Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La intelektuloj kaj la universala voĉdono

En Ĉinujo demokratio... kiam maturiĝos la popolo

En Pekino la oficiala gazetaro ironie pritraktis la usonajn elektojn kaj ties kontestadon en Usono mem. Okazo por misfamigi la okcidentan politikan sistemon. Kvankam multaj ĉinaj intelektuloj debatas pri la demokratiaj vojoj imageblaj por ilia lando, ĉiuj opinias, ke la popolo ne pretas. Tiu pripensado ne estas sen simileco kun tiu de kelkaj francaj politikologoj.

UNUFLANKE, la “demokratoj”, defendantoj de registaro per kaj por la popolo; aliflanke, la “aŭtoritatismuloj”, defendantoj de diktaturo de unusola partio: tia estas la ĉina politika pejzaĝo, laŭ la plej multaj okcidentaj amasinformiloj. En realo, la du tendaroj ne estas tiom for unu de la alia. La unuaj, same kiel la duaj ŝajne volas determini je kiuj kondiĉoj regado fare de la popolo povas ebligi realigon de la ĝenerala intereso en stabileco kaj konkordo. Eĉ por la liberaluloj kaj la ĉinaj disidentoj, rekta demokratio ne kapablas tion. La popolo — precipe kamparanoj kaj migraj laboristoj* — estas sub influo de siaj pasioj, de siaj instinktoj kaj, tial, influebla de ĉiuj manipuladoj. “Vera” demokratio do implicas elitojn kapablajn orienti la popolan decidon, apogante sin al la “civitana” eta parto de la loĝantaro, tio estas la urba meza klaso.

* La ĉinoj venantaj el la kamparo, kiuj laboras en urboj, nomataj en Ĉinujo mingong.

Tiu maniero kompreni demokration estas nek nova nek propra al Ĉinujo. Ne nur la eŭropa 19-a jarcento konsideris la elekto-balotojn nur kadre de sistemo kapabla gvidi la popolon, sed ankoraŭ nun, multaj intelektuloj plene admiras enkadrigitan demokration.

En la nuna Ĉinujo, la demando pri demokratiigo kaj reprezentado dominas la politikan debaton. Logike, la favorantoj de fortika ŝtato kontraŭstaras reformojn, kiuj donus tro da graveco al senpera esprimiĝo de la loĝantaro. Ĉu ili sin apogas al la ĉina revolucia sperto aŭ ĉu ili rekomendas reiron al ia konfucianismo*, tiuj“konservativuloj” konsideras, ke la intereso de la popolo povas esti defendata nur per elito de regantoj karismaj kaj indiferentaj je malnoblaj materiaj interesoj.

* De la fino de la 1990-aj jaroj, politikologoj volas artikigi la neceson demokratiigi Ĉinujon kun la principoj de Konfuceanismo, aparte la necesa morala aŭtoritato de la regantoj. Vd. Daniel A. Bell, China’s New Confucianism: Politics and Everyday Life in a Changing Society, Princeton university Press, 2010.

Pli mirige, tiuj, kiuj aspektas plej liberalaj restas tre singardaj rilate al la etendiĝo de la popola suvereneco. Kiel rimarkigas la ĉinologino Emilie Frenkiel*, ili ja favoras voĉdonrajton, sed konsideras, ke, unue, la individuoj fariĝu civitanoj plene konsciaj pri sia respondeco, manke de kio ili povus elekti malbonajn gvidantojn. Tiel, la historiisto Xu Jilin insistas pri la necesa laŭgradeco de la reformoj, dum, laŭ la profesoro pri filozofio Ren Jiantao, “Ideala situacio estus, ke la Partio [Ĉina Komunista Partio — ĈKP] agnosku, ke ĝi nepre devas sin reformi, ke ne estas alia solvo”*.

* Émilie Frenkiel, Parler politique en Chine. Les intellectuels chinois pour ou contre la démocratie, Presses universitaires de France, Parizo, 2014.
* Vd. Émilie Frenkiel, La Démocratie conditionnelle. Le débat contemporain sur la réforme politique dans les universités chinoises, doktoriĝa disertacio subtenita la 25-an de junio 2012 en la École des hautes études en sciences sociales (Supera Instituto pri Sociaj Sciencoj), Parizo. Krom se estas alia indiko, la citaĵoj kiuj sekvas devenas de ĝi.
Malnova elitismo

