Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ekvadoro, la plej grava batalo

Piediranto, ne estas vojo: ĝi fariĝas dum piedirado ...”. La versoj de Antonio Machado*, kiujn Joan Manuel Serrat* faris kanzono, aŭdiĝas en la vespero en Kito, en la homplena kaj malriĉa kvartalo Michelena, sude de la ekvadora ĉefurbo, kie miloj da civitanoj venis aŭskulti la paroladon de Lenín Moreno, la kandidato de la reganta partio Alianco Lando, en la fermo de la elektokampanjo. La nokto alproksimiĝas, estas malvarme kaj humide kaj ankaŭ, por tiuj venintaj de ekstere (Kito situas je ĉirkaŭ 2.500 metroj super la marnivelo) la alteco ĝenas.

* Antonio Machado Ruiz (1875-1939) estis hispana poeto kaj prozisto, membro de la literatura movado konata kiel Generacio de ‘98. -ndlt
* Joan Manuel Serrat (1943), hispana kantisto, komponisto, poeto kaj muzikisto, unu el la plej elstaraj figuroj de la moderna kanzono en la lingvoj hispana kaj kataluna. N. de la T.

Multaj homoj profitas la amasan disdonadon de propaganda materialo — T-ĉemizoj, koltukoj, jakoj, ĉapoj — kun brila verda koloro, por bone vesti sin. La ĉefa podio, perpendikule relongigita — kiel en kelkaj koncertoj de rokmuziko — per speco de koridoro, kiu profunde iras tra la homamaso, troviĝas en la komenco de longa kaj larĝa avenuo bone limigita kaj kiu iom post iom pleniĝis de heterogenaj homoj.

Estas grandegaj ekranoj, tre potencaj laŭtparoliloj kaj orkestro kun kantistoj, kiuj klopodas varmigi la etoson per revoluciaj kantoj (“La popolo en unuiĝo neniam estos venkita”, “Ĝis ĉiam, Komandanto”, “Bella Ciao”, “Neniu ŝancelos nin”, “Kiel estos la patrujo” ktp.). La anda publiko trankvile aŭskultas, malrapide svingas verdajn kaj ruĝnigrajn flagojn; ĝi estas iom silenta krom infaninoj en proksima balkono, kiuj krias “Le-nín pre-zi-dan-to!” kaj ili ne ĉesas krii inter ridoj kaj ridegoj, dum la duhora aranĝo ...

Unue parolas Gabriela Rivadeneira, la juna prezidantino de la Parlamento, eksterordinara oratorino, kiu sukcesas vigligi la aktivan publikon. Ŝi eĉ ne aludas la atakon, kiun en tiu sama tago oni faris al ŝi per bombpakaĵo, kiu bonŝance ne eksplodis en ŝiaj manoj ... Poste energie kaj entuziasme parolas José “Pepe” Serrano, advokato, ministro por internaj aferoj, tre proksima al Lenín Moreno kaj kiu tute probable estos la venonta prezidanto de la Parlamento.

Malmultajn tagojn antaŭ la skrutinio ambaŭ oratoroj insistas pri la klara kontrasto inter la “retroirantaj” proponoj de la ĉefaj kandidatoj de la opozicio — la ultraliberala eksa bankisto opus dei Guillermo Lasso, de CREO kaj la konservemulino Cynthia Viteri, de la Social-Kristana Partio (PSC) — kaj la nedubindaj progresoj de la “venkinta jardeko”, nome, la dek jaroj de regado de la prezidanto Rafael Correa, kiu ne kandidatiĝas kaj aspiras, pro personaj kaj familiaj kialoj, al “sabata ripozo” en Belgujo, kie naskiĝis lia edzino kaj kie okazis parto de lia instruiĝo.

Tiam la plimultaj opinisondoj antaŭvidis — por la kandidato de Alianco Lando, Lenín Moreno — rezultojn, kiuj devigos lin prezentiĝi en rebaloto*. Pro tio ĉiuj kantas kaj kiel mantron ripetas la saman sloganon: “Nur unu baloto!”.

