Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Komforta imuneco de la telekomunikad-kompanioj

Magnetaj ondoj, nevidebla poluado

Dum la industria socio estigis percepteblajn (per odoro aŭ vidado) malutilaĵojn, la elektromagneta poluo de la informad-socio estas nevidebla kaj senodora. Tamen, oni ne povas neglekti la konsekvencojn de la masiva uzo, tiom de la telekomunik-rimedoj — aparte la poŝtelefonoj — kiom de elektraj infrastrukturoj kaj ekipaĵoj.

LA UZO de ondoj ne estas nova, sed la uzataj teknikoj kaj la skalo de tiu uzo nin transigis en novan epokon, kiu instigas al uzo ĝis saturado de la herca spektro*. Ne estas troigo paroli pri ekspluatado de limigita natur-riĉaĵo, ĉar, en donita punkto kaj sur donita frekvenco-bendo, fizikaj leĝoj limigas la eblecojn elsendi signalojn, sub minaco de risko je interferoj. La ŝtatoj ricevas hercan renton kiam ili atribuas permesojn pri frekvenco-uzo al la telekomunikad-kompanioj. Kun la ĝeneraligo de poŝtelefonoj kaj herca Interreto, la ekonomiaj, financaj kaj strategiaj aspektoj konsiderinde grandiĝis.

* Radioelektraj ondoj uzataj por la transsendo de signaloj (sonoj, bildoj, donitaĵoj) kaj kies frekvenco estas malpli granda ol tiu de la videbla lumo.

Sur ĉi tiuj novaj merkatoj, disvastigata doktrino asertas, ke necesas liberigi la telefon-kompaniojn, almenaŭ en unua periodo, de ĉiu respondeco, por ebligi al ili enradiki sian pozicion. Tial la eŭropa direktivo pri elektronika komerco donis al la Internet-perantoj kaj retej-loĝigantoj imunecon rilate al la transportata enhavo. Ĉu oni povas same kontentiĝi pri tia senrespondeco por telefon-kompanioj elmetantaj la loĝantaron al elektromagnetaj ondoj, kies sendanĝereco ne estis pruvita?

La Internacia Centro de esploro pri Kancero (ICEK)* klasifikis la altfrekvencajn elektromagnetajn kampojn (telefono, radio-ligiloj, WiFiBluetooth) en la kategorio “eble kanceriga por homo” (grupo 2B)*. Tiu klasigo kondukas nin serioze kaj zorge observi la asociiĝon inter la uzo de poŝtelefonoj kaj la kancera risko. Pluraj vastaj enketoj estas nun okazantaj. Laŭ la Monda Organizo pri Sano (MOS), ekzistas signoj de ligo inter longdaŭra elmetado al elektro-magnetaj ondoj kaj pluraj kanceroj. Estas la konkludo de analizo de dek unu epidemiologiaj longdaŭraj studaĵoj ĉe intensaj uzantoj de poŝtelefonoj*. En du rimarkitaj decidoj, la germana jurisdikcio* kaj la itala kasacia kortumo* agnoskis la ekziston de profesia malsano ligita al la elmeto al la elektromagnetaj ondoj, respektive por radaristo kaj kadrulo intense uzanta sian poŝtelefonon. Aliaj studaĵoj antaŭe montris ligon inter longdaŭra elmeto al malaltfrekvencaj elektraj kampoj de alttensiaj linioj kaj la apero de kancera tumoro*. La ICEK tial klasifikis tiujn tre malalt-frekvencajn kampojn en la grupon 2B jam en 2002*.

* ICEK (en la angla: International Agency for Research on Cancer, IARC) estas faka agentejo de la Monda Organizaĵo pri Sano, bazita en Liono.
* “Non-ionizing radiation, part 2: Radiofrequency electromagnetic fields”, IARC Monographs on the Evaluation of Carcinogenic Risks to Humans, vol. 102, Liono, 2013.
* Kolektivo, “Cell phones and brain tumors: A review including the long-term epidemiologic data”, Surgical Neurology, vol. 72, no 3, Amsterdamo, septembro 2009.
* Federacia Administra Tribunalo de Germanujo, Leipzig, decido de la 10-a de aprilo 2014.
* Itala plej alta kasacia Kortumo, Romo, decido de la 10-a de oktobro 2012.
* Kolektivo “Childhood cancer in relation to distance from high voltage power lines in England and Wales, a case-control study”, The British Medical Journal, Londono, junio 2005.
*Non-ionizing radiation, part I: Static and Extremely Low Frequency (ELF) Electric and Magnetic Fields”, IARC Monographs on the Evaluation of Carcinogenic Risks to Humans, vol. 80, 2002.