PROFESORO ĉe Fudan-Universitato en Ŝanhajo, Deng Zhenglai klarigas: “Ĉinujo estas vastega, ĝia loĝantaro tre multnombra. Politika programo ne sufiĉas por ŝanĝi la aferojn. La ekonomia reformo ne estis sammezure aplikata unusolan fojon sur la tuta teritorio. Temas pri saĝo-formo kiun posedas la Ĉinoj. (... ) Necesas esti pacienca. (...) Tio ebligas retroiri se necesas.” Siaflanke, la politikologo Li Qiang asertas, ke antaŭ ol doni voĉdonrajton oni devas konstrui modernan ŝtaton kaj merkat-ekonomion, doni individuajn liberecojn kaj iom da spaco al la civila socio, “unua etapo” antaŭ pli ambiciaj reformoj. Ĉiuokaze, ĉi-lastaj ne respondos al la “okcidenta moderna demokratio”, ĉar “la pezo de niaj tradicioj ne permesas tion”.

Unu el la ĉinaj liberaluloj plej konataj eksterlande, Yu Keping, identigas demokration al la “bona regado”, tio estas al la regado fare de honestaj teknokratoj*. Koncerne la faman blogiston Han Han, lia vidpunkto estas klara:“La kulturitaj homoj [wenhuaren] identigas demokration al libereco. Sed por plej multaj ĉinoj, libereco neniel rilatas al la gazetaro, literaturo aŭ arto, la elektoj, la publika opinio aŭ la politiko (...). Por tiuj, kiuj ne konas potencajn aŭ influajn homojn [kaj ne havas socian kapitalon], esti libera, signifas povi krii, trairi straton aŭ kraĉi surteren tiom, kiom ili povas. Por tiuj, kiuj konas iomete da tiaj potenculoj, libereco konsistas malobei leĝojn, tiri avantaĝojn el la fendoj de la juro kaj la regularoj por fari tiom da malbono kiom ili volas*.” Alivorte, nur la kulturitaj homoj povas kompreni ĉiujn aspektojn kaj implicojn de demokratio.

* Yu Keping, Democracy Is a Good Thing: Essays on Politics, Society, and Culture in Contemporary China, Brookings Institute Press, Vaŝingtono, DC, 2009.
* Han Han, Lun geming (“Pri la revolucio”), 23-a de decembro 2011, http://blog.sina.com.cn (en la ĉina).

Eble ĉiuj tiuj negativaj pritaksoj rezultas simple el la potenca propagando de la Partio, aŭ de ankoraŭ sin trudanta aŭtoritatisma tradicio. Tamen, eĉ Liu Xiaobo, Nobel-premiito pri paco en 2010, subskribinto de la Ĉarto 08* kaj enkarcerigita de 2008 pro siaj skribaĵoj, diras la samon: “Fronte al la anima malalteco, kio estas la dominado de la propra intereso, la nobla unuarangeco donita al la libereco povas veni nur de malplimulta elito (...). Ekde la malapero de la malnov-tempaj aristokratoj, la kvaliton de moderna socio oni mezuras laŭ la kapablo de malplimulto kontraŭkompensi la plimulton (...). Tiu malplimulta elito zorgas pri la sorto de la malfortuloj kaj kritikas la politikan potencon; ĝi ankaŭ scias rezisti al la gustoj de la amasoj, tio estas, ĝi konservas sian aŭtonomecon kaj sian kritikemon samtempe rilate al la regantoj kaj al la amasoj; ĝi superrigardas la registaron per kritikoj kaj ĝi gvidas la amasojn.” Aŭ ankaŭ: “Tio, kion volas la amasoj, estas la sekulara kaj sentalenta feliĉo”*.

* Tiu manifesto publikigita en 2008 postulas la adopton de demokratia konstitucio.
* Liu Xiaobo, La Philosophie du porc et autres essais, Gallimard, kol. “Bleu de chine”, Parizo, 2011.

Ĉu la elitismo de la plej demokrataj intelektuloj baziĝas sur la amara kaj seniluziiga konstato, ke, post tridek jaroj da rimarkinda kresko de ilia vivnivelo, iliaj kuncivitanoj pensas nur pri konsumado? Sed, jam antaŭ la “ĉina miraklo” la defendantoj de demokratio ne multe ŝatis la najbarecon de la popolo, kiel montras la relego de la analizoj de la Tiananmen-movado, en 1989. En la Arkivoj de Tiananmen, Zhang Liang notas, ke la ĉefaj kialoj de la malsukceso de tiu movado estis “la malfortikeco de la reformistoj ĉe la pinto de la ĈKP, la malkonsentoj sine de la studenta movado, la fendo inter la intelektuloj, unuflanke, kaj la laboristoj kaj kamparanoj aliflanke [substrekita de la aŭtoro], kaj ankaŭ la foresto de rigora organizado kaj detala programo”*.

