Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Fantasta literaturo

La volupto de la sango

Kiam, en sia romano Dracula (1897), la irlandano Bram Stoker inventis la pratipon de la vampiro, la princo de mallumo, de la nokto kaj de teruraj deziroj, la epoko estis malkvieta kun anarkiistaj atencoj, teknikaj novigaĵoj (la komenco de aviado) kaj agitado ĉe la laboristaro. Ĉu la reveno de la vampiro hodiaŭ estas signo de similaj problemoj?

La protagonisto kreita de Stoker estis tiel definitiva, ke ŝajnis esti nenio pli por skribi. Ĝis kiam Anne Rice suferis kolapson. En sia 75a jaro, kun Prince Lestat* kaj Prince Lestat and the Realms of Atlantis (eldonota en oktobro 2017), ŝi revivigis la vampiron Lestat, eble la plej fama dentegohavulo de post la Drakulo de Bram Stoker. Post terura periodo de funebrado (ŝia filino mortis de leŭkemio), ŝi verkis Interview with a Vampire en kiu Louis, la vampiro de la titolo, rakontas sian historion al ĵurnalisto. Eldonita en 1976, ŝia romano estis tutmonda furorlibro. Entute, vendiĝis pli ol cent milionoj da ekzempleroj de ŝiaj libroj.

* Anne Rice, Prince Lestat, Michel Lafon, Parizo, 2016.

Post tio, Rice koncentriĝis pri duaranga protagonisto el Interview with a Vampire, Lestat de Lioncourt. Turmentata, perfortema, delogema kaj ambaŭseksema, Lestat fariĝis la heroo de serio kiu hodiaŭ jam atingis dek kvar volumojn. Li tiom ĉarmas kiom li teruras. Malkiel la Dracula de Stoker, en kiu la historion rakontas la viktimoj de la “monstro”, Lestat parolas por si mem kaj donas sian vidpunkton. Estas liaj problemoj kiuj okupas la unuan planon: fariĝinte vampiro en 1789, pere de bonvola vampiro de la pratempo, li konstante provas akordigi siajn bezonojn kun ia etiko, kun sia respekto por la homaro kaj kun siaj instinktoj.

Derivita de serbokroata termino, la vorto “vampiro” ŝajne aperis en la germana lingvo en 1721. Ĝi signifas, kiel ĉiuj scias, “mortinto kiu eltombiĝas por suĉi la sangon de la vivantoj*”. La figuro de la sangodrinkanto, kiu sorbas la energion de sia viktimo, aperis en iuj antikvaj mitologioj, kaj estis poste suplementita de la legendoj de realaj homoj kiel la 15-jarcenta princo Vlad Dracul, kromnomo “la Palisumanto”, kaj la 16-jarcenta hungara grafino Erzsebet Báthory, suspektata pri la mortigoj de fraŭlinoj por regeneri sin per ilia sango. En literaturo, la vampiro aperas en 1748 kiam Heinrich Ossenfelder verkis la unuan romanon dediĉitan al li, Der Vampir. Poste, ja Goeto alprenis la historion en sia poemo Die Braut von Korinth (la Novedzino el Korinto) en 1797 kaj, post li, John William Polidori en 1819 per la novelo The Vampyre, iam atribuita al Lordo Byron kies kunvojaĝanto li nelonge estis. En 1872, la irlanda verkisto Sheridan Le Fanu aŭdace virinigis la vampiron en sia romano Carmilla, kaj inventis novan protagoniston: la ĉasisto de vampiroj.

* Kp. la artikolon Vampire ĉe Ortolang, la retejo de la Centre National de Ressources Textuelles et Lexicales, www.cnrtl.fr

La tuton de la deknaŭa jarcento markis speco de malhela romantikismo subtera, genro formita de la modo pri ‘gotika’ literaturo plena de subteraj trairejoj sub kadukaj kasteloj kaj kiu prezentis kompulsiojn kontraŭantajn al dececo. Jen la mondo de Ann Radcliffe (The Mysteries of Udolpho) kaj Matthew Gregory Lewis (The Monk). Sekve, la epoko de teknika moderneco kaj perdiĝintaj revolucioj estis interpunktita de aperoj de voluptaj nemortintoj, de La Morte Amoureuse de Théophile Gautier al La Ville Vampire de la felietonisto Paul Féval kaj La Dame Pâle de Alexandre Dumas. Sed estis la romano Dracula de la irlandano Bram Stoker, eldonita en 1897 kun grandega sukceso, kiu, dum preskaŭ jarcento, establis la karakteron de la vampiro.

