Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La juro-ŝtato, false neŭtrala nocio

Kulpas la juĝisto!

Nekutima kaj aparte vigla streĉiteco inter la juĝistaro kaj la politikaj respondeculoj markis la francan prezidant-elektan kampanjon. Trans la apartaj okazintaĵoj de la balota batalo, juĝistoj kaj elektitoj reludas ĉi tie malnovan teatraĵon, aktualigitan de la potenciĝo, tra la eŭropa konstruado, de ambigua nocio: la juro-ŝtato.

KONSIDERANTE la aperon de novaj problemoj koncerne la juro-ŝtaton en Pollando, la Komisiono decidis adresi komplementajn rekomendojn al la pola registaro, deklaras s-ro Frans Timmermans, unua vicprezidanto de la brusela registaro, la 21-an de decembro 2016. La sendependo de la juĝista povo havas esencan gravecon (...). La Komisiono ne akceptos kompromisojn ĉi terene*.” De julio 2016, Bruselo riproĉas al Varsovio reformon limigantan la sendependecon de ĝia konstitucia Tribunalo.

* “État de droit: la Commission examine les dernières évolutions et adresse une recommandation complémentaire à la Pologne”, 21-a de decembro 2016, http://ec.europa.eu

Laŭ s-ro Timmermans, la agado de la Unio en la kampo de la fundamentaj liberecoj estas tiel natura kiel la emocia gesto de lernejano al pandido. Evidenteca sento, larĝe kundividita de la regantoj de la Malnova Kontinento. “Malgraŭ ĉiuj problemoj, la juro-ŝtato restas la fundamento de la Eŭropa Unio, kaj ja tiuterene la Unio plej bone funkciis dum la lastaj jardekoj”, asertas s-ro Andreas Vosskŭhle, prezidanto de la germana konstitucia Kortumo, kiu elvokas “gravegan civilizo-akiritaĵon” por Bruselo. Lia franca samulo, Laurent Fabius, aldonas, per unu el tiuj sentencaj frazoj adaptitaj al la komplekseco de televidelsendoj: “En Eŭropo, la juro-ŝtato ne estas opcio, sed devigo”*. La eŭropanoj montriĝas tiom fieraj pri si mem, ke ili senpudore disdonas al si virto-atestojn. S-ro Thorbjorn Jagland, tiam prezidanto de la Nobel-komitato kaj ĝenerala sekretario de la Konsilio de Eŭropo, ja donis al la eŭropa Unio la Nobel-premion pri paco en 2012 pro ties agadoj favore “al paco kaj interpaciĝo, al demokratio kaj homaj rajtoj” en Eŭropo.

* Interkrucumataj intervjuoj en Le Monde, 21-a de oktobro 2016.

Sed ĉu la eŭropaj aŭtoritatuloj estas tiel bone kvalifikitaj por svingi tiun standardon? Ili ja montriĝas — prave — pretaj kondamni Varsovion, kies reĝimo provas koncentri la povojn en sian solan manon aŭ, en februaro 2017, Bukureston, kies registaro volas senigi la justicon je lukto-rimedoj kontraŭ korupto. Sed, ĉu ilia malmulte demokratia adaptiĝo al la “demokratia deficito” de la bruselaj institucioj ne naskas dubojn pri ilia senkondiĉa amo al la disigo de la povoj*? Ĉu ilia volo trudi la libermerkat-traktatojn malgraŭ la parlamentaj opinioj kaj zorge evitante ĉiun referendumon, ne montras varieblan komprenon de la supereco de leĝo kontraŭ forto?

* Vd. Susan Watkins, “Ĉu la eŭropa Parlamento estas vere la solvo?”, Le Monde diplomatique en esperanto, februaro 2016.

Tiuj kontraŭdiroj reflektas ne nur politikajn elektojn. Ili prilumas la ambiguecojn de la nocio mem juro-ŝtato. Prezentata kiel objektiva, ĝi en realo estas esprimo de aparta ideologia universo, ema konsideri pli la procedurojn ol la konkretan uzon de la liberecoj, kaj kiu emas privilegii la jurajn normojn pli ol politikon.

