Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Mondo de tendaroj

La fabrikado de malbonvenuloj

Nia planedo nun enhavas sesdek kvin milionojn da rifuĝintoj kaj translokitoj. Manke de akceptopolitikoj, multaj el ili estas devigataj vivi en tendaroj, iaj subĉielaj malliberejoj, kies loĝantoj malhavas fundamentajn rajtojn. Dumlonge ekzistantaj nur en la sudaj landoj, tiuj aranĝoj de kelkaj jaroj multobliĝas kaj normaliĝas en Eŭropo, flanke al centoj da centroj por administraj enfermoj, kiuj jam utilas por enŝlosi neleĝajn enmigrantojn. Pro ilia nombro kaj daŭreco (la averaĝa restotempo en centro de la Alta Komisarejo pri Rifuĝintoj estas dek sep jaroj), tiuj tendarejoj iĝis vera merkato, pri kiu severe disputas neregistaraj organizaĵoj kaj multnaciaj entreprenoj.

Tendarejoj por rifuĝintoj aŭ translokitoj, atendozono por azilpetantoj, transitaj kampadejoj, centroj por administraj enfermoj, centroj por identigado kaj elpelado, landlimaj trairpunktoj, akceptocentroj por azilpetantoj, “getooj”, “ĝangaloj”, hotspots... Tiuj vortoj plenigas la novaĵojn de ĉiuj landoj ekde la fino de la jaroj 1990-aj. La tendaroj ne nur estas lokoj por ĉiutaga vivo de milionoj da homoj, ili iĝas unu el la ĉefaj komponantoj de la “monda socio”, unu el la manieroj regi la mondon, maniero regi la nedezireblaĵon.

Konsekvenco de la internacia malordiĝo, kiu sekvis la finon de la malvarma milito, la fenomeno de “entendarejigo” ege pliampleksiĝis en la 21-a jarcento, sur fono de politikaj, ekologiaj kaj ekonomiaj malordigoj. Per tiu termino oni povas difini la lokadon de homoj en tendaro ia aŭ tia, aŭ deviga enlokiĝo en ĝi de ili, por iu aŭ nedifinita daŭro, fare de iu aŭtoritato (loka, nacia aŭ internacia), reganta iun teritorion*. En 2014, 6 milionoj da homoj, ĉefe ekzilitaj popoloj — Karenoj en Tajlando, Saharanoj en Alĝerio, Palestinanoj de Proksim-Oriento — loĝis en unu el la 450 “oficialaj” rifuĝintaj tendarejoj regataj de la internaciaj agentejoj, kiel la Alta Komisarejo pri Rifuĝintoj de UN aŭ la UN agentejo por Palestinaj rifuĝintoj, aŭ, pli malofte, de naciaj administrejoj. Ofte starigitaj pro urgêco, kiam iliaj iniciintoj ne imagis, des malpli planis, ilian daŭrecon, tiuj tendarejoj foje ekzistas de pli ol dudek jaroj (kiel en Kenjo), tridek jaroj (en Pakistano, Alĝerio, Zambio, Sudano) aŭ eĉ sesdek jaroj (en Proksim-Oriento). Post iom da tempo, iuj eksimilis al vastaj ĉirkaŭurbaj zonoj, densaj kaj popolaj.

* Vidu: Gérer les indésirables. Des camps de réfugiés au gouvernement humanitaire, Flammarion, kolekto “Bibliothèque des savoirs”, Parizo, 2008.

Nia planedo enhavis en 2014 ankaŭ pli ol 1000 tendarejojn de enlandaj translokitoj, en kiuj loĝis ĉirkaŭ 6 milionoj da homoj, kaj plurajn milojn da malgrandaj tendaroj memestigitaj, la plej maldaŭraj kaj malplej videblaj, kiuj arigis 4 ĝis 5 milionojn da loĝantoj, ĉefe t.n. “kontraŭleĝaj” migrantoj. Tiuj portempaj instalaĵoj, foje diritaj “neleĝaj” troviĝas ĉie en la mondo, en urbaj ĉirkaŭaĵoj aŭ apud landlimoj, sur senuzaj terenoj aŭ en ruinaroj, forlasitaj konstruaĵoj. Fine almenaŭ 1 miliono da migrantoj trairis unu el la 1000 centrojn por administra enfermo de la mondo (el kiuj 400 en Eŭropo). Sume, enkalkulante la Irakanojn kaj Sirianojn, kiuj fuĝis el sia lando ĉi tiujn pasintajn tri jarojn, oni povas taksi je 17 ĝis 20 milionoj la nombron de “entendarejigitoj”.

