Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En Ĉinujo demokratio... kiam maturiĝos la popolo

Malofta voĉdonado

La balotoj ludas marĝenan rolon en la ĉina politika sistemo. La regpovo estas inter la manoj de la ĝenerala sekretario de la centra Komitato de la komunista Partio, teorie balote elektita sed reale nomumita de la membroj de la politika Estraro. La prezidento, la vic-ĉefministro kaj la prezidanto de la centra armea Komisiono, siaflanke, estas elektitaj de la popola nacia Asembleo (PNA). Tamen, la legitimeco de tiu ĉi estas tre limigita. Se la bazaj asembleoj (esence en kantonoj kaj distriktoj) rezultas el ĉiesa voĉdonado — kun rigora selekto de kandidatoj kaj elektitoj fare de la komunista Partio-, la preskaŭ tri mil membroj de la PNA estas elektitaj post longa procezo de nerektaj elektoj. La Asembleo konsistas do esence el reprezentantoj de la provincaj registaroj kaj el diversaj sociaj klasoj kaj institucioj: militistoj, laboristoj, naciaj malplimultoj, intelektuloj, privataj entreprenistoj — inter kiuj trideko da miliarduloj.

Okaze de la lokaj balotoj, sendependaj kandidatoj povas kandidatiĝi, sed iliaj ŝancoj esti elektitaj estas malgrandaj. Male, oni rimarkas inter la elektitoj kreskantan nombron da privataj entreprenistoj, alelektitaj de la lokaj aŭtoritatuloj. Finfine, tiuj lokaj asembleoj kunvenigas gravulojn reprezentantajn ĉiujn sociajn kategoriojn kaj elektitajn de la partio-instancoj.

Ekster la elektoj por la lokaj asembleoj, la ĉinaj civitanoj havas nur du okazojn uzi sian voĉdon-rajton. En la urboj oni elektas komitatojn de loĝantoj, laŭ zorge establitaj listoj. La malforta influo de tiuj institucioj ne igas la partoprenon tre alloga, kaj la elektitoj estas kelkfoje simple nomumitaj.

Pli interesa estas la kazo de la vilaĝaj komitatoj. En kvazaŭ ĉiuj pli ol sescent mil ĉinaj vilaĝoj, oni elektas reprezentantojn per baloto. En plej multaj kazoj, la konsekvencoj estas malgrandaj. La povo de tiuj komitatoj, limigita al la kurantaj taskoj, estas eĉ pli reduktita pro la ekzisto de komitato de la Partio. Tamen, tiuj balotoj ebligas kelkfoje liberigi sin, almenaŭ portempe, de senkompetentaj aŭ koruptitaj personoj.

Jean-Louis ROCCA