Tre streĉa dialogo

ELLABORITA ekde la 18-a jarcento, aparte en Germanujo kaj en Anglujo, la nocio unue kontraŭstaras tiun de polico-ŝtato, tio estas la arbitra uzo de la potenco, la reĝa decido tia kia ĝi estis kutima en plej multaj eŭropaj landoj antaŭ la epoko de klerismo. Juristoj kaj politikologoj fajnigis ĝin ellaborante la juran arkikekturon destinitan enkadrigi la agadon de la regantoj: disigo de la povoj, egaleco antaŭ la leĝo, sendependeco de justico, ktp. Konstituciismo aparte esprimas la volon submeti la gvidantojn al antaŭdifinitaj reguloj, plej ofte enskribitaj en solena dokumento — la Konstitucio — kaj aprobitaj de la popolo.

En la 20-a jarcento, la difino de la juro-ŝtato estas objekto de debatoj: la universitatanoj emas plivastigi ĝin donante al ĝi substancan dimension tra la aldono de referencoj al digneco kaj socia bonfarto. Ili substrekas, ke la aliĝo al valoroj, kiel justeco, estas nemalhavebla por la efektiva funkciigo de la principo. La praktikantoj, male, insistas limigi la koncepton je ties formalaj aspektoj (proceduroj). “Trans la diverseco de la aliroj, oni povas opinii, ke la juro-ŝtato estas kompleksa realeco, integranta materialajn elementojn, konstateblajn de ĉiuj, kiel la proceduroj, la institucioj kaj la asociitaj fortorilatoj; kaj ankaŭ nemateriajn elementojn, kiel la reprezentaĵoj, la kulturoj, la ideoj”, resumas la juristo Florent Parmentier, kiu veas la malriĉon de la esploroj faritaj pri tiu ŝlosila koncepto*.

* Florent Parmentier, Les Chemins de l’État de droit. La voie étroite des pays entre l’Europe et la Russie, Presses de Sciences-Po, kol. “La Bibliothèque du citoyen”, Parizo, 2014.

Tiuj tre ĝeneralaj kaj sufiĉe abstraktaj principoj resendas do konkrete al procedura kaj funkciiga vidado. En ĉi tiu kadro la demandoj pri efektiveco de la juraj reguloj kaj la socia dimensio estas malgravigitaj, aŭ eĉ forigitaj. En siaj rekomendoj al Pollando en 2016 kaj en sia tre streĉa dialogo kun la Hungarujo de s-ro Viktor Orban, la Komisiono tiel insistas pri sendependeco de justico kaj disigo de la povoj. Ĝi montriĝas pli zorganta pri la kresko de tio, kion ĝi nomas “la popolismoj” ol pri la kresko de la sociaj malegalecoj.

La juro-ŝtato akompanis la “transirojn” organizitajn, en la landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo, de la internaciaj financaj institucioj kaj de Bruselo post la malapero de Soveta Unio. En 1993, la eŭropa Komisiono tiel difinas tri aliĝ-kondiĉojn al tio, kio baldaŭ estos la eŭropa Unio: starigo de “stabilaj institucioj garantiantaj la juro-ŝtaton, demokratio, la homaj rajtoj, respekto al la malplimultoj kaj ties protektado”; “vivebla merkat-ekonomio kaj kapablo alfronti la konkurencan premon kaj la merkat-fortojn interne de la Unio”; “kapablo akcepti la devigojn kaj aparte adopti la celojn de la politika, ekonomia kaj mona unio”.

Unuavide, temas pri establi la publikajn liberecojn, je kiuj la reĝimoj dominataj de la Soveta Unio senigis tutajn loĝantarojn. Sed la establo de la juro-ŝtato ankaŭ starigas la merkat-socion: la jura kadro sanktigas privatan proprieton kaj provizas la ilojn necesajn por la malkonstruo de la publika sfero. En la Eŭropo de la fino de la 20-a jarcento, la juro-ŝtato estas tiel necesa konsekvenco de la liberala ekonomio; ĝi ofte estas asociita al la “bona regado” por instigi privatigojn kaj malreguligadon (Vd apudan artikolon).

