Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La Usona aŭtoro en prestiĝa Franca librokolekto La Pléiade

Jack London aŭ la nedresita potenco

Dumlonge Jack London (1876 – 1916) suferis de la etikedoj, kiujn oni algluis al li: tiu figuro de aŭtoro heroo de sia vivo, daŭre subtaksita kiel porinfana romanisto (“Blanka-Kanino”...), estis ankaŭ kaj vigle laŭdita kiel modelo de partiana verkisto. Tamen li esprimis ĉiajn kontraŭdirojn. Multe pli ol ideologo, li estis, obstine, servisto de verkaro, kiu provis diri la fortojn de viveco.

Mi preferas esti belega meteoro, kun ĉiu el miaj atomoj radiantaj de mirinda brilo, ol dormanta planedo. La funkcio de la homo estas vivi, ne ekzisti.” Vivi! Senti sian sangon bolanta en la vejnoj, rajdi ŝtormon, konduki sian vivon, kiel “galopon de kvardek furiozaj ĉevaloj”, vivi ĉiun momenton je ĝia plej granda intenseco, kvazaŭ ĝi estas la lasta: “Mi ne malŝparos miajn tagojn provante plilongigi mian vivon. Mi volas forbruli mian tutan tempon.” Kaj jam komenciĝas miskomprenoj...

Laŭvice fripono, ĵurnalvendisto, stratbalaisto, glaciaĵisto, laboristo, ostrorabisto, policinformisto, fokĉasisto, studento, socialista partiano, orserĉisto, verkisto, ranĉisto, mondomigranto, ĵurnalisto de profundejoj, forbrulante sian vivon, senbride serĉante gloron, riĉecon, ĉiopreta por sukcesi, Jack London faris el sia vivo legendon, kiu fine ensorbis lian verkaron. Kaj li ja estis giganto bigger than life (pli granda ol la vivo), ciklono, energikirlo, galaksio ĉiam plivastiĝanta. Sed li ankaŭ estis teksaĵo de kontraŭdiroj, kiujn oni rapide forŝovas, tiom gravaj, ke liaj laŭdantoj ne vere scias, kiel trakti ilin por tamen igi sian heroon iom alloga. Socialista partiano, antaŭanoncanto de majo 1968, praekologiisto en sia ranĉo de Glen Ellen, praulo, kial ne, de la bitnikoj en la tempo de la relvaguloj... Vane oni provas teni lin en la konsentitaj kadroj: li tuj superrande eliras. Ĉu komunisto? Ĉu socialisto? Jes, sendube, sed asertanta kiel sian unusolan religion “korpa kulturo kaj leĝo de la pli forta”. Rasisto ankaŭ, kaj malmilda, laŭdanta la superecon de la “blonda anglosaksa brutulo”, vomanta la nigrulojn, la flavulojn, la mestizojn, la Meksikanojn, unue iliajn heroojn Pancho Villa kaj Zapata (“nek fiŝoj, nek birdoj, nek mamuloj, kiel ĉiuj miksrasaj estaĵoj”, nek blankaj homoj nek indianoj, posedantaj “ĉiujn difektojn de ambaŭ rasoj sen havi iliajn virtojn”). Li prezentas bakteriologian militon, en teksto de anticipo, La nekomparebla invado, The unparalleled invasion, kiel radikalan rimedon por ĉesigi “la flavan danĝeron”. Imperiisto, masklisto, laŭdanto de reveno al la agro kaj sanaj valoroj de la pioniroj, kiam li samtempe verkas Sude de la Fendo, South of the slot, himnon al socialismo. Oni neniam finas raboti lin, ĉi tie, ie, aliloke, forviŝi tiun aŭ alian el liaj tekstoj subtapiŝen por enirigi lin en trankviligajn kadrojn, “civilizitajn”. Vane.