Preter ilia diverseco, la tendarejoj havas tri komunajn trajtojn: eksterteritorieco, escepteco kaj ekskluzivigo. Unue temas pri apartaj spacoj, konkrete limigitaj, eksterlokoj, kiuj ofte ne troveblas sur la mapoj. Kvankam ĝi estas duoble aŭ trioble pli loĝata ol la distrikto de Garissa en kiu ĝi troviĝas, la rifuĝintotendaro de Dadaab, en Kenjo, ne aperas sur la bildoj kaj mapoj de tiu distrikto. Tiuj tendarejoj havas ankaŭ esceptan reĝimon: ili dependas de aliaj leĝoj ol tiuj de la ŝtato en kiu ili estas. Kia ajn estas ilia grado de fermeco aŭ malfermeco, ili tiel ebligas formeti, interrompi aŭ prokrasti ĉiun agnoskon de politika egaleco inter iliaj loĝantoj kaj la ordinaraj civitanoj. Laste, tiu formo de homa grupigo havas funkcion de socia ekskluzivigo: ĝi rimarkigas kaj samtempe kaŝas ekscesan, troan loĝantaron. La fakto esti videble malsimilaj al aliaj, ne esti integreblaj, asertas aliecon, kiu rezultas el la duobla ekstermeto jura kaj teritoria.

Kvankam ĉiu tipo de tendarejo ŝajnas akcepti apartan loĝantaron — sendokumentajn migrantojn en centroj por enfermoj, rifuĝintojn en homhelpaj establoj, ktp — fakte tie troviĝas pli malpli similaj homoj, kiuj venas el Afriko, el Azio aŭ Proksim-Oriento. La oficialaj identigaj kategorioj montriĝas kvazaŭ oficialaj maskoj portempe metitaj sur vizaĝoj.

Tiel, enlanda translokito de Liberio loĝanta en 2002-2003 (t.e. dum la klimakso de la enlanda milito) en tendarejo de la periferio de Monrovio estos rifuĝinto, kiam li iros la sekvantan jaron por registriĝi en tendarejon de AKR preter la norda landlimo de sia lando en arbara Gvineo, poste li estos kontraŭleĝulo kiam li foriros el ĝi en 2006 por trovi laboron en Konakrio, kie li renkontos multajn samlandanojn loĝantajn en la “kvartalo de Liberianoj” de la Gvinea ĉefurbo. De tie, eble li provos atingi Eŭropon, tra la maro aŭ tra la Afrika kontinento per transsaharaj vojoj, se li alvenas en Francion, li estos kondukata al unu el la cent atendozonoj por azilpetantoj (ZAPI) kiujn enhavas havenoj kaj flughavenoj. Li estos oficiale konsiderata kiel tenato antaŭ ol esti registrita kiel azilpetanto, kun alta probableco iĝi malpravigito pri sia peto. Li tiam estos enfermito en centro por administra enfermo (CRA) atendante, ke la necesaj klopodoj por lia forpelo estu aranĝitaj. Se li ne estas leĝe forpelebla, li estos “liberigita”, kaj iĝos, en Kalezo aŭ en ĉirkaŭurbo de Romo, kontraŭleĝa migranto en tendaro aŭ enkrakita konstruaĵo de Afrikaj migruloj.

La barakaroj kaj tendarejoj de rifuĝintoj ne plu estas faktoj de malproksimaj sudaj landoj, nek de pasintaj tempoj. De post 2015 la alveno de migrantoj el Proksim-Oriento aperigis novan logikon de entendarejigo en Eŭropo. En Italio, en Grekio, ĉe la landlimo inter Makedonio kaj Serbio aŭ inter Hungario kaj Aŭstrio, aperis diversaj centroj por akcepto, registrado kaj selektado de fremduloj. Kun karaktero administra aŭ polica, ili povas esti regataj de naciaj aŭtoritatoj, de Eŭropa Unio aŭ de privataj agantoj. Instalitaj en forlasitaj varejoj, adaptitaj armebarakoj aŭ senuzaj terenoj kie estas stakigitaj konteneroj, tiuj instalaĵoj rapide saturiĝis. Tiam ili ĉirkaŭiĝas per malgrandaj tendarejoj, ofte diritaj “neoficialaj” aŭ “kontraŭleĝaj”, malfermitaj de neregistaraj organizaĵoj (NRO), de lokaj civitanoj aŭ de la migrantoj mem. Tio okazis, ekzemple, ĉirkaŭ la tendarejo de Moria en la insulo Lesbos, la unua hotspot (Eŭropa kontrolcentro) kreita de Bruselo ĉe la finlimo de la spaco Schengen en oktobro 2015 por identigi la migrantojn kaj registri iliajn fingrospurojn. Tiuj improvizitaj instalaĵoj, kiuj kutime enhavas kelkajn dekojn da homoj, povas atingi gigantajn ampleksojn, ĝis simili al vastaj ladurboj.