Jura ilaro ebliganta aserti la superecon de leĝo super forto, la nocio pri kiu temas ĉi tie starigas multajn politikajn problemojn. Unue, ĝia ĝenerala difino kondukas al variebla aplikado: Pollando kaj Hungarujo troviĝas, prave, en la celumilo de Bruselo, sed kion diri pri ŝtatoj regule kondamnitaj de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj (EKHR) pro la troa malrapideco de sia justico aŭ la malhumanaj kaj humiligaj traktadoj faritaj en iliaj prizonoj, kiel nun okazas pri [Francujo]? Ĉu ne eblas ankaŭ konsideri, ke malriĉo-kvoto supera al 15% en ĉiuj membro-landoj estas atenco al la fundamentaj liberecoj?

Krome, la juro-ŝtato povas ricevi diversajn interpretadojn laŭ la juraj tradicioj: la EKHR tiel konsideris, ke la Ŝtata Konsilio de Luksemburgo, paŭsita sur sia franca samulo, ne respektas la disigon de la povoj, ĉar ĝi estas samtempe konsilanto de la registaro (pluvivo de historiaĵoj) kaj la plej alta administracia jurisdikcio (decido Procola kontraŭ Luksemburgo de la 28-a de septembro 1995). Ĝia ĝemelo, la franca Ŝtata Konsilio tamen regule manifestas sian sendependon fronte al la publika potenco, kiel ilustris ĝia decido de la 26-a de aŭgusto 2016 suspendanta la malpermeson, kontraŭ la opinio de la ĉefministro Manuel Valls, de la uzo de “burkini” [islama bankostumo].

Fine, la juro-ŝtato alfrontigas la principon de laŭleĝeco (supereco de la leĝoj) al la legitimeco de la politiko redifini tiujn regulojn nome de la popola suvereneco. Tial, la prezidanto de la Komisiono Jean-Claude Juncker povas samtempe admoni Varsovion kaj opinii ke “ne ekzistas demokratio kontraŭ la regule ratifitaj traktatoj”. Laŭ tiu logiko, la popola suvereneco forviŝiĝas antaŭ la juraj proceduroj, leĝe sed ne nepre legitime starigitaj.

La 13-an de oktobro 1981, interŝanĝo en la franca nacia Asembleo kristaligis tiun demandon. Deputito de la prezidanta plimulto, s-ro André Laignel aŭdacis deklari: “Ĉu la ŝtatigoj [de entreprenoj] estas konformaj al la artikolo 17 de la Deklaracio pri la Homaj Rajtoj? S-ro Jean Foyer [dekstrula deputito, kontraŭstaranta la leĝon] respondas negative. Estas lia respondeco. Sed en tiu preciza momento, lia rezonado baskulas de la juro al la politiko. Tiel, li jure malpravas, ĉar li estas en la politika malplimulto.” S-ro Laignel estis rapide kontraŭdirita de la konstitucia Konsilio, kiu, anstataŭante la decidon de la elektitoj de la popolo, taksis ke la kompensoj donitaj al la proprietuloj de la ŝtatigitaj entreprenoj ne estis “justaj” laŭ la senco de la artikolo 17 de la Deklaracio de la homaj kaj civitanaj Rajtoj. Sekve la deputitoj devis altigi la financajn kompensojn, malpravigante s-ron Laignel. En januaro 2017, la konstitucia Konsilio senvalidigis mekanismon por lukti kontraŭ imposta fraŭdo planita en la financa leĝo*.

* Pri la konstitucia Konsillio, vidu: “Vous avez dit “sages”?”, Le Monde diplomatique, aprilo 2013.