Cetere, apud la sindromo de multĥemia hipersentiveco (Multiple Chemical sensitivity-MCS) jam agnoskita de la internacia klasifiko de malsanoj de la MOS, aperas sindromo de ne toleremo al la elektromagnetaj kampoj, ankaŭ nomata elektro hipersentiveco (EHS). Ofte priskribita kiel rezulto de longdaŭra elmetiĝo al alta nivelo de elsendoj, tiu sindromo poste igas la personojn trafitajn de la EHS malpli rezistaj al malpli altaj niveloj*. Preter la simptomoj priskribitaj de la pacientoj, la teamo de Profesoro Dominique Belpomme trovis ilojn de diagnozo bazitajn sur la biologiaj markiloj kaj la medicina bild-teknikaro*. Kvankam la prisanaj agentejoj ne rekonas kaŭzan ligon, la invalidiga karaktero de tiu sindromo ne estas kontestata, kaj ĝi estas pli kaj pli bone konsiderata, en diversaj landoj.

* Dominique Belpomme, Comment naissent les maladies... et que faire pour rester en bonne santé, Les Liens qui libèrent, Parizo, 2016.
* Dominique Belpomme, Christine Campagnac kaj Philippe Irigaray, “Reliable disease biomarkers characterizing and identifying electrohypersensitivity and multiple chemical sensitivity as two etiopathogenic aspects of a unique pathological disorder”, Environmental Healthmultiple chemical sensitivity, vol. 30, n-ro 4, Londono, 2015.
Ankoraŭ freŝdata disvolvado

LA CIVITANOJ aspiras al situacio, kie la politikaj decidoj koncernantaj la hommedion kaj la sanon estas debatitaj surbaze de honesta kaj kontrolita informado. Sed nun tri obstakloj malhelpas la aperon de interkonsento pri la danĝereco de elektromagnetaj ondoj. La unua estas la fragmentado de la koncernaj sciencaj fakoj. La studaĵoj pri ondoj apartenas al la kampo de fiziko, sed tiuj pri iliaj efikoj al la homa korpo apartenas samtempe al medicinaj fakoj (neŭrologio, interna medicino, imunologio, genetiko, epigenetiko) kaj al fakoj de biologia scienco. Starigo de internaciaj retoj de sciencaj esploristoj, kun ekzemple publikigado de la referencaj studaĵoj de la reto BioIniciative, ebligos preterpasi tiun malfacilaĵon. Dua obstaklo: la etapo-trairo de la scienca pruvo. La konstato de ligo asocianta la elmetiĝon al ondoj kaj la malsanon devas esti sekvata de toksologiaj studaĵoj kaj poste biologiaj studaĵoj. Sed, ĉar la etendiĝo de la telefonaj retoj kaj la disvolvado de la “konektitaj objektoj” estas ankoraŭ freŝdata, malmultaj studaĵoj estis ĝis nun kondukitaj pri longdaŭra elmetiĝo al elsendoj.

Tria obstaklo: la interes-konfliktoj, kiuj malfidindigas la tiel nomatan fundamentan sciencan esploradon. Kelkaj francaj aŭ eksterlandaj teamoj ricevas rektan aŭ nerektan (tra societoj uzataj kiel ekranoj) subtenon de potencaj agantoj de la informado-socio. Tio povas konduki, ne al rekta falsigo de la rezultoj, sed pli subtile al enkonduko de biaso en la esplor-hipotezon, aŭ al partieca orientiĝo de la uzataj metodoj. Atestas pri tio la tre malgranda nombro de studaĵoj dediĉitaj al biologiaj konsekvencoj de longdaŭra elmetiĝo, kiuj estas kapable la plej danĝeraj. Kontraste kun la varmefiko de la mallonga elmetiĝo — kiu varmigas la histojn, pri kio oni konsentas, ke ĝi estas tre limigita. La scienca esplorado ne ĉiam estas uzata por scienca celo, aŭ por la ĝenerala intereso; interes-grupoj, kiuj ĝin perceptas kiel faktoron de sia propra legitimeco, provas akapari ĝin.