* Zhang Liang, Les Archives de Tiananmen, Le Félin, Parizo, 2004.

Tiu apartigo estis motivita per la zorgado de la studentoj konservi la purecon de sia klopodo. Ilia kritiko de la reĝimo estis politika kaj morala, neniel motivita per defendo de ekonomiaj interesoj. Ili strebis sin prezenti kiel garantiantojn de la profito de la nacio, klopodante konservi ordon kaj protekti la ekonomian produktadon. La studentaj gvidantoj kaj la malsat-strikantoj estis protektataj de gardantoj destinitaj ŝirmi ilin kontraŭ entrudiĝo de popolanoj dezirantaj prezenti sian vidpunkton, tio cele konservi ilian “purecon” kaj serenon. Estis tre malfacile renkonti ilin*.

* Craig Calhoun, “revolution and repression in Tiananmen square”, Society, vol. 6, n-ro 26, Nov-Jorko, septembro-octobro 1989.

Oni ankaŭ povas retroiri laŭ la tempo kaj ekzameni tion, kion proponis la tekstoj de la unuaj ĉinaj liberaluloj. Liang Qichao (1873-1929), konsiderata kiel tiu, kiu enkondukis demokration en Ĉinujon kaj kiu estis ties ĉefa pensisto, ne povas esti influita de la pasinto-fortoj aŭ de totalismo. Kaj tamen, kvazaŭ eĥo al la vortoj de Liu Xiaobo, jen kion li skribis post unu el siaj vojaĝoj en Usono: “Kiam mi rigardas la sociojn de la mondo, neniu el ili estas tiom senorda kiom tiu de la ĉina komunumo en San Francisko. Kial? La respondo estas: la libereco. La naturo de la ĉinoj de Ĉinujo ne estas pli bona ol la naturo de tiuj de San Francisco, sed, almenaŭ en Ĉinujo, ilin regas ŝtatfunkciuloj kaj ilin mastras patroj kaj grandfratoj. Nuntempe, libereco, konstituciismo kaj respublikanismo signifas regadon de la plimulto (...). Se ni adoptus demokratan sistemon nun, tio estus simple nacia sinmortigo. Mallonge, la ĉina popolo povas esti, nuntempe, nur aŭtokrate regata*...”

* Citita en R. David Arkush kaj Leo O. Lee (sub la direkto de), Land Without Ghosts: Chinese Impressions of America from the Mid-Nineteenth Century to the Present, University of California Press, (Oakland Kalifornio), 1989.

La afero estas do interkonsenta. En kiu ajn epoko, la plimulto de la ĉinaj intelektuloj neniam povis koncepti demokration kiel suverenan kaj senperan uzon de la politika povo fare de la popolo. En plej bona okazo, ili ĝin konsideras kiel aron de civilaj liberecoj, kiuj estas konceditaj al li kaj permesas al ĉiu esprimi sian vidpunkton, defendi siajn interesojn, eĉ eventuale esprimi siajn preferojn, sed en la kadro de oligarkio de regantoj kaj sub ties kontrolo.

Tia kompreno povas nur senesperigi la okcidentajn aktivulojn de la “demokratio-afero”. Sed ĝi ĝojigas aliajn observantojn, por kiuj demokratio laŭ la ĉina kompreno povus provizi anstataŭan solvon al la okcidenta modelo. Iin oni ne povas suspekti esti sub la influo de la ĉina tradicio, ĉu tiu de Konfuceo aŭ tiu de la ĈKP. Emblema pri tiu tendenco estas la libro de Michel Aglietta kaj Guo Bai: La ĉina vojo. La aŭtoroj asertas, ke ekzistas alia vojo por politika ŝanĝo ol la reprezenta demokratio. Ĝi “povas veni el burokrataj institucioj, kie altnivelaj respondeculoj, instruitaj pri la rolo de etiko en politiko, severe kontrolas respondeculojn de malpli altaj rangoj”. Kerne de tiu sistemo troviĝas “burokratio regata laŭ la etikaj principoj de Konfuceismo”. Fronte al la negativaj efikoj de kapitalismo kaj de la tutmondiĝo, “la intelekta kaj morala supereco ja determinas la veran noblecon, kaj devas esti rekompencata per socia statuso, politikaj funkcioj kaj responda materiala riĉeco”*.