* Laŭ la elektoleĝo en Ekvadoro en la prezidantelekto venkas la kandidato aŭ kandidatino, kiu atingos pli ol 50% el la voĉoj en la unua baloto aŭ pli ol 40% kun almenaŭ 10 poentoj de diferenco disde la dua kandidato. Se la rezulto ne estas unu el tiuj, okazos la rebaloto, en kiu partoprenos nur la du kandidatoj kun pli da poentoj.

Inter tiuj kantoj kaj krioj iras sur la elektokoridoro, en sia rulseĝo, Lenín Moreno. Li estis viktimo de armita atako en 1998 kaj liaj gamboj ne havas movkapablon, ĉar kuglo batis lian mejlon. Sed li estas tre pozitivema homo, ekzemplo de volo kaj kapablo refortiĝi, aŭtoro de pluraj humurlibroj ... Lenín reprezentas kurenton, kiu emas al la bezono mildigi la alfronton kun la opozicio kaj helpi pli bonan interkompreniĝon kun diversaj sociaj tavoloj, kiuj malproksimiĝis de la Civitana Revolucio, sen esence ŝanĝi la ekonomian kadron (la aliancon de la publika sektoro kun la privata sektoro), kion li aplikis ĝis nun. Li ne estas revolucia oratoro des malpli demagogo. Li fidas je la inteligenteco de la publiko. Li parolas nature kaj prezentas sian registaran programon preskaŭ kiel preleganto. La homoj — ĉirkaŭ 10.000 — silente kaj atente aŭskultas kaj oni sin demandas, ĉu temas reale pri elektoaranĝo de homamasoj ... Ne estas tremoj nek entuziasmoj, nek pasioj ...

Granda kontrasto kompare kun la brulanta vervo de Rafael Correa! Sed tiu estas eble la efiko celata de Lenín Moreno: mildigi la troan ideologion de la diskurso de la ekvadora maldekstrularo. Alparoli, preter la aktiva firma bazo, ĝenerale la civitanojn kaj specife la mezajn klasojn, kiuj post dek jaroj da Correismo montras sin saturitaj de la politikaj sloganoj kaj la deziroj pri ŝanĝiĝoj ... Ĉiuj tie ĉi memoras la neatenditan malvenkon okazintan en 2014 en la urbestraj postenoj de la ĉefaj urboj, en la distriktaj elektoj kaj specife en tiu de Kito, en kies kampanjo tre rekte engaĝis sin favore de la kandidato de Alianco Lando la prezidanto Rafael Correa, kiu do havis personan malvenkon.

Oni memoras ankaŭ la polemikajn leĝprojektojn “de heredaĵo kaj plusvaloro”, kiuj lerte manipulitaj de la opozicio kreis en la tuta lando, en 2015, perfortajn kaj amasajn protestojn kontraŭ la registaro. Rafael Correa estis do devigata portempe apartigi tiujn projektojn. Tio, kelkaj klimataj katastrofoj kaj la granda tertremo, kiu en aprilo 2016 damaĝis la nordan marbordon de la lando, kaj la detruaj efikoj en ĉi tiuj lastaj tri jaroj pro la falo de la prezoj de la petrolo kaj de aliaj eksportaĵoj (Ekvadoro estas unu el la plej fortaj mondaj eksportantoj de salikoko, banano kaj floroj), bremsis la ekvadoran kreskadon kaj subite damaĝis la elektomedion.

Tamen, la atingoj de la Civitana Revolucio kaj la sukcesoj de Rafael Correa kiel prezidanto estas eksterordinaraj, ĉefe koncerne la publikajn konstruojn de infrastrukturo: vojojn, pontojn, tunelojn, flughavenojn ktp. En ĉi tiu lando kun 14 milionoj da loĝantoj malkreskis la malriĉeco — en la daŭro de ĉi tiu “venkinta jardeko” — je 6% kaj preskaŭ du milionoj da ekvadoranoj forlasis la malriĉecon. La meza klaso evoluis de 29% al 47% el la loĝantaro. 250.000 infanoj ne plu laboris kaj aliris la instrusistemon. Estas pli ol 1.200.000 novaj lernantoj. 500.000 maljunuloj havas novajn pensiojn. La kvanto de kuracistaj konsultoj iris de 16 milionoj ĝis 30 milionoj en ĉiu jaro. Koncerne la atenton al handikapuloj Ekvadoro havas mondan rekordon: antaŭ unu jardeko laboris nur 1.039 handikapuloj; nun laboras pli ol 80 mil kun ĉiuj rajtoj kaj 70 mil el ili lernas. La pensioj pro handikapoj kovris nur 5.039 homojn; hodiaŭ estas kovrataj pli ol 126.000. La registaro liveris pli ol 300 mil domojn en la kampo de socia helpo. Koncerne ekologion la indico de renovigeblaj energioj konsumataj de Ekvadoro atingis 95% el la totalo. Granda parto de la ekstera ŝuldo realĝustiĝis al 30% de ĝia valoro ...

