Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Francujo: pejzaĝo antaŭ la prezidanto-elekto

La kanonŝipo, franca pasio

La prezidanto Hollande dum sia mandato sendis trupojn sur multajn malfacilajn terenojn. Ĉu vere estas ilia rolo tiom ofte anstataŭi la diplomatojn? Tiu, kiu sukcedos lin devos mezuri la koston de tiuj enmiksiĝoj, tiel rilate al armeaj elspezoj, kiel rilate al la bildo de Francujo.

MI VERŜAJNE travivis la plej gravan tagon de mia politika vivo”, konfesis s-ro François Hollande la 2-an de februaro 2013, fine de ĝoja tago en Gao kaj en Timbuktuo, post la unuaj armeaj sukcesoj de la operaco “Serval”. Same kiel siaj antaŭuloj, la franca ŝtatestro surmetis la uniformon de “ĝendarmo de Afriko”, intervenante en Malio, malfermante “sekurecan pluvombrelon” super kvar aliajn sahelajn landojn kaj en Centrafrikon, kaj, pli sude, apogante Niĝerion, minacatan de la ĝihadisma sekto Boko Haram.

“Paradokse, la interven-tereno de la franca armeo, kun aprobo de la landoj de la regiono, neniam estis tiel vasta kiel nun”, konstatas s-ro Gilles Olakunlé Yabi, eks-respondeculo de la okcident-afrika buroo de la International Crisis Group*. La reto de francaj arme-bazoj sur la kontinento, kvankam parte reorganizita, estis eĉ plutenata pli ol kvindek kvin jarojn post la ondo de la sendependiĝoj. Same kiel en la tempo de la malvarma milito — kiam tre pragmatisma disdivido de taskoj lasis al Francujo la zorgon reteni la naciisman aŭ prosovetan puŝon en Afriko-, la usona amiko ne kontestas ĝian rolon en la francparolantaj landoj, same kiel ĝi faris en la 1990- aj jaroj, okaze de la konflikto de la Grandaj Lagoj. Krome, post la usonaj malsukcesoj enIrako kaj Afganujo, la hezitemo de la prezidanto Barack Obama sendi trupojn eksterlanden malfermis larĝan vojon al la francoj.

* Vd: “En Afriko, aliaj kovejoj de ĝihadismo”, kaj Philippe Hugon, “Sahelo inter du ĝihadismaj fajroj”, Le Monde diplomatique en esperanto, respektive februaro 2015 kaj marto 2016.

Krome, la diplomatiaj kaj armeaj rilatoj neniam estis tiel konfidaj kiel sub la prezidantecoj Hollande kaj Obama, inkluzive en Proksim-oriento, kie Francujo rolis kiel n-ro 2 en la koalicio kontraŭ la Organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ). En 2015, franca admiralo eĉ kondukis, el la Charles de Gaulle-aviadilŝipo, la Task Force 50, parton de la 5-a usona ŝiparo en la Golfo. Parizo retrovis novkonservativajn akĉentojn en sia “milito kontraŭ terorismo”, irante ĝis la imitado de sia usona patrono tra sia politiko de eksterjusticaj ekzekutoj, parte rekonitaj de la prezidanto Hollande*. La militistoj konfidas, ke ili neniam ricevis tiel klarajn instrukciojn de la registraro, kiu, ekzemple, publike alvokis al “elimino”“detruado” de la malamiko: la “Serval”-operaco en Malio estis kondukata sen bilancoj, nek malliberuloj, nek bildoj*.

* Vd. Gérard Davet kaj Fabrice Lhomme, “Un président ne devrait pas dire ça...” Les secrets d’un quinquennat, Stock, Parizo, 2016.
* Vd. “Images propres, guerres sales”, Le Monde diplomatique, oktobro 2013.