En Grekio, apud la haveno de Pireo, tendarejo ŝirmas inter 4000 kaj 5000 homojn, kaj ĝis 12 000 homoj restis en Idomeni, ĉe la landlimo Grek-Makedonia, en vasta atendozono*. Ankaŭ en Francio, multaj akceptocentroj por azilpetantoj (CADA) kaj centroj por urĝa loĝado malfermiĝis ĉi lastajn jarojn. Ankaŭ ili konstante difektiĝas pro lokmanko, kaj neoficialaj instalaĵoj multobliĝas ĉe iliaj ĉirkaŭaĵoj. La migrantoj forpelitaj de la instalaĵo malfermita de la Pariza municipo ĉe la Pordegejo de La Chapelle en la aŭtuno 2016 estas devigitaj dormi en tendoj, sur trotuaroj aŭ sub la surponta metroo.

* Por pli kompleta priskribo de la tendarejoj en Eŭropo, vidu: Migreurop, Atlas des migrants en Europe. Géographie critique des politiques migratoires, Armand Colin, Parizo, 2012, kaj Babels, De Lesbos à Calais. Comment l’Europe fabrique des camps, Le Passager Clandestin, kolekto “Bibliothèque des frontières”, Neuvy-en-Champagne, publikigota ĉimonate.

Kia estos la estonteco por tiu tendara pejzaĝo? Tri vojoj jam ekzistas. Unu estas la malapero, kiel okazis per la detruo de la tendarejo de migrantoj en Patras, en Grekio, aŭ en Kalezo, en Francio, en 2009 kaj poste en 2016, aŭ per la ripetata forviŝado de la tendarejoj t.n. “romaaj” ĉirkaŭ Parizo kaj Liono. Kiam temas pri malnovaj tendarejoj, ilia tuta malapero ĉiam estas problemo. Atestas pri tio la okazo de Maheba en Zambio. Tiu tendarejo malfermita en 1971 devas fermi de post 2002. Je tiu dato ĝi enhavis 58 000 loĝantojn, kies plimulto estis rifuĝintoj el Angolo de la dua eĉ tria generacio. Alia vojo estas longtempa transformiĝo, kiu povas okazigi eĉ agnoskon de ia “rajto al urbo”, kiel montras la Palestinaj tendarejoj de Proksim-Oriento, aŭ la iompostioma integriĝo de la tendarejoj de translokitoj en Sud-Sudano en la periferio de Kartumo. Fine la lasta vojo, nun la plej ofta, estas tiu de atendado.

Tamen aliaj evoluoj eblas. La tendarejigo de Eŭropo kaj la mondo neniel estas neeviteblaĵo. Ja la fluoj de rifuĝintoj, ĉefe Sirianoj, multe pligrandiĝis de post 2014 kaj 2015, sed ili estis antaŭvideblaj, anoncitaj de la pligraviĝo de la konfliktoj en Proksim-Oriento, de la pligrandiĝo de migradoj dum la antaŭaj jaroj, de ĝenerala situacio en kiu la “internacia komunumo” malsukcesis por estigi pacon. Tiuj fluoj estis cetere antaŭviditaj de la agentejoj de UN kaj de homhelpaj organizaĵoj, kiuj, ekde 2012 vane petis mobilizadon de la ŝtatoj por akcepti la novajn translokitojn en pacaj kaj decaj kondiĉoj.

Amasaj kaj ŝajne subitaj alvenoj estigis panikon de multaj registaroj nepreparitaj, kiuj, maltrankviliĝinte transdonis tiun maltrankvilon al siaj civitanoj. Instrumentigo de la homa katastrofo ebligis pravigon de perfortaj intervenoj kaj tiel, per forpelado aŭ enfermado de la migrantoj, enscenigi defendon de la nacia teritorio. Multmaniere, la dismuntado de la Kaleza “ĝangalo” en oktobro 2016 havis la saman simbolan servon, kiel la konsento de marto 2016 inter Eŭropa Unio kaj Turkio* aŭ kiel la starigo de muroj ĉe la landlimoj de iuj landoj*: ili devas elmontri, ke la ŝtatoj scias kiel respondi al la sekureca neceso, protekti “malfortajn” naciojn per forpuŝo de nebonvenaj fremduloj.

* Legu: Hans Kundnami kaj Astrid Ziebarth, “Inter Germanujo kaj Turkujo, la demando pri rifuĝintoj”, Le Monde diplomatique, januaro 2017.
* Vidu: Wendy Brown, Murs. Les murs de séparation et le déclin de la souveraineté étatique, Les prairies ordinaires, Parizo, 2009.

En 2016, Eŭropo entute konstatis la alvenon de triona nombro da migrantoj ol en 2015. La prezo estis pli ol ses mil mortoj en Mediteraneo kaj Balkanoj*, eksporto de la migrada demando al Turkio kaj Nord-Afrikaj landoj, kaj tendarejigo de la kontinento.

* Vidu: Babels, La Mort aux frontières de l’Europe. Retrouver, identifier, commémorer, Le Passager clandestin, kolekto “Bibliothèque des frontières”, 2017.

Michel AGIER