Tiu ĉi estis tiam malbonega kreitaĵo, pure malbonega. Kiam la kino alproprigis lin, ĝi ŝanĝis nenion, kaj la Nosferatu de Friedrich Wilhelm Murnau (1922), laŭdata de la surrealistoj, estis maltrankvilige alloga. En la senverva Dracula de Tod Browning, la aktoro Béla Lugosi prezentis iom groteskan figuron: pala, ornamita per dentegoj kaj forta akĉento, li moviĝas kun rimarkinda malrapideco. La plimulto de aŭtoroj utiligas ĉi tiun figuraĵon laŭplaĉe. Laŭ kelkaj, speguloj ne povas reflekti la vampiron; laŭ aliaj, li ne povas elporti la radiojn de la suno, aŭ retiriĝas antaŭ la kruco — aŭ antaŭ ajlo. Aldone al natura delogeco, li uzas hipnotismon por gvidi al si siajn viktimojn kies sango li suĉas kaj kiujn li transformas en vampirojn. Malantaŭ li restas kaŝita la allogo de alia mondo, de devia sekseco kiu devas ĉiapreze esti sendanĝerigita.

En serio da filmoj ekde 1958, la brita aktoro Christopher Lee fiksis por ĉiam la bildon de Drakulo. Sed ĝis la fino de lia kariero, estis evidente ke la mito elĉerpiĝas. En Dracula père et fils de Édouard Molinaro, li intence parodias sin, sed dolore. The Hammer, la firmao kiu donis siajn plej bonajn filmojn al la ĝenro danke al la filmisto Terence Fisher, diluis lian karakteron en sinsekvo de derivitaj filmoj plenplenaj de erotikeco. La bildo de la monstro, tute sen sentoj kaj kiu devas esti eliminita, profunde ŝanĝiĝis.

La tempoj estis ŝanĝiĝantaj. La fino de la Dua Mondmilito, kaj poste la fino de la malvarma milito, laŭpaŝe estigis la malaperon de ĉi tiuj absolutaj fiuloj. Kiam la religio fariĝis malpli grava, detruo fare de la kruco, aŭ de diversaj simboloj ligitaj al la potenco de la fido, fariĝis pli malofta. Sed antaŭ ol fariĝi homeca, la vampiro reprezentis aliajn timojn. Por iuj aŭtoroj, lia kondiĉo fariĝis la rezulto de malsano, kaj ne de malbeno. Kvankam li ankoraŭ estis danĝera, la monstro ankaŭ estis viktimo. En I Am Legend de Richard Matheson (1954), la heroo, kiu sole ne estis infektita de mistera viruso kiu transformis aliajn homojn en vampirojn, levas la demandon pri la signifo de sia imuneco — resti la sola “sanulo” en universo loĝata de malsanuloj. En Dracula (1992), kio alirilate estis ekstreme fidela adapto de la romano de Bram Stoker, Francis Ford Coppola modifis la senhomecon de la protagonisto, farante lin protagonisto de amrakonto.

Kun Anne Rice, malaperas kaj folkloro kaj manikeismo. Denaske turmentata kaj volupta personeco, tirata inter sia homa naturo kaj siaj mortigaj bezonoj, Lestat, kiun Tom Cruise interpretis por la kinoarto en 1994, ekzamenas sian identecon. La vampiroj de Rice estas kaj la lordoj de nia mondo kaj la viktimoj de sia potenco. Estas kontraŭ si mem ke ili unue batalas. La aŭtoro faras la mordo-kison kreiva donaco, kaj la malbenon de la viktimo graco transdonita al la elektitaro. Forlasante la pratipojn, ŝi forĝas per siaj romanoj* tutan mitologion en kiu aperas la naskintoj de ĉiuj vampiroj, kaj ŝi sekvas la spuron de la vampiroj ĝis antikva Egiptio. Kun la tempopaso, la posteuloj de ĉi tiuj fruaj mastroj integriĝas en la modernan vivon: Lestat fariĝas rokstelulo; tiel li konigas sian kondiĉon al la mondo.

* La libroj estas dividitaj en du subseriojn, The Vampire Chronicles kaj New Tales of the Vampires.