Ĉesante konfuzi ideologion, moralan ordon kaj literaturon, povas esti la tempo por finfine konsideri lin, kiel verkiston. Gigantan verkiston. Kaj legi lin de tiu deirpunkto. La duvoluma eldono de parto de lia verkaro en La Pléiade, kun bela antaŭparolo de Philippe Jaworski, kontribuos al tio*. Ĉar, nu, se oni daŭre ŝatas lin, pasie legas lin malgraŭ liaj abomenindaj misvojoj, liaj skandalaj asertoj, liaj renversiĝoj kaj kontraŭdiroj, tio estas pro la ekzisto de la verkaro, giganta, multega, preterpasanta la kontraŭdirajn, ofte samtempajn, ideologiojn de ĝia aŭtoro: la fascina evidento de io alia, kiu enŝoviĝas de libro al libro, de potenco kun kiu la aŭtoro ŝajnas barakti, kiun li vokas al si, sed kiu rapide superplenigas lin, levas lin, trairas lin, precize kiam li kredas regi ĝin — maltrankviliga potenco, konfuziva, veninta de nekonatejo, eble de la monda koro, sed pri kiu li supozas, ke ĝi estas lia, tamen, kaj provante priskribi ĝin en rakonta formo, li desegnas en ĝi kaj malkovras sian propran vizaĝon. Kaj ja tiu io alia, kompreneble, igas lin tiel proksima al ni, tiel kortuŝa: la esploro fare de Jack London de la mistero, kiu li daŭre estis por si mem — kaj tiu sento, dum legado, ke tie okazas io esenca pri la potencoj de literaturo, pri ilia kapablo doni vizaĝon al venonta nekonataĵo.

* Jack London, Romans, récits et nouvelles, Gallimard, kolekto “Bibliothèque de La Pléiade”, Parizo, 2016. Eldono publikita sub la direkto de Philippe Jaworski, du volumoj de ĉiu 1476 paĝoj.
Kreskinta kiel sovaĝa kato en la getoo de Oakland

Jes, eble estas nun la tempo por lasi niajn interpretajn kriblilojn, kiuj estis nur prizonaj kradoj malantaŭ kiuj ni ŝatus gardi lin, kaj por riski ĉion rekonsideri el tio, kio eskapas el ili, por iĝi verko.

Li venis de tiom malproksime... naskiĝinta en San-Francisko en 1876 de kiu patro, li ne vere sciis, kreskinta kiel sovaĝa kato en la getoo de Oakland. Ekde sia infanaĝo li havis en la kapo neniun alian ideon ol eskapi, eliri el tio, kia ajn estos la prezo. “Se mi mortos, tion mi faros luktante ĝis mia lasta spiro, kaj la infero povos fieri pri sia lasta dungito. Se mi estus virino, mi prostituus min al ĉiuj viroj, se necesus, por sukcesi. Nu, mi sukcesos.”

Unue per siaj pugnoj, klabo aŭ marista hoko, kaj eble pli fiaj iloj. Alkoholulo je 15 jaroj, prizonulo je 18, li estis post mil okupetoj Frisco Kid membro de fripona bando, kiu saltis de trajno al trajno, pugnobatalis por pretervivi inter la mizeruloj, okaze prirabante ilin, ĝis kiam li komprenis, ke tiu vojo estas senelirejo.

Poste per libroj, kaj studoj. “Mi loĝis en la subteraĵo de la socio, kaj tio tute ne plaĉis al mi. Kun ĝiaj kloakoj kaj tuboj, la loko estis malsaniga kaj la aero nespirebla. Tamen mi ne povis loĝi ĉe la etaĝo de salonoj, sed mi povis provi la subtegmentejon. Tiel mi decidis ne plu vendi mian muskolaron sed mian cerbon. Tiam komenciĝis freneza kuro al la scio...” Pasie legvorante ĉion, enskribiĝinte en la liceo de Oakland, kaj poste en la akademio de Alameda, dumvespera ŝarĝlaboristo por vivteni sin, li sukcesis per kvar monatoj da orgio de senbridaj studoj, anstataŭ la kutimaj du jaroj, la enirkonkurson de la universitato de Berkeley. Por malkovri, ke li neniam estos el tiu mondo, kaj ĝiaj sociaj reguloj, mondo enkokonita, kiu scias nenion, li opinias, pri tio, kio roras ekstere.

Ĉu denove enkaptilita? Prizonulo de la getoo, respondas Eric Miles Williamson, kiu ankaŭ eliris el la profundejoj de Oakland, en bela eseo bedaŭrinde netradukita*. Kaj jen ebla ŝlosilo de lia verkaro: “Li volis eliri el la getoo, sed la getoo ne volis eliri el li.” La getoo, kun ĝiaj timoj, ĝiaj malamoj, ĝiaj refleksoj, ĝiaj perfortoj, kiu ĉiam algluiĝas al onia haŭto...

