kontrolas la rompojn al la laborjuro, kiuj estigis multajn konfliktojn en grandaj entreprenoj (vd ĉi-suban artikolon).

La zorgado ne estas pli granda pri la mediaj normoj. Tion atestas la afero Formosa, el la nomo de la tajvana entrepreno establita en la Ha Tinh-provinco, en la centro de la lando. Tiu ĉi elverŝis toksajn produktojn el sia ŝtalfabriko en la maron: ducent kilometroj da poluitaj marbordoj, tunoj da mortintaj fiŝoj, pli ol kvardek mil fiŝistoj sen laboro, la turismo minacata. En unua periodo, la reprezentanto de Formosa en Hanojo, s-ro Chou Chun Fan, sentis sin sufiĉe protektata por deklari: “Vi ne povas ĉion havi. Vi devas elekti inter la fiŝoj, la salikoketoj kaj ŝtalfabriko*. Sed ili ne kalkulis kun la fiŝistoj, kiuj ludis sian pretervivon, kaj plendis ĉe tribunalo. Nek kun la urbaj mezklasoj, kiuj, maltrankvilaj pri la kvalito de la manĝaĵo, multnombre manifestaciis en Ho Ĉi Min-urbo. La registaro arestis unu aŭ du supozatajn gvidantojn de la movado, kaj gardis dum kelkaj horoj plurajn dekojn da manifestaciantoj; sed ĝi malfermis enketon, trudis pagon de monkompenso al la fiŝistoj, kaj s-ro Chou Chun Fan estis devigita demisii.

* “Hécatombe de poissons: Formosa s’excuse, l’enquête continue”, Le Courrier du Vietnam, Hanojo, 27-a de aprilo 2016.

Kelkajn jarojn antaŭe, en 2009, la ekspluatado de baŭksito-minejo fare de la ĉina entrepreno Chinalco estis mobilizinta homamasojn, instigante eĉ la generalon Vo Nguyen Giap, heroon de la milito, skribi kontraŭ la “seriozaj riskoj de ekologiaj domaĝoj*. Vane. La kresko-deziro dominis ĉion.

* Vd. Jean-Claude Pomonti, “Le Vietnam, la Chine et la bauxite”, Planète Asie, 3-a de julio 2009, http://blog.mondediplo.net

Konsumo-soifo saturas la urbojn pri aŭtoj kaj motorcikloj en malverŝajna miksaĵo, igante la strattrairon nesekura kaj la aeron tute ne spirebla. Tamen, asocioj aŭ organizaĵoj por lukti kontraŭ poluo kaj por la nutra sekureco ekaperas. Printempe 2016, la loĝantoj de Hanojo mobiliziĝis por malhelpi forhakadon de dekoj da centjaraj arboj — sukcese. S-ro Luong Ngoc Khue, juna entreprenisto, fakulo pri komputilprogramoj, naskita en la Mekongo-delto, esperas kunigi “urbanojn kaj kamparanojn” kontraŭ la ebla alveno, pro la libermerkataj traktatoj, de usonaj maizo aŭ rizo, “nepre genetike modifitaj, nepre Monsanto” — entrepreno, kiu lasis malbonan memoraĵon en Vjetnamujo. Ĝis nun lia grupo ŝajnas kunigi tra la sociaj retoj nur kelkajn dekojn da konektitaj junuloj. “Oni scipovas kuniĝi pri precizaj unuopaj demandoj, kiel la Formosa-afero, observas la dokument-filmistino Dao Thanh Huyen. Sed ne jam por pripensi la demandon: kiel regajni la disvolvad-nivelon, estante senpere en la tutmondiĝo, kaj protekti nian miljaran kulturon, niajn valorojn: solidareco, respekto al pliaĝuloj, ligo inter generacioj, etiko?”

La komunista Partio elektis prokrasti la respondon al tiaj demandoj. Ekzistas ja diverĝaj opinioj, kiel montris la 12-a kongreso dum kiu, en januaro 2016, la ĉefministro favora al la privatigoj estis eksigita, dum la ĝenerala sekretario altigis sian aŭtoritaton. Sed la debato estas nur pri la ritmo de la reformoj, ne pri la enhavo: iuj opinias, ke necesas akceli ilin kaj uzi la libermerkatajn interkonsentojn kiel premrimedon por ŝanĝi la normojn kaj praktikojn (por antaŭprepari la TPP, sesdek leĝoj pri sociaj kaj ekonomiaj demandoj jam estis modifitaj); la aliaj opinias, ke necesas malrapidigi la procezon por konservi la mastradon de la ŝanĝoj. La elektebleco resumiĝas jene: senkompleksa merkat-ekonomio, aŭ moderigita merkatekonomio. Kaj koncerne la socialisman orientiĝon ...

Martine BULARD

Vjetnamujo en statistikoj

Loĝantaro: 91,5 milionoj da homoj, el kiuj 54% estas malpli ol 30-jaraĝaj.

Meza vivdaŭro: 76 jaroj.

Scipovas legi/skribi: 93,5%

Indico de homa disvolviĝo (IHD): 116-a vico.

Ret-uzantoj: 52,7% de la loĝantaro. La tutmonda procento estas 43,99%.

Dungado: El 53,7 milionoj da laboraĝaj vjetnamoj, nur 18 milionoj laboras en la formala sektoro, kun laborkontrakto kaj socia protekto.