* Michel Aglietta kaj Guo Bai, La Voie chinoise. Capitalisme et empire, Odile Jacob, kol. “économie”, Parizo, 2012.
Malkonfido al la kamparanoj

ĈI TIUJ DU AŬTOROJ konsentas kun la ĉinaj liberaluloj pri la neceso konfidi la potencon al elito selektita de meritokratia sistemo difinita de tiu elito mem. Ili tamen distingiĝas el ili ĉar ili konsideras ke la ĉina burokratio estas la elito, kiun Ĉinujo bezonas ĉar ĝi estas efika kaj justa.

Sed, finfine, kiu estas tiu popolo, kies bezonojn oni kontentigu, malhelpante ĝin mem aliri regpotencon? Ekde la 19-a jarcento, ĝi ampleksas la tuton de la malriĉaj homoj kaj/ aŭ malmulte kulturitaj: kamparanoj, etaj komercistoj kaj, laŭ la epokoj, laboristoj (ĝis la fino de la 1990-aj jaroj) aŭ migraj laboristoj (nuntempe). La membroj de tiuj sociaj klasoj estas taksataj nekapablaj plenumi sian civitanan rolon pro manko de “kvalito” suzhi, termino, kiu referencas al la instrunivelo, sed ankaŭ al la bongusto, la “bonaj manieroj”, la grado de ĝentileco kaj higieno, de civilizo kaj spirit-alteco.. Ankoraŭ hodiaŭ, la distingo inter la kulturita “urbano” kaj la “kamparano” (senkultura) konsistigas la ĉefan fendolinion ene de la ĉina socio. Ĉar la ĉefa parto de la malnova laborista klaso atingis la mezajn klasojn, la solaj restantaj malsupre de la ŝtuparo estas la kamparanoj kaj la migraj laboristoj. La problemo estas, ke ili ankoraŭ estas la plimulto de la loĝantaro, kaj do de la eventualaj voĉdonontoj. El tio fontas la malvolonteco doni al ili la ŝlosilojn de la lando.

La ĉinaj demokratoj certe ne estas la solaj, kiuj malkonfidas la popolon. Ĉu ne estas reflekso de ĉiuj liberaluloj, tiu deziro limigi la uzon de demokratio? Pruvas tion la politikaj debatoj en Francujo en la dua parto de la 19-a jarcento, kiuj havas multajn komunajn punktojn kun la nuntempaj ĉinaj sindemandadoj. La alveno de la [franca] Dua Imperio estis ŝoko por la respublikanoj. “La kamparanoj deturnis sin de la malnovaj altranguloj kaj de la regantaj respublikanoj, por doni sian apogon (...) al Louis-Napoléon Bonaparte. Kaj ilia fideleco (...) ankriĝas en la daŭro: la kamparaj voĉdonantoj konsistigas dum pli ol dudek jaroj la plej bonajn subtenojn de la Imperio” skribas la historiistino Chloé Gaboriaux*. La plejmulto de la respublikanoj opinias, ke la popolo de la kamparo (70% de la tiamaj francoj) perfidis demokration, kaj “konsideras la plejmulton de la franca loĝantaro nekapablaj uzi civitanecon kaj Respublikon”. La kamparano estas tiam “prezentata kiel kontraŭmodelo de civitaneco”, ne laŭ sia naturo sed pro siaj vivkondiĉoj, kiuj igas lin nekapabla kompreni la politikajn demandojn kaj “integriĝi en la nacio”. Ja manko de edukado kaj de altiĝo al la universalaj demandoj igas lin politike indiferenta. “En renversiĝo ripetiĝonta en la historio de respublikanismo, la malfacilo por la Respubliko integri parton de siaj civitanoj estas returnata en malfacilo de la loĝantaroj integriĝi.”

* Chloé Gaboriaux, La République en quête de citoyens. Les républicains français face au bonapartisme rural, Presses de Sciences Po, Parizo, 2010.
Timo de la popolaj klasoj en Eŭropo

En Ĉinujo hodiaŭ, same kiel en la tiama Francujo, la kamparanoj ja metas problemon. Sed Gaboriaux notas, ke “la bonapartista kamparano estis pli ofte instruita ol senscia”. Jes ja, tiuj kamparanoj voĉdonas por la konservativuloj kaj rifuzas la revoluciajn elbordiĝojn de la Pariza Komunumo. Sed ili rapide komprenis kiel ili povus profiti el la elektoj.