* Eric Miles Williamson, Oakland, Jack London and Me. Texas Review Press, Huntsville, 2007.

Eble ankoraŭ necesas pensi tion, por fari armilon el ĝi. Li voras Karlon Darvinon, Adamon Smithon, Herberton Penceron, Karlon Markson, kaj jen, kvazaŭ ĉio, kiun li travivis, subite prenas signifon: “Aliaj mensoj pli vastaj ol mia jam ellaboris, eĉ antaŭ mia naskiĝo, ĉiujn miajn ideojn kaj ankaŭ multajn aliajn. Ili instruis al mi, ke mi estas socialisto.” Jen tio, kion li komprenas: ke ĉio estas regata de leĝoj, “ĉio estas ligita al ĉio de la plej malproksima stelo en la senfina spaco ĝis la miriado da atomoj, kiu konsistigas sableron sur plaĝo”. Kaj ke la plej alta ebrio estas kuniĝi al tiu forto laboranta en la mondo. Vidu kiel li priskibas sian sperton, kiam, ankoraŭ ŝipknabo, fokĉasisto, li troviĝis ĉe la stirstango de Sophia Sunderland dum tempesta vetero: “Mi estis farinta mian taskon ĉe la stango, gvidante per miaj propraj manoj centojn da tunoj de ligno kaj fero tra miloj da tunoj de ondoj kaj vento. Ĉiuj el miaj korpaj fibroj tremetis pro ĝojo.” La demando ĉu tio estas plej pura marksismo restas malfermita...

Kvar dolaroj en la poŝo, kaj trezoro en la kapo

Momenton, li aktivadas en Socialista Laborista Partio, multobligas siajn ĉeestojn en mitingoj, publikigas politikajn artikolojn en Oakland Times, kaj tre rapide laciĝas. Kion ili scias, liaj kamaradoj, pri tiuj mizeruloj, kiujn ili volas defendi? Li ja konas ilin: li estas unu el ili. Brutoj, li diros pri ili kelkajn jarojn poste, kiam li vendos al eldonisto la ideon de libro pri la profundejoj de Londono, La popolo de la profundejo, The people of the abyss: “Jen ĉio, kio ili estas, brutoj (...) — Jes brutoj, fojfoje lumigitaj de transcendaj briloj.”

Sed unue eliri el tio, ĉiapreze. Li provas oferti poemojn, filozofiajn eseojn, noveletojn, ĉion kaj ion ajn — totala fiasko, kun giganta kolerego en la koro. Ĉu laboristo, denove?

Oro, oro povas esti lia ŝanco. La 14-an de julio 1897 Excelsior alkajiĝas en San-Francisko kun dek kvin ministoj ĉifonvestitaj kaj unu tuno da oro, trovita en Klondike (rivero en la Kanada nord-okcidento)! En kelkaj horoj la novaĵo diskoniĝas en la tuta Usono. Vagabondoj, senlaboruloj, mizeruloj, aventuristoj, revistoj milope impetas, la marbordaj havenoj estas plenŝtopitaj. Kaj la fluo daŭre dikiĝas. La epoko, en krizo, atendis miraklon, kaj tiu miraklo havas nomon “Klondike”. Inter la unuaj ekirintaj, ekde la 25-a de julio, Jack London...

De tiam, la montpasejo Chilkoot iĝis legendo. Ĝi estas, kun la montpasejo White, deviga pasejo por eniri en Jukonio per mil kvin cent ŝtupoj krude tajlitaj en glacio kaj tri necesaj monatoj, vintre, por hisi ĝis ĝia pinto la postulatan ekipaĵon — epopeo de sufero ĝis la ekstremo de terureco. Jack London mem ekirinta dek tagojn post la alveno de Excelsior, trapasis ĝin sen problemo. Sed trafita de skorbuto li ne multe orserĉas, rifuĝas en la urbo Dawson, kaj revenas tuj post la neĝfandiĝo por trovi sin en San-Francisko en julio. Kun en poŝo 4 dolaroj kaj 50 cendoj da orpolvo, kaj trezoro en sia kapo: la mil rakontoj, kiujn li aŭdis en la trinkejoj de Dawson.

