Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2017-2019
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Longtempe la eŭropaj traktatoj, esence ekonomiaj, malmulte tuŝis la politikajn demandojn aŭ la fundamentajn liberecojn. La Traktato de Romo, en 1957, metis neniun kondiĉon por eniro de novaj membroj en la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK), eĉ ne la neceso esti demokratio. Kun la aliĝo de eksaj diktaturoj (Grekujo, Hispanujo kaj Portugalujo) en la 80-aj jaroj, sed ĉefe kun la eksplodo de la Soveta bloko kaj la traŭmo kaŭzita de la militoj en eks-jugoslavio, la eŭropa Komunumo ekinteresiĝis pri tiuj temoj.
La traktato de Amsterdamo, subskribita en 1997, kaj tiu de Lisbono, en decembro 2007, starigas sankcio-proceduron (artikolo 7 de la traktato de Lisbono) kontraŭ ĉiu membro-ŝtato, kiu malrespektus la fundamentajn valorojn de la Unio, valoroj de “respekto al la homa digno, de libereco, de demokratio, egaleco, de juro-ŝtato, kaj ankaŭ respekto al la Homaj Rajtoj, inkluzive la rajtojn de la homoj apartenantaj al malplimultoj.” (Artikolo 2-a de la traktato pri la Eŭropa Unio). La voĉdonrajtoj de la malrespektinta lando, sine de la institucioj, povas esti suspenditaj.
En februaro 2017, la Komisiono neformale konsultis la membro-ŝtatojn pri uzo de la artikolo 7 kontraŭ Pollando. Tiu klopodo renkontis malfavoron de Hungarujo, kies ĉefministro Viktor Orban afiŝas sian solidarecon kun Varsovio. Ĝis nun neniam aplikata, la artikolo 7 (kiu postulas unuanimecon) estis kompletigita en 2013 per “mekanismo por la juro-ŝtato” permesanta al la Komisiono admoni la leĝmalobeantojn. Kelkaj eŭropaj deputitoj nun postulas eŭropan traktaton por la juro-ŝtato kaj la fundamentaj rajtoj, cele plifortigi la trudpovon de Bruselo*.
Anne-Cécile ROBERT