Sed la elektantoj ne ĉiam estas dankemaj, ĉefe kiam fiaj kampanjoj de la konservativa opozicio, kiuj evoluas pro puŝoj de milionoj da dolaroj kun partopreno de ĉiuj konservativaj “guruoj” de la monda elektoreklamado, kreas malstabilecon inundante la sociajn retojn per falsaj novaĵoj, “virtualaj informoj” kaj veroj konstruitaj sur tiuj falsaĵoj.

Estas tiel, ke la rezultoj de la unua baloto, la pasintan 19-an de februaro, ne kontentigis la estrojn de Alianco Lando. Tiu voĉdonado rezultigis, tamen, trifortegajn venkojn: 1) Lenín Moreno venkis en la prezidanteca baloto kun 39,33% el la voĉoj, nome, 11 poentoj antaŭ la dua, Guillermo Lasso, kiu havis 28,19%; 2) Alianco Lando atingis absolutan plimulton en la Parlamento kun 77 postenoj el 137; 3) en la referendumo por malpermesi al la publikaj oficistoj posedi varojn aŭ kapitalojn en senimpostaj paradizoj, la “jes” defendata de la socialismo venkis kun 55% (kontraŭ 45%). Sed, pro neklarigebla eraro de komunikado, malgraŭ ĉi tiuj tri venkoj, Alianco Lando publikigisla senton malvenki kaj timegi la duan baloton.

Komenciĝis alia elekto, kiu okazos la venontan 2-an de aprilo. La tuta mondo estos atenta al tio, nome: ĉu la progresema ciklo finiĝas en Latinameriko aŭ ĉu ĝi firmiĝas, kiel sugestas la lastaj venkoj fare de Tabaré Vázquez en Urugvajo kaj de Daniel Ortega en Nikarakvo. De post sia enfermiĝo en la ekvadora ambasadejo en Londono nia amiko Julian Assange restas tre atenta pri la debatoj; la dekstrema kandidato promesis, ke se li venkas, li forpelos lin de tie kaj transdonos lin al la svedaj aŭtoritatoj ... En sia alfronto kontraŭ eksa korupta bankisto* Lenín Moreno povas kaj devas venki.

* “Guillermo Lasso devenas de tradicia potenca familio en Ekvadoro; li estas la aganta prezidanto de la Banko Guayaquil kaj li estis superministro pri Ekonomio kaj Energio dum la regado de Jamil Mahuad — kiu unu jaron antaŭe nomis lin urbestron de la provinco Guayas — inter aŭgusto kaj septembro 1999, kiu inventis tiun postenon por alfronti la tre gravan financokrizon ekzistantan en la lando. Tiu situacio kreis la faman bankan feriadon’ en 1999, kie estis nuligitaj la financoagadon dum kvin tagoj, bankrotis pluraj bankoj kaj ĉiuj kostoj de la reflosigoestis respondeco de la ŝtato, kiu nuligis la sociajn kostojn kaj blokis la mondeponojn de la loĝantaro. Tio estis grandega socia krizo — kiu longe poste kreis la dolarigon de la ekvadora monsistemo — grandparte kreita de la liberaligaj kaj flekseblaj politikoj proponataj de Lasso en sia kampanjo”. Vd. “Kroniko de la ekvadoraj stratoj en kampanjo”, de Federico Larsen, Nodal, Buenos Aires, la 16-an de februaro 2017.

Ignacio Ramonet

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto: http://www.cubadebate.cu/opinion/20... origina fonto: Le Monde Diplomatique