Ve, Klondike eksmodiĝis, opinias la eldonistoj, kiujn li superŝutas per siaj noveloj. Tamen li obstinas, eĉ se malsatmorti: 274 sendoj en unu jaro al 74 revuoj kaj 21 ĵurnaloj, por 270 rifuzoj! Ĝis la 30-a de oktobro 1899, kiam la revuo Atlantic Monthly akceptas Odiseo en la nordo (An Odyssey of the North) por 120 dolaroj... Ĝi estos legita, kiel evento, granda freŝa aerfluo en la iom mallibera etoso de la tiama literaturo. Kaj de tiam ĉio rapidege sinsekvas, jen li estas laŭdata kiel la “Norda Kipling”.

Jack London ankoraŭ ne scias tion: li estas tiu, kiun la epoko atendis.

Ĉar ĝi rekonas sin en li, infano de krizanta Usono, de la getoo, de la kamparanoj forpelitaj de siaj teroj, de la bankrotintaj bankoj, de la militantaj pioniroj, sed ankaŭ kaj same infano de la epoko de la grandaj trustoj kaj kapitanoj de industrio, de la gigantaj trajnoj truantaj montarojn, la epoko de Vanderbilt kaj Rockfeller, de Buffalo Bill kaj Barnum, de la komenciĝo de Usona futbalo. Estas kvazaŭ se al tiu forto, kiu tiam pistas la homojn, kaj kondamnas ilin al malfeliĉo respondas forto, kiu starigas ĉiun homon por ĵeti lin pli malproksimen, pli alten, pli rapide: la grandega tumulto de akuŝanta mondo.

Tri sinsekvaj romanoj, noveloj, lia raporto La popolo de la profundejoj, akra, senkomplezema, kaj rapide rendevuo kun si mem, kiu surprizas lin: La voko de sovaĝo (The call of the wild)...

Komence tio devis esti nur novelo, simpla pribesta rakonto en la granda nordejo. Sed jen, li estas preskaŭ tuj kapita de ĝi, kvazaŭ ĝi trudis al li sian propran logikon, trenis lin ja pli foren ol tie, kien li imagis, laŭvorte trairis lin, parolis tra li, iĝis lia per forto, kiu ŝancelas lin. Li provas rezisti la ondon, kiu forprenas lin, vane, ne plu aŭdacas enlitiĝi pro la bildoj, kiuj tiam alsaltas lin. “Terurego regas miajn noktojn, kaj kia terurego!”, li plendas al siaj proksimuloj, kiuj maltrankviliĝas. Ĉu estas ankaŭ li, tio, kio naskiĝas per liaj fingroj, aŭ io veninta el la profundaĵoj de la unuaj tempoj de la homaro? La lupo, kiu vekiĝas en Buck, blekas sian deziron pri kruda viando, varma sango. Tiu giganta lupo kuranta sub la helaj lunoj antaŭ sia luparo, tamen estas li mem, li ja scias tion: “Tiam, kiam venas la longaj vintraj noktoj, kaj kiam la lupoj eliras el la arbaro por ĉasi predojn en la malaltaj valoj, oni vidas ĝin kuri antaŭ la aro sub la hela lumo de la luno, aŭ de brilega boreala aŭroro. Kun giganta staturo ĝi superas siajn kunulojn, kaj ĝia brua gorĝo donas la tonon al la lupara kanto, tiu kanto veninta el la unuaj tagoj de la mondo.

De tiam la lupo estos lia persona mito

El tiu libro li eliras rompita, nuligita, rekreita: de tiam lupo li estos, subskibos siajn leterojn “Wolf”, desegnos lupforman ekslibrison, nomos Wolf House (“Domo de lupo”) la grandegan konstruaĵon el krudlafaj blokoj kaj sekvojaj trunkoj, kiun li konstruigas en la valo de Lune (Kalifornio). La lupo estos de tiam lia persona mito: samtempe forto por kreado ĉe la Grekoj, kaj por detruo ĉe la Romianoj, ambaŭ unuigitaj en sama figuro, emblema. The call of the Wild: lia majstroverko.