En Eŭropo, la kamparanoj estis de tiam anstataŭitaj de la “popolaj klasoj” en la reprezentado de la “popolo”. Sed, ankoraŭ nun ne mankas voĉoj por defendi la neceson fondi la ‘ĝeneralan volon’ sur io alia ol la principo de plimulto aŭ la praktiko de senpera demokratio. Kelkaj politikuloj sin demandas pri la kapablo de la civitanoj kompreni la demandojn metitajn en la referendumoj*. Ili pledas por “pli raciaj” decidoj, bazitaj sur analizoj de teknokratoj kaj fakuloj. Sed nenio estas dirata pri la selektomaniero de tiuj juristoj, fakuloj, regantoj. Implice, la “elitoj” havas la devon legitimi ilin.

* Vd ekzemple S-ro Martin Schulz, eŭropa deputito de la germana social-demokrata Partio, la 12-a de aprilo 2016 sur la registrejo de LCL. Vd. Alain Garrigou, “Voter plus n’est pas voter mieux”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2016.

Denove, la kromvojo tra Ĉinujo montriĝas riĉa je instruaĵoj. Alfrontitaj al la postulo kontribui en la modernigo de la lando, la intelektuloj revenas al la demandoj, kiujn la “modernaj” socioj estas supozataj esti respondintaj jam antaŭ kelkaj jardekoj.Ili provas adapti mitigitan demokration al ĉinaj specifecoj, ankaŭ mitigitaj. Tio ebligas remalkovri kiel, de la 19a jarcento ĝis nun, la grandaj principoj de demokratio estis uzataj por naski dispoziciojn kaj ideologiojn limigantajn paradokse la demokratan praktikon.

Finfine, ĉiuj tiuj debatoj montriĝas supraĵaj kaj ripetigaj, ĉar granda plimulto de la protagonistoj interkonsentas pri la esenco, kaj malkonsentas nur pri la teknikoj kaj la normoj starigendaj por ke la socio estu taŭge regata. Ili konsideras, ke la registaro devas celi la ĝeneralan intereson, tio estas certigi komforton kaj bonajn vivkondiĉojn de la popolo, sed ke nur tiuj, kiuj scias, kaj kiuj jam regas, konas la receptojn. Pro tio ilia propono starigi demokration direktatan de meritokratia elito kaj dotita — oni ne scias kiel — per supera kapableco kaj etiko, kiuj certigos la honestecon de ties funkcio.

Tiel estas akceptata ekde la komenco la principo de nesimetrio inter popolo kaj elito, regantoj kaj regatoj, kulturitoj kaj nekulturitoj. La demokratia institucio devas sankcii tiun realecon. Jes ja, demokratiaj aŭ meritokratiaj proceduroj povas ebligi ioman renovigon de la elitoj. Oni kreas konkursojn, “kontrolkomisionojn” aŭ “observo-komisionojn” de burokratoj; oni donas pli da povo al la amasinformiloj, al la leĝo, al la neregistaraj organizoj (NRO-j); oni starigas procedurojn de partoprena demokratio. Sed tiuj, kiuj povas profiti el tiuj novigaĵoj devas posedi la kvalitojn difinitajn de la dominantoj: la kulturon, la “distingitecon”, la teknikajn kompetentojn, la socian kondut-facilecon, la konon de gravaj influaj homoj. Jam ekzistas povo-rilatoj kaj selekto-rilatoj en la amasinformiloj, la tribunaloj, la NRO-oj aŭ la administracio, kiuj arbitre difinas kriteriojn de sukceso.

Socio sen demokratia reprezentado (Vd Malofta voĉdonado) kiel Ĉinujo ne evitas tiun interkonsenton. Ĉiu — novkonfuceano, liberalulo, ano de la ŝtat-aparato, disidento — interkonsentas pri la neceso de registaro por la popolo fare de elito. Ĉiuj deziras la aperon de hegemonia meza klaso, kies eduk-nivelo, enspeznivelo, respektindeco kaj seriozeco garantius la idealan funkciadon de reprezenta demokratio. Ĉinujo tiam havus je dispono sufiĉan kvanton da individuoj bone pagitaj kaj kulturitaj, feliĉaj proprietuloj kaj konsumantoj, kaj do civitanoj tute konsciaj pri la problemoj. Rapidaj por defendi siajn interesojn — supozatajn koincidi kun la ĝenerala intereso-, la leĝon kaj la modernecon, sed ankaŭ stabilecon, ili certe elektus klerajn regantojn. La konfliktoj inter ĉiuj tiuj pensistoj koncernas do nur la elito-tipon pri kiu la lando bezonas. Jen pruvo ke, ankaŭ en la politika sfero, Ĉinujo ja partoprenas la modernan mondon.

Jean-Louis ROCCA