En Twilight (2005-2008), serio da kvar romanoj, Stephenie Meyer daŭrigas ĉi tiun evoluon, farante sian protagoniston — kvankam multe pli senseksa kaj puritanisma ol tiu de Rice — la heroo de historio pri nereciprokebla amo kaj objekto de dezirindeco pli ol mallogeco. La literatura mezboneco de la dramo, kaj tiu, de la filmoj inspiritaj de ĝi, ne malhelpis ĝian grandegan sukceson. La vampiro jam ne estas timegiga sed enviinda. Liaj malheleco kaj mortigeco estas preskaŭ tute forigitaj, kaj beleco fariĝas lia primara karakterizaĵo. Eroso venkis Tanaton.

Dume, en la 1980aj jaroj, la fantasta literaturo disvolvis subĝenron, la urban fantaston, kiu insertis fantaziajn mitojn en urban universon. Per Sunglasses After Dark (1989), Nancy Collins ŝajne estis la unua kiu integrigis la vampiron en ĉi tiun ĝenron. Viraj aŭ virinaj, ili de nun povos forlasi siajn aristokratajn kastelojn kaj praktiki ĉiujn okupojn, interalie la plej proletajn: profesoro en The Vampire Tapestry de Suzy McKee Charnas, dancistino en Rouge Flamenco de Jeanne Faivre d’Arcier, prostituitino en Lot Lizards de Ray Garton ... Ili ŝajne estas nehaltigeblaj. La vampiroj estas ĉie, cirkulas grupe, estas malbelaj, belaj, maljunaj, malriĉaj ... La filmo Lost Boys de Joel Schumacher eĉ adoptis kiel sian sloganon: “Estas mojose esti vampiro.”

La usona televidoserio Buffy the Vampire Slayer (1997-2003) kreis la plej popularan protagoniston de ĉi tiu ĝenro. Buffy estas mezlernejanino kun supernaturaj povoj kiu protektas la mondon kontraŭ demonoj. Neniel stereotipoj, ŝiaj malamikoj, precipe la fia Angel kiu poste ĉefrolis en sia propra serio, estas tirataj inter sia kondiĉo kaj sia altiriĝo al homoj. Dum la serio progresas, ĉi tiu fantazio fariĝas metaforo por la evoluo de la heroino, knabino kiu fariĝas virino kaj kies personeco estas forĝata per ŝiaj alfrontoj kontraŭ ‘monstroj’ kiuj ofte montriĝas esti ne tre monstraj.

Buffy malfermis la pordon al romanoj kies ĉefa protagonisto ofte estas virino kaj kiuj miksas enamiĝon kun hororo, foje farante la vampiron ideala amanto. Ĉu ili estas vampiroj mem, ĉu ĉasistoj de la bestio, la heroinoj alfrontas danĝerajn delogantojn. Ili ofte hezitas inter sia misio kaj sia altiriĝo al la ĉasatoj. Sekve, la serio Anita Blake de Laurell K. Hamilton, komencita en 2002, kiel ankaŭ The Southern Vampire Mysteries (2001-2013) de Charlaine Harris, celas la legantinojn kaj faninojn de hororfikcio. The Southern Vampire Mysteries eĉ inspiris televidoserion de Alan Ball, laŭ la stilo Grand Guignol, True Blood (2008-2014), kiu reinventis la vampiron kiel potencan erotikan simbolon ĉirkaŭatan de svarmoj da aliaj fantastaj entoj (metamorfozuloj kaj luphomoj). Ĉi tio naskis la ĝenron bit-lit (mallongigo de biting literature, la literaturo de la mordo). La franca eldonejo Bragelonne faris la ĝenron sia specialaĵo kaj eĉ registris ĝin kiel komercan markon.

Ankaŭ en Francio, similajn temojn havas Marjane de Marie Pavlenko kies vampiroj frajas en Parizo meze de akvodiaĵoj, kaj L’Héritière de Jeanne-A. Debats. Eĉ estas vampiraj rakontoj por infanoj: Chica Vampiro estas kolombia televidoserio, duone telenovelo, duone hororfilmo, kiu rakontas la historion de mezlernejanino kiu amas samklasanon sed luktas kontraŭ siaj sentoj por ne devi transformi ankaŭ lin en vampiron. La serio inspiris dekduon da romanoj, KD-on, tabulludon kaj muzikalon, Vampi Tour, tutmondan furoraĵon.

Je la tempo de Dracula, la alieco de la vampiro nur estigis detruon. Hodiaŭ, oni konsideras lin defendanto de la rajto esti alia, kaj estas ĝuste lia alieco kiu faras lin maltrankviliga. En mondo kie la demando pri la miksado de identecoj ĉiam pli leviĝas, ĉi tiu transformo de ikono de la populara kulturo certe estas signifoplena.