Dum la kvinjara mandato de s-ro Hollande, oni ankaŭ spertis la reaperon de soldatoj en la stratoj de la lando. Prenante argumenton de la “kontinueco de minaco sur la interna kaj ekstera frontoj*, sekve de la atencoj de 2015, la registaro lancis la operacon “Sentinelle”, kiu akoraŭ nun mobilizas inter sep mil kaj dek mil homojn por policaj operacioj, starigis la urĝo-staton kaj dekretis serion da trudaj reguloj.

* Jean-Yves Le Drian, Qui est l’ennemi?, Cerf, kol. “Actualité”, Parizo, 2016.

Ĉu la armea enmiksiĝo estas “franca pasio”, kiel sin demandas Claude Serfati*? Laŭ tiu ekonomikisto, la radikoj de la ŝtata militismo estas profundaj kaj malnovaj: Napoleono, la koloniaj militoj, la “frapoj” sub la prezidanteco de Generalo De Gaulle. Ili ankaŭ disvolviĝas kadre de institucioj, kiuj permesas la prezidanto sendi trupojn eksteren laŭ sia plaĉo, la registaro devas nur informi la Parlamenton, kies permeso devas esti petata nur se la interveno daŭras pli ol kvar monatojn. Ŝajnas do ke la grandaj industriaj grupoj, la armeo kaj la politika registaro konsistigas “francan mezo-sistemon de armado” , kiu finfine estas unu el la faktoroj de tiu armea fervoro — kaj sekve de la nivelo relative alta de elspezoj (triaranga en Eŭropo, post Britujo kaj Germanujo, sed antaŭ la aliaj partneroj de la eŭropa Unio). Fervoro, kiun Francujo provis uzi kiel “kontraŭpezon al la kadukiĝanta ekonomia influo de la lando kaj al la kreskanta impono de Germanujo al la eŭropaj decidoprocezoj”, laŭ Serfaty*.

* Vd. Claude Serfati, Le Militaire. Une histoire française, Éditions Amsterdam, Parizo, 2017
* Claude Serfati, L’Industrie française de défense, La Documentation française, kol. “Les Études”, Parizo, 2014.

La decidon intensigi la bombardojn en Sirio sekve de la atencoj de novembo 2015 en Parizo kaj en Saint-Denis iuj kontestis. Laŭ la eksa ĉefministro Dominique de Villepin, “Respondi al atako per milito, tio estas estingi incendion per flam-ĵetilo*”. Pli freŝe, la generalo Vincent Desportes taksis: “Ni sufiĉe bombardis la OIŜ por estigi la atencojn en Le Bataclan kaj Nico, sed ne sufiĉe por ilin malhelpi*

* Dominique de Villepin, “La guerre ne nous rend pas plus forts, elle nous rend vulnérables”, Libération, Parizo, 25-a de novembro 2015. Vd ankaŭ: Serge Halimi, “La arto de idiota milito”, Le Monde diplomatique en esperanto, decembro 2015.
* “Le parler haut du général Desportes”, Défense en ligne, 15-a de februaro 2017, http://blog.mondediplo.net
La operaco “Sentinelle” estas malmulte efika kaj malagrable travivita de la militistoj

Relativa interkonsento establiĝis inter la Respublikanoj kaj la socialista Partio sur la tereno de defendo, precipe kiam la registaro, reage al la atencoj, ĉesigis la malkreskon de la nombro de armeanoj planitan de la leĝo pri armea programo 2014/2019. Sed la armeo plendas pri trointenseco dum la operacoj, pri sentebla malboniĝo de la spiritostato de la trupoj kaj pri grava eluziĝo de la ekipaĵoj. Ties stabestro, generalo Pierre de Villiers, postulas, ke la buĝeto de la defendo — kiun li nomas “la strebo por milito” — estu altigita, antaŭ la fino de la venonta kvinjara mandato, ĝis 2% de la malneta enlanda produkto, kiel deziras la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO), kontraŭ 1,77% nun (t.e. 32,11 miliardoj da eŭroj).