Oni do povas dubi pri la kongrueco de la studaĵoj kondukataj de kelkaj naciaj agentejoj kiuj, sub rekta aŭtoritato de ŝtato, ne disponas pri rezervo de esploristoj publikigantaj en la vasta kampo en kiu ili pretendas havi kompetenton. Nur nombri la studaĵojn, kiuj konkludas al la sendanĝereco de la elektromagnetaj ondoj, kaj tiujn , kiuj konkludas je ilia danĝereco ne antaŭenigas sciencon kaj ne informas la regantojn. Pli konvenus, ke esploristoj, kiuj rekte laboris pri la temo, ekster ĉia suspekto pri intereskonflikto, provizu kvalitan laboron de informado de la regantoj.

En Francujo, la principo pri singardemo estis ja formulita por novaj danĝeroj, kiel tiuj estigitaj de la elektromagnetaj ondoj, unue en la kodo pri hommedio, antaŭ ol esti levita al la rango de konstitucia normo en la 5-a artikolo de la Ĉarto pri hommedio en 2004. Nun, tamen, la principo pri singardemo suferas sistemajn atakojn, kiuj intence nutras konfuzon inter individuaj damaĝoj, ĉirkaŭlimigitaj — ja ripareblaj per la juro de respondeco — kaj la risko de amas-damaĝo, kiu vere apartenas al la singardemo-principo. Necesas do zorgi pri ĝia aplikado fare de la publika aŭtoritato, ĉar la respondeco de la ŝtato povus esti rekonata. Koncerne la elektromagnetajn kampojn, maltrankviligaj estas la infer-elvokaj kondiĉoj en kiuj estis adoptitaj la oficialaj limoj je elmetiĝo.

La dekreto difinanta la limojn de la elmetiĝo de la publiko al la ekektromagnetaj kampoj estis subskribita la 3-an de majo 2002, inter la du prezidentaj balotoj, sen iu ajn debato aŭ interŝanĝoj, kaj sen peti la opinion de la ministro pri teritoria disvolvado kaj hommedio, s-ro Yves Cochet. La teksto estis nur kopio de teknikaj normoj, nedevigaj, bazitaj sur jam kadukaj esploradoj rilataj al la nura varmefiko ligita al mallongdaŭra elmetiĝo. Male al disvastigata — kaj kultivata — opinio, tiuj altaj valorlimoj ne estas rezulto de kunlabora politiko pri publika sano, sed esprimas ĉefe industriajn decidojn. Praktike, tiuj sojloj, jam tre kontesteblaj antaŭ dudek jaroj, certigas komfortan imunecon al la telekomunikado-kompanioj.

Krome, la modesta rango de dekretoj en la hierarkio de normoj levas duoblan demandon. Unue, kial la regantoj, kvankam submetita al la singardo-principo, ne iniciatis revizion de tiuj limvaloroj de elmetiĝo, kion ĝi povis facile fari? Kaj kial la jurisdikcioj, okaze de la suverena taksado de la faktoj, kiu estas ilia prerogativo, ankoraŭ nun kontentiĝas per tiuj kontesteblaj valoroj, sen prikonsideri la orientigajn valorojn, pli protektajn por la homa sano, agnoskatajn en aliaj landoj?

Metante la celon de malforta elmetiĝo al la elektromagnetaj kampoj super tiun de disvolvado de la telekomunik-retoj, la leĝo de la 9-a de februaro 2015, tiel nomata “abelo-leĝo”, eble permesos transpasi la debatojn, kiujn daŭre estigas, en ĉiuj kampoj, la arbitra fiksado de la limaj valoroj. Jes ja, la reguliga aŭtoritat-instanco de la elektronikaj komunikadoj kaj de la poŝto (Autorité de régulation des Communications électroniques et des Postes-ARCEP), nun taskita zorgi pri “alta nivelo de protekto de hommedio kaj de la loĝantara sano”, devus ĉesi esti nur reguliga instanco de la konkurenca merkato de la telekomunikado, por kontribui al la protekto de la publika sano. Kaj, koncerne la Nacian Agentejon de la frekvencoj (ANFR), kiu ne estas sendependa administra instanco, sed administra publika establo, ĝi estas taskita serĉi la “netipajn punktojn”, t. e. “la lokoj, kie la nivelo de elmetiĝo de la publiko al la elektromagnetaj ondoj grave transpaŝas la nivelon ĝenerale observatan naciskale.” La listigo de tiuj punktoj estas vera progreso, ĉar , eĉ se la nivelo de radiado mezurita tie, kie troviĝas la elmetita subjekto estas nenormale alta, ĝi ĉiam estas sub la limaj valoroj... Restas, ke, malgraŭ tiuj progresoj, pluraj kontraŭdiroj kaj nenormalaĵoj plu ekzistas.