Trans la respekto de la Konstitucio, ĝenerale aprobita de la popolo, la juro-ŝtato enpenetrigas la ideon, ke ekzistas neŝanĝeblaj principoj, ne nepre skribitaj, kiuj staras ekster la publika debato. Tiu rolo de gardrelo, super la politikistoj, estas akceptata de la prezidanto de la franca konstitucia Konsilio, Laurent Fabius, rilate al la kontraŭ-terorismaj leĝoj: “Gravas, ke institucioj kiel la niaj, estu “marko-institucioj”, kun sendependo kaj longdaŭra vidado, cedante nek al demagogio, nek al tujeco, kaj legitime inspirante konfidon*.” Ŝajne neŭtrala, tiu formulo plenas je diskuteblaj subkomprenataj asertoj: la politikaj respondeculoj estas nature nekapablaj preni altan vidpunkton fronte al ŝanĝiĝantaj elektontoj; la juĝistoj, sen sentoj, tenas sin rigide super la luktantaj politikistoj. Tiu vidado, iom stratosfera, forĵetas la demandon pri la legitimeco de principoj kelkfoje inventitaj de la juĝisto. La Justica Kortumo de la Eŭropa Unio tiel tutsimple imagis la principon pri unuarangeco de la eŭropaj normoj super la naciaj juraj reguloj (decido Costa kontraŭ ENEL [Ente Nazionale per l’Energia Eletrica] de 1964). Tiu principo permesas al la tribunaloj nuligi regule voĉdonitajn leĝojn profite al eŭropaj reglamentoj adoptitaj laŭ malmulte demokratia maniero.

* Intervjuo donita al Le Monde, 21-a de oktobro 2016.

Hodiaŭ, la potenc-ludoj sur la internacia scenejo kaj la naciecaj refortiĝoj vigligas la streĉojn ĉirkaŭ la unuarangeco de juraj reguloj difinitaj ekster la nacia kadro. Strebante protekti siajn soldatojn eksterlande starantajn kontraŭ ĉia justica persekutado, Britujo minacas retiriĝi el la eŭropa Konvencio pri la homaj rajtoj adoptita en 1951 kaj garantiata de la EKHR instalita en Strasburgo. “Ni ne bezonas ricevi instrukciojn de strasburgaj juĝistoj!”, ekkriis la ĉefministro David Cameron en oktobro 2014. Tiam ministro pri internaj aferoj, s-ino Theresa May atakis konvencion kapablan “ligi la manojn de la Parlamento”. En Francujo, dum retroiranta ekstremismo instaliĝas en la politika pejzaĝo, la kreskanta rolo de la eŭropa jurisprudenco povus resaltigi la debaton en neserenaj kondiĉoj: en 2015 kaj 2016, tribunaloj sin apogis sur la EKHR* por, perfortante la francan leĝon, trudi civil-statan enskribiĝon de infanoj naskitaj eksterlande de lupatrinoj (afero Foulon kaj Bouvet kontraŭ Francujo).

* Vd. Caroline Mecary, “GPA: dans un État de droit, appliquer le droit”, Libération, Parizo, 17-a de julio 2014.

La politika klaso ja estas en bona situacio por denunci la “regadon de la juĝistoj”, sed ĉu la kreskanta aplikado de la nocio juro-ŝtato ne estas kontraŭe simptomo de diseriĝo de la politika potenco? Tiu ĉi preferas forlasi al la juĝistoj la respondecon decidi, ol akcepti siajn respondecojn antaŭ la elektantoj. Konvinkita pri tio estas la konstituciisto Dominique Rousseau, profesoro ĉe la universitato Paris-1-Panthéon-Sorbonne, laŭ kiu “nekapablaj elekti regulon, la politikistoj preferas malŝarĝi sin je la ĝenaj demandoj al la juĝistoj. Ili redaktas malprecizajn regulojn, lasante la juĝiston finfine decidi”. Tio aparte okazas en la delikataj aferoj, kiel tiuj rilataj al eŭtanazio. Tio povus ankaŭ klarigi la deziron “konstituciigi” kelkajn principojn, kiel la merkat-ekonomio aŭ la malpermeso de la publikaj deficitoj, enskribante ilin en tekstojn tre malfacile modifeblajn, kiel la Traktato pri stabileco, kunordigado kaj regado (TSKR), kiun la kandidato François Hollande promesis re-intertrakti en 2012. La juro-ŝtato, ŝvelinta pro enmeto de ekonomiaj principoj, kontribuas transformi ekonomian liberalismon en “ŝtalan leĝon”. La oportuna “Kulpas Bruselo!” de nun havos ĝemelon, same providencan: “Kulpas la juĝisto!”.

Anne-Cécile ROBERT