Ministro pri defendo dum la tuta periodo de s-ro Hollande, s-ro Jean-Yves Le Drian estas konsiderata kiel la vera “ministro pri Afriko” — ripetataj eksteraj operacoj — kaj la “Vendisto-Reprezentanto-Vojaĝanto de la Respubliko” — florantaj armilovendoj. En sia bilanco, li substrekas la ideologian danĝerecon kaj perfortegon de ĝihadismo. Li ankaŭ atentigas pri la neantaŭvideblo de la ĉefaj agantoj (inkluzive de la usonanoj...), la ĝeneraligo de la “strategia timigo” (venanta el Rusujo, Ĉinujo kaj aliaj) kaj la malfortiĝo de la internaciaj reguloj kaj kadroj. Ĉio tio devigas nin, laŭ li, esti kapablaj alfronti ĉian “strategian surprizon”, disponante pri armea ilo kiu enhavas la tutan spektron de rimedoj kaj specialaĵoj*.

* “Renouveau de la recherche stratégique”, simpozio, Parizo, 25-a de januaro 2017.

Kia ajn estos ĝia politika koloro, la venonta registaro devos sin demandi pri la engaĝiĝoj de Francujo, kaj unue pri la milito en Irako kaj Sirio. Sed aliaj urĝaj dosieroj trudiĝos: Nord-Koreujo, la nova ekvilibro de la rilatoj kun Usono, Rusujo, Turkujo, Britujo. En Sahelo, kie la ĉefaj ĝihadistaj grupoj ĵus anoncis sian kunfandiĝon, la situacio enŝlimiĝas, kaj oni ne antaŭvidas kiam la francaj trupoj povos hejmeniri. Kun siaj kvar mil soldatoj strebantaj regi sektoron tiel vastan kiel Eŭropon, la operaco “Barkhane” ne sukcesis malhelpi la revenon de la ĝihadistoj, eĉ se ĝi retenis ilin. En Proksim-Oriento, la politika subteno kaj la armil-vendoj al la aŭtoritatisma egipta registaro starigas demandon, same kiel la plifortigita partnereco kun Sauda Arabujo aŭ Kataro, ideologiaj bredejoj de Al Kaido kaj OIŜ.

La estonta registaro ankaŭ devos arbitraĝi buĝetojn/ fari kelkajn buĝetajn arbitraĝojn. La nuna stabestro de la armeoj asertas bezoni 36 miliardojn en 2018 (anstataŭ la planataj 34), 38 en 2019 kaj 40 en 2020. Tia buĝeto laŭ li necesas por rehavi normalan nivelon de trejnado kaj reakiri la kapablojn, kiujn la armeo portempe rezignis (altmaraj patrolŝipoj, proviantaj aviadiloj, transport-aviadiloj, blenditaj veturiloj). Kaj tio eĉ antaŭ ol lanĉi la grandan laborejon de la renovigo de la nuklea deadmono-armilo, kiu eble trudos forlasi ĝian flugan parton.

La dismeto de la armeo sur la nacia teritorio estas malmulte efika kaj malagrable travivata de la armeanoj, kiuj ne sentas sin allogataj de la gardisto-funkcio; tio devos verŝajne esti reviziita, almenaŭ en ties nuna formo. Ĉu la “nacia gvardio”, nova vesto de la malnovaj “rezervoj”, povas relajsi ĝin, kaj laŭ kiuj kondiĉoj? Kaj, precipe, kiel oni eliru el la “urĝo-stato”, eluzita pro tro da pludaŭrigoj?