Unue, la “cifereca Respubliko” estas pli ol iam ajn centralizema. Decidante, ke la taksado de la antenoj rilate al la singardo-principo apartenas al la speciala nacinivela polico, la jurisprudenco de la Ŝtat-Konsilio grandparte konfiskis tiun povon de la urbestroj. Tiu konfisko de aŭtoritatuloj rekte kontraŭdiras la malcentralizado-projekton. La “Abelo-leĝo” provis korekti tion kaj reenkonduki lokan kundecidon. Sed fakte, plej proksime de la elsendo-fontoj, la apliko-dekreto n-ro 2016-1106 de la 11-a de aŭgusto 2016 planas, ke oni devos kontentiĝi per departementa kundecida instanco konsistanta el membroj ĉiuj nomumitaj de la prefekto.

Salajruloj pli elmetataj

KAJ LA SORTO de la laboristoj diverskiale maltrankviligas. Koncerne la altfrekvencajn elektro-magnetajn kampojn, la limvaloroj de elmetiĝo estas duoble pli altaj ol tiuj aplikeblaj al la publiko. La salajruloj estas ja supozataj pli bone informitaj fare de siaj kadruloj pri la riskoj ol la ĝenerala loĝantaro, kaj pli bone protektataj per la piktogramoj aŭ la sekurec-perimetroj. Sed la pasintaj kaj estantaj konfliktoj ŝajne pruvas la malon. Kaj la dungoservo-kuracistoj, kiuj ludas decidigan rolon en la defendo de la salajruloj, ne estas mem instruitaj kaj trejnitaj nek al analizo de la riskoj ligitaj al la elektromagnetaj ondoj, nek al diagnozo de la novaj patologioj kiaj elektro-hipersentiveco. Nova dekreto, ekvalidiĝinta en januaro, prave trudas al la dunganto taksadon de la riskoj kaj starigon de preventaj rimedoj. Ĉu la sociaj partneroj ne devus okupiĝi pri tiu demando?

Fine, en liberala ekonomio, estas paradokse, ke estas respektata nek la libera elekteblo de la konsumanto sur merkato pretende malferma, nek la rajtoj de la proprietulo. La trudita instalado de tiel nomataj “inteligentaj” nombriloj, Linky-tipaj, fare de subkontraktantoj de la entreprenoj administrantaj la distribu-retojn, estas kontraŭ la leĝo. Konsiderante ilian uzon de elektromagnetaj ondoj kaj de iliaj novaj celoj (kolekto de personaj donitaĵoj, ekstera agado sur la instalaĵo de la konsumanto), tiuj aparatoj ne plu devus esti nomataj nombriloj. La komunumoj, same kiel la abonantoj, povas prezenti solidajn jurajn argumentojn por oponi, se ili tion deziras, tiun novan distribu- kaj konsum-manieron. Ĉu unu el la virtoj de liberaligo ne estas la diferencigo de la oferto?

La reguligo de la elektromagnetaj kampoj konsistigas do socian demandon, kaj samtempe kernan aspekton de la hommedia juro, de la energi-juro kaj de la telekomunikad-juro. Ekde nun, en la publika debato pri ondoj, necesos kalkuli kun la asocioj, la sociaj partneroj, kaj la najbaroj — sen forgesi la juristojn! Kaj la minaco de dekonektigo, aŭ de teknologia retroiro ne plu estu svingata, dum, ĝuste, pli postulemaj kaj pli protektaj normoj estus potenca instigo al teknika progreso.

Olivier CACHARD