Nenia rilato kun “voko de la arbaro”, kiel tradukas ĝin grafino Galard en 1906, priplorinda titolo, kiu daŭre restas en multaj franclingvaj eldonoj. Terurigita de la enhavo de la libro ŝi facilanime fuŝegis ĝin, forpreninte ĝiajn dornojn, tio estas ĝia esencaĵo, kaj faris el la lupo Buck-London salona pudelo. Nek rilato kun “himno al libereco”, sed ĉio kun voko de sovaĝa potenco, samtempe kreonta kaj detruonta, indiferenta, monstra kaj splenda, kaŝkaŭranta en la koro de la mondo, kaj kiun oni devos malkaŝi en si por pretervivi. Leĝo de klabo kaj dentegoj unue por Buck: “Mortigi aŭ esti mortigita, manĝi aŭ esti manĝita, tia estis la leĝo, kaj li obeis al tiu ordono veninta el la pratempoj...” Proponante al Phébus novan eldonon de la libro, en fine kompleta versio, mi sugestis la titolon “La voko de la forto”, sed, jen signo, ke Londono daŭre ĝenas, la tiama eldonisto preferis “La sovaĝa voko”. Tamen ja temas pri forto. Al kies voko Buck, rompita, bategita, prirabita de ĉio, kio iam faris ĝin dresito, moralo, amo, kompato, gruntante orelstreĉas. Tiu nokta kanto, mistera kaj minaca, de ĝiaj lupfratoj tremigas ĝin pro ekscitiĝo, “tiu deziro de sango, tiu ĝojo buĉi (...), trempi sian faŭkon en varman sangon”, tiu ekzaltiĝo, kiu “prenas la artiston altigitan kaj forprenitan el si mem en flama kurteno, prenas ankaŭ la soldaton militfrenezan sur ruinigita kampo kaj rifuzantan kompatŝpari, prenas ankaŭ Buck-on, kiam li kondukas la luparon blekante la prakrion de la lupo”.

Ne plu Markso ĉi tie, ne plu libra scio, sed plonĝo en la koron de mallumo, freneziga esprimo de primara sperto, nerefutebla kaj nekomprenebla, de mistero de tiam esplorata de libro al libro, kontraŭ kiu la teorioj ne gravos, kaj kiu plej proksime tuŝas la misteron de la kreado, tiu mistero, kiun esploris kun aliaj vortoj iu Joseph Conrad, iu Robert Louis Stevenson, iu Herman Melville.

Liaj socialistaj amikoj maltrankviliĝas pri tiu nova London, kaj eĉ pli, kiam aperas la sekvanta romano, La mara Lupo, kiu kontraŭstarigas al maristo Lupo Larsen, skandinava blonda brutulo kredanta nur je forto, la senkarakteran Van Weyden, kiun li savis el ŝippereo, kaj kiu provas oponi al li la valorojn de solidareco. Vane London protestas, ke tiu Van Weyden estas por li la pozitiva heroo de la libro kaj Larsen la malloga. Li trompas neniun, krom eble sin mem, iomete.

Ni estu ĝustaj, teoriojn, limigilojn li senĉese serĉos, laŭ siaj legadoj, kiam li fuĝas en la sudajn marojn, kiam li konstruas, kvazaŭ fortikan ankron al kiu ligiĝi, la “Domon de Lupo” detruitan de fajrego antaŭ eĉ loĝita, kiam li subite decidas iĝi modela bienisto por eskapi el la freneza karnavalo de tio, kion li nomas sia “blanka logiko”, el tiu forto, kiu detruas lin, disrompas lin, superrandas lin, en la sama momento, kiam li kreadas. Ĉu teksaĵo de kontraŭdiroj? Pli precize konfuzega serĉado de respondo, kiu liberigus lin. Irante de iu al alia, li ĉiufoje seniluziiĝas, laŭ tio, li estas spongo pli ol ideologo, kvazaŭ ĉiuj ideoj, elanoj, senpaciencoj de la epoko svarmis en lin. Lia destino, do, estis ĉiujn ilin enkorpigi, kaj lia genio, estigi tra tiu bolanta magmo, en kiu aliuloj perdiĝus, ion similan al formo, vizaĝo: verkon.

Jack London, laŭ tio, verkisto.

Michel LE BRIS