Kiam s-ro Donald Trump promesas kreskigi je preskaŭ 10% la federacian armean buĝeton de Usono, kaj postulas ke la eŭropanoj agu same, la reveno en la armean komandejon de la NATO — decido de la prezidanto Nicolas Sarkozy — reduktas la francan armeon je rolo de ŝuldanto de la usona patrono. Ĝi restas aprobita de s-roj Emmanuel Macron (En marche!), François Fillon (La Respublikanoj), Benoît Hamon (socialista Partio). S-ino Marine Le Pen (Nacia Fronto), kaj s-ro Nicolas Dupont-Aignan (Debout la France) rekomendas eliri el la Komandejo, dum s-ro Jean-Luc Mélenchon (la Necedema Francujo), s-ino Nathalie Arthaud (Laborista Lukto), s-ro Philippe Poutou (Nova Partio Kontraŭkapitalisma) aŭ s-ro François Asselineau ( Popola respublikana Unio) deziras forlasi la atlantikan organizaĵon. Laŭ pluraj kandidatoj, la “Briteliro” kaj la postuloj de la nova usona prezidanto pri la financado de NATO (nun portata 70% de Usono) ofertas novan oportunon por relanĉi la malnovan projekton “Eŭropo de la defendo”, enterigita depost 1954. En junio, kunveno de la Eŭropa Konsilio estos dediĉata al la ideo “strukturita kunlaborado” inter la landoj dezirantaj plupaŝi en tiun direkton.

Plian fojon, la elekta kampanjo ne estigis multajn okazojn de grandaj debatoj ĉirkaŭ defendo-demandoj. Ĉu tamen ne venis la tempo funde rediskuti la demandon pri la milita aktivismo de Francujo, en la momento kiam progresas la ideo, ke iuj intervenoj disvastigas terorismon, tiom kiom ili kontraŭbatalas ĝin? Paŭzigi la “Eksterajn Operacojn” dum la tempo necesa por repensi la defendan ilon? Koncentri la esencon de la rimedoj ne plu al intervenoj ĉefe nacifrancaj — perceptitaj, volenevole, kiel novkoloniigaj-, sed al agadoj vere plurnaciaj? Kaj organizi grandskalan vojon al internacia instruado pri la teknikoj de pac-plutenado, kiu valorigus la kompetentojn de la francaj armeanoj?

La pluteno de la nuklea deadmono, kvazaŭ tabua temo

La reformatigo de la armeo laŭ maniero pli defenda ol ofensiva povus esti kondukata samtempe kun la disvolvado de formoj de civitana engaĝiĝo (soldatservo, civitana servo, ktp.), kiu alproksimigus la soldatojn de la socio kaj igus nin retrovi defendo-spiriton liberigitan je mallarĝa aŭ venĝema naciismo. Tio ankaŭ donus okazon aliri la temon, hodiaŭ kvazaŭ tabuan, de nuklea deadmono, samtempe tro forta kaj ne sufiĉe forta, kaj tial ne adaptita al la nunaj minacoj. Ĝia renovigo tre multekosta (3,5 miliardoj da eŭroj jare, 6 miliardoj ekde 2022) estas prezentata kiel neevitebla, dum estas malfermiĝonta ĉe la Unuiĝintaj Nacioj internacia pritraktado pri traktato malpermesanta la nukleajn armilojn.

Pripensi la rolon, kiun Francujo povus ludi en la stabiligo de la internacia situacio ankaŭ devigus revizii ĝian politikon pri armilo-eksportado, kiu lokis ĝin ĉe la tria tutmonda vico en 2016, kun preskaŭ 20 miliardoj da eŭroj*. Devigus ankaŭ redifini la kunlaborojn inter eŭropaj landoj liberigitaj el la ambiguecoj kaj pezeco de NATO, redonante al Francujo aŭtonomecon kaj suverenecon, utilajn al ĝi en la momento, kiam redesegniĝas la grandaj ekvilibroj de la mondo. Kaj ankaŭ imagi, kadre de konstitucia reformo, pli intiman asociiĝon de la Parlamento al la kontrolo de armilvendoj, al la decidoj sendi trupojn kaj al la taksado en reala tempo de la armeaj politikoj, kiuj estas, de tro longe, “reservata tereno” de la prezidanto.

* Vd la dosieron “Diplomatio de armiloj”, Le Monde diplomatique en esperanto, aprilo 2016.

Philippe LEYMARIE