Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La profunda ŝtato

KIAM malstabila prezidanto malema lerni ĉion, kion li ne scias, komandas la plej potencan armeon de la mondo, tiam prefere estu multaj gardreloj. Nu, kiam s-ro Donald Trump ordonis al siaj generaloj bombi Sirion kaj fari mararmeajn manovrojn en Azio, li estis aplaŭdata de la usonaj parlamentanoj, same respublikanaj kiel demokrataj, kaj de preskaŭ ĉiuj komunikiloj, ankaŭ en Eŭropo. Franca naciskala ĵurnalo eĉ taksis, ke “la frapoj al Sirio” havis “ion liberigan”.* Kvindek naŭ raketoj pafitaj kontraŭ aerbazo en la Proksimoriento do preskaŭ transformis prezidanton implikitan en sia malpopulareco, amatoreco kaj nepotismo en homon decideman, senteman, nekapablan bridi sian humanecon antaŭ fotoj de “belaj beboj kruele murditaj dum tre barbara atako”. Tia laŭda koncerto en la aktuala internacia etoso, tre streĉita, estas tiom pli zorgiga ke s-ro Trump ŝategas esti laŭdata.

* Libération, Parizo, 9-an de aprilo 2017.

En januaro de 1961, tri tagojn antaŭ ol forlasi la potencon, la respublikana prezidanto Dwight D. Eisenhower avertis siajn samlandanojn kontraŭ “milit-industria komplekso”, kies “influo — ekonomia, politika kaj eĉ spirita — montriĝas en ĉiu urbo, ĉiu federacia ŝtato, ĉiu administracio”. Se taksi laŭ la sinsekvo de ŝanĝoj de la nuna prezidanto de Usono, tiu “komplekso” en la lastaj semajnoj ne restis pasiva. La 15-an de januaro s-ro Trump opiniis, ke “la NATO estas arĥaiĝinta”, la 13-an de aprilo, ke “la NATO ne estas plu arĥaiĝinta”. Antaŭ kelkaj monatoj li taksis, ke Ruslando fariĝos “aliancano”; la 12-an de aprilo li konkludis, le la rilatoj inter Vaŝingtono kaj Moskvo falis al “la plaj malalta punkto iam ajn atingita”.

La rusa ĉefministro Dmitri Medvedev konkludis el tio, ke, ekde kiam “la lastaj elektaj nebuloj forvaporiĝis”, s-ro Trump estis “rompita de la potencsistemo” de Vaŝingtono. Resume: reakirita de “profunda ŝtato”, kiu neniam lasas sin malatentigi disde siaj strategiaj prioritatoj per ŝanĝoj de loĝanto en la Blanka Domo. La respublikanoj kaj demokratoj plej favoraj al la usona imperio povas feste flagi: se s-ro Trump similas al marioneto, tiam jam ne al “marioneto de Kremlo”* ... En tio, la profunda ŝtato gajnis.

* Vd “Rusaj marionetoj”, Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2017.

Se Eisenhower resurektus, li sendube aldonus al sia “milit-industria komplekso” informilan asocianon. Ĉar la konstanta informado ŝategas la konstantan streĉitecon, ĝi amas la militon; kaj la oficialaj komentistoj plej volonte sekvigas unu bruan deklaron post la alia, tiom pli ĉar en la armitaj konfliktoj ne plu pereas rekrutoj kiuj povus esti iliaj filoj, sed “volontuloj”, ofte proletaj. La ĉefaj usonaj ĵurnaloj aperigis kvardek sep ĉefartikolojn pri la usonaj “frapoj” en Sirio. Unu sola esprimis sin kontraŭ* ...

* Adam Johnson, “Out of 47 major editorials on Trump’s Syria strikes, only one opposed”, Farness & Accuracy in Reporting (FAIR), 11-an de aprilo 2017.

Serge HALIMI.